Saltu al enhavo

Monda Ĉampionado pri Volejbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volejbala Mondpokalo)
Monda Ĉampionado pri Volejbalo
monda ĉampionkonkurso
Branĉoj • Monda Ĉampionado pri Volejbalo
• Volejbala Virina Monda Ĉampionkonkurso vd
vdr

La Mondaj Ĉampionadoj pri Volejbalo respektive Mondaj Ĉampionadoj pri Flugpilkado estas turniroj, organizataj fare de la Federacio Internacia de Volejbalo (france Fédération Internationale de Volleyball, FIVB) ĉiun kvaran jaron, kiuj troviĝas al unu el la naciaj teamoj la titolon de monda ĉampiono de vira respektive virina flugpilkado.

La regularo de la Monda Ĉampionado de Volejbalo plurfoje adaptiĝis al la aktuala nombro de partoprenantaj teamoj. La nuna versio enhavas la sekvajn regulojn:

  • 24 teamoj partoprenas la ĉampionadon.
  • La kvalifikiga fazo daŭras pli-malpli 2 jarojn.
  • La teamo de la gastiganta nacio kaj la ĝisnuna ĉampiono aŭtomate kvalifikiĝas.
  • La nombro de partoprenantaj teamoj po kontinenta konfederacio estas difinata fare de la internacia federacio FIVB. Eŭropo kutime havas la plej multajn, Afriko kaj Sudameriko la plej malmultajn teamolokojn.
  • Por kvalifikiĝi por la monda ĉampionado, teamo laŭ sia pozicio en la monda ranglisto de la federacio FIVB devas sukcesi en pluraj kvalifikigaj turniroj. La plej malfavore poziciigitaj teamoj devas sukcesi en ĝis tri turniroj.
  • La ĉampionado dividiĝas en almenaŭ du fazojn: komenca kaj finala fazoj. Laŭ la nombro de partoprenantaj teamoj eventuale necesas plia intera fazo.
  • En la komenca fazo la teamoj dividiĝas en grupojn. Ĉiu partoprenanta teamo unufoje konkuras kontraŭ la aliaj grupaj teamoj.
  • Post fino de la antaŭa fazo la plej bonaj teamoj de ĉiu grupo kvalifikiĝas por la sekva fazo. LA nombro dependas de la nombro de partoprenantaj teamoj kaj la uzata turnira regularo. La internacia federacio aplikis plurajn formatojn por la finala fazo: Nuntempe estas interkonsento ke almenaŭ la duonfinalo kaj finalo ludiĝu en olimpika formato. La kvaronfinalo povas okazi en grupoj aŭ en rektaj konkuraj matĉoj. En la lasta kazo eventuale pliaj matĉoj necesas por redukti la nombron de teamoj al ok.
  • Por la unuopaj matĉoj aplikiĝas striktaj reguloj: Ekzemple nur permesatas sume 14 sportistoj po teamo kaj esceptoj ankaŭ en kazo de vundiĝoj ne permesatas.

La historio de la monda ĉampionado pri volejbalo komenciĝis tuj post la Dua Mondmilito. Unu el la unuaj konkretaj projektoj de la internacia federacio FIVB post ties fondiĝo en 1947 estis la enkonduko de internacia turniro kun teamoj el pli ol unu kontinento. En 1949 la unua monda ĉampionado por viraj volejbalistoj okazis en Prago. Tiu turniro tamen ankoraŭ limiĝis al teamoj nur el Eŭropo. Tri jarojn pli poste, en 1952, ankaŭ estis unua monda ĉampionado por virinaj volejbalistoj. La turniroj nun okazis ĉiun kvaran jaron. Post 1962 ekestis interrompo de tiu kvarjara ritmo, ĉar volejbalo en 1964 iĝis disciplino de la Someraj Olimpikoj kaj oni volis eviti samjaran okazigon de volejbalaj olimpika turniro kaj monda ĉampionado. Intertempe ankaŭ teamoj el Azio kaj Ameriko sukceses kunkonkurencis. Ekde 1970 ankaŭ partoprenas teamoj el Afriko, kaj de tiam la origina celo kunvenigi teamojn el ĉiuj kontinentaj konfederacioj de la internacia federacio FIVB estas atingata. Ĝis la jaro 1974 la gastiganta lando okazigis samtempe la mondan ĉampionadon kaj pri viroj kaj pri virinoj. Escepto nur estis en 1966 / 1967, kiam la turniroj okazis en malsamaj jaroj. Ekde la jaro 1974 nur escepte la vira kaj virina monda ĉampionado samjare okazas en sama lando - tiaj esceptoj ĝis nun estis la jaroj 1998 kaj 2006, ambaŭfoje en Japanio.

