Sławno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sławno
Blazono
Sławno (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Sławna
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Sławieński
Komunumo Sławno
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1317
Koordinatoj 54° 22′ N, 16° 41′ O54.36666666666716.683333333333Koordinatoj: 54° 22′ N, 16° 41′ O
Areo 15,78 km2
Loĝantaro 13322 (en 2004)
Loĝdenso 844,2/km2
Poŝtkodo 76–100
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo ZSL
TERYT 4324413021
Estro Krzysztof Frankenstein
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Curie–Skłodowskiej 9
Poŝtkodo de estraro 76–100
Telefono de estraro 59 810-38-17
Fakso de estraro 59 810-33-40
Poŝto de estraro miroslaw.bugajski@slawno.pl
Komunuma retejo http://www.slawno.pl
v  d  r
Information icon.svg
Panoramo de la urbo sur la mapo de Lubinus el la jaro 1618
La strato Koszalińska - la bildkarto el la jaro 1912
Pokalo el funeltombo en Skåne, Svedio
La area de la funelpokalkulturo (TRB) en Eŭropo (tio estas kulturo en la neolitiko de ĉ. 4350 ĝis 2800/2700 a.K.
La vizaĝ-cindrournoj el la kulturo de Pomerio, ofte en la ĉirkaŭaĵo de Sławno
Hakilo el polurita ŝtono
La brakaj ornamaĵoj de la kulturo de Luzacio el la trezoro de Krobów (1200-1000 jaro a.K.), oni vidas la sunan krucon aŭ nomata la kvarfolia trifolio
La kulturo de Luzacio, la verda koloro
Eŭropo en preromia epoko aŭ Praromaniko, do en ferepoko:
  • ██ la nordiaj grupoj
  • ██ kulturo de Jastorf
  • ██ grupo de Harpstedt-Nienburger
  • ██ gentoj de keltoj
  • ██ kulturo de Pomerio
  • ██ kulturo de la domaj cindro-urnoj
  • ██ orient-balta kulturo
  • ██ okcident-balta kulturo de tumuloj (kairnoj)
  • ██ kultura de milograd
  • ██ estonaj grupoj
La Koŝalina Pordego en Sławno, el la 15a jc.
Disvastiĝo de la Wielbark-kulturo en la 3-a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork; Sur la mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra Maro, blua koloro: Romia Imperio.
Unu el la kromleĥoj de Wielbark-kulturo apud la vilaĝo Odry en Kaŝubio / Distrikto Chojnicki - la kromleĥoj estas parto de la granda nekropolo de gotoj)

Sławno estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando, loĝas en ĝi ĉurkaŭ 15 mil enloĝantoj. Ĝi apartenas al urbo ka komunumo Sławno en distrikto Sławieński.

La ĉirkaŭaĵo de Sławno dum neolitiko[redakti | redakti fonton]

La historio de la Tero de Sławno komencas en la antikveco. Sur la mezeŭropa ebenaĵo kaj Skandinavio la konstruantoj de la megalitoj apartenas al la funelpokalkulturo (vidu la la foton de la funelpokalo kaj mapon de la funelpokalkulturo). Al Pomerio la homaro alvenis ĉirkau la jaro 3500 a.K. el la nord-okcidenta Germanio kaj Jutlando. Nur kelkaj kilometroj de Sławno, en vilaĝo Borkowo, la antikva troviĝas la tombejo, la plej bone konservita pokcidenten de rivero Odro, datita de la jaroj 3000 – 1900 a.K. kaj de frua kaj malfrua Mezepoko. La ŝpurojn de tiu periodo oni rimarkis ĉefe en la malnova parto de vilaĝo. En kelkaj lokoj oni trovis ŝpurojn de la homaro el la kulturoj de Luzacio kaj Pomerio (vidu la du subajn mapojn). La bazo de la vivteno de tiuj kulturoj estis la bredado de dombestoj kaj agrikulturo. La nutraĵojn kompletigis ankaŭ la kolektado en arbaroj, ĉasado kaj fiŝkaptado. En la ĉiutaga vivo oni uzis ilojn faritaj de siliko (fajroŝtono), ŝtono (vidu la apudan foton de la ŝtona polurita hakilo), ostoj kaj ligno. La tiamaj setlantoj scipovis ankaŭ fari potojn kaj aliaj ceramikaĵojn krome ili scipovis teksadon (teksarton).

