Kantopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kantopasero
Kantopasero, Melospiza melodia melodia
Kantopasero, Melospiza melodia melodia
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Melospiza
Specio: M. melodia
Melospiza melodia
(Wilson, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kantopasero, Melospiza melodia, estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj de la genro de Melospizoj en la familio de Emberizedoj.

Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun malhela strieco en dorso kaj estas blankecaj sube kun malhela strieco kaj malhelbruna punktomakulo meze de la brusto. Ili havas brunan kronon (kun centra blankeca mallarĝa kronostrio) kaj longan brunan rondoforman voston. Ties vizaĝo estas griza kun bruna strio traokula kiu ĉirkaŭas la vangon kaj revenas al bekobazo kiel supra mustaĉa strio. La blanka gorĝo estas limigata de ambaŭflankaj mustaĉaj strizonoj. Pri subspecioj, oni rigardu sube.

En naturo ili estas facile konfuzataj kun la samgenrano la Linkolna pasero, kaj kun la Paserkulo. La unua povas esti agnoskata pro ties pli mallonga kaj griza vosto kaj diferenca kapobildo, kies brunaj vangoj formas klaran angulan makulon. La Paserkulo havas forkoforman voston kaj flavecajn punktojn en la vizaĝo se vidata de proksime.

Kvankam pri biotopo ili estas ĝeneralistaj[1], ties preferata habitato estas arbustecaj areoj kaj marĉoj, inklude salmarĉojn, tra plej parto de Kanado kaj Usono. Ili loĝas ankaŭ ĉe homaj areoj, kiaj ĉe ĉeurboj, laŭlonge de bordoj de agrikulturaj areoj, kaj laŭlonge de ŝoseflankoj. En sudaj lokoj, ili estas la tutan jaron loĝantaj birdoj. Nordaj birdoj migras al suda UsonoMeksiko, kie estas ankaŭ loka populacio de loĝantaj birdoj la tutan jaron. La Kantopasero estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon, kun kelkaj vidaĵoj en Britio kaj Norvegio.

Tiuj nearktaj birdoj manĝas surgrunde, en arbustoj aŭ en tre neprofunda akvo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Birdoj de salmarĉoj povas manĝi ankaŭ malgrandajn krustulojn. Ili nestumas ĉue en ŝirmita loko surgrunda aŭ en arboj aŭ arbustoj.

Ovoj[redakti | redakti fonton]

La ino de la Kantopasero demetas 3-5 ovojn, kiuj estas brunaj kun verdecblanka punkteco.

Kanto[redakti | redakti fonton]

La masklo de tiu specio uzas sian melodian kaj tre komplikan kanton por deklari posedon de sia teritorio kaj allogi inojn.

La kanto de la Kantopasero konsistas el kombino de ripetecaj notoj, rapidaj izolecaj notoj kaj trilado. La kantoj estas tre kraka, klara kaj preciza, pro kio ili estas tre facile distingeblaj por homaj oreloj. Partikulara kanto estas determinata ne nur de tono kaj ritmo sed ankaŭ pro la tembro de la trilado. Kvankam unu birdo povas koni multajn kantojn – ĝis 20 diferencaj melodioj kun tiom multe kiom ĝis 1,000 improvizitaj variaĵoj de la baza temo -, malkiel turdoj, la Kantopasero kutime ripetas la saman kanton multajn fojojn antaŭ ŝanĝi al diferenca kanto.


Gnome-speakernotes.svg
Kantopasero
Kvin alvokoj en unu minuto.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Kantopaseroj tipe lernas siajn kantojn el kelkaj aliaj birdoj kiuj havas najbarajn teritoriojn. Ili plej verŝajne lernos kantojn kunhavatajn komune inter tiuj najbaroj. Krome ili elektos proksiman teritorion aŭ forigos la birdojn el kiuj ili lernis. Tio permesas la Kantopaseron adresi al siaj najbaroj per kantoj kunhavataj komune kun tiuj najbaroj. Oni pruvis, ke la Kantopaseroj kapablas distingi najbarojn el fremduloj pro la bazo de la kanto, kaj ankaŭ ke la inoj kapablas distingi (kaj preferas) la kantojn de siaj partneroj el tiuj de aliaj najbaraj birdoj, kaj ke ili preferas la kantojn de la najbarojn al tiuj de la fremduloj.

