Nova Hanso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la jaro 1980 en la nederlanda urbo Zwolle fondiĝis la interurba ligo Nova Hanso (Die Hanse). Ĝia celo estas plividebligi kaj intensigi la komunajn kulturajn ligojn inter tiuj urboj, kiuj ĉiuj dum la mezepoko apartenis al la interurba komerca ligo Hanso. Krom la subteno de interurba komerco, la celoj de la ligo estas spertointerŝanĝo pri la protektado de mezepokaj konstruaĵoj kaj monumentoj, subteno de la urba turismo kaj la flegado de kulturaj tradicioj el la mezepokaj Hansaj jarcentoj.

La urboj de la Nova Hanso estas

en Belarusio

en Belgio

en Britio

en Estonio

en Finlando

en Francio

en Germanio

en Islando

en Latvio

en Litovio

en Nederlando

en Norvegio

en Pollando

en Rusio

en Svedio

Eksteraj ligiloj