Neotropiso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.5.2) (robota aldono de: he:האזור הנאוטרופי |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
== Historio == |
== Historio == |
||
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento [[Gondvano]], kiu inkluzivis [[Afriko]]n, [[Aŭstralio]]n, [[Hindujo]]n, [[Nov-Zelando]]n, kaj [[Antarkto]]n, kaj la Neotropiko kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive [[marsupiulo|marsupiulajn]] [[mamuloj]]n kaj la antarktan flaŭron. |
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento [[Gondvano]], kiu inkluzivis [[Afriko]]n, [[Aŭstralio]]n, [[Hindujo]]n, [[Nov-Zelando]]n, kaj [[Antarkto]]n, kaj la Neotropiko kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive [[marsupiulo|marsupiulajn]] [[mamuloj]]n kaj la [[Antarkta flaŭro|antarktan flaŭron]]. |
||
Post la decida disfalo de [[Gondvano]] ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de [[Afriko]] kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al [[Nordameriko]] per la [[Istmo de Panamo]] , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon. |
Post la decida disfalo de [[Gondvano]] ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de [[Afriko]] kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al [[Nordameriko]] per la [[Istmo de Panamo]] , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon. |
Kiel registrite je 20:31, 9 mar. 2011
La neotropika ekozono aŭ neotropiko[1] aŭ novtropika ekozono (novtropiko kiel mallongigo por novmonda tropiko) estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [2].
La Neotropiko ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la Nearkto, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.
Ĉefaj ekologiaj partoj
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la Neotropiko en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
- Ekoprovinco de Centraj Andoj
- Orient-Sudamerika ekoprovinco
Orient-Sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilujo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversa Atlantika arbaro de orienta Brazilujo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.
- Ekoprovinco de Nordaj Andoj
- Sud-Sudamerika ekoprovinco
Historio
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Nov-Zelandon, kaj Antarkton, kaj la Neotropiko kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive marsupiulajn mamulojn kaj la antarktan flaŭron.
Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.
Endemiaj bestoj kaj plantoj
Bestoj
Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la Neotropiko, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la Neotropiko inkluzivas kolibrojn (familon Trochilidae) kaj trogloditedojn (familon Troglodytidae).
Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la Neotropiko inkluzivas :
- la ordon ksenartrojn : formikomanĝulojn, dazipojn, Megalonychidae kaj Bradypodidae;
- okcidentajn simiulojn : kalitriksedojn, cebedojn, Aotidae, Pitheciidae, Atelidae;
- Caviomorpha (ronĝulojn), inkluzive kapibaron, kobajon, kaj ĉinĉiledojn;
- la ordojn Didelphimorphia kaj Paucituberculata.
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al Neotropiko inkluzivas :
- Furnariedojn
- Tamnofiledojn
- Traŭpedojn
- Caimaninae (grupon de aligatoredoj)
- Dendrobatidae (grupon de anuroj)
- Gonyleptidae (grupon de araneoidoj)
Vidu ankaŭ
Neotropikaj ekoregionoj
Notoj
- ↑ Ne temas pri tropika regiono ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediteraneajn, altmontarajn, eĉ subpolusajn regionojn; tial rekonebla transskribo de la jam internacia termino ŝajnas la plej akceptinda traduko por ne krei konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
- ↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 365, ISBN 2-271-05816-3 france
Néotrpical (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant au Néotropis. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Neotropika ( adjektivo ) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion respondanta al Neotropis. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Eksteraj ligiloj
- Listo de la ekoregionoj de la Neotropiko (WWF) angle
- Mapo de la ekozonoj angle
- Eko-Indekso, Dulingvaj elserĉ-referencoj pri naturprotektaj kaj esploradaj projektoj en la Neotropiko; Servo de la "Rainforest Alliance" (Pluvarbara Ligo). angle hispane
Referencoj
- Cox, C. Barry; Peter D. Moore 1985 : Biogeography. An Ecological and Evolutionary Approach (Fourth Edition). Blackwell Scientific Publications, Oxford. angle
- Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC. angle
- Schultz, J. 2005 : The Ecozones of the World, Springer, Berlin Heidelberg New York, 2n ed. ISBN 3-540-20014-2 angle
- Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world. IUCN Occasional Paper no. 18, Morgues, Switzerland. angle