Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj konsistas el la Eŭropa Centra Banko (ECB) en Frankfurto ĉe Majno kaj la naciaj centraj bankoj de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. La enkonduko de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj decidiĝis kadre de la tria ŝtupo de la Eŭropa Ekonomia kaj Valuta Unio per la traktato de Mastriĥto en 1992: Ĝi realiĝis la 1-an de januaro 1999.

La funkcion kaj celaron de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj difinas la Traktato pri la Labormanieroj de la Eŭropa Unio, tiel nomata ekde la traktato de Lisbono de 1999 kaj daŭrigo de la Traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo de 1957, kaj la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.

La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj ne miksiĝu kun la Eŭro-sistemo. Dum la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj ampleksas ĉiujn ŝtatojn de la Eŭropa Unio, la Eŭro-sistemo krom la Eŭropa Centra Banko (ECB) nur ampleksas la centrajn bankojn de tiuj EU-membroŝatoj, kiuj apartenas al la "Eŭrozono" kaj enkondukis la valuton Eŭro kiel nacia valuto.

Membraj naciaj centraj bankoj

Eksteraj ligiloj

greke Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko: bulgara bulgare ĉeĥa ĉeĥe dana dane germana germane greka greke angla angle hispana hispane estona estone finna finne franca france irlanda irlande hungara hungare itala itale nederlanda nederlande litova litove latva latve malta malte pola pole portugala portugale rumana rumane slovaka slovake slovena slovene sveda svede