Dordogne (departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dordogne
Insigno de Dordogne
Situo de Dordogne
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Akvitanio
Numero 24
Prefektejo Périgueux
Subprefektejoj Bergerac
Nontron
Sarlat-la-Canéda
Prezidanto de la
departementa konsilio
Bernard Cazeau[1]
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 413 730 (2021)
Areo 9 060 km²
Loĝdenso 46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 50
Komunumaroj 52
Komunumoj 557
vdr

Dordogne [dɔʁdɔɲ], okcitane Dordonha [durdunjo], estas unu el la kvin departementoj de la sudokcidenta franca regiono Akvitanio. Ĝi respondas al la malnovfranca provinco kaj natura regiono Périgord. Ĝi estas 9 060 km2 granda kaj havas 412 082 loĝantojn. La ĉefurbo estas la bela historia urbo Périgueux. Aliaj gravaj urboj : Bergerac, Nontron kaj Sarlat-la-Canéda. La departemento nun kovras la historian teritorion de Périgord, kaj entute havas 557 komunumojn.

Geografio

La pejzaĝoj de Dordogne prezentiĝas kiel serio da valoj kaj montetoj, kaj ankaŭ la kalkŝtonaj altebenaĵoj de la centra Périgord.

Historio

Agrikulturo ludas gravan rolon en tiu departemento, kie industrio malmulte disvolviĝis kaj prosperis. La Dordogne aparte famas pro sia riĉa gastronomio: anasoj, anseroj, vinoj, tritiko, maizo, ktp.

Kulturo

La kultura kaj historia patrimonio de Dordogne apartenas al la plej riĉaj de tuta Francio: prahistoriaj grotoj (Montignac-Lascaux, Grand-Roc, Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil, Rouffignac) - pli ol 1500 mezepokaj kasteloj (Castelnaud, Beynac, Bourdeilles, Fages, Hautefort, Montbazillac, Puyguilhem, ktp…), mezepokaj urboj kaj vilaĝoj (ekzemple Périgueux aŭ Montpazier), pli ol 400 romanikaj preĝejoj, kaj la kvieteco de la kamparo faras el tiu departemento unu el la ĉefaj turismaj destinoj de Francio.

Tie naskiĝis Théophile Cart, Michel de Montaigne.

Vidu ankaŭ

Mapo de Dordogne


Referencoj

  1. ekde 1994 kaj daŭre laŭ la stato de 2014