Distrikto Ennepe-Ruhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono Karte
blazono de la distrikto Ennepe-Ruhr situo de la distrikto Ennepe-Ruhr en Germanio
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
deviga regiona ligo: Vestfalio-Lipo
libervola regiona ligo: regiona ligo Ruhr
administra sidejo: Schwelm
areo: 408,44 km²
loĝantoj: 325 193 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
loĝodenso: 794 loĝantoj po km²
Aŭtokodo: EN, WIT
distrikta subdivido: 9 komunumoj
administreja adreso: Hauptstr. 92
58332 Schwelm
retpaĝo: www.enkreis.de
Mapo
situo de la distrikto Ennepe-Ruhr en Nordrejn-Vestfalio

La germana distrikto Ennepe-Ruhr situas meze de Nordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la Ruhr-regiono. Ĝi estas membro en la regiona ligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 325 193 loĝantojn.

Geografio

La nomo de la distrikto jam priskribas ties plej gravajn geografiajn signojn – ĝi etendiĝas precipe laŭlonge de la valoj de la rivero Ruhr kaj Ennepe je la norda rando de la Rejnlanda Ardeza Montaro. La pejzaĝo kaj la strukturo de loĝado estas tre variaj. De la Glör-rivera akvobaraĵo sur la altaĵoj de la la arbara regiono Sauerland (Breckerfeld) tra la valo de la rivereto Ennepe kun la stalaktita kaverno Kluterthöhle ĝis la Ruhr-valo inter Herdecke kaj Hattingen oni trapasas - malgraŭ la malgranda distrikta teritorio - tre variajn pejzaĝojn.

Administra subdivido

La distrikto Ennepe-Ruhr konsistas el naŭ komunumoj. Ĉiuj naŭ havas urban statuson.

urbo loĝantoj
Witten 95 897
Hattingen 54 637
Gevelsberg 31 097
Ennepetal 30 652
Schwelm 28 723
Wetter (Ruhr) 27 550
Sprockhövel 24 838
Herdecke 22 758
Breckerfeld 9041

stato: decembro 2022

Najbaraj distriktoj kaj urboj

La distrikto Ennepe-Ruhr najbaras al la distriktoj Mark (Märkischer Kreis), Oberberg (Oberbergischer Kreis) kaj Mettmann, samkiel la eksterdistriktaj urboj Bochum, Dortmund, Hagen, Wuppertal kaj Essen.

Historio

Teritoria reformo

La distrikto Ennepe-Ruhr fondiĝis la 1-an de aŭgusto 1929 per unuigo de la tiama distrikto Schwelm kun tiuj partoj de la distriktoj Hattingen kaj Hagen, kiuj ne estis enkomunumigataj en la urboj Hagen kaj Bochum. Per juĝo de la konstitucia juĝejo en Münster la enkomunumigo de la komunumo Waldbauer en la urbon Hagen estis nuligata la 18-an de decembro 1970. Inter la jaroj 1970 kaj 1975 la distrikta teritorio ŝanĝiĝis dum la teritoriaj reformoj en Nordrejn-Vestfalio, precipe en la distrikton estis enigata la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Witten.

Evoluo de loĝantoj

jaro loĝantoj
1990 349.412
2003 346.124
2004 344.824
2005 343.834







Blazono

Ora strio kun ruĝ-arĝenta ŝaktabula dezajno, supre kaj malsupre po unu blua ondotrabo.

La ŝakstrio simbolas la graflandon Mark, al kiu apartenis la distrikta teritorio dum la mezepoko; la ambaŭ ondostrioj simbolas la riverojn Ennepe kaj Ruhr, kiuj donas la nomon al la distrikto.

Trafiko

La distrikton pasas la aŭtoŝoseoj A 1, A 43, A 44 kaj A 46. Escepte de Sprockhövel kaj Breckerfeld ĉiuj urboj havas konekton al la fervoja reto. La plej proksimaj longdistancaj stacidomoj estas Hagen, Wuppertal, Bochum, Dortmund kaj Essen.

Komunikiloj

Gazetoj

En la distrikto jenaj gazetoj havas lokajn redakciojn: Westfalenpost (sudo kaj mezo), Westfälische Rundschau (ĉie), Westdeutsche Allgemeine Zeitung (Witten, Hattingen, Sprockhövel), Ruhr-Nachrichten (Witten) kaj Westdeutsche Zeitung (Sprockhövel). En ĉiuj urboj krome estas senpagaj gazetoj, kiuj financiĝas per reklamoj.

Radio

Radio EN estas la privata radiostudio por la distrikto. Ĝi elsendas de la sendostacio en Hagen ĉiutage 3-horan memfaritan programon, la kroman programon transprenas Radio NRW. La ŝtata radiokanalo WDR 2 kovras la distriktan teritorion per novaĵoj el la studio Dortmund.

Malfermaj kanaloj

Ekzistas civitana radio kun du radiostudioj en Gevelsberg kaj Witten.

Aliaĵoj

La aŭtokodo de la distrikto estas EN kaj WIT. Preskaŭ 190.000 aŭtoj estas registritaj en la distrikto. La statistiko pri akcidentoj de 2002 dokumentas, ke la distrikto EN estas la plej sekura de Nordrejn-Vestfalio.

En la ĝenerala lingvouzo oni ofte parolas pri 'Ennepetal', se oni volas diri distrikto Ennepe-Ruhr. Tio malĝustas, ĉar la distrikta ĉefurbo estas la urbo Schwelm, neniel Ennepetal.

Eksteraj ligiloj