Urbo de Muziko (Unesko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adelaida Festivalo nokte en aŭgusto 2014
(Foto: Keir Gravil)

La programo Muzikurbo de Unesko (oficiale City of Music) estas parto de la projekto Creative Cities Network ("Reto de Kreivaj Urboj").

Ĉi tiu reto estis fondita en 2004 kaj hodiaŭ havas membro-urbojn en sep kreivaj kampoj. La aliaj estas: Metioj kaj popola arto, Dezajno, Filmo, Gastronomio, Literaturo kaj Amaskomunikilaro kaj Muziko.

Kriterioj pri Muzikurboj[redakti | redakti fonton]

Graslei en Gento (foto: Thomas Kindermans)

Por esti aprobita kiel muzikurbo, urbo devas plenumi kelkajn kriteriojn difinitajn de Unesko.

Unesko-agnoskitaj muzikurboj ĉiuj havas similajn karakterizaĵojn, kiel:

  • agnoskitaj centroj de muzika kreivo kaj aktiveco
  • havi sperton kun la organizado de muzikfestivaloj kaj muzikaj eventoj je nacia kaj internacia niveloj
  • akcili la muzikan industrion je diversaj manieroj
  • muziklernejoj, konservatorioj, akademioj kaj superaj lernejoj specialigitaj en la kampo de muzko
  • neformalaj strukturoj por muzika edukado, inkluzive de neprofesiaj korusoj kaj orkestroj
  • enlandaj aŭ internaciaj platformoj dediĉitaj al iuj muzikĝenroj kaj/aŭ muziko el aliaj landoj
  • disponigi kulturajn spacojn taŭgajn por fari kaj aŭskulti muzikon, ekzemple eksteraj podioj

Pri la urboj[redakti | redakti fonton]

Plaza de España (Placo de Hispanio) en Sevilo
(foto: Francisco Colinet)

En marto 2006, Sevilo fariĝis la unua Muzikurbo. Bologna aliĝis ĉirkaŭ du monatojn poste.

Sevilo havas "famegan flamenkan scenon", kiun Unesko nomas "flamenkan nematerian kulturan heredaĵon".

Hamamatsu estas la urbo, kie fondiĝis lamuzikinstrumentaj kompanioj Yamaha, Kawai kaj Roland.

Liverpool - "la urbo, kiu naskigis The Beatles", ricevis agnoskon pro sia "spaco en la kerno de sia urba vivo". Unesko ankaŭ signalis "klare difinitan" strategion fokusante muzikon, edukadon kaj kapablojn por gejunuloj.

Idanha-a-Nova (komunumo en Portugalio) "vivas laŭ la ritmo de muziko", Gento estas "urbo plena je kulturo" kaj Auckland estas la "batanta koro de la nov-Zelanda muzika industrio" .

Varanasio estas "sankta, animplena, sensacia", Daegu estas "agrabla kaj progresema loko" kaj Sevilo "senarmigas kaj delogas" .

Muzikurboj[redakti | redakti fonton]

Estas 31 "Cities of Music" (Muzikurboj)

Dek tri el la partoprenantaj urboj situas en Eŭropo, ses estas de Azio kaj kvar estas de Sudameriko. Afriko kaj Nordameriko havas po tri kaj Oceanio havas du.

Sep landoj havas du 'muzikurbojn'.

La Cities of Music estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]