Ĝermolisto de planlingvoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
786r (diskuto | kontribuoj) e →Mineng |
786r (diskuto | kontribuoj) domni kaj mondlingu al planlingvoj de Bond |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
=== D'lateequ === |
=== D'lateequ === |
||
[http://www.projectsed.cjb.net/ D'lateequ] estas [[arta lingvo]] de [[fikcia mondo]] [[Teequ]]. Ĝi havas tre belan kaj interesan [[skribsistemo]]n, eble inspirita en [[stenografio]], sed sen zorgo pri rapideco. |
[http://www.projectsed.cjb.net/ D'lateequ] estas [[arta lingvo]] de [[fikcia mondo]] [[Teequ]]. Ĝi havas tre belan kaj interesan [[skribsistemo]]n, eble inspirita en [[stenografio]], sed sen zorgo pri rapideco. |
||
=== Domnio === |
|||
Domni, transkribite Domnio, estas internacia planlingvo proponita de [[Sidni Bond]] en 1913 la aŭtoro ankaŭ proponis [[Omnez]] en 1912 kaj aliajn projektojn, kiel [[Optezo]] kaj [[Meso]]. La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.41 “1913” de [[Biblioteko Butler]]. Foje oni mencias projekton Evoluto, sed tia projekto ne ekzistis. Temis simple pri titolo de artikolo pri evoluo. |
|||
=== Dorluliz === |
=== Dorluliz === |
||
Linio 153: | Linio 150: | ||
retadreso de la artikolhistorio: http://www.xanga.com/home.aspx?user=billycommunist --> |
retadreso de la artikolhistorio: http://www.xanga.com/home.aspx?user=billycommunist --> |
||
=== Mondlingu === |
|||
Mondlingu estas unua projekto de planlingvo de [[Sidni Bond]] en 1910, ĝi restis nepublikita kaj estas [[esperantidoj|esperantido]]. Ĝi estas [[Ido]] sen la finaĵoj de [[substantivo]]j, [[adjektivo]]j kaj [[adverbo]]j. |
|||
;Specimeno |
|||
* ''Sol splenda, Nokt sequa jorn. Vespes esa pos jorn ed ante nokt.'' |
|||
* “Suno brilas, Nokto sekvas tagon. Vespero estas post tago kaj antaŭ nokto.” |
|||
=== Mondlinguo === |
=== Mondlinguo === |
Kiel registrite je 13:11, 3 sep. 2020
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri planlingvoj. Movu unufrazajn artikolojn pri planlingvoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
A
Adawa
Adawa estas planlingvo (eble fikcilingvo) proponita de Bruce Foerster. Ĝia celo estas kombini eksprimkapablon el kelkaj malsamaj lingvoj ĉefe la keĉua, kinjarŭanda, kimra kaj araba por esprimi la vastan atingpovon de homa penso kaj sentoj. Ĝi havas sistemon de emociindikaj vortetoj.
Altuta lingvo
Altuta lingvo estas internacia planlingvo kreita de belga katolika monaĥino Clémence Ternest en 1951. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur la latinidaj lingvoj, sed kun skema derivado kaj specialaj sufiksoj por indiki vortkategoriojn.
Anglo-Lato
Anglo-Lato (Anglo-Lat) estas internacia planlingvo proponita de Robert Monteiro aŭ MONTERO en 1967. Ĝi estas kompromisplanlingvo kaj baziĝas sur la angla kaj la hispana lingvo. Skizo pri la projekto aperis en revuo Quinto Lingo.
Auxilingua
Auxilingua (Aŭksilingvo) estas unu el projektoj de internacia planlingvo proponitaj de Jacinto Javier Bowks de la Rosa. Ĝi estas bazita sur interlingvao kaj estis proponita en 1979, kiam li estis 18-jaraĝa.
D
Dastmen
Dastmen (dastmene: Dactmen) estas internacia helplingvo konstruita de Juan M. Jiménez Noguera de 1984 ĝis 2005.
