Frederick Banting

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Banting
Nobel-premiito
Persona informo
Frederick Grant Banting
Naskiĝo 14-an de novembro 1891 (1891-11-14)
en Alliston
Morto 21-an de februaro 1941 (1941-02-21) (49-jaraĝa)
en Musgrave Harbour
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Tombo Mount Pleasant Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Toronto • Temerty Faculty of Medicine, University of Toronto vd
Subskribo Frederick Banting
Familio
Edz(in)o Marion Robertson • Henrietta Banting vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo kuracisto • farmakologo • scienca esploristo vd
Laborkampo fiziologiofarmakologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Frederick Grant BANTING (14-a de novembro 1891 - 21-a de februaro 1941) estis kanada kuracisto kaj biokemiisto, gajninto de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1923 pro sintezo kaj produktado de insulino kaj la komenco de ties traktado en homoj, malkovro kiu estas taksita kiel savanta de dekoj de milionoj da homoj tutmonde, kun la bone-konata ekzemplo estas helpo al diabetuloj[1]. Benting ankoraŭ estas la plej juna homo, kiu gajnis la Nobel-premion pri Medicino, nur 32-jara.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frederick Banting estis naskita en Ontario kaj edukita en la grandurbo Alliston. Li diplomiĝis pri medicino ĉe la Universitato de Toronto en 1916. Post diplomiĝo, li membriĝis en la Kanada Armeo kaj funkciis kiel kirurgo en la Unua Mondmilito en Francio. En 1918 li estis vundita en batalo kaj ricevis laŭdomarkon peo heroeco sub pafado. Post reveno al Kanado, li daŭrigis en la medicina profesio kaj eĉ instruis ortopedion. En 1922 li estis nomumita esploristo en la medicina kampo ĉe la Universitato de Toronto.

Knabino traktita kun insulino: antaŭ (maldekstre) kaj post (dekstre).

Samtempe, li priesploris la metabolon de sukero kaj la malsanon diabeto, post kiam oni establis, ke manko en la hormono insulino (produktita de insuletoj de Langerhans en la pankreato) kaŭzas ĝin. Ĉar insulino ne povas esti buŝe provizita al diabetuloj, Benting provis doni ĝin kiel injekton, post sintezi ĝin kune kun sia asistanto Charles Best. En aŭgusto 1921, dum la laboratori-kontrolisto, Prof. John MacLeod, estis en ferio, Banting unuafoje eltiris la substancon de la Langerhans Insuletoj kaj pruvis ĝian gravecon kiel insulino injektante ĝin en diabetajn hundojn, kaj rezulte iliaj sangaj sukerniveloj malaltiĝis. En proksimume du monatoj, la du sintezis pli puran insulinon (kun la helpo de biokemiisto James Coulip), kaj provis ĝin al 14-jaraĝa diabeta knabo (Leonard Thompson) - kies sanga sukernivelo tuj malaltiĝis. En februaro 1922 la eltrovaĵo estis publikigita kaj jaron poste la Nobelpremio pri Fiziologio aŭ Medicino estis aljuĝita al Banting kune kun John McLeod. Banting kundividis la premimonon kun Best, kaj Macload kun Coulip. En 1972 la Nobel Fondaĵo oficiale koncedis ke preterlasi Best estis eraro. La sintezigita insulino, komencis esti komerce produktita tuj poste kaj savis la vivojn de la diabetuloj.[2]

Dum la jaroj multaj honoroj estis donitaj al li. En 1934, Benting ricevis la rangon de kavalireco de reĝo Georgo la 5-a. Kratero sur la luno ricevis lian nomon en 1973. Lia naskiĝtago ( la 14-an de novembro) estas fiksita kiel Internacia Diabeta Tago.

Krom sia okupiĝo pri insulino, li pentris pejzaĝojn en Kanado kaj tiucele faris vojaĝojn al la montoj kaj eĉ al la Arkto. Banting edziĝis al Marion Robertson en 1924 kaj ili havis filon en 1928. Ili divorcis en 1932 kaj Banting reedziĝis en 1937 al Henrietta Ball. La 21-an de februaro 1941, Banting estis vundita en aviadila kraŝo kaj mortis pro siaj vundoj antaŭ ol helpo alvenis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Woodward, Billy. "Frederick Banting-Over 16 Million Lives Saved." Scientists Greater Than Einstein. Fresno: Quill Driver Books, 2009.
  2. https://www.bbc.com/mundo/noticias-59937796