Saksio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
Saksio | |||
germane: Sachsen | |||
Federacia lando | |||
Elaviadila foto de urbo Dresdeno
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Saksio | ||
Distriktaroj (ĝis la 1-a de marto 2012) | Dresden, Chemnitz, Leipzig | ||
Distriktoj | 10
| ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaroj | Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro | ||
Najbaras kun | 9
| ||
Riveroj | 5
| ||
Ĉefurbo | Dresdeno | ||
- koordinatoj | 51° 03′ N 13° 44′ O / 51.050 °N, 13.733 °O (mapo) | ||
Areo | 18 413,91 km² (1 841 391 ha) | ||
Loĝantaro | 4 086 152 (decembro 2022) | ||
Denseco | 221,91 loĝ./km² | ||
Ministroprezidanto | Stanislaw Tillich (CDU) ekde 2008 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-SN | ||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||
Landa Esperanto-asocio | Saksa Esperanto-Ligo | ||
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
| |||
La administra divido de Saksio
| |||
Vikimedia Komunejo: Saxony | |||
Retpaĝo: sachsen.de | |||
Saksio aŭ Saksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 4 086 152 loĝantojn.
La nomo "Saksio" venas de la Saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.
Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.
Urboj kaj geografio
Lepsiko, Dresdeno, Chemnitz, Zwickau
Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Bautzen, Brand-Erbisdorf, Flöha, Freiberg, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Pirna, Plauen (Vogtland), Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz
Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,
Administra strukturo
Distriktaroj (Regierungsbezirke)
Saksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.
Distriktoj (Landkreise)
En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj.
- Bautzen
- Ercmontaro
- Görlitz
- Leipzig
- Meißen
- Mittelsachsen
- Nordsachsen
- Sächsische Schweiz-Osterzgebirge
- Vogtland
- Zwickau
- Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
- Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
- Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)
Komunumoj
Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 enloĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio
Eksteraj ligiloj
greke http://www.hoeckmann.de/imagesdeutsch/sachsen.gif greke http://www.stadtplandienst.de/sachsen.asp greke http://www.statistik.sachsen.de/wahlen/allg/Seite_1.htm greke http://www.esperanto.de/sachsen/ Esperanto-junularo de Saksio greke http://www.esperanto-dresden.de Esperanto en Dresdeno kun multaj ligiloj
|
|