D'lateequ
D'lateequ estas arta lingvo de fikcia mondo Teequ. Ĝi havas tre belan kaj interesan skribsistemon, eble inspirita en stenografio, sed sen zorgo pri rapideco.
Dorluliz
Dorluliz, la "lingvo de drakoj", estas arta lingvo kreita de anonimulo eble kun ludaj celoj. La projekto estas nekompleta kaj ŝajne forlasita. Interese estas pronomoj, klasifikitaj en "drakaj" kaj "ne-drakaj": dok = vi (drako), dokl= vi (nedrako).
Dutalingue
Dutalingue estas esperantido proponita de idisto Alphonse Duthil (Dutil?) (kiu naskiĝis en 1876) en 1908. Dutalingue, vere, estas unua "idido", t. e., unua provo reformi Idon. La aŭtoro ankaŭ proponis optezon.
Ĝi ricevis bibliotekan klasifikon 413.4 "1908" de Biblioteko Butler.
E
E2
E2 estas esperantido proponita de ulo kiu nomas sin Sindelka en 2003. Ĝia celo estas plinormigi kaj simpligi Esperanton.
Eklekta
Eklekta aŭ Eklektu (ne konfuzu je Eklektu proponita de Herman Miller) estas planlingvo kreita de Otto Jespersen en 1907, sed ne publikita, eble estas praformo de Novialo. Oni konas ĝin nur per studo farita de Richard Berger en 1927 en revuo.
Nombroj 1–10: ek, du, tri, tcar, pent, hok, sept, pat, nov, deg
Ekstra lingvo
Ekstra lingvo, Extra lingua aŭ Extra-lingua estas planlingvo proponita de A. Miller en 1918. Ĝi estas kompromisplanlingvo inter la angla kaj latinidaj lingvoj.
Eŭlingvo
Eŭlingvo (Eulingua) estas eŭroklono kreita de Joachim Henriksson bazita sur latina lingvo kun influoj de la angla kaj la hispana lingvo.
Eŭropa lingvo (Foddik)
Eŭropa lingvo (European) estas internacia planlingvo proponita de Robert Foddik el Utrecht, Nederlando, en 1931. La aŭtoro poste transiris al Interlingvao.
F
Farlingo
Farlingo) estas esperantido proponita de Vladimir Farber kaj Matvei Farber el Rusio en 2001.
Tio projekto estas kreita por perkomputila traduko kiel peranto inter planlingvoj kaj naturaj lingvoj. Ĝi uzas nur simbolojn de usona klavaro.
Fraternitato
Fraternitato (Fraternitat, «Frateco» en kataluna lingvo) estas internacia planlingvo proponita de Del Monaco en 1912. Ĝi estas projekto tre simila al Romanaï. Eble estas eŭroklono.
Frendo
Frendo estas kompromisplanlingvo inter la angla kaj hispana lingvo proponita de kataluno Alonso Churruca en 1966.
Nombroj (1-10): una, dua, tria, kua, kuina, sesa, septa, okta, nua, dela
- Bibliografio
- Churruca, A: Frendo. Ensayo sobre una lengua universal. Tarrega: 1973
G
Gavlensolalio
Gavlensolalio aŭ Gavlensolalie estis adapto de pazigrafio Gavlensografio kiel internacia planlingvo farita de H. Von Gablenz el Leipzig tiam en Pollando. Gavlensografio estis proponita en 1856 kaj Gavlensolalio en 1860. Tre eble estas apriora lingvo.
H
Hänäthlîêr
Hänäthlîêr estas fikcilingvo bazita en Sindarin. Ĝia fonetiko estas tro influita de la angla. La projekto ŝajnas nekompleta.
Ekzemploj:
- än tâsh
- Kiel vi fartas?