Oni fondis la setlejojn ĉefe sur la sablaj terenoj apud la akvo (rivero aŭ lago). Konstruataj estis la domoj en la formo de kvadrato aŭ rektangulo.

(la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Sławno dum la kulturo de Luzacio[redakti | redakti fonton]

La kulturo de Luzacio aperis ĉefe sur la terenoj de nuna Pollando kaj la ŝtatoj najbaraj dum la periodo de 1700 ĝis 500 jaroj a.K. (vidu la du apudajn mapojn kun kulturoj de Luzacio kaj Pomerio). Nord-okcidenten de Sławno, ĉe la rivero Wieprza (vjepĵa), estas defenda burgo konata kiel Malnova Krakovo. Tuj apude de ĝi estas la vojo gvidanta al simila burgo el la bronza epoko nun nomata Gałęziowa (gaŭenzjova). Tio estas kastelegoj probable de la kulturo de Luzacio. La Malnova Krakovo estas nur 9 kilometroj de Sławno. En tiama epoko apud la Malnova Krakovo estis la bordo de Balta Maro. De la tiama epoko ŝanĝiĝis la nivelo de la Balta Maro kaj ŝanĝiĝis la trogo de la rivero Wieprza kaj la grundo altiĝis. Ĉirkaŭ Sławno estas apundaj lokoj ekz. Sławsko (sŭavsko) kie oni trovis en la esplorfosaĵoj (en la burgo Sławsko) la ilojn de la kulturo de Luzacio. Nun estas granda enigmo kial la burgoj esti forlasitaj de la tiamaj setlantoj. La kulturo de Luzacio dum la ŝanĝo de la 7-a kaj 6-a jc a.K. transformiĝis al la kulturo de Pomerio (viudu la supran mapon). Tamen post la luzacia kulturo postrestis ornamitaj ceramikaĵoj, diversaj ornamaĵoj kaj burgoj.

(la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Historio de Sławno dum la migrado de gotoj[redakti | redakti fonton]

Ekipaĵo de la gota tombo de la Wielbark-kulturo (la 2-a - 3-a jc p.K.).
La gotaj kromleĥoj de Wielbark-kulturo en vilaĝo Węsiory en Kaŝubio

Kontaktoj de la popoloj de Skandinavio kun la homoj el la kulturo de Luzacio loĝantaj tiam en Pomerio, i.a. en Sławno komenciĝis jam supozeble en la jaroj 1300 a.K.. De la 4-a jc a.K. la homaro de la kulturo de Pomerio rapide disvastiigadis en centra Eŭropo. En tiu tempo la reprezentantoj de la kulturo de Luzacio forlasis siajn burgojn. Oni ne scias kial, sed parto de la sciencistoj supozas ke okazis tio pro la ŝanĝo de klimato kaj vetero. Tiam gotoj venis al Pomerio el la terenoj de nuna suda Svedio ĉirkaŭ la 1-a jc p.K.. La gotoj kun la loka homaro kreis la kulturon de Wielbark (vidu la apudan mapon). La ĉefa celo de gotoj ne estis konstanta setlado. Ilian restadon atestas tie abundaj arkeologiaj elfosaĵoj, ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Sławno. Gotoj forlasis tiujn terenojn migrante al suda oriento. La ĉefa direkto de ilia migrado estis la Bizanca Imperio. Probable la loka loĝantaro foriris kun la gotoj.

La slavoj renkontigis kun gotoj en la ĉirkaŭaĵo de la Nigra Maro. La migrado de slavoj estis al norda Eŭropo. En la 5-a jc la slavaj gentoj setligis la terenojn de nuna Pollando kaj en la ĉemara zono de la Balta Maro atingis ĝis la rivero Elbo.

