Lada Niva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lada Niva
ruse Лада Нива
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Sovetunio, Rusio)
Lucko (Ukrainio)
Oskemeno (Kazaĥio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata ekde 1977
Klaso kompakta SUV
Motoro kaj transmisio
Motoro 2121 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1580 cm³, 80 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21213 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 83 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21214 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 83 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21214-28 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1774 cm³, 92 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
XUD9SD (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1905 cm³, 75 ĉevalpovoj; Peugeot)
Transmisio la 4-ŝtupa mekanika 2106/2107 (AvtoVAZ), la 5-ŝtupa mekanika 21073 (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 150 kg (2 535 lb) (2121)
1 210 kg (2 668 lb) (21213/21214)
1 285 kg (2 833 lb) (21214-30)
Dimensioj
Longeco 3 740 mm
Larĝeco 1 680 mm
Alteco 1 640 mm
Veturalteco 220 mm
Benzin-kapacito 11,1 USgal (42 l)
Modeloj
Antaŭa modelo Moskviĉ-2150
Sekvanta modelo VAZ-2123
Aliaj modeloj Chevrolet Niva
vdr

La Lada NivaVAZ-2121 (ruse Лада Нива; Niva (ruse нива) estas la rusa vorto por "rikoltejo") estas ajnagrunda aŭtomobilo produktata de AvtoVAZ ekde la 5-a de aprilo 1977. La brita esploristo Andy Thompson konsideras ĝin praulo de la miksaŭto (angle crossover SUV) kiel klaso kaj asertas, ke ĝi servis kiel orientilo por la kreintoj de Suzuki Vitara[1]. Origine la aŭto estis vendata en Sovetunio kaj poste Rusio kiel VAZ-2121 Niva, ekde 2006 ĝi nomiĝas LADA 4x4. Ĝi estis ankaŭ markita kiel Lada Sport en Islando[2], Lada Taiga en Aŭstrio[3], Bognor Diva en Urugvajo kaj Brazilo[4], Lada Cossack en Britio[1][5], sed ekde 2009 ankaŭ eksterlande vendiĝas plejparte kiel LADA 4x4.

Kreado[redakti | redakti fonton]

En 1969-1970 la ĉefa konstrukciisto de AvtoVAZ Vladimir Solovjov proponis dezajni ajnagrundan aŭtomobilon por kamparo kadre de planado de novaj tipaj aŭtoj por periodo 1971-1980. Tiutempe en Iĵmaŝ (Iĵevsko) estis jam kreitaj prototipoj Moskviĉ-415 kaj Iĵ-14, ankoraŭ ne pretaj por amasa fabrikado. Somere de 1970 la prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Aleksej Kosigin taskigis la aŭtofabrikojn AvtoVAZ, Moskviĉ kaj Iĵmaŝ krei malpezan aŭton, kiu kombinos ajnagrundajn ecojn kaj komforton. Post vidi en AvtoVAZ la metalo-gipsan modelon de la "aŭtomobilo N 2" (la estonta VAZ-2103), li diris: "Laboro kun Fiat ĉe tio finiĝas (tio estas kondiĉo de la kontrakto), do plu ni devos esperi nur je ni mem. Do via unua memstara paŝo devas esti kreado de ajnagrunda aŭtomobilo surbaze de "Ĵiguli" por niaj kamparanoj. Ja ili nevole okazis ignoritaj — al milionoj da urbanoj ni donos nun modernan malpezan aŭton, sed por kamparo ĝi malmulte konvenas, speciale por foraj lokoj"[6]

En aprilo 1971 okazis la unua teknika kunsido, dum kiu estis ellaboritaj konstrukciaj parametroj de la kreota aŭto. Iuj proponis la klasikan version: frama korpuso, dependaj suspensioj, tamburaj bremsoj je ĉiuj radoj. Aliaj insistis pri sendependaj suspensioj kaj transversa komponado. Somere de 1971 komenciĝis la dezajnado kaj en aprilo 1972 estis preta la unua eksperimenta specimeno[7]. Oni abunde uzis elementojn de VAZ-2106 kaj la interiero estis preskaŭ identa al tiu ĉi aŭto.

La kreinto de la aŭto Pjotr Prusov diris poste, ke la nomo de la aŭtomobilo konsistas el la komencaj literoj de la nomoj de infanoj de la kreintoj: Natalija kaj Irina (filinoj de Pjotr Prusov) kaj Vadim kaj Andrej (filoj de Vladimir Solovjov)[8].

En 1972 estis kreitaj la unuaj vetureblaj prototipoj de VAZ E2121 (ruse ВАЗ Э2121) kaj en 1973 oni anoncis la preparadon de la amasa fabrikado. En 1974 aperis 14 antaŭamasaj specimenoj kaj en marto 1976 okaze de la 26-a kongreso de KPSU estis fabrikitaj 20 unuaj amasproduktaj aŭtoj[9][10]. Ili estis testitaj laŭ kutima programo, inkluzive veturadon laŭ Uralo kaj Antaŭuralo, laŭ vojoj kaj ekster ili. Por komparoj oni uzis Land Rover kaj Range Rover (Britio) kaj UAZ-469 (Sovetunio). La 31-an de julio 1975 estis subskribita ordono pri starto de la amasa fabrikado.