Aliaj birdoj kiaj mimedoj ne kapablas efike imiti la kanton de la Kantopasero.

Kantanta Kantopasero en Whitby (Ontario).

Predantoj kaj parazitoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj predantoj de la Kantopasero estas katoj, akcipitroj kaj gufoj. Serpentoj, hundoj, kaj la amerika turfalko estas traktataj ambigue, sugeste, ke ili estas malpli da minaco. La Kantopasero rekonas malamikojn fare de kaj instinktaj kaj lernitaj modeloj (inklude kultura lernado), kaj alĝustas futuran kutimaron baze sur la propra esperto en trafoj, kaj el rigardi aliajn birdojn interagi kun malamikoj. Komparoj de eksperimentoj en breditaj birdoj por observado de birdoj en naturo sugestas, ke timo al gufoj aŭ akcipitroj estas instinktaj, sed timo al katoj estas lernata.[2]

La nestoj de Kantopasero estas parazitataj de la Brunkapa molotro. La molotraj ovoj estas tre proksime similaj al tiuj de la Kantopasero, kvankam la molotraj ovoj estas iom pli grandaj. La Kantopaseroj rekonas molotrojn kiel minaco kaj atakas la molotrojn kiam ili estas ĉe nesto. Estas iome da pruvo ke tiu kutimaro estas lernita pli ol instinkta.[2] Pli ĵusa studo trovis, ke la kutimo ataki molotrinojn ĉe nestoj povas fakte allogi molotran parazitadon ĉar la molotrinoj povas uzi tian konduton por identigi la inojn de Kantopasero plej verŝajne pretaj sukcese zorgi molotridon.[3] Alia studo trovis ke dum molotra parazitado rezultis en plia nesta malsukceso, ĉiukaze estis neglektindaj sekvoj sur la populacioj de Kantopasero kiam oni enmetis molotrojn en insulo. Tiu studo rimarkis ke nombraj eksplikaj faktoroj inkludas ke la Kantopaseroj faras multoblajn ovodemetadojn kaj la kapabloj de Kantopasero por zorgi la molotridojn.[4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Kantopasero estas unu el la birdoj kun plej nombraj subspecioj en Nordameriko, kaj eĉ je tutmonda skalo estas rivalo de specioj kiaj la Montalaŭdo, la Flava motacilo, la Flavabruna paĥicefalo aŭ la Insula turdo. Oni proponis 52 subspeciojn, el kiuj 24 estas konsiderataj validaj nuntempe.[5] Ĝi estas kompleksa specio.

Orienta grupo[redakti | redakti fonton]

Malgrandaj, brunecaj, longflugilaj formoj kun fortaj nigra strieco.

  • Melospiza melodia melodia (Wilson, 1810). La nomiga subspecio. Orienta duono de Nordamerika teritorio escepte marbordajn areojn sude el Novjorkio. Vintre ili migras suden. Tre kontrastaj, tre helaj kun nigra strieco sube, kaj grizaj bordoj en nigraj plumoj. Tiu populacio inkludas la formojn nomitajn kiel M. m. juddi Bishop, 1896; M. m. acadica Thayer kaj Bangs, 1914; M. m. beata (non Bangs) Todd, 1930; M. m. euphonia Wetmore, 1936; M. m. callima Oberholser, 1974; kaj M. m. melanchra Oberholser, 1974.
  • Melospiza melodia atlantica Todd, 1924. Loĝas en salmarĉoj de Atlantika marbordo el Novjorkio suden; ne migras. Diferencas el la nomiga pro griza dorso. Inkludas M. m. rossignolii Bailey, 1936.
  • Melospiza melodia montana Henshaw, 1884. La okcidenta subspecio okcidente de melodia al Roka Montaro. Kelkaj birdoj el la norda parto de ties teritorioj migras al nordokcidenta Meksikio vintre. Simila al la nomiga, sed pli granda, senkolora kaj kun pli svelta beko. Inkludas M. m. fisherella Oberholser, 1911.

