Bajót

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bajót (bajOt) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Esztergom apud Nyergesújfalu, Mogyorósbánya, Bajna kaj Lábatlan.

Preĝejo de Bajót

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo kuŝas inter la nord-orienta montetoj de montaro Gerecse, en la valo de samnoma rivereto. Oni povas alproksimigi ĝin de la landvojo 10 enkurbiĝante aŭ ĉe Nyergesújfalu aŭ ĉe Lábatlan en sudan direkton. Sed oni povas alveturi ankaŭ de la direkto de Bajna sur la pitoreska arbara vojo, kiu ofte estas parto de rali-itineroj.

Historio

La teritorio de vilaĝo estas loĝita loko de pratempoj, kiun pruvas la ĉi tie trovitaj arĥeologiaj trovaĵoj. Sur la teritorio de vilaĝo, en rokmuro de la okcidenta flanko de monto Öregkő (aĝa aŭ granda ŝtono) en la grotoj „Jankovits” kaj „Baits” oni trovis praepokajn restaĵojn, inter ili nombrajn, rarajn kaj famajn memoraĵojn de kulturoj solutrea kaj magdalena de prahomo. Ili estis subtile laboritaj ŝtonaj kaj ostaj utilaĵoj.

En la romia epoko estis setlejo ĉi tie, sur kies loko malkovriĝis skulptitaj ŝtonobjektoj kaj ankaŭ reliefa tomboŝtono, kiu estas konstrita en la muron de parokejo.

Ekonomio

La vinkultivejoj de la vilaĝo apartenas al la vinberregiono „Ászár-Neszmély”.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, 2 lernejoj, muzeeto, kulturdomo.

VIdindaĵoj