Ruĝkrura naivulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝkrura naivulo
Ruĝkrura naivulo (blanka morfo) ĉe la Nacia Parko Rifo Tubbataha, Filipinoj.
Ruĝkrura naivulo (blanka morfo) ĉe la Nacia Parko Rifo Tubbataha, Filipinoj.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sulo Sula
Specio: S. sula
Sula sula
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝkrura naivulo (Sula sula) estas granda birdo (71 cm) de la familio de Suledoj. Kiel sugestas ties nomo, plenkreskuloj ĉiam havas ruĝajn piedojn, sed la koloro de la plumaro povas varii. Ili reproduktiĝas kolonie en tre apartaj insuloj de tropikaj oceanoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapa detalo, Tubbataha.
Flugante blanka morfo.

Tiu ĉi estas la plej malgranda naivulo (71 cm longa) kun enverguro de 137 cm. Ili havas tre ruĝajn krurojn kaj piedojn. La beko estas bluverda (pli helblua en supra makzelo, pli verdeca en suba makzelo kaj pli helgriza pinte) kun rozkoloraj makuletoj ĉebaze nome fajne laŭlonge de la frunt-eko kaj pli larĝe ĉe la tuta bazo de la suba makzelo inter tiu kaj la fajna nigra bordo kiu larĝiĝas ĉe la gorĝa zono. La bridoj ĉirkaŭ la okuloj estas tre brilbluaj.

Tiuj birdoj povas aspekti laŭ du aŭ tri formojfazoj:

  • En la blanka fazo ili estas ĉefe blankaj kaj havas nigrajn flugilpintojn. Krome ili havas iom flavecajn kapon kaj kolon (malpli surdorse kaj voste), tiele ili estas la ununuraj naivuloj kiuj iom similas al veraj suloj, genro Morus. Estas ankaŭ blanka morfo kun nigra vosto, kiu povas facile esti konfuzata kun la Nazka kaj la Maska naivuloj.
  • En la bruna aŭ kafkolora fazo ili estas tute brunaj kaj pli helaj kape, kole kaj bruste. La blankavosta bruna morfo estas simila, sed havas blankajn ventron, pugon kaj voston. La blankakapa kaj blankavosta bruna morfo havas ĉefe blankajn korpon, voston kaj kapon, kaj brunajn flugilojn kaj dorson.
  • Esta intermeza fazo kun kapo, kolo kaj subaj partoj blankflavecaj kaj supraj partoj brunaj.

Tiuj morfoj komune reproduktiĝas kune ekzemple en la kolonio de la insulo St Giles (Trinidado kaj Tobago), sed ĉe plej regionoj hegemonias unu aŭ du morfoj; ekz. ĉe Galapagoj, plej apartenas al la bruna morfo, kvankam ekzistas ankaŭ la blanka morfo. Tiuj fazoj estas varieblaj kaj povas okazi samtempe en la sama kolonio.

Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj junuloj estas brunecaj kun pli malhelaj flugiloj, kaj palaj rozkolorecaj piedoj, dum idoj estas kovrataj per densa blanka lanugo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Naivulido.

Ili estas lertaj en plonĝado kaj fiŝkaptado, sed mallertaj por ekflugo kaj surteriĝo. Ili estas spektaklaj plonĝantoj en oceanon je alta rapido por kapti predojn. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn (ekzemple flugofiŝoj) aŭ kalmarojn kiuj ariĝas en grupoj ĉe la surfaco.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili vintrumas enmare kaj ili ne malproksimiĝas de siaj kolonioj, kie nestiĝas en multnombraj kolonioj de insuloj en plej tropikaj oceanoj. La ino demetas nur unu kalkecan bluecan ovon sur nesto el bastonetoj sur arbo aŭ arbusto kaj rare surgrunde. La ovon kovas ambaŭ gepatroj dum 45-46 tagoj. La ido flugas kiam ĝi estas trimonata kaj flugos malproksime kiam ĝi estos kvinmonata.

Paroj kuniĝas por kelkaj sezonoj. Ili okazigas ceremoniajn parigadojn per dancado, laŭta fajfado (akra gakado) kaj maskla montrado de ruĝaj kruroj kaj blua gorĝo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tropika birdo de Ameriko, kiu troviĝas el Karibio ĝis nordorienta Brazilo ĉe marbordoj de Atlantiko, kaj el la marbordoj de Peruo ĝis suda Meksiko, inklude la arkipelago de Galapagoj, kie ili kunloĝas kun la Blukrura naivulo. Tra la Pacifika Oceano ĝi disvastiĝas al Sudorienta Azio, al Havajo, kaj eĉ tra la Hinda Oceano al areo de Madagaskaro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]