Nordokcidenta grupo[redakti | redakti fonton]

Grandaj, malhelaj, kun svaga malhela strieco. Studo pere de DNA ĉe plej parto de formoj en tiu grupo konkludis, ke ili estas de kompare ĵusa deveno kaj ke la insulaj populacioj ŝajne devenas sendepende unu el alia.[6]

Ĉe Springfield (Oregono) komence de aprilo, tiu foto probable montras M. m. cleonensis aŭ hibridon kun "phaea".
  • Melospiza melodia maxima Gabrielson & Lincoln, 1951, Giganta kantopasero. Okcidentaj Aleŭtoj (Attu al Insulo Atka), loĝantaj birdoj. La plej granda subspecio, grando ĉirkaŭ tiu de la Kalifornia pipilo. Tre griza supre, longa, svaga strieco. Beko longa kaj svelta.
  • Melospiza melodia sanaka McGregor, 1901, Aleŭta kantopasero. Aleŭtoj el Insulo Seguam orienten al Golfo Stepovak, Alasko, kaj insuloj sude de Alaska Duoninsulo; loĝantaj birdoj. Simila al maxima; pli griza kaj beko eĉ pli svelta. Inkludas la Semidi kantopasero, M. m. semidiensis Brooks, 1919, kiu povus esti distinga subspecio tamen[7]. Inkludas ankaŭ la populacion el Insulo Amak[8] nome M. m. amaka Gabrielson & Lincoln, 1951 (Amaka kantopasero) kiu iĝis formortinta pro habitatodetruo, ŝajne malaperinte dum la semajnoj ĉirkaŭ jarfino de 1980/1981 (estis nekonfirmitaj vidaĵoj en 1987 kaj 1988).
  • Melospiza melodia insignis Baird, 1869, Bisĉofa kantopasero. Kodiak, Afognak, Sitkalidak, kaj Insulo Raspberry, kaj Kukak kaj Katmai en Alaska Duoninsulo; povas migri suden vintre. Malhelgriza, mezgranda formo.
  • Melospiza melodia kenaiensis Ridgway, 1900, Kenaja kantopasero. Loĝantaj birdoj; Pacifika marbordo de Kenaia Duoninsulo kaj insuloj de Prince William Sound; kelkaj loĝantaj birdoj, kelkaj migrantaj. Pli malgranda kaj pli bruna ol insignis.
  • Melospiza melodia caurina Ridgway, 1899, Jakutata kantopasero. Norda marbordo de la Golfo de Alasko, multaj migras al Pacifika Nordokcidento vintre. Pli malgranda versio de kenaiensis.
  • Melospiza melodia rufina (Bonaparte, 1850), Malhela kantopasero. Eksteraj insuloj de Aleksandra Insularo kaj Insuloj Reĝino Karlota; plej parto estas loĝantaj birdoj. Tre malhela, ruĝeca kaj malgranda formo. Inkludas M. m. kwaisa Cumming, 1933.
  • Melospiza melodia morphna Oberholser, 1899. Marborda regiono de centra Brita Kolumbio suden al nordokcidenta Oregono; loĝantaj birdoj. Pli hela, pli ruĝeca ol rufina. Iam M. m. cinerea (non Gmelin) (Audubon, 1839); M. m. phaea Fisher, 1902 estas centroregonaj hibridoj inter tiu subspecio kaj M. m. cleonensis.
  • Melospiza melodia merrilli Brewster, 1896. Loĝas inter la teritorioj de morphna kaj montana suden al norda Nevado; kelkaj migras suden vintre. Inkludas M. m. ingersolli McGregor, 1899 kaj M. m. inexspectata Riley, 1911 (Rileja kantopasero; inexpectata estas komuna eraro). Dubinde distinga; intermeza inter morphna kaj montana laŭ aspekto ankaŭ kaj povus esti hibridaj birdoj.
  • Melospiza melodia cleonensis McGregor, 1899. Sudokcidenta Oregono okcidente de la Kaskada Montaro sude al nordokcidenta Kalifornio. Bruneca al sablokolora, ĉefe en flankoj; sen grizo en dorso; sube kun iome da svaga bruna strieco.

