Finna lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finna lingvo
suomi
Mapo
lingvo • moderna lingvonatura lingvo
Baltmara finna lingvaro
Parolata en Finnlando
Estonio Estonio
Svedio Svedio
Norvegio
Rusio
Parolantoj 5 413 380
Denaskaj parolantoj proksimume 5 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Finna

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Finnlando
Eŭropa Unio
Reguligita de Kotimaisten kielten tutkimuskeskus
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fi
  ISO 639-2 fin
  ISO 639-3 fin
  SIL FIN
  Glottolog finn1318
Angla nomo Finnish
Franca nomo finnois
Vikipedio
vdr

La finnasuoma lingvo (finne suomen kielisuomi) estas aglutina lingvo el la finn-ugra lingvaro. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, pli proksime al la estona kaj samea lingvoj.

La finna estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando (4,7 milionoj da parolantoj) kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300 000 parolantoj). Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnlingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 6 milionojn da parolantoj.

La lingva kodo estas fi respektive fin (laŭ ISO 639).

La finna alfabeto havas 29 literojn:

a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö

Tamen B kaj F aperas nur en pruntovortoj; C, Q, W, X, Z kaj Å (“sveda” O) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.

La finna (same kiel ekzemple la estona kaj hungara) ne havas apartajn pronomojn por li kaj ŝi. La ununombra triapersona pronomo hän signifas simple tiu homo kaj ne indikas sekson.

La vortordo en la finna estas kutime S-V-O (subjekto - verbo - objekto).

Historio

Bluo: oficiala lingvo
Blu-verdo: parolata de minoritato

La finnan skriban lingvon Mikael Agricola (16-a jarcento) bazis sur la modeloj de la sveda, germana kaj latina lingvoj. Tamen dum longa tempo en la finna ne aperis multe da literaturo, preskaŭ nur religiaj tekstoj kaj administraj komunikaĵoj.

La sveda lingvo restis la sola oficiala lingvo de Finnlando ankaŭ post kiam la teritorio de Finnlando fariĝis aŭtonoma parto de Rusio en 1809. Nur en 1863 estis akceptita leĝo laŭ kiu la finna fariĝos oficiala lingvo post periodo de 20 jaroj. En la 19-a jarcento stabiliĝis ankaŭ finnlingva gazetaro kaj senreligia literaturo kaj la finna komencis esti uzata en duagradaj kaj superaj lernejoj.

En tiu periodo okazis t.n. dialekta batalo dum kiu la malnova norma lingvo, kiu baziĝis al sud-okcidentaj dialektoj, ricevis pli da elementoj el aliaj dialektoj, ankaŭ el orientaj dialektoj kaj formiĝis literatura lingvo, kiu ne apartenas al iu el dialektoj.

Specimeno: La Patro Nia

Isä meidän, joka olet taivaissa.
Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
Tulkoon sinun valtakuntasi.
Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.
Ja anna meille anteeksi velkamme,
niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
Äläkä saata meitä kiusaukseen,
vaan päästä meidät pahasta.
(Sillä sinun on valtakunta
ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
Aamen.

Vokala harmonio

Venn-a diagramo de la vokalharmonia sistemo de la finna.

Same kiel ekz. la hungara kaj turka lingvoj, la finna posedas vokalan harmonion. La finna vokala harmonio signifas, ke oni ne povas miksi antaŭajn vokalojn (ä, ö, y) kaj malantaŭajn vokalojn (a, o, u) en sama vorto (krom en kunmetitaj vortoj).

E kaj i estas neŭtralaj vokaloj, kvankam ili estas antaŭaj. E povas esti malpli antaŭa en la vortoj, kioj enhavas ä:n, ö:n aŭ y:n, sed tio ne havas sencon por kompreno.

Pro tio, multaj finaĵoj havas du formojn: ekzemple, -ssa/-ssä signifas “en” (sen movo). Oni diras: talossa (en domo) kaj metsässä (en arbaro). Kiam vorto enhavas nur neŭtralajn vokalojn, oni uzu la antaŭvokalan formon. En kunmetitaj vortoj, oni konsideru la vokalojn de la lasta elemento.

Gramatiko

Verboj

La finna havas konjugaciojn. Jen ekzemploj de prezencaj verboj.

Persono Pronomo Olla (esti) Puhua (paroli) Etsiä (serĉi)
Ununombra 1-a minä olen puhun etsin
2-a sinä olet puhut etsit
3-a hän, se¹ on puhuu etsii
Multenombra 1-a me olemme puhumme etsimme
2-a te olette puhutte etsitte
3-a he, ne² ovat puhuvat etsivät

¹ Hän signifas “li/ŝi”, kaj se signifas “ĝi”.
² He estas multenombra hän, ne estas multenombra se.

La triapersonaj pronomoj estas devigaj, sed oni povas forlasi la unua- kaj duapersonajn.

