Amerika blanka pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika blanka pelikano
Amerika blanka pelikano
Amerika blanka pelikano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelecanus
Pelecanus erythrorhynchos
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Amerika blanka pelikano, ankaŭ Ruĝbeka pelikano (Pelecanus erythrorhynchos) estas granda akvobirdo el la ordo Pelikanoformaj. Ĝi reproduktiĝas en interna Nordameriko, kaj moviĝas suden kaj al marbordoj, tiom for kiom ĝis Centra Ameriko, en vintro.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin priskribis la Amerikan blankan pelikanon en 1789. La scienca nomo signifas "ruĝ-beka pelikano", el la latina vorto por pelikano, Pelecanus (blanka haro), kaj erythrorhynchos, kunmetaĵo devena el vortoj de la antikva greka nome erythros (ἐρυθρός, "ruĝa") + rynĥos (ῥύγχος, "beko").

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo vintranta en Morro Bay, Kalifornio. Notu manko de "korno" kaj pli senkoloraj nudaj partoj.
Amerikaj blankaj pelikanoj ariĝe ĉe la Nacia Naturrezervejo Pelikaninsulo en Florido.
Notu grizajn nematurulojn centre, kaj ĉe maldekstra kaj dekstra bordoj.

La Amerika blanka pelikano rivalas kun la Trumpetocigno kiel la plej longa birdo indiĝena de Nordameriko. Ambaŭ estas tre grandaj kaj diketaj, ĝi havas ĝeneralan longon de ĉirkaŭ 130–180 cm, danke al la granda beko kiu estas 290–390 mm ĉe maskloj kaj 260–360 mm ĉe inoj. Ĝi havas enverguron de ĉirkaŭ 240–300 cm.[2] La specio havas ankaŭ la duan plej grandan averaĝe enverguron de ĉiu ajn nordamerika birdo, post la Kalifornia kondoro. La korpopezo povas gami inter 4.2 kaj 14 kg,[3] kvankam tipe tiuj birdoj averaĝas inter 5.0 kaj 9.1 kg. Inter standardaj mezuroj, la flugillongo estas 51–68 cm kaj la tarso estas 9.9–14 cm longa.[4] La plumaro estas preskaŭ entute brilblanka, escepte pri la nigraj unuarangaj kaj la duarangaj flugoplumoj, kiuj apenaŭ estas videblaj escepte dumfluge. El komenca printempo ĝis post la fino de la reprodukta sezono en meza kaj fina somero, la brustoplumoj havas flavecan nuancon. Post la mudo al la eluzita plumaro, la kapopinto ofte havas grizan nuancon, ĉar kreskiĝas nigrecaj plumoj inter la malgrandaj blankaj krestaj plumoj.[1]

La beko estas granda kaj ebena supre, kun granda gorĝosako sube, kaj, en la reprodukta sezono, estas briloranĝa same kiel la iriso, la nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula, kaj la piedoj. En la reprodukta sezono, estas flanka ebena karunklo sur la supra makzelo, situanta je ĉirkaŭ unu triono de la bekolongo malantaŭ la pinto. Tiu estas la ununura el la ok specioj de pelikano kiu havas bekan "kornon" (karunklo). Tiu korno falas post la birdoj pariĝas kaj okazas la ovodemetado. For de la reprodukta sezono la nudaj partoj iĝas senkoloraj, kaj la vizaĝa flava haŭtaĵo kaj la beko, la bekosako, kaj la piedoj iĝas karnoranĝecaj laŭ koloro.[1]

Krom la diferenco laŭ grando, maskloj kaj inoj aspektas simile. Nematuruloj havas helgrizan plumaron kun pli malhelaj brunecaj nuko kaj flugoplumoj. Ties nudaj partoj estas senkoloraj grizecaj. La idoj estas nudaj dekomence, poste kreskas blankan lanugon, antaŭ mudo al nematura plumaro.[1]

Disvastiĝo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo revene al reproduktejoj, Lago Cherry Creek.

Amerikaj blankaj pelikanoj nestumas en kolonioj de kelkaj centoj de paroj sur insuloj en apartaj saletaj kaj nesalakvaj lagoj de interna Nordameriko. La plej norda nestokolonio povas troviĝi sur insuloj ĉe la rapidfluoj de la Rivero de la Sklavoj inter Fort Fitzgerald (Alberto) kaj Fort Smith (Nordokcidentaj Teritorioj). Ĉirkaŭ 10-20% el la populacio uzas la areon de la Insulo Gunnison en la Granda Sala Lago de la Granda Baseno kiel reproduktejo. La plej sudaj kolonioj estas en sudokcidenta Ontario kaj nordorienta Kalifornio.[1] Nestokolonioj ekzistas tiom for sude kiom ĝis la kantono Albany en suda Vajomingo.