La monda ĉampionado montras, kiom la internacia flugpilkado komence dominiĝis fare de eŭropaj teamoj - pli konkrete fakte komence fare de teamoj nur el la komuniste regataj ŝtatoj de oriente Eŭropo, la ŝtatoj de la Varsovia Traktato. La teamo de Sovetunio gajnis la unuajn du turnirojn. En 1956 la teamo de Ĉeĥoslovakio sukcesis. En la du sekvaj ĉampionadoj la teamo de Sovetunio dominis super tiu de Ĉeĥoslovakio, ĝis kiam la mezeŭropa konkuranta teamo en 1966 denove venkis.

En 1970 la teamo de GDR venkis en la finalo kontraŭ la teamo de Bulgario. La teamo de Pollando en 1974 venkis kontraŭ tiu de la politike domina orienta najbara ŝtato Sovetunio, sed post tio la teamo de Sovetunio gajnis tri ĉampionajn titolojn sinsekve. Post la olimpikaj bojkotoj de la jaroj 1980 kaj 1984, en 1986 okazis finala konkuro de la teamo de Sovetunio kun tiu de Usono. La usona teamo venkis en tiu finalo, kaj same en la sekva Somera Olimpiko 1988.

En la 1990-aj jaroj dominis la teamo de Italio, kiu venkis en ĉiuj tri turniroj de la jardeko (1990, 1994 kaj 1998). Elstaraj sportistoj estis Lorenzo Bernardi kaj Andrea Giani'. En 2002 tamen ilin venkis la teamo de Brazilo. La sudamerikananoj triumfis en Argentino, kie ili jam en 1982 estis en la finalo. En la ĉampionado de 2006 en Japanio la teamo de Brazilo defendis sian ĉampionan titolon.

En la ĝis nun 17 mondaj ĉampionadoj 13-foje venkis eŭropaj teamoj, kaj nur kvar ĉampionaj titoloj atribuiĝis al amerikaj teamoj - tiuj de Usono kaj Brazilo.

Stato: fine de 2022

jaro gastiganta lando oro arĝento bronzo
1 1949 Prago  Sovetunio  Ĉeĥoslovakio  Bulgario
2 1952 Moskvo  Sovetunio  Ĉeĥoslovakio  Bulgario
3 1956 Parizo  Ĉeĥoslovakio  Rumanio  Sovetunio
4 1960 Brazilo  Sovetunio  Ĉeĥoslovakio  Rumanio
5 1962 Sovetunio  Sovetunio  Ĉeĥoslovakio  Rumanio
6 1966 Ĉeĥoslovakio  Ĉeĥoslovakio  Rumanio  Sovetunio
7 1970 Bulgario  Orienta Germanio  Bulgario  Japanio
8 1974 Meksiko  Pollando  Sovetunio  Japanio
9 1978 Italio  Sovetunio  Italio  Kubo
10 1982 Argentino  Sovetunio  Brazilo  Argentino
11 1986 Francio  Usono  Sovetunio  Bulgario
12 1990 Brazilo  Italio  Kubo  Sovetunio
13 1994 Grekio  Italio  Nederlando  Usono
14 1998 Japanio  Italio  Jugoslavio  Kubo
15 2002 Argentino  Brazilo  Rusio  Francio
16 2006 Japan  Brazilo  Pollando  Bulgario
17 2010 Italio  Brazilo  Kubo  Serbio
18 2014 Pollando  Pollando  Brazilo  Germanio
19 2018 Italio / Bulgario  Pollando  Brazilo  Usono
20 2022 Pollando / Slovenio  Italio  Pollando  Brazilo

Medala tabelo

[redakti | redakti fonton]

Stato: fine de 2022

nacia teamo oro arĝento bronzo sume
 Sovetunio/ Rusio1 6 3 3 12
 Italio 4 1 0 5
 Brazilo 3 3 1 7
 Pollando 3 2 0 5
 Ĉeĥoslovakio/ Ĉeĥio2 2 4 0 6
 Usono 1 0 2 3
Germana Demokratia Respubliko GDR / Germanio FRG /  Germanio3 1 0 1 2
 Rumanio 0 2 2 4
 Kubo 0 2 2 4
 Bulgario 0 1 4 5
 Jugoslavio/ Serbio4 0 1 1 2
 Nederlando 0 1 0 1
 Japanio 0 0 2 2
 Argentino 0 0 1 1
 Francio 0 0 1 1
1 de 1949 ĝis 1990  Sovetunio
2 de 1949 ĝis 1990  Ĉeĥoslovakio
3 de 1949 ĝis 1990  Orienta Germanio (GDR) kaj  Okcidenta Germanio (FRG)
4 de 1949 ĝis 2002  Jugoslavio