(la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Supozata grandeco de la lando de la unua el la Piastoj Mjeŝko la 1-a (Pollando)
La Pomeria Princo Świętopełk la 2-a "Granda", bildo de gdanska pentristo Herman Han, ĝi toviĝas en la Katedrala Baziliko en Gdansko-Oliwa
La preĝejo de La Ĉielenpreno de Maria en Sławno
La preĝejo de La Ĉielenpreno de Maria en Sławno
La enir-portal al la preĝejo de La Ĉielenpreno de Maria en Sławno

Historio de Sławno en Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Slavoj aperis sur la terenoj de la nuntempa Sławno en la frua de Mezepoko, venante el la sud-oriento de Eŭropo. Rapide, ĉar jam fine de la 5-a jc p.K. ili okupis vastajn novajn terenojn. Foje seltiĝante la burgojn forlasitajn de la loĝantoj de Wielbark-kulturo. Sławno apartenis al la ŝtato de la unuaj Piastoj (vidu la apudan mapon). En la 12-a/13-a jc la unuaj princoj de Sławno estis Boguslavo kaj lia filo Racibor. Post la morto de Racibor en la jaro 1227 la urbo eniris la Princlandon de Okcidenta Pomerio. En la jaro 1236 la urbo estis konkerita de la princo de Gdansko Świętopełk la 2-a "Granda" (ŝvjentopelk) (vidu la apudan foton). Sławno estis en la limoj de Princlando de Gdansko ĝis la jaro 1308, kiam konkeris ĝin Margraflando Brandenburgio (vidu la apudan mapon). Tamen en la jaro 1316 brandenburgianoj trandonis ĝin al la princoj de Okcidenta Pomerio. Urborajtoj laŭ la leĝo de Lubeko de la 22-a de majo 1317. Oni akceptis la blazonon de la kaŝuba familio de Svencoj, nomata fiŝogrifo "Pobędzie" (pobendzje). Baldaŭ post la urborajtoj la urbo ekhavis la municipan estraron (memestraron). La Urba Konsilantaro konsistis el la du urbestroj, trezoristo nomata intendanto, konsilianoj nomataj konsuloj kaj sekretario. La urbo havis tri pordegojn, kiuj estis konstruitaj kun la defendmuroj en la 14-a jc. La ĉefaj okupoj de la urbanoj estis metio, komerco kaj agrokulturo.

(la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Historio de Sławno de la 16-a ĝis 20-a jc[redakti | redakti fonton]

La Urbodomo en Sławno
La stacidomo en Sławno
La poŝtoficejo en Sławno, el la jaro 1905
La preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Sławno, el la jaroj 1925-1928
La vilao de A.Schultz (prononcu: ŝulc), el la jaro 1897

Ĝis la jaro 1637 la urbo apartenis al princoj de Okcidenta Pomerio. Post la Tridekjara milito (vidu la apudan mapon) kiu faligis ekonomion de la regiono, la urbon Sławno konkeris Brandenburgio, kaj de la jaro 1701 Prusio. De la 17-a jc iom post iom la urbo estas germanigata. En la 18-a jc komenciĝis la vigligo ekonomia. Aperis tiam en la urbo teks-manufakuroj. Komence de la 19-a jc en la urbo aperis nova municipo. Oni kreis la Urban Konsilantaron kaj magistraton kun urbestro (vidu la apudan foton de la urbodomo). En la 19-a kaj 20-a jarcentoj Sławno estis la centro de malpeza industrio kaj metio. Disvolviĝis la edukado. Aperis gimnazio kaj la unuaj bankoj. En la turnopunkto de la 19/20a jarcentoj komencis disvolviĝi la infrastrukturo de la urbo kaj de la urba trafiko. Disvolviĝis la fervojaj kaj poŝtaj linioj (vidu la apudan foton de la poŝtoficejo el la jaro 1905 kaj la stacidomo). Tiam estis konstruitaj: buĉejo, gasproduktejo kaj laktejo. La unua akvodukto, ĝi estis konstruita el la lignaj tuboj en la jaro 1860. Krome en la jaro 1911 aperis la unua elektrocentralo kaj elktrigado de la tuta urbo, tamen tion oni komencis fari jam en la fino de la 19-a jc. Iom pli poste aperis en la urbo la telefon-centralo. La unua radioricevilo aperis en la urbo en la jaro 1924. En la jaro 1928 estis konstruita la katolika preĝejo de la Sankta Antonio de Padovo (vidu la apudan foton).

