Togolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Togolando
République togolaise

Flago de Togolando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Terre de nos aïeŭ
Lando de niaj prapatroj
Nacia devizo: Travail, liberté, patrie
Laboro, libereco, hejmlando
Situo
respublikosuverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lomeo,
6° 7′ N 1° 13′ O / 6.117 °N, 1.217 °O / 6.117; 1.217 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) evea, Kabiyè
Plej ofta(j) religio(j) Animismo, Kristianismo, Islamo
Areo 56 785 km²
Loĝantaro 7 154 237 (2013) (2017)
Loĝdenso 125,9 loĝ./km²
Loĝantoj Kwa, Gur
Vivolongo 52,6
Horzono +0
Interreta domajno tg
Landokodo TGO, TG
Telefona kodo 228
Plej alta punkto Mount Agou
Plej malalta punkto Golfo de Benino
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Faure Gnassingbé
Ĉefministro Arthème Kwesi Séléagodji Ahoomey-Zunu
Nacia tago 27-a de aprilo
Sendependiĝo disde Francio 27-a de aprilo 1960
Ekonomio
Valuto Afrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $ 3 685 Mio.
– pokapa $ 584
Esperanto-movado
Landa E-asocio Unuiĝo Togolanda por Esperanto
vdr

Togolando (malofte TogoTogolo) (france Togo) estas ŝtato en Okcidenta Afriko. Ĝi limas okcidente al Ganao, norde al Burkina Faso oriente al Benino kaj sude al la Gvinea Golfo. Ĝia ĉefurbo estas Lomeo.

Antau la unua mondmilito Togolando estis kolonio de germana regno de Vilhelmo la 2-a. Post la milito Germanio perdis krom Togolando ĉiujn el siaj kolonioj. Dum la dua mondmilito ĝi estis okupita de Francio kaj de Britio. En 1956 Angla Togo unuiĝis kun Ganao, sed Franca Togo deklaris sendependecon en 1960.

Geografio

Topografio de Togo

Togo havas areon egalan al 56.785 km² kaj estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en Afriko. En nord-suda direkto ĝi longas 550 km, en orient-okcidenta direkto ĝi larĝas nur inter 50 kaj 140 km. El la tuta areo 16 % estas arbaroj, 25 % kulturebla kampo kaj 3,5 % paŝtejo.

La marbordo de Togo en Gvinea Golfo longas 56 km kaj konsistas el [laguno]]j kun sablaj plaĝoj. Ek de la marbordo la Ouatchi-plataĵo etendiĝas ĝis la pli alta altebenaĵo. La Montaro Atokara estas arbara regiono kiu dividas la sudan de la nordan malaltan parton de la lando kiuj estas precipe savanaj.

La plej alta monto en ogolando estas Monto Agou kun altitudo egala al 986 m. La plej longa rivero estas Mono, kiu longas proksimume 400 km. Ĝi fluas de nordo al sudo, laŭ 50 km ĝi estas ŝipirebla.

Klimato

La klimato esas tropika, kun karaktero de savano kaj meza temperaturo de 30 °C en la nordo, kaj kun du pluvosezonoj en la sudo: la unua de aprilo ĝis julio, kaj la dua de oktobro ĝis novembro.

Historio

Oni scias tre malmulte de la periodo antaŭ a alveno de la Portugaloj en 1490. Inter la 11-a kaj la 16-a jarcento, diversaj tribuoj (Ewe, Mina) atingis la regionon kaj lokiĝis precipe en la marbordaj lokoj. Dum la sekvaj du jarcentoj la regiono iĝi grava por la komercado de sklavoj.

Post pakto kontraktita en 1884 de germana reprezentanto kun la reganto Mlapa la 3-a la lando iĝis protektorato de la Germana Imperio. En 1905 Togo divenis germana kolonio kun la nomo Togolando. La germanoj enkondukis modernajn teknikojn de kultivado de kakao, kafo kaj kotono kaj evoluigis la substrukturon. Samtempe ili despote kontrolis la loĝantaron. Dum la unua mondmilito la etaj germanaj trupoj kapitulaciis post kelkaj semajnoj fronte al la britoj kaj francoj, kiu dividis la landon. En 1957 la brita parto unuiĝis kun la nuna Ganao, dum la franca parto iĝis aŭtonoma respubliko dependanta de Francio.

La Franca Togolando akiris sendependecon la 27-a de aprilo 1960 kun la nomo de Togo, kaj Sylvanus Olympio estis elektita kiel unua prezidento. Olimpio estis murdita post puĉo de militistoj en januaro 1963. Poste la lando estis regata de Nicolas Grunitzky ĝis 1967, kiam okazis ne-sanga ŝtatrenverso komandita de Eyadéma Gnassingbé. Gnassingbé starigis unupartian diktatorecan reĝimon kaj regis dum 38 ĝis sia morto la 5-an de februaro 2005.

