Distrikto Aschaffenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Malsupra Frankonio
administra sidejo: Aschaffenburg
areo: 699 km²
loĝantoj: 176 958
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: AB
Municipokodo: 09671
Komunumoj: 32
Administreja adreso: Bayernstraße 18
63739 Aschaffenburg
Retejo: www.landkreis-aschaffenburg.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Aschaffenburg [Aŝafnburg] situas en la pleja nord-okcidento de la distrikto Malsupra Frankonio (Unterfranken) kaj de la federacia lando Bavario en [Germanio]]. Ĝia administrejo situas en la samnoma urbo Aschaffenburg, kiu tamen ne estas parto de la distrikto. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Sur la distrikta areo de 699 km² fine de decembro 2022 loĝis 176 958 homoj. Oriente najbaras la distrikto Main-Spessart, sude la distrikto Miltenberg kaj la urbo Aschaffenburg, okcidente la hesiaj distriktoj Darmstadt-Dieburg kaj Offenbach, kaj norde la same hesia distrikto Main-Kinzig.

Trafiko

La germana aŭtovojo A3 ligas la distrikton al la ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno kaj ĉirkaŭaĵo okcidente, kaj al Würzburg kaj Nürnberg oriente. La plej grava fervoja linio ligas okcidenten kaj orienten al la samaj ekonomiaj centroj. La rivero Majno fluas tra la sud-okcidento de la distrikto. Helpe de kanalo inter Majno kaj Danubo la urbo ŝipe ligiĝas kun la riveroj Rejno inter Svisio kaj Nederlando kaj Danubo inter suda Germanio kaj Rumanio.

Urboj kaj komunumoj

En la distrikto troviĝas entute 32 komunumoj. La sola urbo estas Alzenau [Alce Naŭ], kiu havis 19.079 enloĝantojn fine de junio 2005, kaj la plej granda kroma komunumo estas Großostheim [Grososthajm], kiu tiam havis 16.489 enloĝantojn.

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la distrikto, germanlingvaj