La 5-an de aprilo 1977 komenciĝis la amasa fabrikado de la aŭto. La produktokvanto rapide kreskis, ĉar la aŭto iĝis tre populara en la interna kaj ekstera merkatoj.

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Lada Niva estas la malpeza aŭto kun plibonigitaj ajnagrundaj eblecoj kaj apartenas al la kompakta klaso. Ĝi havas portantan korpuson kiu povas havi tri pordojn (hatchback) aŭ kvin pordojn (kombiaŭto). Ĝi havas ĉiaman kompletan transmision, mekanikan 4- aŭ 5-ŝtupan rapidumskatolon kaj blokeblan diferencialon. Ajnagrundaj trajtoj bonas interalie danke al specifa geometrio: granda veturalteco (220 mm), malgrandaj elstaraĵoj de la korpuso (angulo de supreniro 32°, tiu de malsupreniro 37°), mallonga aksodistanco (220 cm). En la unua modelo estis starigita la motoro VAZ-2121 (farita surbaze de la motoro VAZ-2106): vica, karbura, 4-cilindra, volumeno 1580 cm³, 80 ĉevalpovoj ĉe 5400 turnoj/minute, maksimuma torda momanto 116 Nm ĉe 3400 turnoj/minute. En la redezajnita modelo VAZ-21213 estis instalata la karbura motoro VAZ-21213: volumeno 1690 cm³, 81,9 ĉevalpovoj ĉe 5100 turnoj/minute, maksimuma torda momanto 126,1 Nm ĉe 3000 turnoj/minute.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Autoreview Car Assessment Program
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

0 poentoj el 16
Testita modelo:

VAZ-21213


Sekve de kolizia testo fare de la rusia magazeno Autoreview laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) VAZ-21213 ricevis 0 poentojn el 16, kio okazis duan fojon inter la testitaj modeloj de AvtoVAZ (post VAZ-2107)[11].

Modeloj[redakti | redakti fonton]