Cismontana Kalifornia grupo[redakti | redakti fonton]

Flave nursomera teritorio, blue nurvintra kaj verde la tutan jaron

Malgrandaj, tre markataj kaj mallongflugilaj brunecaj formoj. Ĉiuj estas loĝantaj birdoj, escepte eventualaj birdoj el populacioj de altaj teroj.

  • Melospiza melodia gouldii Baird, 1858. Marborda centra Kalifornio, escepte Golfo de San-Francisko. Tre bruna kaj klare markata subspecio; sablokolorecaj (ne helgrizaj) bordoj de supra dorso. M. m. santaecrucis Grinnell, 1901 estas hibridoj kun birdoj el populacioj de suda kaj Centra Valo.
  • Melospiza melodia samuelis (Baird, 1858), Sanpabla kantopasero. Salmarĉoj de norda Golfo de San-Francisko kaj Golfo San Pablo. Malgranda, fajnbeka subspecio kun makulecaj olivecaj supraj partoj.
  • Melospiza melodia maxillaris Grinnell, 1909, Suisuna kantopasero. Marĉoj de Golfo Suisun. Malhelaj supraj partoj; brungrizaj dorsobordoj; diketa bekobazo.
  • Melospiza melodia pusillula Ridgway, 1899, Alameda kantopasero. Salmarĉoj de orienta Golfo San Francisco. Plej flava subspecio, pli pala ol samuelis kaj klara flava nuanco sube.
  • Melospiza melodia heermanni Baird, 1858. Centra marborda Kalifornio kaj Centra Valo suden al norda Baja California. Simila en koloro al maxillaris sed mezgranda kontinenta subspecio. Kelka variado nordo-sudo kun birdoj pli nigraj dorse, lokaj populacioj iam separataj kiel M. m. cooperi Ridgway, 1899 kaj M. m. mailliardi Grinnell, 1911. Tiu lasta, loĝanta ĉe Modesto, povus esti distinga.
  • Melospiza melodia graminea Townsend, 1890. Priskribita el Insulo Santa Barbara, Kanalinsuloj de Kalifornio. Pli malgranda, palgriza versio de heermanni. Origine nomata Santabarbara kantopasero; birdoj el Insuloj Koronadoj estis priskribitaj kiel M. m. coronatorum Grinnell kaj Daggett, 1903, tiuj el Sanmigelinsulo kiel M. m. micronyx Grinnell, 1928 kaj tiuj el San Clemente, Santa Rosa kaj Anakapa kiel M. m. clementae Townsend, 1890. Hibrida populacio kun heermanni en Insulo Santa Cruz. Formortinta el Santa Barbara (kaj eble el San Clemente) fare de sovaĝiĝintaj katoj, ĉ. 1967-1970.

Sudokcidenta grupo[redakti | redakti fonton]

Malgrandaj, palaj, ruĝeca strieco; ĉiuj loĝantaj birdoj.

  • Melospiza melodia fallax (Baird, 1854), Dezerta kantopasero. Sonora kaj partoj de Mojave-Dezerto al orienta Arizono. Palruĝeca dezerta formo. Sinonimoj estas M. m. saltonis Grinnell, 1909, M. m. virginis Marshall kaj Behle, 1942 kaj M. m. bendirei Phillips, 1943.
  • Melospiza melodia rivularis Bryant, 1888. Centra Baja California. Simila al fallax, hela brustostrieco kaj longa svelta beko.
  • Melospiza melodia goldmani Nelson, 1899. Ne trovata ankoraŭ for de la areo de El Salto, Orienta Patrinmontaro. Malhelruĝecbruna dorso kun bruneca strieco ĝuste kiel ĉe morphna.

Meksikebena grupo[redakti | redakti fonton]

Nigra punkteco, blankaj gorĝoj; ĉiuj loĝantaj birdoj.