- Oyen tenäe tash
- Mi fartas bone
- ämeäl
- Dankon
I
Ialo
Ialo estas internacia planlingvo proponita de Henry Frome Jolin el Doylestown, Usono, en 1938.
Ilianóre
Ilianóre estas unua arta lingvo kreita de Jeff Smith en 1999 por fikcia lando Scéaldings, kun klara influo de lingvoj de J.R.R. Tolkien. La projekto restas nekompleta.
Interlango
Interlango (InterLang) estas planlingvo proponita de Douglas Green, Kristian Jarventaus kaj Kevin Albrecht en 2003. Ĝi estas propono de skriba lingvo por interreto.
Interlingvo de DLT
Interlingvo de DLT estas modifo de Esperanto por igi ĝin pli taŭga por utili kiel interlingvo de aŭtomata traduk-sistemo Distribuita Lingvo-Tradukado aŭ Malcentra Traduksistemo kreita en 1983 de laborantoj de nederlanda firmao Buro voor Systeemontwikkeling.
Internacia Lingvo
Internacia Lingvo estas apriora planlingvo proponita de Johann Michael Schmid (1767-1821) en Germanio dum la komenco de 19-a jarcento kaj tuj forgesita. Tre eble estis nur pazigrafio.
Ïpetas
Ïpetas estas unu el artaj lingvoj kreitaj de Tuomo Sipola, kiu ankaŭ kreis Eseion. Ĝi estas bazita sur keltaj lingvoj. Ĝi havas 3 deklinaciojn, male, la verbo estas multe tre simpla. La projekto ŝajnas nekompleta.
K
Kordron
Kordron estas arta lingvo kreita de anonimulo. Ĝi estas tre simpla projekto, ĝia apriora vortprovizo havas nur 70 vortojn. Ŝajne ĝi estas elemento al rolludo.
Kosmolingvo
Kosmolingvo (Cosmolingvia) estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita en 1927 de Samuel Horowitz, el Krakovo, Pollando. Ĝi estas unu el "kosmaj planligvoj". Eble la projekto restis nefinita.
L
Lasonebro
Lasonebro (Lasonebr) estas planlingvo proponita de A. Nilson en 1897. La aŭtoro ankaŭ proponis West-Europisch, Central Dialekt kaj Dialekt Centralia. Lasonebr estas bazita sur la klasika hebrea lingvo. Ĝi ricevas la bibliotekan klasifikon 417.924 laŭ Biblioteko Butler.
Latalmiŝo
Latalmiŝo (Latalmish) estas planlingvo proponita de Ian Burleson en 2004.
LinGuNUx
LinGuNUx (Lux, abrevie) estas planligvo fare de Christian Isidore Angelliaume (2002). Ŝajne, la lingvo estas publikigita dum GPL permisilo. Ĝi estas lingvo kun mutacio: la "~e" de la substantivo ŝanĝiĝas en la "~o" en la akusativo, kaj "~a" de la adjektivo en "~u". La leter-pivoto estas "i". Ĉiuj radikoj baziĝas unue sur ia io aŭ ŝtato. Aktuale, studo eniras kun uzado de unusilaboj tiamaniere ke la lingvo povas al si esti etimologie unueca, memsufiĉa.
Lingvo internacia
Lingvo internacia (Lingua Internacional aŭ Lingva International) estas projekto de Adam Zakrzewski por "plifortigi" Esperanton. Inspirita de Esperanto en la gramatiko kaj de Nov Latin por la vortprovizo. Ne akceptas ĝermanajn radikojn, nur latinidajn. Plejparto de partoj de diskurso estas neŝanĝeblaj.
Nombroj (1-10): un du tri kar kin ses set ok non dez
M
Maldekan
Maldekan estas arta lingvo kreita de Karl Jahn en 2000. Interese, la kazoj estas indikataj per prefiksoj:
- nominativo: 0-
- akuzativo: wu-
- dativo: a-
- ila kazo: ni-
- kominativo: o-
La projekto ŝajnas nekompleta.
