Hamamelidacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hamamelidacoj

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: saksifragaloj Saxifragales
Familio: hamamelidacoj Hamamelidaceae
R.Br. [1]
hamamelido Hamamelis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de la virginia hamamelido (“Hamamelis virginiana”)

La hamamelidacoj[2] (latine Hamamelidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas 22 genrojn kaj ĉirkaŭ 100 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas hamamelido[2].

La plantfamilio troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo de la moderaj zonoj ĝis la tropikoj. Ĝia ĉefa disvastigejo estas la subtropikoj. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj aǔ liveras altkvalitan lignon; de nur malmultaj specioj la uzo kiel kuracplanto estas konata.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Ili estas lignaj plantoj: arbustoj kaj arboj. Kelkaj specioj estas ĉiamverdaj. La plej multaj specioj tamen estas deciduaj. Plej ofte la plantoj havas triĥomoj. Plej ofte ekzistas burĝonaj skvamoj. La plej multaj havas alternestarantajn aǔ kontraǔstarantajn, malofte spirale starantajn foliojn. La foliplato havas glatan aǔ segildentan randon. Ĉe kelkaj specioj la folioj odoras. La stomoj estas parazitaj. Stipuloj ekzistas; ili estas relative grandaj ĉe kelkaj specioj.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

Multaj floroj sidas en densaj, spikaj, paniklaj, grapoloj aǔ kapsimilaj infloreskoj. Ekzistas brakteoj. La floroj estas duseksaj aǔ unuseksaj; la plantoj ĉiam estas (monoikaj). La plej ofte malgrandaj, radiosimetriaj floroj estas plej ofte kvar- aǔ kvin-nombraj, dum ankaŭ du- ĝis sep-nombraj floroj ekzistas). La kvar ĝis kvin sepaloj estas kunkreskintaj. Se ekzistas petaloj, ili estas du- kvar- aǔ kvin-ope; ili estas liberaj. Kelkfoje ili estas najlitaj. Ekzistas, tri, kvar, kvin, dek, ĝis 14 aǔ 15 ĝis 32 liberaj stamenoj; ili aǔ estas fekundaj aǔ parto transformiĝis al staminodioj. La polenigado okazas per insektoj (entomofilio) aǔ per vento (anemofilio).

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La planto havas kapsulfruktojn. La tre grandaj semoj havas dikan dukoloran, brilantan tegumenton kaj grandan hilumon. La semoj povas havi flugilojn.

Enhavosubstancoj kaj kromosomaroj[redakti | redakti fonton]

Akumuliĝas polifenoloj, ekzemple taninoj, kiel „Gallotannine“. La kromosom-nombroj estas n=8 kaj n=12.

Sistematiko kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Fosilia folio de “Fothergilla malloryi”, aĝo ĉirkaŭ 49 milionoj da jaroj el „Klondike Mountain Formation“ en la kantono Ferry, Vaŝingtonio, Usono.

La hodiaǔa disjunktaj hejmregionoj de la familio kaj unuopaj genroj estas nur la resto de la iama pli vasta disvastiĝo. Hodiaǔ la specioj kreskas de la moderaj zonoj ĝis en la Tropikoj kun gravita centro en la Subtropikoj sur la suda kaj norda duonsfero. Nur 5 genroj kreskas kaj sur la norda kaj sur la suda hemisfero. La specioj de tiu familio kreskas de la orienta Nordameriko, trans Meksiko ĝis en la suda Mezameriko, en Azio, Afriko, Madagaskaro, sur la pacifikaj insuloj kaj Aŭstralio. Neniu specio el tiu familio hejmas nuntempe en Eǔropo.

Ene de la ordo de la familioj de Saksifragaloj kun lignecaj specioj estas la jenaj kladoj: hamamelidacoj, altingiacoj, cercidifilacoj, dafnifilacoj kaj peoniacoj.[4]

La unua publikigo de la familia nomo okazis 1818 fare de Robert Brown en „Narrative of a Journey in the Interior of China“, p. 374. La tipogenro estas Hamamelis L. sinonimoj por hamamelidacoj R.Br. estas: Disanthaceae Nakai, Exbucklandiaceae Reveal & Doweld, Fothergillaceae Nutt., Parrotiaceae Horan., Rhodoleiaceae Nakai [5].

subfamilio Disanthoideae: duobla floro („Disanthus cercidifolius“)
subfamilio Exbucklandoideae: „Rhodoleia championii
tribo Corylopsideae: „Corylopsis spicata
Tribus Eustigmateae: „Sinowilsonia henryi
tribo Fothergilleae: Fothergilla major
tribo Fothergilleae: „Sycopsis sinensis
tribo Hamamelideae: hamamelido („Hamamelis japonica“)

La familio de la Hamamelidacoj konsistas el tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 27 ĝis 28 genroj kaj ĉirkaŭ 80 specioj:

  • Subfamilio Disanthoideae HARMS (sin.: Disanthaceae NAKAI): Kromosomaroj estas n=8. Kun unu sola monotipa genro [5]:
  • Subfamilio Exbucklandoideae HARMS: la kromosomaro estas n=8 kaj 12. Tri ĝis kvar genroj kaj ĉirkaŭ 14 specioj:
  • Subfamilio Hamamelidoideae BURNETT: La kromosomaroj estas n=12. Ĝi havas tri tribojn [5] 23 genrojn kaj ĉirkaŭ 78 specioj:
    • Tribo Corylopsideae HARMS}}: kun nur unu sola genro:
      • Korilopsido (“Corylopsis”) SIEB. & ZUCC.: Kun 29 ĝis 30 specioj en Ĉinujo (20 specioj), Hindujo, Japanujo kaj Koreujo.
  • Tribo Eustigmateae HARMS: Kun tri genroj:
    • Eustigma” GARDNER & CHAMP.: kun tri genroj en Ĉinujo kaj Vietnamujo.
    • “Fortunearia” REHDER & E.H.WILSON: monotipa genro kun nur unu specio:
      • Fortunearia sinensis” REHDER & E.H.WILSON: Ili bone kreskas en arbaroj en alteco inter 800 kaj 1000 m en la orienta Ĉinujo: Anhujo, Henano, Hubejo, Ĝjangŝio, Ŝanŝio, Siĉuano kaj Ĝeĝjango.
    • “Sinowilsonia” HEMSL.: monotipa genro kun nur unu specio:
      • Sinowilsonia henryi” HEMSL.: kun du variaĵoj en arbaroj en alteco inter 800 kaj 1500 m en okcidenta Ĉinujo: Gansuo, Henano, Hubejo, Ŝanŝio, Ĝjanŝio kaj Siĉuano.
  • Tribo Fothergilleae A. DC. (sin.: Fothergillaceae NUTT.): kun naǔ genroj:
    • Distyliopsis” P.K.ENDRESS: kun ĉirkaŭ ses specioj en Ĉinujo (5 specio), Laoso, Malajzio kaj Nov-Gvineo.
    • Distylium” SIEB. & ZUCC.: kun ĉirkaŭ 18 specio en Ĉinujo (12 specio), en Asamo, Indonezio (Javo kaj Sumatro), Japanujo (nur Rjukjuo-insuloj), Koreujo kaj Malajzio, inter ili:
    • plumarbusto („Fothergilla“ L.): nur unu genro kaj nur du specioj en sudorienta Usono.
    • Matudaea” LUNDELL: tri specioj en la Nova Mondo.
    • Molinadendron” P.K.ENDRESS:tri genroj en okcidenta Meksiko, Honduraso kaj Gvatemalo.
    • Parrotia”C.A.MEY. (sin.: “Shaniodendron” M.B.DENG ET AL.): unu aǔ du specioj:
      • Parrotia persica” (DC.) C.A.MEY.: Endemio de la Elburz-montaro en sudokcidenta Azio.
      • Parrotia subaequalis” (H.T.CHANG) R.M.HAO & H.T.WEI (sin.: “Shaniodendron subaequale” (H.T.CHANG) M.B.DENG, H.T.WEI & X.Q.WANG): hejmregiono Ĉinujo. Tiu endanĝerigita specio kreskas bone en la montaj arbaroj en altecvo inter 600 kaj 700 m en Anhujo (Jinzhai Xian, Jixi Xian, Shucheng Xian), en la suda Ĝjangsuo (Yixing Xian) kaj la norda Ĝeĝjabgo (Anji Xian).
    • “Parrotiopsis” (NIED.) C.K.SCHNEID.: monotipa genro kun nur unu specio:
      • Pseǔdoparotio (“Parrotiopsis jacquemontiana” (DECNE.) REHDER) (sin.: “Parrotia jacquemontiana” DECNE.) en Himalajo.
    • Sycopsis” OLIV.: du ĝis sep specioj en Asamo, Ĉinujo kaj Sudorienta Azio, inter ili:
  • tribo Hamamelideae: Kun10 genroj:

La iamaj genroj „Altingia“ NORONHA, „Liquidambar“ L. kaj „Semiliquidambar“ HUNG T. CHANG formas hodiaǔ la malgrandajn familiojn de la Altingiacoj (Altingiaceae).

Taksonomio laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]:

Uzado[redakti | redakti fonton]

Ornamplantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj kaj hibridoj estas uzataj kiel ornamarbustoj en parkoj kaj ĝardenoj. Kelkaj specioj floras tre frue, jam en vintro aǔ komence de printempo.

Kuracplantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj estas kuracplantoj. Ekzemple „Hamamelis virginiana

Ligno[redakti | redakti fonton]

La malhelbrua ligno de „Distylium racemosum“ estas uzata por fari muzikilojn[8]. De „Parrotiopsis jacquemontiana“ oni faras korbojn kaj pontojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Hamamelidaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 hamamelido en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Hamamelidaceae ĉe The Plant List
  4. Shuguang Jian, Pamela S. Soltis, Matthew A. Gitzendanner, Michael J. Moore, Ruiqi Li, Tory A. Hendry, Yin-Long Qiu, Amit Dhingra, Charles D. Bell & Douglas E. Soltis: “Resolving an Ancient, Rapid Radiation in Saxifragales”, in “Systematic Biology”, 2008, 57(1), S. 38–57. COI:10.1080/10635150801888871 rete.
  5. 5,0 5,1 5,2 Hamamelidacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  6. Maingaya malayana in der Roten Liste gefährdeter Arten der IUCN. Eingestellt von: L.S.L.Chua, 1998. Abgerufen am September 2009 [1] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  7. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  8. Distylium racemosum ĉe Plants for a Future. [2] Konsultita la 26-an de Novembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Laurence J. Dorr: „Hamamelidaceae“ in der „Flora of Nicaragua“: Online[rompita ligilo] bei Tropicos.
  • Luz María González Villarreal, Noemí Jiménez-Reyes & Leticia Hernández López: „La familia Hamamelidaceae en el estado de Jalisco, México“, „Colección Flora de Jalisco“, 18, Universidad de Guadalajara, 2002, 29 Seiten, ISBN 970270569X: [3] Arkivigite je 2009-09-20 per la retarkivo Wayback Machine wayback=20090920060335 PDF-rete.