  • VAZ-2121 Niva (eksterlande: Lada 4x4 Niva) estas la baza modelo kun la motoro VAZ-2121 (1,6 litro, 80 ĉevalpovoj, 116 Nm) kaj 4-ŝtupa mekanika rapidumskatolo. Kelkaj eksperimentaj ekzempleroj de VAZ-E2121 estis faritaj en 19721975. Fine de 1976 aperis la prova partio de Niva. Ĉiuj aŭtoj de tiu ĉi serio havis koloron "La ora okro" kaj havis specifajn lumilviŝilojn. Ĝi estis amase fabrikata de aprilo 1977 ĝis la fino de 1993. Dum lasta duonjaro samloke estis jam produktata la nova modelo VAZ-21213.
  • VAZ-21211 Niva estis amase fabrikata de 1977 ĝis 1987. Ĝi havis la motoron VAZ-21011 (diametro de cilindroj 79 mm; piŝta iro 66 mm). Sur la motoro estis instalitaj la karburilo 2105-1107010 kaj sparkodistribuilo 30.3706-01. En la kluĉilo staris la movata disko 2103.
Frua pickup surbaze de Niva, dezajnita de eksterlanda firmao
Kabrioleto surbaze de Niva, dezajnita de eksterlanda firmao
Niva plifortigita kaj dezajnita kiel militveturilo
Motoro kun distribuita fuelinjektilo
  • VAZ-21211 (Lada Niva 1.3) estis la eksporta versio kun la motoro 21211 (surbaze de VAZ-21011 1,3 litro, 69 ĉevalpovoj, 94 Nm). Ĝi estis fabrikata ekde 1978 por landoj, kie la aŭtoj kun la motoroj kies volumeno superas 1500 cm³ estas alte impostataj (ĉefe por Suda Eŭropo kaj Benelukso). Tamen ĝi estis ne tre populara pro malalta tirebleco de la motoro ekstervoje kaj malbona dinamiko survoje[12];
  • VAZ-21212 (Lada Niva 4x4) estis la eksporta dekstrostirila versio. Ĝi estis produktata en limigita kvanto, ĉefe por Britio, sed ankaŭ vendiĝis en Aŭstralio, Nov-Zelando, Mozambiko, Jamajko[13]. Oni raportis ankaŭ pri vendado de malgranda partio al Japanio — la sola ekzemplo en la historio de la aŭtomobila industrio de Sovetunio.
  • VAZ-2122 Reka (ruse Река; Rivero) estis la armea aŭto-amfibio destinita por rotestro. Ĝi estis dezajnita surbaze de VAZ-2121. En 1976-1985 estis faritaj 27 eksperimentaj specimenoj kun la malferma hermetika duporda korpuso. En 1987 la modifita versio VAZ-2122.600 "Rivero" trapasis la ŝtatan ekzamenon, tamen pro komenciĝinta reduktado de la armeo kaj de la milita industrio ne estis amase produktita.
  • VAZ-21213 (origine nomita ruse Тайга; Tajgo; sed ĉefe laŭ numero) estis la redezajnita versio de Niva kun aliformita malantaŭa parto de la korpuso (aliaj formoj de la posta pordo kaj postaj lumiloj), pli forta kaj tira motoro VAZ-21213 (1,7 litro, 82,8 ĉevalpovoj, 125 Nm), kun la karburilo de la tipo Soleks, senkontakta sparkosistemo. Ĝi havis la 5-ŝtupan rapidumskatolon kaj reduktorojn de la ĉaroj kun la ĉefa transmisio 3,9, kio ebligis iom malaltigi fuelkonsumadon. Ankaŭ ĝi havis aluminian radiadilon, aliajn interieron kaj instrumentan panelon (pli similajn al tiuj de VAZ-2108) ktp. En 1993 estis produktita la transira versio kun la normala motoro VAZ-2121.
  • VAZ-21214 (Lada 4x4) estas la modifita versio de 21213 kun la motoro VAZ-21214 (1,7 litro, 82,8 ĉevalpovoj, 127,5 Nm) kun la centra fuelinjektilo. Ekde 2002 tiu ĉi modelo ricevis la motoron VAZ-21214-10 (Euro 0) kun distribuita fuelinjektado. En 2006 ĝi estis adaptita al la postuloj de Euro II, do eknomiĝis VAZ-21214-20, en 2008 — al la normoj de Euro III (VAZ-21214-30) kaj en 2011 al la postuloj de Euro V (eksporta versio) kaj Euro IV (por la rusia merkato). Ekde 2006 laŭe al la kontrakto inter General Motors kaj AvtoVAZ ĝi estis alinomita kiel Lada 4×4 (triporda).
  • LADA 4x4M estas la redezajnita versio de LADA 4x4. Ĝia kreado okazis de 2009 ĝis la fino de 2011. Ŝanĝiĝis la lumiloj, sidilaj tegaĵoj, transmisio. Parto de elementoj unueciĝis al la projekto Chevrolet Niva. La plej grave ŝanĝiĝis la malantaŭa suspensio, danke al kio la aŭto iĝis pli stabila sur malebenaĵoj.En ĉiuj versioj aperis la hidraŭlika strihelpilo, en iuj ankaŭ ABS.
  • VAZ-21215 estas la eksporta versio kun la dizelmotoro Peugeot XUD 9SD. Ĝi estis produktata de 1999 ĝis 2007 malgrandkvante. Ĝi havis plibonigitan eksterieron.
  • VAZ-21216 estis la eksporta versio de la modelo VAZ-21213 — kun la dekstra stirilo kaj la karbura motoro VAZ-21213.
  • VAZ-21217 estis la eksporta versio de la modelo VAZ-21213, kun la motoro VAZ-2121 (1,6 litro).
  • VAZ-21219 estis la transira kombinita versio kun la korpuso kaj suspensio de VAZ-2121 kaj la motoro je 1,7 litro kaj transmisio de VAZ-21213. La interiero kaj likvujo de glacoviŝilo ankaŭ devenis de VAZ-2121. Ĝi estis fabrikata en 19931994.
  • VAZ-2121B estis la blendita enkasiga aŭto surbaze de VAZ-2121. Ĝi estis kreita en 1992 de Bronto (subfirmao de AvtoVAZ) kaj malgrandkvante produktita en 1992-1993. Oni unuafoje uzis ŝaumigitajn polimerojn por kontraŭsplita blendo. Ĝi servis kiel bazo por la blendaŭta familio "Bronto Fors".
  • VAZ-2121F estas la eksporta komerca versio surbaze de la modeloj VAZ-2121 kaj 21213 kun furgona korpuso. La malantaŭa parto estis transformita je kargujo danke al anstataŭigo de la flankaj glacoj per metalaj paneloj, forigo de malantaŭa sidilo kaj internaj tegaĵoj. Malantaŭ la frontaj sidiloj aperis tuboforma protektilo kontraŭ kargomoviĝo dum bremsado. Ĝi estas malgrandkvante fabrikata sole por eksterlandaj merkatoj, kies leĝaro proponas impostajn avantaĝojn por tiaj aŭtoj.
  • LADA 4x4 Ris (ruse Рысь; Linko) estas la ĉasista versio de Lada 4×4, prezentita en 2009 de la firmao "Bronto". Ĝi havas pli grandajn radojn kaj flankospegulojn, kaj ŝraŭboforman diferencialon en la antaŭa kaj posta ĉaroj.
  • LADA 4x4 Urban estas la triporda versio. Ĝi havas pli bonan bruizoladon, plastajn bufrojn, malpli grandan stirilon, klimatizilon, tunelon surplanke, elektre moveblajn spegulojn kaj glacojn. Ĝi estas fabrikata ekde oktobro 2014 de la kompanio "VIS-Avto"[14]. Fine de 2015 ĝi ekvendiĝis en Germanio[15]. Samjare komenciĝis fabrikado de Lada 4×4 5D Urban (surbaze de VAZ-2131).
  • LADA 4x4 Bronto estas la speciala ajnagrunda versio fare de la firmao "VIS-Bronto".