Mineng
Mineng estas esperantido, proponita en 2004 de usonano, kiu uzas la pseŭdonimojn tli-ze, cyrax kaj ketaen.
Mondlinguo
Mondlinguo (ne konfuzu al Mondlingvo) estas unu el planlingvoj proponita de Aldo Lavagnini publikita en 1936. Ĝi estas pra-formo de Mondi Lingua.
Monglingo
Monglingo au Mongling estas planlingvo proponita de H. Littlewood en 1947.
Ekzemplo: Ling et top pi-ken ad ploi il klar top bon. (La lingvo plej facila por lerno estas klare la plej bona).
- Bibliografio
- H. Littlewood: Vers un instruction lingual plu rational (Inst. Occ, Chapelle 1947) 12 pp
Mundial
Mundial estas projekto de Francisko Valdomiro Lorenz kreita antaŭ 1930 bazita en ideoj de René de Saussure. Oni ne konas pliajn detalojn: ĝi ne estas publikigita ĉar ĝia aŭtoro en 1930 aliĝis al Nov-Esperanto.
N
Neo-latino
Neo-latino (ne konfuzu al Neolatino) estas planlingvo proponita de Sven Lundstöm en Milano 1928. Evidente, ĝi estas bazita sur latina lingvo.
Novam
Novam estas esperantido proponita kiel internacia planlingvo en Parizo 1928 de idisto G. Touflet. Ĝi havas fortan influon de Novialo.
Unuaj versoj de patro nia: Patro nia que es nel sieli, vua nomo santificeveu, vua regno adveneu, vua volo fareveu sur il tero quale nel sielo.
Nove-latina
Nove latina estas modifita latino proponita de J. van Diemen en 1921.
Nuvo-Volapük
Nuvo-Volapük estas volapukido proponita de August Kerckhoffs en 1887. Ĝi estas pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon.
La projekto ricevis la klasifikon 414.2 “1887” KER de Biblioteko Butler
Nyo'fa
Nyo'fa estas arta lingvo. Ĝia vortordo estas VSO aŭ VOS. La morfologio estas fantazia kaj vortprovizo, apriora.
Ekzemploj:
- kacfq nyo'fa (mi parolas Nyo'faon);
- poss~i flh nulh (vi legas libron hejme);
- cosfl kucfb flh tupt (mia hejmo estas granda);
P
Panlingvo
Panlingvo estas la nomo de minime du planlingvaj projektoj. Un, Panlingua (Biblioteko Butler: 418 “1938”), estas aposteriora planlingvo proponita de Harve en 1938. La alia Panlingvo estas projekto de modifita latina proponita de Léonard Weber, Lvovo, 1938.
Progresita Angla
Progresita Angla aŭ Advanced English estas planlingvo proponita de Pascal A. Kramm en 2004. Ĝi estas nur la angla lingvo skribata fonetike per Internacia Fonetika Alfabeto laŭ la moderna prononco de Usono. Ŝajnas esti sen rilato al Baza angla.
R
Reformita interlingvao
Adolf Fritzsche proponis, komence de 20-a jarcento, tre modernitan latinon kiel internacia lingvo, bazita sur la interlingua de Giuseppe Peano. Malgraŭ tio, li konservis la gramatikajn genrojn kaj konjugacion bazita sur latinidaj lingvoj. La projekto estis citita en Manifesto de Interlingvao.
Romano (planlingvo)
Romano aŭ Linguo romane universale estas planlingvo bazita sur latina lingvo proponita de Slonimski en Varsovio 1910. Ĝi estas praformo de Neoromano. Oni diras ke ambaŭ la projektoj estus pastiĉo de Romanal, sed Romanal aperis nur en 1909, sekve, tiu estus malfacila, kvankam ne malebla.
Romanova
Romanova estas kompromisplanlingvo inter hispana, franca, itala kaj portugala lingvo proponita de David Crandall en 2000.
