Újfehértó
Újfehértó | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4244 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 183 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 86 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 21° 41′ O (mapo)47.821.683333333333Koordinatoj: 47° 48′ N, 21° 41′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 140,88 km² (14 088 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Újfehértó [+] | |||
Újfehértó [UjfehErtO] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nyíregyháza. La loknomo signifas: nova-blanka-lago, ĉar apud la urbo troviĝas sala lago.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Újfehértó situas sur ebenaĵo, laŭ laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Debrecen, 18 km-ojn sude de Nyíregyháza. Aŭtoŝoseo M3 el Budapeŝto estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Újfehértó elformiĝis el tri vilaĝoj, kiuj jam ekzistis en la 10-a jarcento, sed ili senhomiĝis en la 16-a jarcento. La komunumo rehomiĝis en komenco de la 16-a jarcento, skribaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en 1608. Gabrielo Báthori invitis tien hajdukojn en 1627, la bienuloj estis transilvaniaj princoj. La komunumo akiris rangon de kampara urbo en 1836, sed perdis ĝin en 1886, ĝi iĝis urbo en 1992.
En dua duono de la 19-a jarcento, elformiĝis la ekonomiaj branĉoj kiel silkraŭpa brerdado, en la 20-a jc. alkoholaĵ-fabrikado, muelado kaj olepremfabriko. En dua duono de la 20-a jarcento, oni fondis lanaĵ-teksan fabrikon en Újfehértó.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana preĝejo (Újfehértó)
- Grekokatolika preĝejo (Újfehértó)
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Újfehértó)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Újfehértó naskiĝis:
- aktoroj Erzsi B. Marton kaj Erika Marozsán
- Péter Bíró (biologo) pri fiŝoj
- ekonomihistoriisto Sándor Gyimesi
- kritikisto Laura Dánielné Lengyel
- Imre Révész (pastro)
- kaŝpolicisto Gábor Péter
- en Újfehértó mortis:
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Braniștea, Rumanio
- Kursk, Rusio
- Nymburk, Ĉeĥio
- Doberdo del Lago, Italio
- Harta, Pollando
- Šahy, Slovakio
- Zarów, Pollando