Longigitaj versioj de LADA 4x4[redakti | redakti fonton]

Lada Niva
Loko de stiranto
  • VAZ-2121 Saĥara (ruse Сахара; Saĥaro) estis kreita en 1991. Aperis nur ses aŭtoj kun pli alta tegmento kaj longa korpuso. Ĝi estis parte uzata kiel bazo por sekvaj longigtaj versioj VAZ-2129 Kedr (ruse Кедр; Cedro) kaj VAZ-21218 Bronto.
  • LADA 4x4 Fora (VAZ-212180; ruse Фора) estis la longigita je 30 cm versio de VAZ-21213. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata de 1996 ĝis 2011 de la kompanio "Bronto" (VIN X7G). Ĝi havas pli larĝajn pordojn, la malantaŭa parto de la tegmento estas pli alta danke al plasta surmetaĵo, la posta triloka sidilo estas pli larĝa (la tipo 2108). Ĝi havis aŭtomatan fajroestingan sistemon en la motorejo, ricevitan de la blendaŭto "Fors". Kontraŭ aldona pago oni povis ricevi hidraŭlikan stirhelpilon, klimatizilon kaj plastan puŝ-stangon. Pro uzado de pli grandaj radoj (la malpezfanditaj diskoj de la firmao "Slik" (Toljatti) kun la pneŭmoj Nokian HRC) la rezerva rado estis lokita ekstere, super la posta bufro.
  • LADA 4x4 Force (VAZ-212182 Fors; ruse Форс) estas la blendita enkasiga versio de la modelo VAZ-21218. Krom blendo ĝi ricevis la aŭtomatan fajroestingan sistemon en la motorejo, fuelujon protektitan kontraŭ fajro kaj eksplodo, aldonan akumulilon, klimatizilon, la dekstra pordo regeblas de la ŝofora loko. Kontraŭ aldona pago eblas ricevi blenditan plankon, lumsignalojn ktp. "Fors" estas je 430 kg pli peza pl "Fora", do ĝi havas pli fortikajn

suspensiajn risortojn kaj amortizilojn.

  • LADA 4x4 Landole (VAZ-212183; ruse Ландоле) estas la aŭto kun kompleta transmisio kaj malferma korpuso.
  • VAZ-2129 Utiliter (ruse Утилитер) estis la komerca versio de Kedr (Cedro), en kiu malaperis la posta sidilo kaj aperis interne kraditaj flankaj fenestroj. Ĝi estis fabrikata malgrandkvante.
  • VAZ-2129 Kedr (ruse Кедр; Cedro) estis la longigita je 50 cm versio surbaze de VAZ-21213. Kedr estis kreita komence de la 1990-aj jaroj kadre de preparado de la buslimuzino VAZ-2120, sed en 1992—1994 estis fabrikata malgrandkvante. Oni longigis la korpuson per la centra enmetaĵo. Ĝi iĝis bazo por la kvinporda modelo VAZ-2131.
  • VAZ-2130 Kedr 2 (ruse Кедр 2; Cedro 2) estas la versio de VAZ-2129 kun modifita interiero. La triloka malantaŭa sidilo (la tipo 2108) estis ŝovita antaŭen. Laŭ iuj informoj poste oni ŝanĝis la indekson de la modelo al 2129-01. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata en 1993—1994 kaj servis kiel bazo por la kvinporda VAZ-2131-01.
  • LADA 4x4 5D (VAZ-2131 Niva) estis la longigita je 50 cm versio surbaze de VAZ-21213 (21214). Ĝi estis fabrikata en 1995-2015 malgrandkvante kaj poste amase. VAZ-2131 estis kreita surbaze de la modelo VAZ-2129 Kedr per aldonado de originalaj malantaŭaj pordoj. Ĝis junio 2016 estis produktitaj jam pli ol 150 mil da tiaj aŭtoj, do ĝi okupas la duan lokon post la tradicia Niva. La korpuso estas longigata per la centra enmetaĵo 50 cm longa, instalata en la normala korpuso de la modelo 21213/21214. Respektive ŝanĝiĝas aksodistanco kaj longeco de la aŭto. En la versio 2131 distanco inter la frontaj kaj postaj sidiloj plilongiĝas je 125 mm, en la versio 2131-01 haveblas la triloka sidilo (la tipo 2108). La fuelujo estas grandigita ĝis 65 litroj. Post ekfabrikado de la motoro VAZ-2130 (1,8 litro, 84 ĉevalpovoj, 132 Nm) ĝi estis instalata en la modelo 21312. Pro specifa aspekto kaj ĉefe verda koloro, la aŭto ricevis kromnomon "krokodilo" (ruse крокодил).