Ili vintrumas ĉe la marbordoj de Pacifiko kaj de la Golfo de Meksiko el centra Kalifornio kaj Florido sude al Panamo, kaj laŭlonge de la Rivero Misisipo almenaŭ tiom for norde kiom ĝis Sankta Luiso. En vintrejoj, ili rare troviĝas en malfermaj marbordoj, kaj preferas estuarojn kaj lagojn. Ili trapasas dezertojn kaj montojn, ser evitas la malferman oceanon dum migrado. Sed disaj birdoj, ofte portataj de la fluo de uraganoj, estis vidataj en Karibio. En teritorio de Kolombio la specio estis registrita la unuan fojon la 22an de februaro de 1997, ĉe la Insulo Sankta Andreo, kien ili povus esti alportita de la Uragano Marko kiu pasis proksime en novembro de 1996. Ekde tiam, esits kelkaj observoj ŝajne apartenanntaj al tiu specio en la kontinenta tero de Sudameriko, ekz. ĉe Kalamaro.[5]

Naturaj Amerikaj blankaj pelikanoj povas vivi pli ol 16 jarojn. En kaptiveco, la rekorda vivodaŭro estas de ĉirkaŭ 34 jaroj.[1]

Plenkreskulo kaj junuloj (notu kelkajn malhelajn plumojn en flugiloj) fiŝkapte ĉe la Rapidfluoj de la Dronitoj en la Rivero de la Sklavoj (Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado)

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Malkiel la Bruna pelikano (P. occidentalis), la Amerika blanka pelikano ne plonĝas por kapti sian manĝon. Anstataŭe ĝi kaptas sian predon dumnaĝe. Ĉiu birdo manĝas pli ol 4 funtojn de manĝo ĉiutage, ĉefe fiŝoj kiaj Ciprinoformaj kiaj la Karpo (Cyprinus carpio), la Dukolora gilo (Gila bicolor obesa) kaj brilfiŝoj, Perkoformaj kiel la Sakramenta perko (Archoplites interruptus) aŭ la Flava perko (Perca flavescens), Salmonoformaj kiel la Ĉielarka truto (Oncorhynchus mykiss), Siluroformaj (katfiŝoj), kaj karangoj. Aliaj animaloj manĝitaj de tiuj birdoj estas kankroj kaj amfibioj. Birdoj nestumantaj ĉe saletaj lagoj, kie manĝo malabundas, veturas grandajn distancojn al pli bonaj manĝoteritorioj.[1]

Amerikaj blankaj pelikanoj emas grupiĝi al dekduo aŭ pliaj birdoj por manĝi, ĉar ili povas tiele kunlabori kaj ĉirkaŭi fiŝojn de unu manĝanto al alia. Kiam tio ne facilas – ekzemple en neprofundaj akvoj, kie la fiŝoj povas fuĝi subnaĝe for el atingo –, ili preferas manĝi solaj. Sed la birdoj povas ankaŭ ŝteli manĝon foje el aliaj birdoj, praktiko konata kiel kleptoparazitado. Oni scias, ke Amerikaj blankaj pelikanoj ŝtelas fiŝojn ankaŭ el aliaj pelikanoj, mevoj kaj kormoranoj el la akvosurfaco kaj, ĉe unu kazo, el Blucindra ardeo kiam ambaŭ grandaj birdoj estis dumfluge.[1][6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En reprodukta kondiĉo ĉe la Tulsa Bestoĝardeno, Usono.
Plenkreskuloj ĉe siaj nestoj, jam ne en reprodukta plumaro (notu malhelan nukon).
Plenkreskulo montrante klare la karunklon.
Plenkreskulo dumfluge.
Plenkreskulo dumnaĝe.

Kiel jam notite, ili estas koloniaj reproduktuloj, kun ĝis 5,000 paroj por loko. La birdoj alvenas al la reproduktejoj en marto aŭ aprilo; nestumado komencas inter komenca aprilo kaj komenca junio. La nesto estas neprofunda depresio skrapita engrunde, sur kiu oni arigas kelkajn bastonetojn, kareksojn aŭ similajn ruberojn. Post ĉirkaŭ unu semajno de pariĝado kaj nestokonstruado, la ino demetas kutime 2 aŭ 3 ovojn, foje nur ĝuste unu, foje ĝis ses.

Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 4 semajnojn al unu monato. La junuloj elnestiĝas 3–4 semajnojn post la eloviĝo; tiam kutime nur unu el la junuloj estis survivinta en ĉiu nesto. Ili pasas la sekvan monaton en vartejo, mudante al nematurula plumaro kaj eventuale lernante flugi. Post elnestiĝo, la gepatroj zorgas siajn idojn dum tri kromaj semajnoj, ĝis la familio separiĝas fine de la somero aŭ komence de aŭtuno, kaj la birdoj ariĝas en pli grandaj grupoj en riĉaj manĝoteritorioj por preparo al migrado al la vintrejoj. Ili migras suden ĉirkaŭ septembro aŭ oktobro.[1]

Predado[redakti | redakti fonton]

Foje, tiuj pelikanoj povas nestumi en kolonioj sur izolaj insuloj, kio ŝajne ege malpliigas la eblon por mamula predado. Specioj kiaj la Ruĝa vulpo aŭ la Kojoto prete predas koloniojn al kiuj ili povas aliri, el kiuj la lasta menciita esta la ununura konata specio kiu ĉasas plenkreskajn pelikanojn (kiuj estas tro grandaj por esti predata de plej birdopredantoj). Oni scias, ke kelkaj mevoj povas predi pelikanajn ovojn kaj idojn (kiaj la Amerika arĝentmevo, la Ringobeka mevo kaj la Kalifornia mevo), same kiel la Komuna korako. Junaj pelikanoj povas esti ĉasataj de la Granda kornostrigo aŭ de la Blankkapa maraglo. La pelikanoj reagas diference al mamulaj minacoj kaj al birdaj minacoj. Kvankam facile alproksimigebla dummanĝade, la pelikanoj povas portempe abandoni siajn nestojn se homo aŭ alia granda mamulo alproksimiĝas al la kolonio. Se la minaco estas alia birdo, tamen, la pelikanoj ne abandonas la neston kaj povas forlukti la entrudulon per bekofrapado danke al siaj konsiderinde timigaj bekoj.[7]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa specio estas protektata de la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918. Ĝi havas la protektan statuson de la Kalifornia Departmento de Fiŝoj kaj Ĉasado kiel Kalifornia Specio de Speciala Zorgo (CSC). Je tutmonda skalo tamen, la specio estas sufiĉe komuna kaj estas pritaksata kiel Specio Malplej Zorgiga laŭ la IUCN.[8]

Habitatoperdo estas la plej granda konata kaŭzo de nestumada malsukceso, kaj inundo kaj sekego estas konstantaj problemoj. Hom-rilataj perdoj inkludas interplektiĝon en fiŝkapta ilaro, ĝenado pro boatadoŝtelĉasado same kiel aldona habitata degradado.[9]

Estis markita malpliiĝo laŭ nombroj de Amerikaj blankaj pelikanoj meze de la 20a jarcento, atribuebla al troa uzado de DDT, endrino kaj aliaj klorkarbonhidrogenoj en agrikulturo same kiel disvastigata drenado kaj poluado de humidejoj. Sed la populacioj rekuperiĝis bone post pli striktaj mediprotektadaj leĝoj metitaj al efiko, kaj estas stabilaj aŭ iome pliiĝantaj nuntempe. Ĉe la 1980-aj jaroj, oni ĉirkaŭkalkulis pli ol 100,000 plenkreskuloj de Amerikaj blankaj pelikanoj ekzistantaj en naturo, kun 33,000 nestoj entute en la 50 kolonioj de Kanado, kaj 18,500 nestoj en la 14-17 kolonioj de Usono. Marborda erozio ĉe reproduktaj kolonioj restas problema en kelkaj kazoj, same kiel eventuala amasvenenado kiam oni uzas pesticidojn ĉe reproduktejaj aŭ vintrejaj lokoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 Elliott (1992)
  2. DEL HOYO, J. (1996) Handbook of the Birds of the World 3. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  4. Use of Culmen Length to Determine Sex in the American White Pelican
  5. Elliott (1992), Estela et al. (2005)
  6. [1]
  7. [2] (2011)
  8. IUCN2012
  9. Blood et al. (1993)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blood, Donald A.; Hames, Michael; Graham, Arifin; Pawlas, Richard & Friis, Laura (1993): American White Pelican. In: Wildlife in British Columbia at Risk. Province of British Columbia Ministry of Environment, Lands and Parks. ISBN 0-7726-7466-3 PDF plena teksto
  • Elliott, Andrew (1992): 6. American White Pelican. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol. 1: Ostrich to Ducks): 310, plate 20. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Estela, Felipe A.; Silva, John Douglas & Castillo, Luis Fernando (2005): El pelícano blanco americano (Pelecanus erythrorhynchus) en Colombia, con comentarios sobre los efectos de los huracanes en el Caribe [The American White Pelican (Pelecanus erythrorhynchus) in Colombia, with comments on the effects of Caribbean hurricanes]. Caldasia 27(2): 271- 275 [hispana kun angla resumo]. PDF plena teksto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]