(la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Historio de Sławno dum la Dua Mondmilito kaj post ĝia fino[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito Sławno esti detruita preskaŭ 50 procente. Post la rekonstruo de la militaj detruoj ekestis la disvolvo de la industrio. En la fino de la milito en marto 1945, la cento de la urbo estis grandparte ruinigita. Detriutaj ankaŭ estis la industriaj objektoj. Posta la fino de la Dua Mondmilito oni establiĝis novaj entreprenoj, i.a. la Vestaĵ-kooperativa entrepreno „Sławianka” kaj la Ŝtata Maŝin-Centro. Komence de la sesdekaj jaroj de la 20-a jc oni komencis konstruon de la municipaj loĝejoj, akj iom poste la konstruon de la kooperativaj loĝejoj. Ĝis la jaro 1975 Sławno apartenis al Vojevodio de Koszalin. Kum la jaroj 1975 – 1998 administre apartenis al Vojevodio de Słupsk. En la naŭdekaj jaroj de la 20-a jc en Sławno estis granda senlaboreco. Nun ĝi iom malgrandiĝis. En la jaro 1939 en la urbo vivis preskaŭ 10 mil da loĝantoj, kaj en la jaro 1946 duono de tiu nombro. Sławno hodiaŭ havas ĉirkaŭ 14 mil da loĝantoj.

(la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

BIBLIOGRAFIO:

1. Biskup Marian, Labuda Gerard (1985): La historio la Teŭtona Ordeno en Prusio. Mastrumado. Socio. Ŝtato. Ideologio, Wydawnictwo Morskie / La Mara Eldonejo, Gdansko.

2. Bończa-Bystrzycki Lech (1997): La katolika preĝejo (vikariejo) de Sankta Antonio de Padovo en Sławno (1924 – 1945), Kultur-domo en Sławno, Sławno.

3. Cnotliwy Eugeniusz (1982): Białogard. Burgo de frua Pollando, la Regiona Muzeo en Koŝalino, Koszalin.

4. Labuda Gerard (1987): Studoj pri la komencaj jaroj de pola ŝtato, la 1-a vol., UAM (Universitato de Adam Mickiewicz), Poznano.

5. Labuda Gerard (1988): Studoj pri la komencaj jaroj de pola ŝtato, la 2-a vol., UAM (Universitato de Adam Mickiewicz), Poznano.

6. Labuda Gerard (1947): Granda Pomerio en historio de Pollando, Wydawnictwo Zachodnie / Okcidenta Eldonejo, Poznano.

7. Łowmiański Henryk (1964): La komencaj jaroj de Pollando. El la historio de slavoj dum la unua jarmilo p.K., PWN (La Ŝtata Scienca Eldonejo), Varsovio.

8. Pazyra Stanisław (1965): La urboj dum Pola Jarmilo, Ossolineum, Vroclavo.

9. Spors Józef (1973): politika historio de la Teroj de Sławno, Słupsk kaj Białogard en la 12-a ĝis 14-a jc, Wydawnictwo Poznańskie / Poznana Eldonejo, Poznano.

10. Strzelczyk Jerzy (1984): Gotoj. Realo kaj legendo, PIW, Varsovio.

Franz Mehring, naskiĝis la 27an de februaro 1846 en Sławno, mortis la 28an de januaro 1919 en Berlino - la germana filozofo kaj marksisto, kunkreinto de Komunista Partio de Germanio.
Robert Radosz, naskiĝis la 8an de julio 1975 en Sławno - pola vojbiciklisto, medalĉampiono de Pollando.
Wolfgang Weber, la germana futbalisto naskita en Sławno, ĉefe ludanta en la kolonja futbala klubo 1. FC Köln (dum la matĉo kontraŭ Argentino, dum la Futbala Mondpokalo 1966 - akirante arĝentmedalon).

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Radosz, naskiĝis la 8an de julio 1975 en Sławno - pola vojbiciklisto, medalĉampiono de Pollando. (vidu la suban foton).


Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

La 30-an de majo 2015 venis de Darłowo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo, Łowicz, Sztum, Kwidzyn, Rumia, Mysłowice, Elbląg, Słupsk, Kępice, Darłowo, la ekspozicion invitis al la urbo Sławno doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz el Słupsk kune kun Krzysztof Frankenstein la Urbestro de Sławno.