Nuna prezidento de Togo: Faure Gnassingbé la 29-a de novembro 2006

Post la morto de Eyadéma Gnassingbé li filo Faure Gnassingbé, eksa-ministro por publika laboroj, minekspluato kaj telekomunikado, estis enoficigita kiel prezidento de la parlamento sub premo de la armeo. Okazis protest-manifestacioj kiuj estis perforte subprimitaj. Pro internacia premo Faure Gnassingbé rezignis la 25-an de februaro, kaj akceptis elektadon en aprilo de la sama jaro. Laŭ oficialaj rezultoj, li venkis la elektadon kun pli ol 60% de la voĉoj, sed lia opozicianto Emmanuel Bob-Akitani denuncis fraŭdon kaj deklaris sin gajninto kun 70% de la totalo de voĝojo. Dum la tumultoj post la elektoj 100 homojn estis mortigitaj.

Ankaŭ en la balotoj de 2010 kaj 2015 Faure Gnassingbé oficiale venkis kaj li daŭre regas la landon.

Politiko

Togo estas prezidenta respubliko. La ŝtatestro estas la prezidento de la lando, ek de 2005 Faure Gnassingbé, reelektita en 2010 kaj 2015. La estro de la registaro estas la ĉefministro, ek de 2012 Kwesi Ahoomey-Zunu.

La parlamento havas nur unu ĉambron, la Nacia Asembleo (Assemblée Nationale), kun 81 membroj. La juĝopovo orientiĝas je la franca sistemo.

La nuna konstitucio estis enkondukita la 27-an de septembro 1992 kaj reviziita en 2002.

Togo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu estis subkribita en la ĉefurbo de Togo, kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.

Loĝantaro

La lando havas proksimume ses milionojn da loĝantoj, kiuj apartenas al diversaj afrikaj etnoj. La meza vivodaŭro egalas al 58 jaroj. La loĝantaro kreskas je 2,7 % jare, 42% havas malpli ol 15 jarojn kaj 2,7% pli ol 65 jarojn (laŭ datenoj de 2008)[1].

La plej grandaj urboj de Togo estas Lomeo 760.000 loĝantoj, Sokodé 117.811 loĝantoj, Kara 104.207 loĝantoj, Kpalimé 95.974 loĝantoj.

Ekzistas forta migrado de la kamparo al la urboj, kie la senlaboreco daŭre kreskas. Tial multaj junuloj klopodas elmigri eksterlanden al Eŭropo aŭ norda Ameriko por trovi laboron.

Etnoj

La loĝantaro de Togo el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj, la plej malgrandaj el ili havas nur kelk-centojn da anoj.

La plej gravaj etnaj grupoj estas la Ewe ( ~ 40%) en la sudo kaj la Kabijeoj ( ~ 16%) en la mezo kaj nordo. Malplimultoj estas la Tembaoj, la Akebuoj (13,2 %) la Gurmaoj (9,7 %) kaj la Joruboj (6,8 %). Proksimume 1% de la loĝantaro devenas el Eŭropo aŭ aliaj landoj.

Lingvoj

Oficiala lingvo estas la franca, alia eŭropa lingvo parolita nur en kelkaj regionoj estas la germana lingvo|germana]].

Estas uzataj multaj afrikaj lingvoj, inter kiu multaj dialektoj de la evea lingvo kaj de la kabijea lingvo.

En la sudo de la lando estas uzataj lingvoj apartenantaj al la gbea lingvaro kaj en la nordo lingvoj apartenantaj al la gur lingvaro.

En la listo de la vivantaj lingvoj de la lando troviĝas entute 39 lingvoj.

Religioj

51% de la Togolandanoj estas animistoj. La dua plej granda religia grupo estas la kristanoj (29% el kiuj 21% katolikoj, 7% Protestantoj kaj 1% de aliaj kristanaj religioj). La restanta parto de la popolo (~20%)havas islaman kredon.[2]

Ekonomio

Togo eksportas fosfaton, kakaon, kafon kaj kotonon. Proksimume 65% de la popolo laboras en agrikulturo. Inter la produktitaj manĝaĵoj estas ignamo, manioko, maizo, milio, ternuksoj kaj sorgo. La agrikulturo kontribuas kun 39% al la MEP kaj la industrio kun 21% (valoroj el 2003).

Sporto

Teamo de Togolando en 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon, kiu okazis en Germanio.

Esperanto en Togolando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Togolando.

Esperanto en Togolando estas reprezentita de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kun rilatoj al UEA, kaj ties junulara sekcio Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj kun rilatoj al TEJO.

  1. CIA – The World Factbook: Togo
  2. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/to.html CIA Factbook - paĝo kiu rilatas al Togo