Rezultoj de ĉiuj viraj teamoj

[redakti | redakti fonton]

Stato: fine de 2022

PP 1949 1952 1956 1960 1962 1966 1970 1974 1978 1982 1986 1990 1994 1998 2002 2006 2010 2014 2018 2022
 Albanio 1 16
 Alĝerio 2 13 19
 Argentino 13 11 22 3 7 6 13 11 6 13 9 11 13 8
 Aŭstrio 2 20 19
 Aŭstralio 7 22 17 19 21 19 15 13
 Barato 1 8
 Belgio 8 9 17 14 8 11 18 17 7
 Brazilo 18 11 5 10 13 12 9 6 2 4 4 5 4 1 1 1 2 2 3
 Bulgario 16 3 3 5 4 7 2 7 10 5 3 5 9 7 13 3 7 13 9 20
 Ĉeĥoslovakio/ Ĉeĥio4 16 2 2 1 2 2 1 4 5 5 9 8 9 19 13 13 10
 Ĉilio 1 23
 Ĉinio 15 9 9 9 15 7 7 12 13 15 13 17 19 15 21 24
 Danio 1 22
 Dominika Respubliko 2 22 21
 Egiptio 10 17 23 14 19 19 21 13 21 17 19
 Finnlando 8 11 18 19 20 17 17 9 13
 Francio 17 6 6 7 9 18 17 16 15 16 6 8 3 6 11 4 9 5
 Germanio1 7 20 12 9 9 8 3 15
 Orienta Germanio 6 12 11 4 1 4 9
 Grekio 5 13 6 13 7 17
 Gvineo 1 24
 Hispanio 3 8 13 12
 Hungario 8 7 5 8 6 7 10 11 14
 Irako 1 10
 Irano 7 21 19 21 19 6 13 13
 Israelo 4 10 16 15 19
 Italio 18 8 14 14 16 15 19 2 14 11 1 1 1 5 5 4 13 5 1
 Japanio 16 8 5 5 3 3 11 4 10 11 9 15 9 8 13 17 12
 Kameruno 5 15 13 21 17 23
 Kanado 12 20 20 11 12 9 12 17 11 19 7 7 17
 Kataro 1 21
 Kazaĥio 2 19 21
 Kroatio 1 19
 Kubo 16 19 17 13 8 3 10 5 2 4 3 19 15 2 11 16 4
 Libano 1 9
 Libio 1 24
 Meksiko 6 10 12 18 13 17 18
 Mongolio 3 17 21 16
 Nederlando 13 10 13 12 12 14 12 16 7 2 6 9 8 10
 Nord-Koreio 2 13 9
 Panamo 1 24
 Paragvajo 1 12
 Peruo 1 14
 Pollando 18 4 7 4 4 6 6 5 1 8 6 9 17 9 2 13 1 1 2
 Portugalio 2 15 8
 Porto-Riko 7 23 15 12 13 21 21 22
 Rumanio 9 5 4 2 3 3 2 7 6 13
 Sovetunio/ Rusio2 19 1 1 3 1 1 3 6 2 1 1 2 3 7 5 2 7 5 5 5
 Svedio 2 10 13
 Serbio3 11 10 8 8 10 2 4 4 3 9 4 9
 Sud-Koreio 9 18 13 4 8 14 8 13 17 17
 Tajlando 1 19
 Tajvano 1 15
 Tunizio 10 22 18 24 21 19 15 19 21 21 16
 Turkio 3 15 19 11
 Ukrainio 2 10 7
 Urugvajo 1 13
 Usono 17 6 7 11 18 14 19 13 1 13 3 9 9 10 6 7 3 6
 Venezuelo 11 10 23 21 21 19 16 16 17 17 19 19
PP = partoprenoj (1949 ĝis 2022); gastigantaj landoj en dikaj literoj
1 de 1949 ĝis 1990  Okcidenta Germanio
2 de 1949 ĝis 1990  Sovetunio
3 de 1949 ĝis 2002  Jugoslavio, en 2006  Serbio kaj Montenegro
4 de 1949 ĝis 1990  Ĉeĥoslovakio