Surbaze de LADA 4x4 5D (VAZ-2131 Niva) aperis ankaŭ kelkaj versioj:

  • LADA 4х4 5D Urban — la urba versio de la aŭto, fabrikata ekde 2016[16].
  • VAZ-2131 SP (2131-05 / 2131-45) — la sanitara aŭto surbaze de VAZ-2131. Ĝia malantaŭa parto elstaras je pliaj 300 mm, haveblas alta plasta tegmento. Danke al pli granda kofrujo eblas transporti ene pacienton sur brankordo kaj du akompanajn medicinistojn kun aparataro.
  • VAZ-2131-02 (22, 42) — la civila kvinporda versio de la sanitara modelo VAZ-213105. Ĝi havis pli longan je 300 mm malantaŭan parton kaj altan plastan tegmenton, sed normalan kvinlokan salonon. La kofrujo estis pli granda (1900 litroj), kio ebligis meti en ĝi du pliajn sidilojn). Ĝi estis fabrikata laŭmende en 1999-2003.
  • VAZ-213145 — la versio de VAZ-2131 SP kun la injektila motoro VAZ-21214-20 (-30), kiu kongruis al la normoj Euro II (Euro III). Ĝi estis malgrandkvante fabrikata ekde 2007.
  • LADA-Bronto-213102 — la protektita laŭ 2-a klaso enkasiga blendita aŭto. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata de la kompanio "Bronto" ekde 1999.
  • LADA-Bronto-213102-701-40 — la protektita laŭ 2-a klaso enkasiga blendita aŭto kun pli granda korpuso. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata de la kompanio "Bronto" ekde 2005.
  • LADA-Bronto-213102-703-40 — la protektita laŭ 2-a klaso enkasiga blendita aŭto kun pli granda korpuso kaj dise malfermata malantaŭa pordo. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata de la kompanio "Bronto" ekde 2007.

LADA 4x4 5D[redakti | redakti fonton]

LADA 4x4 5D
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ, Bronto
Aliaj nomoj VAZ-2131
Produktata ekde 1993
Klaso pli alta veturebleco
Motoro kaj transmisio
Motoro 21213 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 82 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21214 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 83 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
2130 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1774 cm³, 83ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika 21213 (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 350 kg (2 976 lb)
Dimensioj
Longeco 4 220 mm
Larĝeco 1 680 mm
Alteco 1 640 mm
Veturalteco 210 mm
Benzin-kapacito 17,17 USgal (65 l)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2129/-2130
Sekvanta modelo VAZ-2123
vdr

LADA 4x4 5D (ĝis 2006 — VAZ-2131 Niva) estas la kompakta ajnagrunda aŭtomobilo kun ĉiama plena transmisio. Ĝi estas konstruita surbaze de LADA 4x4 kaj havas pli longan je 500 mm aksodistancon kaj kvinpordan korpuson kun plia paro de la malantaŭaj flankaj pordoj. Ekde 1993 ĝi estis fabrikata malgrandkvante, ekde 2015 amase.


LADA 4x4 Pickup[redakti | redakti fonton]

LADA 4x4 Pickup
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ, Bronto
Aliaj nomoj VAZ-2329 Niva Pickup, Medved (ruse Медведь; Urso)
Produktata ekde 1995
Klaso pli alta veturebleco
Motoro kaj transmisio
Motoro 21214 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1700 cm³, 82 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika
Pezo kaj povumo
Pezo 1 200 kg (2 646 lb)
Dimensioj
Longeco 4 540 mm
Larĝeco 1 640 mm
Alteco 1 680 mm
Veturalteco 220 mm
Benzin-kapacito 11,3 USgal (42,8 l)
Modeloj
Antaŭa modelo Moskviĉ-415
Sekvanta modelo Chevrolet Niva
vdr

LADA 4x4 Pickup (ĝis 2006 года — Niva Pickup, Medved (ruse Медведь; Urso) estas pickup kun longigita kvinloka korpuso surbaze de la modelo VAZ-21213, malgrandkvante fabrikata en AvtoVAZ. Ĝi havas pli fortikan fundamenton de la korpuso kaj ĝia malantaŭa elstaraĵo estas pli longa je 300 mm. Ĝi povas transporti ĝis 650 kg. La mekanikaj partoj venas de VAZ-2129/2131. Laŭmende oni povis instali la motoron VAZ-2130 (1,8 litro, 84 ĉevalpovoj). Eblis ankaŭ aldoni plian benzinujon, do suma fuelrezervo atingus 84 litrojn. La malantaŭa sidilo estas speciala, faldigebla. La malantaŭa suspensio havas pli fortikajn risortojn kaj amortizilojn. La kargujo povas esti kovrita per mola brezenta aŭ (mal)alta malmola plasta kovrilo. Ĝenerale ĝi evoluas same kiel ĝia baza modelo VAZ-2329.

