Prezidanto de la Eŭropa Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, antaŭvidata laŭ la Traktato de Lisbono. Por la jam ekde 1958 dufoje jare nomumita prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio vidu la artikolon Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
President of the European Council
Charles Michel
Charles Michel
publika posteno
Komenco 1-a de decembro 2009 vd
Antaŭe President-in-Office of the European Council vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Herman Van Rompuy (Belgio), prezidanto de la Eŭropa Konsilio de la 1-a de decembro 2009 ĝis la 30-a de novembro 2014
Donald Tusk (Pollando), prezidanto de la Eŭropa Konsilio de la 1-a de decembro 2014 ĝis 30-a de novembro 2019

La prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas pozicio ene de la instituciaro de la Eŭropa Unio, kiu estis redifinita laŭ la Traktato de Lisbono de la jaro 2007. La unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis Herman Van Rompuy (Belgio), la 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk (Pollando), kiun la 1-an de decembro 2019 sekvis Charles Michel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ iama stato, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis la registara gvidanto de tiu EU-membroŝtato, kiu laŭvice havis la taskon prezidi la Konsilion de la Eŭropa Unio (tiun prezidon plenumas laŭ temaj kunvenoj la koncernaj fakaj ministroj el la registaro de la prezidanta membroŝtato, plej elstare la ministro pri eksteraj rilatoj de tiu registaro, kiu kutime dum la sesmonata oficoperiodo nomatas la "prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio").

Ambaŭ pozicioj en la Eŭropa Unio laŭ la tiam validaj traktatoj ŝanĝiĝis ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povis esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-konsilion".

Listo de iamaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Prezidanto De Ĝis Lando
Jean-Luc Dehaene 1993 31-a de decembro 1993 Belgio
Andreas Papandreou 1-a de januaro 1994 30-a de junio 1994  Grekio
Helmut Kohl 1-a de julio 1994 31-a de decembro 1994  Germanio
François Mitterrand 1-a de januaro 1995 17-a de majo 1995  Francio
Jacques Chirac 17-a de majo 1995 30-a de junio 1995  Francio
Felipe González 1-a de julio 1995 31-a de decembro 1995  Hispanio
Lamberto Dini 1-a de januaro 1996 18-a de majo 1996  Italio
Romano Prodi 18-a de majo 1996 30-a de junio 1996  Italio
John Bruton 1-a de julio 1996 31-a de decembro 1996  Irlando
Wim Kok 1-a de januaro 1997 30-a de junio 1997  Nederlando
Jean-Claude Juncker 1-a de julio 1997 31-a de decembro 1997  Luksemburgo
Tony Blair 1-a de januaro 1998 30-a de junio 1998  Britio
Viktor Klima 1-a de julio 1998 31-a de decembro 1998  Aŭstrio
Gerhard Schröder 1-a de januaro 1999 30-a de junio 1999  Germanio
Paavo Lipponen 1-a de julio 1999 31-a de decembro 1999  Finnlando
António Guterres 1-a de januaro 2000 30-a de junio 2000  Portugalio
Jacques Chirac 1-a de julio 2000 31-a de decembro 2000  Francio
Göran Persson 1-a de januaro 2001 30-a de junio 2001  Svedio
Guy Verhofstadt 1-a de julio 2001 31-a de decembro 2001  Belgio
José María Aznar 1-a de januaro 2002 30-a de junio 2002  Hispanio
Anders Fogh Rasmussen 1-a de julio 2002 31-a de decembro 2002  Danio
Konstantinos Simitis 1-a de januaro 2003 30-a de junio 2003  Grekio
Silvio Berlusconi 1-a de julio 2003 31-a de decembro 2003  Italio
Bertie Ahern 1-a de januaro 2004 30-a de junio 2004  Irlando
Jan Peter Balkenende 1-a de julio 2004 31-a de decembro 2004  Nederlando
Jean-Claude Juncker 1-a de januaro 2005 30-a de junio 2005  Luksemburgo
Tony Blair 1-a de julio 2005 31-a de decembro 2005  Britio
Wolfgang Schüssel 1-a de januaro 2006 30-a de junio 2006  Aŭstrio
Matti Vanhanen 1-a de julio 2006 31-a de decembro 2006  Finnlando
Angela Merkel 1-a de januaro 2007 30-a de junio 2007  Germanio
José Sócrates 1-a de julio 2007 31-a de decembro 2007  Portugalio
Janez Janša 1-a de januaro 2008 30-a de junio 2008  Slovenio
Nicolas Sarkozy 1-a de julio 2008 31-a de decembro 2008  Francio
Mirek Topolánek 1-a de januaro 2009 8-a de majo 2009  Ĉeĥio
Jan Fischer 9-a de majo 2009 30-a de junio 2009  Ĉeĥio
Fredrik Reinfeldt 1-a de julio 2009 31-a de decembro 2009  Svedio

Traktato de Lisbono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Traktato de Lisbono de 2007 la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas elektata de la Eŭropa Konsilio por la oficperiodo de du jaroj kaj duono. Por elektiĝo necesas du-triona plimulto kaj sama plimulto necesas por eventuala malelekto. Elektiĝo aŭ nur konfirmo de la Eŭropa Parlamento ne estas necesa. La prezidanto povas plenumi la oficon maksimume dum du 2,5-jaraj oficperiodoj.

Inter la taskoj de la prezidanto estas precipe la preparo de la laboro de la Eŭropa Konsilio. Tiom longe kiom li ne interferas kun la taskaroj de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ estas la ekstera reprezentanto de la Unio rilate al la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Dum sia eŭropa oficodaŭro, la prezidanto ne rajtas plenumi nacian postenon.

Salajro[redakti | redakti fonton]

La salajro de la posteno similas al tiu de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiu ricevas proksimume 270.000 € ĉiujare. Kiel prezidanta sidejo antaŭvidatas la Résidence Palace en Bruselo.[1]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ne klaras, kiun efiko havos la novdifino de la pozicio pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio al la rango kaj politika potenco de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Multaj politike engaĝitaj eŭropanoj timas, ke la komunuma kaj almenaŭ parte demokratie strukturigita karaktero de la Eŭropa Unio povus endanĝeriĝi pro tio, ke la pinta reprezentanto de la Eŭropa Unio ne estas la pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ne estas legitimata fare de la EU-parlamento[2].

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

La 19-an de novembro 2009 Herman Van Rompuy, tiam ĉefministro de Belgio estis nomumita la unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio. La 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk, eksĉefministro de Pollando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Member states consider perks and staff for new EU president" (angle)
  2. komparu ekzemple la rezolucion "novaj gvidantaj personaĵoj donas al la Eŭropa Unio vizaĝon kaj silueton" (germane)[rompita ligilo] de la ne-registara eŭropisma organizaĵo Eŭropo-Unio Germanio de majo 2008.