Rompata Germana
Rompata Germana (Broken German) estas zona planlingvo proponita de Joshua E. Horn en 2004. Ĝia celo estas funkcii kiel neŭtrala simpligita dialekto inter germanparolantoj.
S
Silargo
Silargo (Silarg) estas planlingvo proponita de J. P. Mallaroni en 2004 por servi de komunikilo al samseksmuloj, gejoj kaj lesboj. Silarg uzas propran alfabeton, iom simila al araba alfabeto. Ĝia prononco kaj gramatiko estas iom malsimpla.
Simpla
Simpla aŭ Simplalang estas esperantido proponita de Samuel Frederickson en 2002. Ĝi celas esti pli simpla ol Esperanto al parolantoj de angla lingvo. La aŭtoro rezignis la projekton en 2003.
Simpligita Latina lingvo
SPL aŭ Simpligita Latina lingvo estas planlingvo bazita sur latina lingvo, proponita de usonano Richardius Dominicus (eble plumnomo) en 1982.
- Bibliografio
- Dominicus, Richardius: SPL: an international language based on simplified Latin
- (Wisconsin: Dominicus Publishing, 1982. 237 p.)
Simpliigita lingvaĵo
Simpliigita lingvaĵo (Langage simplifié) estas projekto de apriora lingvo proponita de Thaüst, de Toulon, antaŭ 1889. Ĝi uzas malsimplan alfabeton kun 60 literoj. La vortoj estas unusilabaj, ĉiuj vortoj kun pli ol unu silabo estas kunmetita. La projekto neniam estis eldonita.
Snifferanto
Snifferanto estas Esperantido kreita en la 22-a de februaro, 2006. Eksteraj ligoj
- http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo/
- http://pp.kpnet.fi/jhii (Tiu ĉi paĝo havas la plej de siaj ligoj en Finna lingvo)
- http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo/gramatiko.html
- http://www.elisanet.fi/jhii/fervojo/
- http://www.youtube.com/results?search_query=snifferanto
Socceranto
Socceranto (retpaĝo 1, retpaĝo 2) estas projekto de esperantido kreita de argentinano Ignacio Van Gelderen kaj britaj fratoj Ted kaj Peter Freedman en 2006. Sia nomo provenas el la vortoj soccer (angle futbalo) kaj Esperanto. Ili kreis tiun lingvon (ĉefe) por futbalaro (futbalistoj, futbalfavorantoj kaj juĝistoj).
Soundwriting
Soundwriting (angle: sonskribo) estas planlingvo proponita de Bivins en 1960, bazita sur angla lingvo. Tre eble pli unu provo al simpligo de angla ortografio por servi kiel internacia lingvo.
Spolkaniano
Spolkaniano aŭ Spolkaans estas arta lingvo kreita de Jânes Omeriy-Mip Seert kreita kun celo ŝajni natura lingvo de fikcilando Spolkanio.
T
Tepa
Tepa estas arta lingvo kreita de Dirk Elzinga. La vortprovizo estas apriora kaj la gramatiko tre fantazia, sed la ortografio kaj la fonologio estas tro influita de la angla.
Tso Tsolyani
Tso Tsolyani aŭ "Tsolyáni" estas fikcilingvo kreita de Muhammad Ab-dal-Rahman Barker en 1978. Ĝi estas lingvo de fikcia kulturo, ŝajne uzita kiel fono de rolludo.
- Bibliografio
- Barker, Muhammad Ab-dal-Rahman: The Tsolyani language
- (Minneapolis: Barker, 1978; PM 8875.B37)
Tyl-Sjok
Tyl-Sjok estas moderna apriora lingvo kreita en 2001 de Henrik Theiling, kiu ankaŭ kreis Fukhianon. Ĉiuj radikaj vortoj estas dusilabaj kaj la vortordo estas SVO, ne estas artikoloj aŭ liga verbo (esti). Ekstera ligo: http://www.kunstsprachen.de/s2/
U
Unesal Interlingu
Unesal Interlingu estas esperantido proponita de Erich Weferling en 1923. La projekto estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido kun influo de Okcidentalo. La aŭtoro lernis Esperanton en 1907 kaj pasis ĵus al Ido en 1909, kaj partoprenis Ido-movadon ĝis 1924. Li ankaŭ proponis Intal.