Surbaze de tiu ĉi modelo estis kreitaj kaj ekde 1995 malgrandkvante produktitaj du versioj de pickup: VAZ-2328 Volk (ruse Волк; Lupo) kun mallonga duloka kabino kaj VAZ-2329 Medved (ruse Медведь; Urso) kun longa kvinloka kabino. Produktado de Volk ĉesis proksimume en 1997 pro malalta aĉetpostulado dum Medved estas fabrikata ĝis nun.

Aliaj modeloj[redakti | redakti fonton]

  • VIS-2346 — la pickup-familio kun duonframa ĉasio surbaze de Niva. Ĝi estas produktata de la kompanio "VAZinterServis" ekde 1996 en du versioj: VIS-2346 kun mallonga duloka kabino kaj VIS-23461 kun longigita kvinloka kabino. Pli frue estis fabrikataj la pickup VIS-23464 kun kvarloka kabino kaj la pickup VIS-2348 kun la kabino de Lada Samara 2. La malantaŭa suspensio havas fortikigitajn risortojn.
  • Bronto-1922 Marŝ-1 (ruse Марш-1) estas la neĝomarĉa veturilo sur radoj je altega premo, surbaze de la mekanismoj de VAZ-21213. Ĝi estas malgrandkvante fabrikata de la kompanio "Bronto" ekde 1997.
  • APAL-21541 Stalker (ruse Сталкер) estas la modifita versio de VAZ-21214, kiun oni planis produkti en la urbo Arguno (Ĉeĉenio). Ĝi estas malgrandkvante fabrikata de la firmao "APAL" ekde 2003.
  • FVK-2302 Bizon (ruse Бизон; Bizono) estas pickup surbaze de Niva, kun mallonga duloka kabino kaj ligna platformo. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata de la kompanio "Vostoĉnoje kolco" (Toljatti) en 1993-1995.
  • VAZ-2123 estis la rusia kompakta ajnagrunda veturilo de la dua generacio, kiu estis malgrandkvante produktita en AvtoVAZ en 2001-2002. Post grava modernigo ekde septembro 2002 estas fabrikata kiel Chevrolet Niva. Kelkaj ĝiaj elementoj (ekzemple la hidraŭlika stirhelpilo de la firmao ZF) poste transiris al LADA 4x4.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Niva estas uzata ankaŭ kiel ambulanco, por militaj kaj policaj unioj, aŭ eĉ kiel aŭto por savistoj en plaĝoj en Nederlando. En Ĉeĥoslovakio ĝi estis vaste uzata polica aŭto. Dum la Kroata sendependiĝa milito la aŭtoj Lada Niva, konfiskitaj de civiluloj, estis uzataj de la kroata armeo, ĉar la haveblaj en tiu ĉi armeo UAZ-469 kaj GAZ-69 ne sufiĉis. Poste ilin anstataŭis Land Rover Defender kaj Puch G.

Lada Niva 2131 SP ambulanco
La oficiala gvidaŭto de la konkuro Budapest-Bamako, kreita surbaze de Lada Niva de 1988
Lada Niva ĉe fajrobrigado
Lada Niva uzita de la Sovetia Antarkta Ekspedicio

La komerca konzerno Transmanche-Link, konstruinta la Manikan tunelon inter Britio kaj Francio, uzis 45 Lada Niva, kiuj forveturis po 70 mil km dum la konstruado kaj post ĝia fino estis venditaj al loka aŭtoreprezentanto.

En Brazilo Lada Niva estis inter la plej multe vendataj ajnagrundaj aŭtoj ekde komenco de la 1990-aj jaroj. Danke al ekstreme malalta prezo ĝi eĉ post 85% doganimposto sukcese konkuris kun lokaj aŭtofabrikoj kiel EnvemoGurgel. Pro tio Gurgel eĉ ĉesigis en januaro 1991 la produktadon de Gurgel Carajás. Ĝi iĝis la unua eksterlanda aŭto, veninta al la brazila merkato post kiam en 1990 la prezidanto Fernando Collor permesis la importadon. de la aŭtoj. Nur post jaroj danke al klopodoj de la konkurantoj kaj alta impostado ĝi estis forpremita el la merkato.

Lada Niva estis la unua aŭto, pasiginta pli ol dek jarojn en Antarktiko, kie la klasika VAZ-2121 estis uzata de la Sovetia Antarkta Ekspedicio por transporti homojn kaj kargon, kaj traveturis en 1990-2001 40 mil km ĉe temperaturo ĝis -54°. En 1998 la longigita kvinporda VAZ-2131 Niva estis paraŝutita sur glacion ĉe la Norda Poluso, kie sukcese plenumis siajn taskojn ĉe averaĝa temperaturo -30° kaj iĝis la unua rada veturilo en tiu ĉi loko. En 1999 kaj 2000 kelkaj Lada Niva (specialaj tre grandaj radohavaj versioj konstruitaj de la firmao "Bronto") denove veturis ĝis la Norda Poluso[17].

