Boise (Idaho)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boise (aŭ esperantlingve, Bojsio) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la usona ŝtato Idaho. Laŭ la popolnombrado de 2000 ĝi havas 185 787 loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Ada. Ĝi estas konata kiel la "Urbo de Arboj".

Ĝi estas la hejmo de pli ol 20 000 eŭskoj, la plej granda nombro da eŭskoj ekster Hispanio. Eŭskaj festivaloj okazis en la 2000-aj jaroj por celebri eŭskan kulturon.

La nomo Boise venas el la franca vorto boisé kiu signifas "lignata" aŭ "arbarata".

Esperanto-movado

Ekzistas loka Esperanto-grupo Bojsio-Esperantistoj kaj delegito de UEA.

Ŝablono:Ĝermo-Usono