Vikipediisto:Thomas Guibal

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenon al la paĝo de Thomas Guibal

sur Vikipedio, la libera reta enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

dimanĉo

18-a

majo 2008

 Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj · Provejo  


Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio.
Polico
Mi estas policestro.
Francio Francio
Mi venas el Francio.
Montpellier
Mi loĝas en Montpellier.
Tiu ĉi uzanto plezure legas preskaŭ ion ajn.
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
eo
2
Tiu ĉi uzanto havas meznivelan scion de Esperanto.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
Labradoro Mi estas fervora adoranto de ĉiuj hundoj, escepte de la abomenindaj pudeloj.
« Oni povas peti al mi, ke mi serĉadu verecon, sed ne ke mi trovu ĝin. » - Denis Diderot (1746)


[redaktu] Pri mi

Tutkoran saluton al vi, samideanoj ! Mi naskiĝis la 2-an de septembro 1982 kaj devenas de Landrecies, eta komunumo lokita norde de Francio, kie mi travivis mian infanecon. Mi abiturientiĝis je la jaro 2000 kaj sekve studadis juron, ekonomion kaj politikon ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, kies diplomon mi obtenis en 2005. Mi antaŭ ne longe sukcesis la konkurson por eniri la polican akademion de Saint-Cyr-au-Mont-d'Or, kie oni formas la estontajn polickomisarojn de Francio. Mi do estas ankoraŭ polic-kursano, kaj normale nur enoficiĝos je julio 2008. Ĝis tiam, mi alternos teoriajn kursojn en Saint-Cyr kun praktikaj lernoservoj en Montpellier, la bela mediteranea ĉefurbo de Langvedoko-Rusiljono.

Mi ekesperantiĝis aŭtonome kaj pro mia propra iniciato en 2004, per la bonega programo Kurso de Esperanto, kies simplaj dudek lecionoj lernigis al mi ĉion, kion mi bezonis por ekparoli la Internacian Lingvon (dankon al la programistoj !). Lerni Esperanton mi decidis post la samjara eŭropa baloto, okaze de kiu kandidatiĝis la membroj de Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE). Mi nun kapablas redakti en E-o relative bone, sed fakte ankoraŭ neniam trafis okazon por paroli ĝin.

Mi estas sufiĉe antikva vikipediisto : mian unuan redakton mi aŭdacis fari je la 13-a de novembro 2004 sur la franclingva Vikipedio. Mi tiam nomiĝis « Manchot sanguinaire » (t.e. sangosoifa pingveno !) kaj redaktis ekskluzive la francan version de la enciklopedio. Apartan konton por la esperanta Vikipedio mi nur kreis je la 5-a de oktobro 2005. Ekde tiam, mi malaktiviĝis el la franca versio pro manko de tempo, kaj klopodas por resti aktiva kaj utila almenaŭ tie ĉi, kontribuante kiel eble plej ofte.

En mia provejo mi nuntempe tradukas el la angla la artikolon pri :
D. B. Cooper

[redaktu] Ĉefaj kontribuoj

[redaktu] Tradukindaj artikoloj

[redaktu] Korektendaj artikoloj

[redaktu] Prilaborendaj kategorioj

Kategorio:Slovakaj Akvofaloj - Kategorio:Libroj - Kategorio:Naciaj parkoj - Kategorio:Flughavenoj

Aliaj lingvoj