Ajtno (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ajtno.
Ajtno
Natura satelito  de Jupitero (XXXI)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXXI[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 11
Nomita laŭ Aetna vd
Malkovro
Malkovrinto - Scott S. Sheppard
- David C. Jewitt
- Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 9-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
23 229 000 km
15 870 053 km vd
30 587 947 km vd
Discentreco 0,2643
Klinangulo 165,091° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 730,18 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 3 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,7[2]
vdr

Ajtno estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002 per teleskopoj de Mauna Kea.

Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Ajtno, kiu tiam estis la dekunua jupitera luno malkovrita en 2001, kaj sekve ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 11

Nomo

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Ajtno[5], nomo de unu nimfo de la helena mitologio (greke: Αίτνη), personigo de la vulkano Etna.

Orbito

Ajtno estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj
    Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj)
    Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Aitne, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj

grekepole Ajtno, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" grekeangle Ajtno (angla versio) grekefrance La dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2001 J1 al J 11, el la paĝaro de Jean-Michel grekegermane La karmea grupo (el "Projekto Luno")