Tjaĉiv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Taĉiv)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tjaĉiv (stacidomo).
Tjaĉiv
urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 887  (2022) [+]
Loĝdenso 329 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo)48.01138888888923.572222222222Koordinatoj: 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tjaĉiv (Transkarpatio)
Tjaĉiv (Transkarpatio)
DEC
Tjaĉiv
Tjaĉiv
Situo de Tjaĉiv
Tjaĉiv (Ukrainio)
Tjaĉiv (Ukrainio)
DEC
Tjaĉiv
Tjaĉiv
Situo de Tjaĉiv

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tiachiv [+]
vdr

Tjaĉiv (ukraine Тячів, (tjaĉiv), ruse Тячeв, hungare Técső, (tEĉO), slovake Tačová, rumane Teceu Mare) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Tjaĉiv, kies distriktejo estas.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kirko en Tjaĉiv

Situo[redakti | redakti fonton]

Tjaĉiv situas en valo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ fervojo Ĥust (Ukrainio)-Máramarossziget.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Tjaĉiv en Transkarpatio

Historio[redakti | redakti fonton]

En 895 la hungaraj triboj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon. La loko estis menciita unue en 1211. Tiutempe en Tjaĉiv loĝis saloministoj. La komunumo urbiĝis en 1329 kune kun privilegioj. Ĝi apartenis al kvinopaj kronaj urboj de la regiono. Post la mezepoko Hungario disfalis, tiu urbo apartenis al princlando Transilvanio. La urbo etendiĝis ankaŭ al maldekstra bordo de Tiso.

En 1910 Tjaĉiv havis 5910 da loĝantoj (4482 hungaroj, 855 rutenoj, 434 germanoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, kies distriktejo estis. Inter 1920-1938 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, sed la maldekstra urboparto apartenis al Rumanio laŭ la nomo Taceu Mic (= Malgranda Tjaĉiv). En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon ’’’Karpata Ukrainio’’’. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Tjaĉiv/Técső. Ekde 1945 Tjaĉiv apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Tjaĉiv 11000 da homoj, (ukrainoj kaj rutenoj 83 %, ciganoj 12 %, hungaroj 3 %, rusoj 1 %). En 1961 Tjaĉiv denove iĝis urbo.

Vidindaĵoj estas la kalvinana preĝejo el la 13-a j.c. kaj domo de hungara pentristo Simon Hollósy.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Técső naskiĝis hungara arkitekto Jenő Padányi Gulyás.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]