Ungil
Ungil estas arta lingvo bazita sur latino. Ĝia vortprovizo estas tre deformita. La vortordo estas VSO. Ekstera ligo: http://www.webcitation.org/query?id=1256578149945545&url=www.geocities.com/Athens/Acropolis/9219/ungil.html
Universal (Radzeckim)
Universal estas planlingvo proponita de Zviazku Radzeckim en 1925.
Universal-Latein
Universal-Latein aŭ Neu-latein estas planlingvo proponita de aŭstra Edward Frandsen en 1902. Kompreneble, ĝi estas bazita sur latina lingvo.
- Bibliografio
- E. Fransen: Grammatik des Universal-Latein (Neu-Latein), Wien: Insel, 1902. 47 p.
Universala lingvo (Labbé)
Universala lingvo de misiistoj kaj komerciistoj (Lingue universalis missionum et commerciorum) estas internacia planlingvo bazita sur la latina lingvo proponita de jezuita pastro Philippe Labbé (1607-1667), granda humanisto, en 17-a jarcento.
V
Vikto
Vikto estas esperantido proponita de hungaro Bősz Vilmos (1949-), el Pécs, en 1981. La nomo 'vikto' fontas el la latina victus, venkita. La lingvo pruntas trajtojn el Esperanto kaj el la latina.
Tekstekzemplo
- Versio en "vikto"
- Un granda travivo del vivo mys bat la skoprado de thaumoza mundus la lingvojs. Tia ekmovado habit familia origon: la matera avir mys bat theologia professor, et lokvibat dekokt lingvojn. A ry bat la lingvistik et religio tre grava. Sorre ry non potibat instrui myn germane, hebraee, pole aut angle, nam my bat kvin anna, liam ry mortibat. Mon in la genoj mys my sentit aliep, ut my debiust vadi suren la vio rys.
- Esperanta traduko
- Granda travivaĵo de l' vivo mia estas la eltrovo de l' mirinda mondo de la lingvoj. Tiu ekmovado havis familian originon: la patrina avo mia estis profesoro de teologio, kaj scipovis dekok lingvojn. Al li, estis la lingvistiko kaj la religio tre gravaj. Malfeliĉe li ne povis instrui al mi la germanan, la hebrean, la polan aŭ la anglan, ĉar mi estis nur kvin-jaraĝa, kiam li mortis. Nur en miaj genoj miaj mi sentis poste, ke mi devus sekvi la vojon lian.
W
Wede:i
Wede:i (ne konfuzigu al wede) estas arta lingvo kun fonologio influita de la angla. Ĝia gramatiko estas algluiga kaj vortprovizo apriora. La gramatiko estas fantazia, sed la influo de la angla estas klara.
Y
Yil
Yil estas arta lingvo. La lingvo estas SVO kaj havas tonojn.
- Ekzemploj
- Liac dau.
- Li dormas.
- Dao nàt dhuc.
- Li manĝas viandon.
- Bui thìl pot níel.
- Ŝi donis al mi ion da supo.
Z
Zharranh
Zharranh (retpaĝo) estas apriora arta lingvo farita de Herman Miller. Ĝi havas 6 vokalojn kaj 27 konsonantojn; estas okulfrapa la uzo de Esperanta litero ĵ. Ĝi ne havas ligan verbon (esti).
Zim
Zim estas arta lingvo kreita de Stefan Koch en 2000 por rolludo, ĝi havas ian influon de klingona lingvo. Ne estas multaj informoj pri ĝi.