VAZ-2131 grimpis en 1998 ĝis la baza kampo situanta je 5200 m super marnivelo ĉe la monto Everesto. La 16-an de septembro 1999 Niva de teamo el Sankt-Peterburgo atingis 5725 m en Tibeto[18]. Ambaŭfoje temis pri absoluta rekordo.

Eksterlanda fabrikado[redakti | redakti fonton]

La firmao "Bognor" (Urugvajo) fabrikis en 2004 version Bognor Diva[19].

La firmao Automeccanica (Grekio) fabrikis fine de la 1980-aj — komence de la 1990-aj jaroj diversajn versiojn de Lada Niva, inkluzive kabrioleton[20].

Laŭmende Lada Niva estis modifata de pluraj firmaoj: Lebranchu (Francio), GWS kaj Thiele Spezialfahrzeugbau (Germanio), Top Hat Conversions (Britio), HDT Special Vehicles (Aŭstralio)[20].

Famaj posedantoj[redakti | redakti fonton]

En majo 2009 la aŭton aĉetis la rusia ĉefministro Vladimir Putin[21][22]. La serba futbalisto Aleksandar Kolarov ricevis Lada 4×4/Niva kiel donacon omaĝe al lia golo dum la matĉo kontraŭ la Kostarika nacia teamo de futbalo dum la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio[23].

En arto[redakti | redakti fonton]

Lada Niva aperis en pluraj filmoj, inkluzive tiujn eksterlandajn kaj mondfamajn.

La salatkolora VAZ-2121 videblas en benzinstacio en la filmo La bande du Rex (Francio, 1980). La ruĝa Niva veturas en Los violadores (Hispanio, 1981). En la televidserio The Chinese Detective (Britio, 1981-1982) videblas la okra Niva kun maldekstra stirilo kaj postĉaro. En la filmo The Ninja Mission (Svedio, 1984) kelkfoje videblas flava Niva. En la filmo Howling II: Your Sister Is A Werewolf (Usono, 1985) la roluloj veturas en ruĝa Niva. En la filmo Twist again à Moscou (Francio, 1986) ĝi aperas plurfoje kaj estas la sola sovetia aŭto, kiu aspektas digne. La ruĝa Niva aperas ankaŭ en Le couteau sous la gorge (Francio, 1986). Niva videblas en Mama is boos! (Nederlando, 1986). La olivkolora Niva aperas en la sesa serio de la usona televidserio Mission: Impossible (1988) kaj en The Fourth War (Usono, 1990), kaj lastakaze ĝia rezerva rado estis alkroĉita ekstere, super la frontobufro anstataŭ kuŝi sub kapoto.

En la komedio Infelici e contenti (Italio, 1992) la blanka Niva kun nigra puŝ-ŝtango veturas laŭ ŝoseo. La ruĝa Niva kun ŝaltitaj krizaj lumoj videblas en L.627 (Francio, 1992). En la filmo Time Runner (Usono, Rusio, 1993) la ĉefaj herooj veturas en Niva kun la kalifornia numerplato 930RALF kaj estas longe postkurataj de persekutantoj, kiuj tamen ne sukcesas atingi ilin. Mallonge, tamen videblas Niva en Grosse Fatigue (Francio, 1994) kaj Citizen X (Usono, 1995). La fina sceno kun persekutado de la ĉefa heroo en Niva aperas en Bullet to Beijing (Britio, Rusio, Kanado, 1995).

La citronkolora Niva videblas en GoldenEye, dediĉita al la aventuroj de James Bond (1995). En alia Bond-filmo — The World Is Not Enough (1999) la maliculo veturas tra Bakuo kun azerbajĝana numerplato, sed grekaj surskriboj sur pordo.

En la brita filmo Brassed Off aperas la turkiskolora Niva kun dekstra stirilo (1996). La ruĝa Niva rimarkeblas en Killer Barbys (Hispanio, 1996). En Adrenalin: Fear the Rush (Usono, 1996) en Niva veturas polico, serĉanta serian murdiston en la slumoj de Bostono. Polico uzas ĝin ankaŭ en The Cold Light of Day (Britio, Nederlando, Germanio) kaj Nikita (Francio, Italio, 1990). En la filmo "Who Am I?" (Honkongo, Japanio, Usono, 1996) Jackie Chan longe veturadas en Niva laŭ afrikaj dezertoj kaj estas atakata de aborigenoj, kiuj transversas la aŭton. Em Operacja Samum (Pollando, 1999) en Niva veturas laŭ dezertoj agentoj de irakaj sekurecservoj.

En la filmo Detroit Rock City (Usono, 1999) la rozkolora Niva estas uzata por pizo-liverado en Detrojto en 1978, dum la eksporto de Niva al Usono komenciĝis nur en 1979. Rimarkindas ke en la filmo ne funkcias unu el haltolumiloj de la aŭto. La olivkolora Niva aperas en Proof of Life (Usono, 2000). En Les Rivières pourpres (2000) Niva ne nur videblas, sed estas ankaŭ nomata voĉe kiel Lada[24].