  • Melospiza melodia adusta Nelson, 1899. Baseno de Río Lerma el Zakapu al Lago Yuriria. Markata nigra bildo en ventro kaj dorso, klara blanka gorĝo. Birdoj iĝas malpli ruĝecbrunaj pli oriente.
  • Melospiza melodia villai Phillips kaj Dickerman, 1957. Nasko de Río Lerma ĉe Toluca. Pli malhela kaj pli senkolore bruna ol adusta, distinge granda.
  • Melospiza melodia mexicana Ridgway, 1874. Hidalgo al Puebla. Pli senkolora kaj pli pala ol adusta, birdoj iĝas des pli grizecaj ju pli suden. Inkludas M. m. azteca Dickerman, 1963 kaj M. m. niceae Dickerman, 1963. "M. m. pectoralis" (ex von Müller, 1865) ne povas esti atribuita al konata populacio de kantopasero.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Vidata kiel tuto, la Kantopasero estas disvastigata kaj komuna kaj estas klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN. La taksonoj mailliardi, maxillaris, samuelis (ĉiuj kategorio 3), pusillula (kategorio 2) kaj graminea (kategorio 1) estas listataj kiel Specioj de Speciala Zorgo en Kalifornio.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Greenberg, R, " Feeding neophobia and ecological plasticity: A test of the hypothesis with captive sparrows." Animal Behaviour, Vol. 39, No. 2, (1990), pp. 375-379.
  2. 2,0 2,1 [2] Margaret M. Nice; Joost Ter Pelkwyk, "Enemy Recognition by the Song Sparrow" The Auk, Vol. 58, No. 2. (Apr., 1941), pp. 195-214.
  3. [3] James N. M. Smith1, Peter Arcese1 and Ian G. McLean, " Age, experience, and enemy recognition by wild song sparrows", Behavioral Ecology and Sociobiology, Vol. 14, No. 2 (Feb., 1984) pp. 101-106.
  4. [4] James N. M. Smith; Peter Arcese, "Brown-Headed Cowbirds and an Island Population of Song Sparrows: A 16-Year Study", The Condor, Vol. 96, No. 4. (Nov., 1994), pp. 916-934.
  5. Patten (2001), Arcese et al. (2002)
  6. Hare & Shields (1992)
  7. Gabrielson & Lincoln (1951)
  8. Pruett et al. (2004)
  9. CDFG (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arcese, P.; Sogge, M.K.; Marr, A.B. & Patten, M.A. (2002): Song Sparrow (Melospiza melodia). In: Poole, A. & Gill, F.: The Birds of North America 704. The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  • Beecher, M.D.; Campbell, S.E. & Stoddard, P.K. (1994): Correlation of Song Learning and Territory Establishment Strategies in the Song Sparrow. Proc. Natl. Acad. Sci. USA 91(4): 1450-1454. PDF plena teksto
  • BirdLife International (2004). Melospiza melodia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • California Department of Fish and Game (CDFG) (2006): California Bird Species of Special Concern.
  • Gabrielson, Ira N. & Lincoln, Frederick C. (1951): The Races of Song Sparrows in Alaska. Condor 53(5): 250-255. PDF plena teksto
  • Hare, M.P. & Shields, G.F. (1992): Mitochondrial-DNA variation in the polytypic Alaskan song sparrow. Auk 109(1): 126-132. PDF plena teksto
  • O'Loghlen, A.L. & Beecher; M.D. (1997): Sexual preferences for mate song types in female song sparrows. Animal Behavior 53(4): 835-841. PDFplena teksto
  • Patten, M.A. (2001): The roles of habitat and signalling in speciation: evidence from a contact zone of two Song Sparrow (Melospiza melodia) subspecies. Ph.D. diss., Univ. of California, Riverside.
  • Pruett, Christin; Gibson, Daniel D. & Winker, Kevin (2003): Amak Island Song Sparrows (Melospiza melodia amaka) are not evolutionarily significant. Ornithological Science 3: 133–138. COI:10.2326/osj.3.133 PDF plena teksto
  • Smith, J.N.M.et. al (1997): A metapopulation approach to the population biology of the Song Sparrow Melospiza melodia. Ibis 138:4, 120-128 Online publication date: 1-Jan-1997.
  • Stoddard, Beecher, M.D.; Horning, C.L. & Campbell, S.E. (1991): Recognition of individual neighbors by song in the song sparrow, a species with song repertoires. Behavioral Ecology and Sociobiology 29(3): 211-215.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj