La generalo en sia labirinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de la unua traduko de la libro al la angla lingvo.

La generalo en sia labirinto (hispane El general en su laberinto) estas romano verkita de la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez. Ĝi estas fikcia raporto pri la lastaj tagoj de Simón Bolívar, la fama fondinto kaj ŝtatestro de Granda Kolombio. La libro estis unue eldonita en 1989, kaj priskribas la finan vojaĝon de Bolívar el Bogoto al la karibia bordo de Kolombio, cele al eŭropa ekzilo kaj fuĝo el Sudameriko. En tiu diktator-romano pri tutkontinenta heroo, "malespero, malsaneco kaj morto neeviteble venkas amon, sanon kaj vivon"[1]. Rompante la tradician, heroan legendon pri "El Libertador" Bolívar, García Márquez tute kontraŭe bildigas kompatindan protagoniston, antaŭtempe maljunan viron, kiu estas korpe malsana kaj mense elĉerpita[2]. La romano do celas esplori la labirinton de la vivo de Bolívar, per la rakontado de liaj memoraĵoj.

Pro la antaŭa sukceso de aliaj verkoj kiel Cent jaroj da solecoAmo en la tempoj de ĥolero, García Márquez decidis verki ion pri la "Granda Liberiganto", post kiam li legis nefinitan romanon pri Bolívar fare de sia amiko Álvaro Mutis. Al la teksto de Mutis li ekzemple pruntis ĝian kadron, tio estas la vojaĝo de Bolívar laŭlonge de la rivero Magdalena en 1830. La aŭtoro bezonis du jarojn por studadi variajn fontojn, inkluzive de la ampleksaj memuaroj de la irlanda asistanto de Bolívar, Daniel Florence O'Leary, sed ankaŭ pere de multaj aliaj historiaj dokumentoj aŭ interparoladoj kun historiistoj.

La generalo en sia labirinto estas mikso de variaj literaturaj ĝenroj, tiel ke ĝia klasifikado montriĝas tre malfacila. Komentistoj emas malkonsenti pri ĝia ekzakta naturo, ie inter romano kaj historia raporto. García Márquez ja insertis interpretitajn aŭ fikciajn elementojn, eĉ koncerne la plej intimajn aferojn de la heroo, kio kaŭzis skandalon tra Sudameriko. Multaj sudamerikaj eminentuloj tiam opiniis, ke la romano difektis la honoron de unu el la plej gravaj historiaj personoj de la regiono, kaj proponis negativan vidpunkton al eksteraj legantoj. Aliaj tamen konsideris la verkon kiel stimulilon por sudamerika kulturo, esperante ke ĝi helpos la regionon konscii pri siaj multaj politikaj problemoj.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Granda Kolombio, estrita de Simón Bolívar ekde 1819 ĝis 1830, etendiĝis sur la plej granda parto de norda Sudameriko.

García Márquez origine ekhavis la ideon verki libron pri Simón Bolívar danke al sia amiko kaj kolega verkisto Álvaro Mutis, al kiu la romano estas do dediĉita[3]. Mutis antaŭe komencis verki libron titolitan El Último Rostro, pri la lasta vojaĝo de Bolívar laŭlonge de la rivero Magdalena, sed li neniam finis ĝin. García Márquez jam de longe konsideris skribi ion pri la rivero Magdalena pro tio, ke li akurate konis tiun regionon ekde sia junaĝo[4]. Du jarojn post la legado de El Último Rostro, García Márquez petis permeson de Mutis por verki libron pri la lasta vojaĝo de Bolívar[5].

García Márquez opiniis, ke plejmultaj disponeblaj informoj pri Bolívar estis partiecaj aŭ unudimensiaj : "Neniu iam diris en la biografioj pri Bolívar, ke li kantis aŭ estis konstipita (…) sed historiistoj ne diras tion, ĉar ili kredas, ke tio ne gravas"[6]. En la epilogo de la romano, García Márquez malkaŝas, ke li studadis fontojn dum du jaroj por verki la libron. Tia tasko montriĝis malfacila pro lia manko de sperto rilate al historia esploro[7], sed ankaŭ pro manko de dokumentaj fontoj pri la fino de la vivo de Bolívar[5].

García Márquez esploris kaj legis vastan kvanton da diversaj historiaj dokumentoj, inkluzive de leteroj fare de Bolívar mem, de 19-a jarcentaj gazetoj, kaj de la 34-volumaj memuaroj de Daniel Florence O'Leary. Li cetere helpis sin per la konsulto de multaj ekspertoj, interalie la geografo Gladstone Oliva, la historiisto kaj samlandano Eugenio Gutiérrez Celys (kiu kunverkis libron titolitan Bolívar Día a Día kun la historiisto Fabio Puyo) kaj la astronomo Jorge Perezdoval. García Márquez ekzemple uzadis inventaron desegnitan de Perezdoval por determini la noktojn, kiujn Bolívar pasis sub plena luno. García Márquez cetere kunlaboris zorgeme kun Antonio Bolívar Goyanes, malproksima familiano de Simón Bolívar, dum la longa provlegado de la teksto[8].

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La intrigo de la romano okazas en 1830, fine de la militoj cele al la sendependigo de Sudameriko el Hispanio. La plej granda parto de Hispanameriko jam estis sendependiĝinta je tiu dato : nur Kubo kaj Puerto Rico tiam restis regitaj de Hispanio.

Hispanio kaj Portugalio bezonis nur kelkajn jardekojn por konkeri Sudamerikon, post la unua alteriĝo de Kristoforo Kolumbo en 1498 al la hodiaŭa marbordo de Venezuelo. Komence de la 19-a jarcento, pluraj elementoj ekdifektis la potencon de Hispanio en ties kolonioj : la invado de Hispanio fare de Napoleono en 1808, la abdiko de Karlo la 4-a, la sekva rezigno de Fernando la 7-a koncerne lian heredrajton, kaj la alveno de Joseph Bonaparte sur la hispanan tronon[9]. La kolonioj kvazaŭe elŝiriĝis el Hispanio, kaj la usona kaj franca revolucioj inspiris samajn ideojn al multaj kreolaj, ameriknaskitaj idoj de hispanaj kolonianoj, kiuj provis profiti el la tiama malforteco de Hispanio. Sudameriko estis konsekvence ekregita de sendependaj junta kaj de koloniaj, aŭtonomaj registaroj[10].

Dum la fruaj 1800-aj jaroj okazis la unuaj provoj por liberigi Sudamerikon el Hispanio, estritaj de Bolívar en la norda parto de la kontinento. Li kaj aliaj sendependaj movadoj gajnis multajn batalojn en Venezuelo, Nova Granado kaj sur la hodiaŭaj teritorioj de Ekvadoro kaj Peruo. Bolívar preskaŭ realigis sian revon pri la unuigo de hispanamerikaj nacioj sub unu centra registaro. Ne longe post la sendependiĝo de la sudamerikaj kolonioj, problemoj tamen aperis en la ĉefurboj, kaj kelkaj provincoj spertis enlandajn militojn. Bolívar perdis multajn subtenantojn kaj malsaniĝis. Opozicio kontraŭ lia prezidanta mandato pluakriĝis, kaj en 1830, post 11-jara reĝado, li rezignis kiel prezidanto de Granda Kolombio[11].

Resumo[redakti | redakti fonton]

Gramatike, la romano estas skribita laŭ la tria persono, kaj estas cetere punktita per subitaj memoraĵoj pri variaj okazaĵoj koncerne la antaŭan vivon de Simón Bolívar. La intrigo komencas la 8-an de majo 1830 en Santa Fe de Bogotá. La generalo preparas sian vojaĝon al la havenurbo Cartagena de Indias, celante eliri el Kolombio kaj atingi Eŭropon. Post lia demisio kiel prezidanto de Granda Kolombio, malamikiĝas la popoloj de la landoj, kiujn li antaŭe helpis sendependigi. Oni interalie skribaĉas sloganojn kontraŭ li sur muroj, aŭ ĵetas rubaĵojn al li. La generalo do deziras ekiri kiel eble plej rapide, sed devas unue rememorigi al la vic-prezidanto, la generalo Domingo Caycedo, ke li bezonas validan pasporton por forlasi la landon. La generalo eliras el Bogoto kune kun siaj malmultaj, ankoraŭ lojalaj oficiuloj, inkluzive de sia konfidenculo kaj ĉefasistanto José Palacios. Fine de la unua ĉapitro aperas lia plena, oficiala nomo, t.e. la generalo Simón José Antonio de la Santísima Trinidad Bolívar y Palacios, por la ununura fojo en la tuta romano.

Jen la vojaĝo farita de Simón Bolívar, kiel priskribita de García Márquez. Ĝi komencis en Santa Fe de Bogotá, kaj finiĝis pro lia morto ekster Santa Marta.

Dum la unua nokto de la vojaĝo, la generalo haltas en Facatativá kun sia kunularo, kiu konsistas el José Palacios, kvin asistantoj, liaj sekretarioj kaj hundoj. Tiam klare evidentiĝas la pereinta prestiĝo de la generalo : la inversigo de lia fortuno ŝajnas tiel granda, ke tio eĉ surprizas Bolívar mem. Lia nekonata malsano kaŭzas videblan korpan difektiĝon, tiel ke li fariĝas preskaŭ nerekonebla : pasantoj senĉese konfuzas la generalon kaj lian ĉefasistanton.

Malgraŭ multaj prokrastoj, la generalo kaj sia kunularo alvenas al Honda, kie la guberniestro Posada Gutiérrez organizas tri tagojn da festoj. Dum la lasta nokto en Honda, la generalo revenas malfrue al sia tendaro kaj retrovas malnovan amikinon, Miranda Lyndsay, kiu atendis lin. Bolívar tiam memoras, ke antaŭ dekkvin jaroj, Miranda lernis pri komploto kontraŭ li kaj tiel savis lin. La sekvan matenon, la generalo komencas sian vojaĝon laŭlonge de la rivero Magdalena. Evidentiĝas ambaŭ lia korpa malforteco kaj granda orgojlo, kiam li pene malsupreniras la deklivon ĝis la kajo : li videble bezonas portitan seĝon, sed firme rifuzas uzi ĝin. La grupo tranoktas en Puerto Real, kaj la generalo sekve asertas, ke li vidis kantantan virinon dum nokto. Liaj asistantoj kaj gardisto entreprenas serĉadon, sed malsukcesas trovi iun ajn spuron, kiu provus la ĉeeston de virino.

La generalo kaj sia kunularo sekve alvenas la havenurbo Mompox. Ili estas tie haltigitaj de polico, kiu simple ne rekonas Simón Bolívar. La policistoj petas lian pasporton, sed li bedaŭrinde ankoraŭ ne havas ĝin. Loka polico finfine malkovras lian veran identecon, kaj eskortas lin ĝis la haveno. La loka loĝantaro kredas, ke li ankoraŭ estas prezidanto de Granda Kolombio, kaj do preparas bankedojn por honori lin. Tio tamen estas nur granda malŝparo de manĝaĵoj, ĉar al la generalo mankas apetito kaj forteco. Post pluraj tagoj, Bolívar kaj sia anaro ekiras al Turbaco.

La grupo pasas maldorman nokton en Barranca Nueva, antaŭ ol alveni al Turbaco. Ili origine planis daŭrigi la vojaĝon ĝis Cartagena dum la sekva tago, sed la generalo lernas, ke estas tie neniu disponebla ŝipo direkte al Eŭropo, kaj cetere ke la pasporto de la generalo ankoraŭ ne alvenis el Bogoto. Dum sia restado en Turbaco, Simón Bolívar ricevas vizitojn de la generalo Mariano Montilla, kaj de kelkaj aliaj amikoj. Lia malsaniĝo iĝas pli kaj pli evidenta : unu el liaj vizitantoj priskribas lian vizaĝon, kiel tiun de mortinta homo[12]. En Turbaco reiras kun Bolívar la generalo Daniel Florence O'Leary, kiu informas lin pri disvolviĝantaj politikaj intrigoj : Joaquín Mosquera, nomumita kiel la nova prezidanto de Granda Kolombio, ja regas la landon, sed lia legitimeco restas kontestita de Cartagena. La generalo dolore konscias, ke lia "revo ekis disfali je la sama tago, kiam ĝi estis plenumita"[13].

Simón Bolívar finfine ricevas sian pasporton, kaj du tagojn poste li ekiras kun sia kunularo direkte al Cartagena kaj al la marbordo, kie oni organizas pliajn mondumajn kunvenojn por honori lin. Tie li estas senĉese ĉirkaŭita de virinoj, sed li montriĝas tro malforta por entrepreni seksrilatojn. La generalo estas ege kortuŝita, kiam li lernas, ke lia amiko kaj ideala posteulo kiel prezidanto, Antonio José de Sucre, estis embuskita kaj murdita.

Bolívar sekve lernas el unu el siaj asistantoj, ke la generalo Rafael Urdaneta ĵus eksigis la registaron en Bogoto. Estas plie raportoj pri manifestacioj kaj tumultoj por petegi la revenon de Bolívar kiel prezidanto. La grupo de la generalo vojaĝas ĝis la urbo Soledad, kie ili restas dum pli ol unu monato. La generalo plu malsaniĝas, kaj en Soledad li akceptas konsulti kuraciston por la unua fojo. Simón Bolívar neniam foriras el Sudameriko : li finas sian vojaĝon en Santa Marta, tro malforta por daŭrigi ĝin, akompanate nur de sia kuracisto kaj plej intimaj asistantoj. Li mortas en mizeraj kondiĉoj, kaj el li restis nur la ombro de la homo, kiu sendependigis la plej grandan parton de kontinento.

Personoj[redakti | redakti fonton]

La generalo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Simón Bolívar

Simón Bolívar pentrita en 1825 de José Gil de Castro.

La ĉefa persono de la romano estas "la Generalo", ankaŭ nomita "la Liberiganto". García Márquez nur unufoje referencas al tiu protagonisto kiel "Simón Bolívar", la historia famulo, kies plena titolo fakte estis Generalo Simón José Antonio de la Santísima Trinidad Bolívar y Palacios. La generalo de la romano plene baziĝas sur la vivo de Bolívar. Sed la portreto farita de tiu nacia kaj hispanamerika heroo defias tradiciajn ideojn, kaj la publikigo de la teksto do kaŭzis skandalon en pluraj regionoj[14].

Komence de la romano, la generalo estas 46-jara[15], kaj li malrapide agonias kaj mortas dum sia lasta vojaĝo al la havenurbo Cartagena de Indias, kie li planas ŝipveturi al Eŭropo. Kiel rimarkas Palencia-Roth, "Bolívar estas tie montrita ne nur kiel viktimo, sed ankaŭ kiel agento de la tragikaj, politikaj malperfektaĵoj de Sudameriko"[14]. Historie, la prestiĝo de Simón Bolívar ekis malgrandiĝi en 1824, post la venko de lia generalo Antonio José de Sucre en la batalo de Ayacucho. La romano emfazas, ke la historia Bolívar neniam reedziĝis post la morto de sia edzino, María Teresa Rodríguez del Toro y Alayza. García Márquez uzadis aliajn atestitajn faktojn por fondi sian fikcian portreton de Bolívar, ekzemple lia legenda sindonemo al armeo, lia antaŭtempa maljuniĝo[16] aŭ lia kutime akra humoro. Pri tiu lasta trajto iam rimarkis lia asistanto O'Leary, ke "lia postulema kaj malpacienca temperamento neniam toleris eĉ la plej mallongan prokraston por plenumi ordonon"[17].

Okaze de intervjuo kun María Elvira Samper, García Márquez konsentis, ke lia portreto de Bolívar parte estis memportreto. La verkisto identigas sin al Bolívar laŭ multaj manieroj, ĉar ili havas saman metodon por kontroli sian koleron, kaj ili havas samajn filozofiajn opiniojn : nek Márquez nek Bolívar "dediĉas grandan atenton al morto, ĉar tio malatentigas onin el la plej grava afero : tio, kion oni faras el vivo"[18].

José Palacios[redakti | redakti fonton]

La romano komencas per la nomo de José Palacios, kiu, samkiel la historia persono kun la sama nomo, estas en la verko la "ĉefservisto" de Bolívar[19]. Kiel rimarkas la literatura kritikisto Seymour Menton, "la totala identigo de Palacios kun Bolívar konsistigas la kadron de la romano"[20]. Palacios senĉese atendas la generalon, kaj li kelkfoje estas la sola persono akceptata en la ĉambro de Bolívar. Li progrese kutimiĝis al la neantaŭvidebleco de sia mastro, kaj neniam provas konjekti liajn pensojn[21]. Palacios naskiĝis kiel sklavo, kaj estas pli juna ol la generalo je ses jaroj : sian tutan vivon li dediĉis al la kontentigo de Simón Bolívar. Tra la romano, Palacios emas klarigi aŭ rememorigi pasintajn okazaĵojn aŭ datojn al Bolívar, kiam la generalo malesperas kaj disreviĝas. Laŭ la kritikisto Alvarez Borland, la memoraĵoj konservitaj de Palacios kaj proviziitaj al la generalo estas fundamentaj, por ke García Márquez sukcese rekreu la eminentulon, ĉar tio eblas reloki la "oficialan", historian Bolívar en la kuntekston de ĉiutaga vivo[22].

Manuela Sáenz[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Manuela Sáenz

Manuela Sáenz estas jam de longe la amantino de la generalo, la lasta ekde la morto de lia edzino antaŭ 27 jaroj. La personeco de la romana Manuela fidele baziĝas sur tiu de la historia amantino de Simón Bolívar, Doña Manuela Sáenz de Thorne. Ŝi estis kromnomita de Bolívar kiel "la liberigantino de la liberiganto", post kiam ŝi helpis savi lin el murdatenco dum la nokto de la 25-a de septembro 1828[23]. La fikcia portreto fare de García Márquez vekis novan intereson pri tiu historia persono, kiun oni pli kaj pli konsideras, laŭ la venezuela historiisto Denzil Romero, "ne nur kiel amantinon, sed kiel la inteligentan, sendependan kaj fortkarakteran virinon, kiu ŝi fakte estis"[24]. En la romano, ŝi estas priskribita kiel "la maltimema Quiteña, kiu amis lin sed ne pretis sekvi lin ĝis morto"[25]. La generalo forlasas Manuela Sáenz, sed dum sia tuta vojaĝo sendadas leterojn al ŝi. Ankaŭ ŝi provas sendi novaĵojn al sia amanto pri la politika situacio en Bogoto, sed oni ordonis al leterpostistoj ne akcepti ŝiajn leterojn. Samkiel la vera, historia amantino[26], la fikcia Manuela Sáenz estas la edzino de D-ro James Thorne, angla kuracisto duoble pli aĝa ol si[27]. La historia Manuela Sáenz forlasis Thorne, post kiam Bolívar sendis al ŝi leteron pri sia eterna kaj nevenkebla amo[28]. En la romano, Manuela montriĝas sprita kaj malobeema persono, kun "nerezistebla graco, sento de potenco, kaj senlima persistemo"[29].

La generalo Santander.

La generalo Francisco de Paula Santander[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Francisco de Paula Santander

Kiam li memoras pri sia estinteco, la generalo ofte pensas kaj revas pri sia eksa amiko Francisco de Paula Santander[30]. La historia Francisco de Paula Santander estis amiko de Simón Bolívar, sed estis poste akuzita kiel komplico de komploto por murdi lin, kaj estis do ekzilita[31]. En la romano, la generalo memoras, ke li iam nomumis Santander por regi Kolombion, ĉar li tiam rigardis lin kiel efikan kaj bravan soldaton[30]. Li malnovtempe konsideris Santander kiel "sian alian duonon, kaj eble sian plej bonan duonon"[30]. Sed en la tempo de la intrigo de La generalo en sia labirinto, Santander fariĝis malamiko de la generalo, kaj estis ekzilita al Parizo post sia kompliceco en murdatenco[32]. En la verko, Simón Bolívar aperas turmentita de la ideo, laŭ kiu Santander povus reveni el sia ekzilo en Francio. Li iam premsonĝas ekzemple, ke Santander manĝas la paĝojn de libro kovrita de blatoj, kaj sekve elŝovas siajn proprajn okulglobojn.

La marŝalo Antonio José de Sucre[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Antonio José de Sucre

La marŝalo Antonio José de Sucre estas portretita kiel intima amiko de la generalo. La historia Antonio José de Sucre, fama militestro de la batalo de Ayacucho, estis la plej fidita generalo de Simón Bolívar[33]. García Márquez bildigas lin kiel "inteligentan, ordeman, timidan kaj superstiĉan"[34]. La marŝalo estas edziĝinta, kaj havis filinon kun Doña Mariana Carcelén. La unua ĉapitro de la libro fakte antaŭanoncas la morton de Sucre : li tiam diras al la generalo, ke li planas celebri la feston de Sankta Antonio en Kito kune kun sia familio. Kiam la generalo sekve lernas, ke Sucre estis murdita en Berruecos okaze de sia vojaĝo al Kito, li vomas sangon[35].

Duarangaj personoj[redakti | redakti fonton]

La romano koncentriĝas sur la fikcia persono de Simón Bolívar, sed inkludas multajn, malpli gravajn personojn : ili aŭ partoprenas la vojaĝon de la generalo, aŭ estas renkontitaj de li dum la vojaĝo, aŭ subite revenas en la memoron de Bolívar dum liaj revoj kaj sonĝoj. Ili kelkfoje estas rekoneblaj per siaj strangegaj karakteroj, aŭ estas asociitaj al trivialaj sed signifaj okazaĵoj. Inter ili menciendas ekzemple la generalo José María Carreño, membro de la generala kunularo : lia dekstra brako estis amputita pro batalvundo[36], kaj li iam malkaŝis militan sekreton pro dormparolado[37]. Ankaŭ foje aperas kvazaŭaj "protez-personoj" por kompensi la senfortiĝon de la generalo : Fernando, la nevo de Bolívar estas ekzemple "la plej memvola kaj pacienca el la multaj sekretarioj de la generalo"[38], kaj la generalo emas veki lin "je iu ajn horo, por igi lin legi seninteresan libron laŭtvoĉe aŭ enskribi notojn pri urĝaj improvizaĵoj"[30]. Unu el la malplej priskribitaj durangaj personoj estas la edzino de la generalo, María Teresa Rodríguez del Toro y Alayza, kiu mortis, lernas la leganto, en misteraj kondiĉoj iom post ilia edziĝo. La generalo "entombigis ŝin funde de likimuna nenio, kiel brutala metodo por vivi sen ŝi"[39]. Ŝi nur momente aperas en lia memoro, en la fina ĉapitro de la libro[40]. Laŭ la kritikisto Seymour Menton, la forpasinta edzino estas eklipsita de Manuela Sáenz, kies posta vivo estas rakontita de García Márquez, kvazaŭ ŝi estus la vidvino de la generalo[40]. La morto de María Teresa tamen simbolas por la generalo lian "naskiĝon en historio"[39], kaj li neniam provis anstataŭigi ŝin.

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

En La generalo en sia labirinto, García Márquez esprimas siajn politikajn opiniojn pere de la generalo. La kritikisto Alvarez Borland ekzemple rimarkas en la sceno inter Simón Bolívar kaj la franca diplomato, ke la vortoj de la generalo proksime kongruas kun tiuj uzitaj de la verkisto en 1982 por lia Nobel-premio pri literaturo[41]. La diplomato kritikas la barbarecon de Sudameriko kaj bedaŭras la uzadon de perforto por plenumi sendependecon. Bolívar respondas, ke Eŭropo mem bezonis multajn jarcentojn por disvolviĝi ĝis sia nuna stato, kaj do ke oni lasu Sudamerikon pace sperti "sian Mezepokon"[42]. García Márquez same rimarkas en sia Nobel-parolado, ke "respektinda Eŭropo estus eble pli sagaca, se ĝi provus rigardi Sudamerikon pere de sia propra estinteco. Se nur ĝi memorus, ke Londono bezonis tri jarcentojn por konstrui sian unuan ĉirkaŭmuron…"[43].

La romano estis eldonita en 1989, kiam Sovetunio estis disfalanta, kaj kiam la politika mondmapo estis ĝisradike redesegniĝanta. Analizante La generalo en sia labirinto en 1990, la romanistino Margaret Atwood emfazis alian ekzemplon de la maniero, laŭ kiu García Márquez elvokas politikajn temojn pere de la generalo. En la verko diras Bolívar al asistanto, ke Usono estas "ĉiopova kaj terura, kaj el ĝia fabelo pri libereco rezultos plago da mizeroj por ni ĉiuj"[44]. Atwood notis la nuntempan koncernecon de tia sento, ĉar "la skemoj de sudamerika politiko kaj de usona interveno en ĝi ne multe ŝanĝis ekde 160 jaroj"[45]. Ŝi sugestis, ke la fikciigo de Bolívar fare de García Márquez estas leciono "por nia propra, tumultema epoko (…) Revolucioj tra historio emas manĝi siajn iniciatintojn"[45]. La centra persono de la romano estas homo je la fino de sia vivo, kiu spertis la fiaskon de siaj revolucio kaj revo pri unuigita Sudameriko.

Simbola labirinto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la literatura kritikisto David Danow, la labirinto de la titolo de la romano aludas al "serio da labirintoj, kiuj dependas de historiaj, geografiaj kaj biografiaj elementoj (…), kaj kiuj antaŭdecidite kondukas al senelirejo"[46], tiukaze la morto de la generalo. Lia fina vojaĝo laŭlonge de la rivero Magdalena implicas, ke li kaj sia kunularo devas senĉese returniri el unu loko al la alia, finfine alvenante nenien. La labirinto ne kondukas al feliĉo. Tute male, ĝi kaŭzas frenezecon pro konstanta pripensado pri la estinteco kaj pri neebla estonteco. Fine de lia vivo, el la generalo restas nur spektro de lia antaŭa aspekto. La labirinto de la romano ankaŭ aludas al tiu konstruita por enŝlosigi la Minotaŭron en helena mitologio, kaj al la senfinaj vojaĝoj kaj serĉadoj fare de antikvaj grekaj herooj. Laŭ Danow, "la labirinto spegulas la vagadon kaj penojn de heroo, kiu serĉas sencon kaj solvon al la sortoŝanĝoj de vivo"[46].

García Márquez bildigas eĉ la korpon de la generalo kiel labirinton. La kuracisto de Bolívar observas, ke "ĉio eniranta la korpon aldonas pezon, dum ĉio eliranta el ĝi estas dekalkulita"[47]. La korpo de la generalo estas priskribita kiel "labirinto laŭvorte kondukante al senelirejo"[48]. La labirinto estas ankaŭ esprimita per geografiaj aŭ arkitekturaj stilfiguroj. García Márquez elvokas kelkajn konstruaĵojn kiel "timindaj, resendante (kvankam ne ripetante) la eĥojn de sangomakulita estinteco"[49]. La labirinta aspekto de la mondo, en kiu vivas la generalo, estas evidentigita per lia konstanta reveno al urboj kaj vilaĝoj, kiujn li jam vizitis antaŭe : ĉiu loko apartenas kaj al estinteco kaj al estanteco. La generalo en sia labirinto malprecizigas la limon inter perdiĝo ene de homfarita mondo kaj vagado ene de natura mondo[49].

Numeroj kaj religiaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Numeroj estas gravaj simbolaj elementoj de la romano. La libro dividiĝas en ok ĉapitrojn, kiuj preskaŭ ĉiuj havas saman longecon kaj reprezentas la okjaran amrilaton inter la generalo kaj Manuela Sáenz. La lastaj horoj de la generalo estas ritmitaj de okangula horloĝo[50]. Estas eĉ pli multaj aludoj al la numero 3 en la romano. Kiel rimarkas la kritikisto Isabel Rodríguez Vergara, la numero tri estas kunligita al la Sankta Triunuo, gravega elemento de la katolika kredo, kaj estas ripetita je 21 fojoj tra la tuta libro. Ŝi citas Mircea Eliade : "En la romano, ĝi reprezentas simbolan oferadon cele al la pardonigo de homaro, tiun de Bolívar, nekomprenita savanto oferbuĉita de sia propra popolo"[50].

Rodríguez Vergara atentigas, ke la generalo similas al supernatura homo, mortante en ege simbolaj kondiĉoj, ĉirkaŭita de pluvo, festoj kaj plago. Kiam la romano komencas, Simón Bolívar banas sin en purigantaj akvoj, en stato de ekstazo kaj meditado, kiu sugestas preĝan ritualon. Unu el la virinoj, kun kiuj kuŝis la generalo, la reĝino Marie Louise, estas priskribita kiel virgulino havante ŝajnon de idolino - aludo al Dipatrino Maria. La generalo rajdas mulon tra la lastaj urbetoj de sia vojaĝo al morto, rememorigante la alvenon de Kristo al Jerusalemo[50]. Li mortas pro misteraj kaj nekonitaj kaŭzoj, kaj la lokuloj bruligas siajn havaĵojn pro timo de kontaĝo. Laŭ la vidpunkto de Rodríguez Vergara, "Bolívar estis oferbuĉita kiel propeka kapro por senpekigi la kulpecon de la komunumo"[50].

René Girard interpretis la ripetadon de pluvo en la romano kiel unu el la purigantaj ritualoj, kiujn la komunumo devas sperti por forlavi la kontaĝon de perforto[50]. Ankaŭ festoj eble reprezentas alian ritualon por purigo, kaj cetere simbolas militon[50]. Oni organizas festojn por honori la generalon, kiam li alvenas al urbo, sed alifoje, polikitaj manifestacioj kontraŭ la generalo estas misrigarditaj kiel festoj. Laŭ Rodríguez Vergara tio montras, kiel "informo estas manipulita", kaj "bildigas etoson, laŭ kiu festo kaj milito estas sinonimoj"[50].

Melankolio kaj funebro[redakti | redakti fonton]

La sudamerika kulturteoristo Carlos J. Alonso, baziĝante sur freŭda teorio, asertas ke la romano fundamente estas terapia ilo, konceptita por helpi al Sudameriko preterpasi sian probleman kaj malfacilan rilaton kun moderneco. Li komparas tion al la maniero, laŭ kiu funebro rapide anstataŭas ĉagrenon por pli bone refortiĝi post morto de parenco. Ambaŭ sentoj estas fakte meĥanismoj, kiuj celas regi doloron. Alonso kredas, ke La generalo en sia labirinto, ĉar ĝi preskaŭ tute koncentriĝas sur la morto de la generalo, trudas al la leganto observi la hororon de tiu agonio[51]. Laŭ la vidpunkto de Alonso, la leganto normale pasas el "melankolia rilato kun la figuro de Bolívar al nova rilato, kiu anstataŭe havas la terapiajn kvalitojn de funebro"[52].

La historio kaj kulturo de Sudameriko, sugestas Alonso, komencis per la fiasko de la revo de Bolívar pri unuigita kontinento, kaj konsekvence disvolviĝis sub melankolia ombro ekde tiam[53]. Ĉar li trudas al la leganto reveni al la origino de moderneco en Sudameriko kaj alfronti lian propran morton en la plej horora maniero, García Márquez igas lin movi el melankolio al funebro, "tiel ke la fantomo de la perdita senco de moderneco ne plu regu la libidan etoson de hispanamerikaj kultura diskurso kaj historia vivo"[53].

Amo kaj fortuno[redakti | redakti fonton]

La funebra destino de Simón Bolívar estas konita ekde la komenco de la verko, kaj García Márquez konstante uzadas stilfigurojn por antaŭanonci ĝin. Ekzemple aperas plurfoje en la romano horloĝo, haltita je la unua kaj sep, tio estas la ekzakta horo de la morto de la generalo. Tiu sento de antaŭdestino estas enkondukita ekde la moto de la libro[14], kiu devenas de letero verkita de la historia Bolívar al la generalo Santander la 4-an de aŭgusto 1823 : "Ŝajnas, ke la diablo kontrolas la aferojn de mia vivo"[54]. Kiel rimarkas Palencia-Roth, la hispana vorto uzita tie por "diablo" estas demonio, kaj ne la pli uzata diablo. Demonio devenas de la greka vorto daimon, kiu tutsame povas signifi "potenco", "fortuno" aŭ "destino". Fortuno konsekvence venkas la generalon, kiu akceptas sian morton kiel sian destinon"[14].

Amo estas centra temo de la romano. Bolívar famiĝis interalie pro siaj multaj amrilatoj, kaj pri tio oni jam verkis multajn librojn. Sed en la romano, dum la lastaj sep monatoj de sia vivo, la generalo ne plu kapablas seksumi kaj subteni sian antaŭan reputacion[14]. García Márquez de tempo al tempo mencias virinojn, el kiuj li inventis multajn, esplorante amon per la memoraĵoj de la generalo. Palencia-Roth opinias, ke la ĉeesto de tiuj virinoj "ebligas labirintan esploradon de lia vivo antaŭ lia fina vojaĝo"[14], kaj ŝi cetere sugestas, ke García Márquez uzas amon kiel barometron por mezuri la forton kaj la sanon de la generalo. Kvankam Bolívar laŭdire mortis pro tuberkulozo, li en la okuloj de la romanisto eble simple mortis pro manko de amo, kredas Palencia-Roth[14]. "Malestimita de multaj el siaj samlandanoj, forlasita de ĉiuj escepte de kelkaj asistantoj kaj kunuloj, lasita dum la finaj sep monatoj de sia vivo eĉ sen la kompanio de sia longdaŭra amantino Manuela Saenz, Bolívar povis nur morti pro rompita koro"[14].

Defiante historion[redakti | redakti fonton]

García Márquez komentas la naturon de historia fakto kaj atentigas pri la maniero, laŭ kiu oni kutimas studadi historion[43]. La romano rekreas tempon de la vivo de Bolívar, kiu ne havas historian precedenton, ĉar ekzistas neniu arkivo pri la lastaj 14 tagoj de lia vivo. Danke al la raporto de García Márquez, legantoj observas Bolívar kiel eble plej intime, kaj vidas liajn humanajn kvalitojn. Laŭ la kritikisto Isabel Alvarez Borland, per tia fikciigo de nacia heroo, García Márquez defias la aserton, laŭ kiu oficiala historio reprezentas verecon[55]. En la "Dankoj"-sekcio de la romano, García Márquez ironie deklaras, ke lia verko estas pli historia ol fikcia, kaj li detale eksponas sian propran historian studmetodon. Ĉar li prezentas sin kiel historiiston, li iasence kontestas la fidindecon de oficiala historio ekde la verkprocezo de la romano[56]. Laŭ Alvarez Borland, tio celas "rememorigi al ni, ke aserto pri vereco ne ekskluzive apartenas al iu ajn teksto ; ĝi plivole estas la rezulto de la maniero, laŭ kiu historiisto (kiel leganto) interpretas faktojn"[57].

La generalo en sia labirinto ankaŭ kontraŭas la metodojn de oficialaj historiistoj per sia parolstila rakontado. La teksto estas rigardebla kiel parola raporto pro tio, ke ĝi estis farita el la parola interkomunikado de ĉiutagaj homoj[57]. Alvarez Borland klarigas la avantaĝon de tia literatura tekniko per citaĵo de Walter Ong : "la paroleco de iu ajn kulturo, konsistante el la neskribitaj fabeloj de ĝiaj popoloj, ĝuas spontanecon kaj vivecon, kiuj perdiĝas, kiam tiu kulturo enskribas siajn fabelojn sur papero"[58]. Parolstila rakontado do ebligas ŝajnon de vereco, kiu mankas al oficiala historio. Alvarez Borland konkludas, ke La generalo en sia labirinto sugestas novajn metodojn por studadi nian estintecon : ĝi dediĉas atenton al voĉoj, kiuj neniam estis akceptitaj kiel parto de oficiala historio[43].

Komparo kun aliaj romanoj de García Márquez[redakti | redakti fonton]

Okaze de intervjuo publikigita de la kolombia periodaĵo Revista Semana la 20-an de marto 1989, García Márquez diris al María Elvira Samper la jenon : "Vere, mi verkis nur unu libron, ĉiam la saman, kiu ade turniĝas kaj ade daŭras"[18]. Palencia-Roth sugestas, ke tiu romano estas "labirinta sumo (…) de la longdaŭraj obsedoj kaj ĉiam aktualaj temoj de García Márquez : amo, morto, soleco, potenco, fortuno"[14].

Samkiel la patriarko en La aŭtuno de la patriarko fare de la sama verkisto, Simón Bolívar ŝajnas kiel absoluta diktatoro[14]. La patriarko estas neniam difinita per sia nomo : ankaŭ Bolívar estas ĉefe identigita pere de sia titolo[59]. La Bolívar de La generalo en sia labirinto estas cetere komparebla kun la kolonelo Aureliano Buendia de Cent jaroj da soleco : la du personoj ambaŭ opinias, ke la militoj iniciatitaj de ili montriĝis senefikaj kaj senbridaj. Ambaŭ plie spertas multajn atencojn kontraŭ siaj vivoj, sed finfine mortas pro naturaj kaŭzoj[14]. Ĉar li firme kredas pri la nerezistebla potenco de fortuno, la generalo do iasence similas al Buendia en Cent jaroj da soleco sed ankaŭ al Santiago Nasar en Kroniko pri anoncita morto[14].

Palencia-Roth rimarkas, ke kritikistoj miris pri la senhumura, elegia stilo de La generalo en sia labirinto[14]. Ĝiaj malgaja etoso kaj pesimista konkludo similas al tiuj de La aŭtuno de la patriarko. Amo estas komuna, centra temo por Amo en la tempoj de ĥolero kaj La generalo en sia labirinto, kvankam tiu dua romano pritraktas la temon iom pli tragedie. Ambaŭ romanoj estis abunde uzitaj por evidentigi la diversecon de la verkaro de García Márquez.

Isabel Alvarez Borland, en sia eseo The Task of the Historian in "El general en su laberinto", asertas la jenon : "kvankam "La generalo en sia labirinto" estas iasence daŭrigo de la kritikado fare de García Márquez pri la oficiala historio de Sudameriko, la romano forte kontrastas kun liaj antaŭa fikcioj"[60]. En Kroniko pri anoncita morto, laŭ Alvarez Borland, la rakontanto defias la verecon de oficiala historio. Tamen "La generalo en sia labirinto malsamas de tiuj antaŭaj verkoj per la uzado de rakontstrategioj, kiuj celas respondi laŭ multe pli nekaŝema kaj pedagogia maniero al demandoj, kiujn la romano metas pri historio"[60].

En resumo de la libro de Edward Hood titolita La ficcion de Gabriel García Márquez: Repeticion e intertextualidad, García Márquez estas karakterizita kiel verkisto, kiu abunde uzadas ripetojn kaj autointertextualidad (t.e. inter-kunteksteco inter la verkoj de unu sama verkisto[61] en siaj fikcioj), inkluzive de La generalo en sia labirinto. Hood proponas kelkajn okulfrapajn ekzemplojn de ripetadoj en la Márquez-verkaro : temoj kiel soleco en Cent jaroj da soleco, tiraneco en La aŭtuno de la patriarko, kaj deziro pri unuigita kontinento en La generalo en sia labirinto fakte retroveblas en ĉiuj verkoj.[61]. Jose Arcadio Buendia en Cent jaroj da soleco, same kiel Bolívar en La generalo en sia labirinto, ekzemple spertas labirintajn sonĝojn[62].

Ĝenro[redakti | redakti fonton]

Monumento pri Simón Bolívar, ekster Santa Marta (Kolombio). La finaj paĝoj de La generalo en sia labirinto situas en Santa Marta.

Kritikistoj kutime rigardas la libron de García Márquez kiel historian romanon, sed ankaŭ malkonsentas pri la taŭgeco de tia klasifikado. En sia recenzo de La generalo en sia labirinto, Selden Rodman hezitis konsideri ĝin kiel romanon pro tio, ke la verko bezonis longan historian esploron, kaj eksponas la vidpunkton de Bolívar "pri ĉio ajn, el vivo kaj amo ĝis lia longedaŭra konstipado kaj malŝato de tabakfumo"[63]. Aliflanke sugestas la komentisto Robert Adams, ke García Márquez eble iom "plibonigis historion"[64]. Laŭ la kritikisto Donald L. Shaw, La generalo en sia labirinto apartenas al la nova ĝenro de "Novaj Historiaj Romanoj", kiu laŭ li miksas elementojn de buma, postbuma kaj postmoderna latinamerika literaturo : "Novaj Historiaj Romanoj emas aŭ rerakonti historiajn okazaĵojn laŭ nekonvencia perspektivo, tamen sen difekti ilian kompreneblecon, aŭ eĉ negi, ke eblas trovi sencon en historio"[65]. Shaw kredas, ke tiu romano apartenas al la unua kategorio, ĉar García Márquez prezentas kaj historian raporton, kaj sian propran interpretadon de la okazaĵoj[66].

David Bushnell, en la periodaĵo The Hispanic American Historical Review, opinias ke la romano eble ne estas tiom historia, kiom sugestas aliaj kritikistoj. La Bolívar de García Márquez estas homo, kiu "vagas nude tra la domo, suferas pro konstipado, uzas krudajn vortojn, kaj tiel plu"[67]. Li rimarkas, ke historiaj dokumentoj ne atestas multajn el tiuj detaloj. Bushnell tamen sugestas, ke la iom malperfekta historia precizeco de la romano ne tute apartigas ĝin el la verkoj de profesiaj historiistoj. La ĉefa diferenco estas laŭ Bushnell, ke la verko de García Márquez "estas multe pli legebla" ol pura historio[68].

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La romano provokis konsiderindan skandalon en Sudameriko : kelkaj venezuelaj kaj kolombiaj politikistoj opiniis, ke la portreto de Bolívar estis "profana"[69]. Laŭ Stavans, ili akuzis García Márquez pri la "misfamigo de la grandega reputacio de historiulo kiu, dum la deknaŭa jarcento, klopodis por unuigi la vastan hispanan mondon"[69]. La eldono de la romano furiozigis multajn sudamerikajn politikistojn kaj intelektulojn, ĉar la bildigo de la generalo proponita de la verko malsamis ol la tradicia sankta figuro de Simón Bolívar[70]. La ambasadoro de Meksiko en Aŭstrio, Francisco Cuevas Cancino, sendis akran leteron, kiu estis abunde publikigita en Meksikurbo, pri la bildigo de Bolívar. Li skribis interalie : "La romano estas plagita de eraroj koncerne faktojn, konceptadon, justecon kaj komprenon de tiu historia momento kaj de nescio de ties konsekvencoj (…) Ĝi profitis al la malamikoj de Sudameriko, por kiuj nur gravas, ke ili nun povas kalumnii Bolívar, kaj do nin ĉiujn pere de li."[71]. Riproĉis eĉ la admirantoj de la romano, ekzemple la eminenta venezuela diplomato kaj verkisto Arturo Uslar Pietri, ke kelkaj faktoj estis troigaj. García Márquez tamen ŝajne opiniis, ke Sudameriko devis malkovri la labirinton de la generalo por konscii pri sia propra amaso da problemoj kaj pritrakti ilin[70].

Pli optimiste, la venezuela televidkomentisto Nelson Bocaranda konsideris, ke la romano estis fortigilo por sudamerika kulturo : "legantoj tiel vidas iun Bolívar, kiu estas homo el karno kaj ostoj, samkiel ili". La meksika verkisto Carlos Fuentes samopinias kun Bocaranda, dirante : "Tio, kio bele kaj korpreme montriĝas en tiu libro, estas homo alfrontanta la nekonatan mondon de demokrataj ideoj"[71]. García Márquez realisme portretas ridindan personon kaptitan ene de labirinto, tiel glorante la malperfektaĵojn de la generalo kaj eksponante figuron de Bolívar malsaman ol tiu prezentita en klasejoj. La romano tamen ankaŭ bildigas Bolívar kiel idealiston kaj politikan teoriston, kiu antaŭvidis multajn el la problemoj, kiuj poste malhelpis la progreson de Sudameriko. García Márquez vortpentras figuron, kiu konsciis pri la rasaj kaj sociaj streĉoj de Sudameriko, timis ŝtatŝuldon, kaj antaŭavertis kontraŭ ekonomia malŝpareco. La generalo ekzemple avertas sian kunulon, Iturbide, kontraŭ estonta interveno de Usono en la internaj aferoj de Sudameriko[72].

La generalo en sia labirinto estis sufiĉe malbone taksita de la ĝenerala publiko en Usono, malgraŭ la laŭdoj de la kritikistoj. La kritikisto Ilan Stavans, kiu mem laŭdis la libron kiel "unu el la plej detalemaj kaj finfaritaj libroj de la verkisto", klarigis tion per la epoko de la intrigo kaj la troabundeco da historiaj detaloj, kiuj montriĝis mallogaj por anglalingvaj legantoj[69]. Isabel Alvarez Borland tute same rimarkis, ke "kritikistoj en Usono larĝe celebris la portreton fare de García Márquez de tiu nacia heroo, kaj rigardis ĝin kiel grandfaron"[60]. Ŝi tamen ankaŭ observis, ke la libro spertis multe pli variajn recenzojn en Sudameriko, ekde "skandalo ĝis senlimaj laŭdoj"[60].

Eldonhistorio[redakti | redakti fonton]

La originala, hispanlingva versio de La generalo en sia labirinto estis eldonita sammomente en Argentino, Kolombio, Meksiko kaj Hispanio en 1989[73]. La gazeto New York Times listigis la unuan usonan eldonon de la libro kiel "best seller" dum la sekva jaro.

La romano estis tradukita al multaj lingvoj depost sia unua eldono en la hispana, kvankam ne al Esperanto.

Jaro Lingvo Titolo Tradukisto Eldonejo Paĝoj
1989 Araba Al-Jiniral fi matahatihi Salih Ilmani Nikozio: IBAL 287
1989 Germana Der General in seinem Labyrinth: Roman Dagmar Ploetz Kolonjo: Kiepenheuer & Witsch 359
1989 Sveda Generalen i sin labyrint Jens Nordenhök Stokholmo: Wahlström & Widstrand 267
1989 Portugala O General em seu Labirinto Moacir Werneck de Castro Rio-de-Ĵanejro: Editora Record 281
1990 Angla The General in His Labyrinth Edith Grossman Novjorko: Alfred A. Knopf 285
1990 Franca Le Général dans son labyrinthe Annie Morvan Parizo: B. Grasset 318
1990 Eŭska Jenerala bere laberintoan Xabier Mendiguren Donostio: Eikar 279
1991 Hebrea General be-mavokh Ritah Meltser and Amatsyah Porat Tel-Avivo: Am Oved 205
1991 Japana Meikyu no Shogun Kimura Eiichi Tokio: Shinchosha 323
1991 Persa Zhiniral dar hazar tu-yi khvad Hushang Asadi (based on the English version) Teherano: Kitab-i Mahnaz 237
1992, 1996 Itala Il generale nel suo labirinto Angelo Morino Milano: Mondadori 286
1993 Pola General w labiryncie Zofia Wasitowa Varsovio: Pánstwowy Instytut Wydawniczy 285
1995 Ĉina Mi gong zhong di jiang jun Chengdong Yin Tajpeo: Yun chen wen hua shi ye 321
1996 Nederlanda De generaal in zijn labyrint Mieke Westra Amsterdamo: Melenhoff, 3rd ed. 317
1996 Rumana Generalul în labirintul sau Mihaela Dumitrescu Bukareŝto: RAO 256
1999 Vjetnama Tu'o'ng quân giu'a mê hôn trân Trung Ðu'c Nguyên Hanojo: Hôi Nhà Van 394
2000 Albana Gjenerali në labirintin e vet:Roman Nasi Lera Tirano: Mësonjëtorja e Parë 305

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palencia-Roth, Michael (Winter 1991), "Gabriel García Márquez: Labyrinths of Love and History", World Literature Today 65 (1): 54–58, <http://search.ebscohost.com/login.aspx?direct=true&db=a9h&AN=9610240163&site=ehost-live>.
  2. Gertel, Zunilda (September 1992), "Five Hundred Years of Rethinking History", Pacific Coast Philology (Pacific Ancient and Modern Language Association) 27 (1/2): 16–28, doi:10.2307/1316708, <http://www.jstor.org/stable/view/1316708>.
  3. Stavans 1993, p. 69. Alvaro Mutis onidire tre ŝatis la libron.
  4. Bell-Villada 2006, p. 170
  5. 5,0 5,1 García Márquez 1990, p. 271
  6. Plimpton 2003, p. 160
  7. García Márquez 1990, p. 272
  8. García Márquez 1990, p. 274
  9. Hasbrouck 1928, p. 19
  10. Lynch 2006, p. 43
  11. Lynch 2006, p. 259–279
  12. García Márquez 1990, p. 142
  13. García Márquez 1990, p. 153
  14. 14,00 14,01 14,02 14,03 14,04 14,05 14,06 14,07 14,08 14,09 14,10 14,11 14,12 Palencia-Roth 1991
  15. García Márquez 1990, p. 4
  16. Trend 1948, p. 224
  17. Trend 1948, p. 225
  18. 18,0 18,1 Citita en Palencia-Roth 1991
  19. Lynch 2007, p. 277
  20. Menton 1993, p. 19
  21. García Márquez 1990, p. 14
  22. Alvarez Borland 1993, p. 443
  23. Lynch 2006, p. 241
  24. Slatta & Grummond 2003, p. 306
  25. García Márquez 1990, p. 6
  26. Slatta & Grummond 2003, p. 229
  27. García Márquez 1990, p. 54
  28. Slatta & Grummond 2003, p. 274
  29. García Márquez 1990, p. 151
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 García Márquez 1990, p. 52
  31. Lynch 2006, p. 242
  32. García Márquez 1990, p. 53
  33. Lynch 2006, p. 138
  34. García Márquez 1990, p. 18
  35. García Márquez 1990, pp. 186–87
  36. García Márquez 1990, p. 42
  37. García Márquez 1990, p. 128
  38. García Márquez 1990, p. 58
  39. 39,0 39,1 García Márquez 1990, p. 253
  40. 40,0 40,1 Menton 1993, p. 107
  41. Alvarez Borland 1993, p. 444
  42. García Márquez 1990, p. 124
  43. 43,0 43,1 43,2 Alvarez Borland 1993, p. 445
  44. García Márquez 1990, p. 223
  45. 45,0 45,1 Atwood 1990, p. 1
  46. 46,0 46,1 Danow 1997, p. 101
  47. García Márquez 1990, p. 216
  48. Danow 1997, p. 105
  49. 49,0 49,1 Danow 1997, p. 106
  50. 50,0 50,1 50,2 50,3 50,4 50,5 50,6 Rodríguez Vergara 1998
  51. Alonso 1994, p. 257
  52. Alonso 1994, p. 258
  53. 53,0 53,1 Alonso 1994, p. 260
  54. Hispane : "Parece que el demonio dirige las cosas de mi vida"
  55. Alvarez Borland 1993, p. 440
  56. Alvarez Borland 1993, pp. 440–41
  57. 57,0 57,1 Alvarez Borland 1993, p. 441
  58. qtd. Alvarez Borland 1993, p. 441
  59. Pellón 2001, p. 214
  60. 60,0 60,1 60,2 60,3 Alvarez Borland 1993, p. 439
  61. 61,0 61,1 McMurray 1995, p. 252
  62. McMurray 1995, p. 253
  63. Rodman 1990, p. 88
  64. Adams 1990
  65. Shaw 2002, p. 136
  66. Shaw 2002, p. 138
  67. Bushnell 1990, p. 200
  68. Bushnell 1990, p. 201
  69. 69,0 69,1 69,2 Stavans 1993, p. 69
  70. 70,0 70,1 Padgett 1990, p. 70
  71. 71,0 71,1 Citita en Padgett 1990, p. 70
  72. Mujica 1991, p. 60
  73. Sfeir de González 2003, p. xxiii

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.