En la virina monda ĉampionado ĝis nun nur sep teamoj iĝis ĉampionoj. La teamo de Sovetunio ĝis 1990 kaj pli poste Rusio, de Japanio, Ĉinio kaj Kubo dominis la turnirojn, ĝis en 2002 unuafoje la teamo de Italio sukcesis eniri tiun grupon de plej bonaj teamoj. En 2006 kaj 2010 venkis la rusinoj, ambaŭfoje en preskaŭ samforta finala matĉo kontraŭ la teamo de Brazilo. La virinoj el Sovetunio gajnis la tri unuajn turnirojn. Pro la avantaĝo konkursi "hejme" en la ĉampionado de 1962 en Moskvo, ŝajnis probable ke ili ankaŭ atingos la kvaran ĉampionecon, sed fine ilin venkis la teamo de japaninoj. La azianoj defendis la ĉampionan titolon en 1967 en sia lando, sed tiam la granda konkuranta sovetunia teamo ne partoprenis. Nur en 1970 la du teamoj rerenkontiĝis kaj ĉi-foje gajnis tiu de Sovetunio. Sed en la sekva turniro denove venkis la japaninoj.

En 1978 surprizis juna teamo el Kubo kaj venkis ĉiujn rivalajn teamojn. Tiu ĉampionado estis la unua signifa volejbala titolo por teamo de ekster Eŭropo kaj Azio. Komence de la 1980-aj jaroj nova azia teamo iĝis monde signifa: la teamo de Ĉinio gajnis la ĉampionadojn de 1982 kaj 1986. Kvar jarojn pli poste la teamo denove estis en la finala matĉo, sed tie malvenkis kontraŭ la teamo de Sovetunio en ties lasta partopreno en monda ĉampionado.

Post la surpriza ĉampioniĝo de 1978 la kubaninoj havis agreseman volejbalan stilon, per kiu ili dominis la 1990-ajn jarojn. Sub gvido de Regla Torres, Mireya Luis kaj Regla Bell ili gajnis la ĉampionecojn de 1994 kaj 1998. En tio ili venkis kaj kontraŭ la longe sukcesaj teamoj kaj kontraŭ la nove mondgrava teamo de Brazilo.

En 2002 la teamo de Ĉinio ne sukcesis pravigi sian gvidan rolon kaj en la duonfinalo malgajnis kontraŭ la italinoj. La eŭropanoj sekve en la finala matĉo venkis kontraŭ la teamo de Usono. En Japanio la itala teamo kvar jarojn pli poste estis venkata pere de la nova ĉampiono Rusio kaj malantaŭ la teamoj de Brazilo kaj de Serbio plus Montenegro nur atingis la 4-an pozicion. La rusa teamo sekve unuafoje post la disfalo de Sovetunio kaj post tri 3-aj pozicioj sinsekve atingis la ĉampionan titolon. En 2010 la rusinoj - denove en finala matĉo kontraŭ la brazilaninoj - sukcese defendis la ĉampionan titolon.

Stato: fine de 2022

jaro gastiganta lando oro arĝento bronzo
1 1952 Moskvo  Sovetunio  Pollando  Ĉeĥoslovakio
2 1956 Parizo  Sovetunio  Rumanio  Pollando
3 1960 Brazilo  Sovetunio  Japanio  Ĉeĥoslovakio
4 1962 Sovetunio  Japanio  Sovetunio  Pollando
5 1967 Tokio  Japanio  Usono  Sud-Koreio
6 1970 Bulgario  Sovetunio  Japanio  Nord-Koreio
7 1974 Meksiko  Japanio  Sovetunio  Sud-Koreio
8 1978 Sovetunio  Kubo  Japanio  Sovetunio
9 1982 Peruo  Ĉinio  Peruo  Usono
10 1986 Ĉeĥoslovakio  Ĉinio  Kubo  Peruo
11 1990 Ĉinio  Sovetunio  Ĉinio  Usono
12 1994 Brazilo  Kubo  Brazilo  Rusio
13 1998 Japanio  Kubo  Ĉinio  Rusio
14 2002 Germanio  Italio  Usono  Rusio
15 2006 Japanio  Rusio  Brazilo Serbio kaj Montenegro
16 2010 Japanio  Rusio  Brazilo  Japanio
17 2014 Italio  Usono  Ĉinio  Brazilo
18 2018 Japanio  Serbio  Italio  Ĉinio
19 2022 Nederlando / Pollando  Serbio  Brazilo  Italio

Medala tabelo

[redakti | redakti fonton]

