Surĵeto
Matematikaj funkcioj |
---|
fonta aro, cela aro • bildo, malbildo • bildaro, argumentaro |
Fundamentaj funkcioj |
Algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius Aliaj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
totaleco kaj parteco • pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
Surĵeto estas matematika funkcio, kiu al ĉiaj elementoj de bildigo rilatas el ĉiaj elementoj de fonto-aro. Tiu signifas, ke por ĉiu valoro el la cela aro ekzistas almenaŭ unu malbildo. La cela aro kaj la bildaro (valoraro) de la funkcio do estas identaj.
Formala difino
Estu kaj aroj, kaj bildigo de al .
nomiĝas surĵekcia (sur ), se por ĉiu el ekzistas almenaŭ unu el kun .
Lingva noto
La termino surĵeto respondas al la matematika maniero voĉlegi la formulon kiel «f ĵetas A sur B» (kp ankaŭ la anglan sinonimon onto map). Kontraste, se f ne estas surĵeto, oni povas indiki tio per la uzo de la prepozicio «en»: «f ĵetas A en B».