Nea verbo

Por fari nean frazon, la finna uzas nean helpverbon. Post ĝi oni uzas la verbon, kiun oni volas nei: oni trovas la formon de la verbo prenante la unuapersonan formon kaj forigante la finan -n. Ekzemple, “mi ne parolas” estas: “minä en puhu”. La konjugacio de la verbo estas jena.

Persono Pronomo Verbo
Ununombra 1-a minä en
2-a sinä et
3-a he, se ei
Multenombra 1-a me emme
2-a te ette
3-a he, ne eivät

Demandoj

La vorton “ĉu” oni tradukas per sufikso -ko/-. Oni komencas la frazo per la vorto, pri kiu oni volas demandi, kaj oni aldonis al ĝi tiun sufikson. Ekzemple :

  • Hän osti sen eilen. Li (aŭ ŝi) aĉetis ĝin hieraŭ.
  • Ostiko hän sen eilen? Ĉu li aĉetis ĝin hieraŭ?
  • Hän osti sen eilen? Ĉu li aĉetis ĝin hieraŭ? (La demando estas pri “li”.)
  • Sen hän osti eilen? Ĉu tion li aĉetis hieraŭ?
  • Eilen hän osti sen? Ĉu hieraŭ li aĉetis ĝin?

Dialektoj

Ĉefaj dialektoj de la finna en regionoj kie ili estis parolataj ĉ. jaro 1900. La mapo montras ankaŭ eksajn kaj nunajn landlimojn kaj limojn de regionoj.

La finna lingvo havas naŭ bazajn dialektojn kiu grupiĝas al du grupoj: okcidentaj (sur la mapo numeroj 1-5) kaj orientaj dialektoj (numeroj 6-7). En la flavaj teritorioj estas parolataj aliaj lingvoj, okcidente la sveda, oriente la karela, sud-oriente la rusa, sude la estona kaj norde la samea.

1. Sud-okcidentaj dialektoj

Ili estas relative multe proksimaj al la estona lingvo, ekzemple apud la longaj kaj mallongaj vokaloj, tiuj dialektoj havas ankaŭ meze longajn vokalojn. Sudokcidentaj dialektoj havas ankaŭ multajn fremdvortojn el la ĝermanaj lingvoj.

2. Tavastiaj dialektoj

Tavastiaj dialektoj estas parolataj en suda, interna parto de okcidenta Finnlando. La grupo estas interne relative ne-unueca.

3. Sud-ostrobotniaj dialektoj

Tre unueca grupo da dialektoj, kiu estas parolataj en malgranda regiono en okcidenta Finnlando.

4. Mez- kaj nordostrobotniaj dialektoj

Tiuj ĉi dialektoj estas parolataj en regionoj Meza Ostrobotnio kaj Norda Ostrobotnio. Ili havas multajn trajtojn el orientaj dialektoj, kvankam kutime ili estas kalkulitaj en la grupo de okcidentaj dialektoj. En Meza Ostrobotnio ĉiu rivera valo havas sian distingeblan dialekton.

5. Ekstrem-nordaj dialektoj

Tiuj dialektoj estas parolataj en vasta regiono kiu etendiĝas ĝis norda Svedio kaj Norvegio. En Norda Svedio la loka dialekto estas kalkulata nuntempe aparta lingvo kiun la lokanoj nomiĝas Meän kieli (nia lingvo), sed pri kiu oni uzas ankaŭ nomon tornival-finna. En Norvegio estas uzata nomo kvena lingvo. Ekstrem-nordaj dialektoj havas trajtojn kaj el okcidentaj kaj orientaj dialektoj.

6. Savoaj dialektoj

Savoaj dialektoj havas plurajn subgrupojn kaj ili estas parolataj en vasta geografia teritorio. Ankaŭ malaperintaj dialektoj de arbar-finnoj en Meza Svedio apartenis al tiu ĉi grupo. Savoaj dialektoj estas tre kreemaj kaj havas plurajn priskribajn vortojn kaj esprimojn.

7. Sud-orientaj dialektoj

Sud-orientaj dialektoj (foje oni nomas ilin ankaŭ kareliaj dialektoj, tamen ne temas pri karela lingvo) estas parolataj en sud-orienta Finnlando. Nuntempe ilia teritorio estas relative malgranda sed antaŭ la dua mondmilito ili estis parolataj ankaŭ en Karelia terkolo kaj en Ingrio.

Famaj finnlingvaj aŭtoroj

Aleksis Kivi - Elias Lönnrot - Mika Waltari - Arto Paasilinna

Finnaj vortoj en Esperanto

saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6)

Notoj:

(1) “finna” ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala
(3) finna liuto
(4) vers-tipo
(5) poezia neologismo signifanta "malprofunda" aŭ "neprofunda" (laŭ la finna 'matala'), uzita en tankao de Arthur Dawson Foote en ambaŭ eldonoj de Esperanta Antologio
(6) Laŭ la devenurbo Rauma.