Stato: fine de 2022

nacia teamo oro arĝento bronzo sume
 Sovetunio/ Rusio1 7 2 4 13
 Japanio 3 3 1 7
 Kubo 3 1 0 4
 Ĉinio 2 3 1 6
Serbio kaj Montenegro/ Serbio3 2 0 1 3
 Usono 1 2 2 5
 Italio 1 1 1 3
 Brazilo 0 4 1 5
 Pollando 0 1 2 3
 Peruo 0 1 1 2
 Rumanio 0 1 0 1
 Sud-Koreio 0 0 2 2
 Ĉeĥoslovakio/ Ĉeĥio2 0 0 2 2
 Nord-Koreio 0 0 1 1
1 de 1949 ĝis 1990  Sovetunio
2 de 1949 ĝis  Ĉeĥoslovakio
3 en 2006 Serbio kaj Montenegro

Rezultoj de ĉiuj virinaj teamoj

[redakti | redakti fonton]

Stato: fine de 2022

PP 1952 1956 1960 1962 1967 1970 1974 1978 1982 1986 1990 1994 1998 2002 2006 2010 2014 2018 2022
 Alĝerio 1 21
 Argentino 7 8 18 15 17 17 19 16
 Aŭstrio 2 15 14
 Aŭstralio 2 12 21
 Azerbajĝano 4 9 13 15 15
 Bahamoj 1 23
 Barato 1 8
 Belgio 4 13 22 11 9
 Brazilo 17 11 5 8 13 15 7 8 5 7 2 4 7 2 2 3 7 2
 Bulgario 13 4 5 4 6 13 9 9 12 11 8 11 12 17
 Ĉeĥoslovakio/ Ĉeĥio 11 3 4 3 6 5 17 12 11 9 17 15
 Ĉilio 1 22
 Ĉinio 12 6 9 14 6 1 1 2 8 2 4 5 10 2 3 6
 Dominika Respubliko 9 21 19 11 13 17 17 5 9 11
 Egiptio 3 16 21 21
 Filipinoj 1 18
 Finnlando 1 21
 Francio 1 7 12 20
 Germanio1 16 16 10 13 19 18 14 13 13 5 13 9 11 7 9 11 14
 Orienta Germanio 7 7 7 10 4 8 4 12
 Grekio 1 9
 Hispanio 1 20
 Hungario 6 6 11 4 6 13 10
 Indonezio 1 21
 Israelo 1 14
 Italio 9 20 15 9 10 13 5 1 4 5 4 2 3
 Japanio 14 2 1 1 2 1 2 4 7 8 7 8 13 6 3 7 6 5
 Kameruno 4 21 21 21 24
 Kanado 10 11 14 11 15 14 17 21 17 18 10
 Kazaĥio 2 17 21 15 24 23
 Kenjo 7 13 13 21 21 21 20 19
 Kolombio 1 1
 Kostariko 2 17 17
 Kroatio 4 6 17 13 22
 Kubo 12 8 7 1 5 2 4 1 1 5 7 12 21 22
 Luksemburgo 1 17
 Meksiko 8 12 10 15 13 21 21 21 16
 Mongolio 1 16
 Nederlando 15 10 12 14 16 17 16 9 9 7 9 8 11 13 4 12
 Niĝerio 1 23
 Nord-Koreio 4 8 10 3 14
 Paragvajo 1 9
 Peruo 12 7 4 15 8 10 2 3 6 13 9 17 15
 Pollando 11 2 3 4 3 9 9 11 13 15 9 7
 Porto-Riko 8 22 17 9 15 17 17 14 15
 Rumanio 7 5 2 5 7 5 13 13
 Sovetunio/  Rusio2 15 1 1 1 2 1 2 3 6 6 1 3 3 3 1 1 5 8
 Serbio3 6 16 3 8 7 1 1
 Sud-Koreio 13 3 3 4 7 8 5 4 9 6 13 13 17 20
 Tajlando 6 13 17 13 17 13 13
 Tajvano 2 11 12
 Trinidado kaj Tobago 1 23
 Tunizio 3 23 16 21
 Turkio 5 10 6 9 10 8
 Ukrainio 1 9
 Urugvajo 1 9
 Usono 17 9 6 2 11 12 5 3 10 3 6 13 2 9 4 1 5 4
PP = partoprenoj (1952 ĝis 2022); gastigantaj landoj en dikaj literoj
1 de 1952 ĝis 1990  Okcidenta Germanio
2 de 1952 ĝis 1990  Sovetunio
3 de 1952 ĝis 2002  Jugoslavio, en 2006  Serbio kaj Montenegro
4 de 1952 ĝis 1990  Ĉeĥoslovakio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]