Lada Niva vieblas en Tre mogli (Italio, 2001), Kameleon (Pollando, 2001), Rollerball (Usono, Germanio, Japanio, 2002), The Sum of All Fears (Usono, 2002), The Good Thief (Britio, Francio, Irlando, 2002), Spinning Boris (Usono, 2003). La blanka Niva partoprenas persekutojn en Den of Lions (Usono, Hungario, 2003).

En la blua Niva veturas laŭ Korskiko Caterina Murino kaj Jean Reno en L'Enquête Corse (Francio, 2004). La aŭto rompiĝas nur post fali de sur alta klifo.

Lada Niva aperas en Peindre ou faire l'amour (Francio, 2005), Viva Cuba (Kubo, 2005), en la 611-a serio de Tatort (Germanio, 2005), en Vendeta (Ĉeĥio, 2011), Taken 2 (Francio, 2012), Fast & Furious 6 kaj Open Grave (Usono, 2013). La verda Niva forkuras for de Ben Stiller en The Secret Life of Walter Mitty (Usono, 2013). La ruĝa Niva alfrontas aventurojn en The November Man (Usono, 2015). Ĝi aperas en Sniper: Legacy (Usono, 2014), Un village presque parfait (Francio, 2015)[25].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Thompson, Andy. (2008) Cars of the Soviet Union (angle), p. 239. ISBN =.
  2. Lada Sport er enn í framleiðslu (islande). Félag íslenskra bifreiðaeigenda (2018-01-11). Alirita 2019-08-26.
  3. LADA Taiga — Ein ECHTER Geländewagen (germane). LADA — Doifl. Arkivita el la originalo je 2021-09-19. Alirita 2019-08-26.
  4. Bognor Diva (portugale). SorocabaMotors (2004-03-25). Alirita 2019-08-26.
  5. Михаил Соболев (2019-08-19) «Нивы», о которых мало кто знает: Редчайшие экспортные версии LADA 4x4 (ruse). Версия. Alirita 2019-08-26.
  6. (2000) В. А. Котляров: Высокой мысли пламень 1 (ruse), p. 262. ISBN =.
  7. [Moskvo] (2011) В. А. Мамедов: Энциклопедия автомобилей LADA (ruse), p. 34. ISBN = 978-5-9698-0243-8.
  8. “”. Артём Никитин Внедорожник (ruse). Итоги. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2019-08-26.
  9. Казин, Борис (1979). “«Нива» штурмует высоту”, Техника — молодёжи (ru) (2), p. 31. 
  10. Волин, П. (1976-03-10). “Вдохновение по расчёту”, Литературная газета (ru) (10), p. 11. 
  11. Сжатая Нива: краш-тест внедорожника ВАЗ-21213 (ruse). Авторевю (2002). Alirita 2019-08-27.
  12. Олег Кирилюк (2013-08-02) Пять самых удачных экспортных модификаций «Нивы» (ruse). Автика. Arkivita el la originalo je 2019-10-21. Alirita 2019-08-27.
  13. (1984) “Нива с правым рулём”, Za ruljom (ru) (4), p. 30. Alirita 2019-08-27.. 
  14. Александр Круглов (2014-10-01) Начался выпуск внедорожника Lada 4x4 Urban (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-27.
  15. Анна Полякова (2015-12-19) Внедорожник Lada 4x4 Urban вышел на европейский рынок (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-27.
  16. LADA выпускает новый Urban (ruse). Lada.ru (2016-03-22). Alirita 2019-08-27.
  17. Lada Niva Oddities (angle). Baxter's Niva Site. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2019-08-26.
  18. 1990 ВАЗ-2121 "Нива" (ruse). 360carmuseum.com. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2019-08-28.
  19. Timeless Classics of Russian Car Industry: Lada Niva Celebrates 40th Anniversary (angle). Sputnik (2017-04-06). Alirita 2019-08-28.
  20. 20,0 20,1 Итальянцы продали американцу 30-летнюю Ниву-кабриолет, построенную в Греции (ruse). Motor.ru (2019-02-15). Alirita 2019-08-28.
  21. Putin flaunts new Lada Niva (angle) (2009-05-25). Alirita 2019-08-28.
  22. Andrew Osborn (2010-01-26) Vladimir Putin's embarrassing Lada revelation (angle). Telegraph Media Group. Arkivita el la originalo je 2014-07-22. Alirita 2019-08-28.
  23. Lada car reward for Serbia's match-winner Aleksandar Kolarov (angle) (2018-06-18).
  24. Юрий Ефимов (2014-07-18) Автомобиль «Нива» в мировом кинематографе XX-го века (ruse). Alirita 2019-08-27.
  25. Юрий Ефимов (2015-11-09) LADA Niva в мировом кинематографе XXI века (полный видеообзор) (ruse). Alirita 2019-08-28.