Flughaveno Bruselo Nacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flughaveno Bruselo-Zaventem
Brussels National Terminal A.jpg
IATA-kodo: BRU - ICAO-kodo: EBBR
Resuma informo
Lando Belgio
Regiono Ĉe-brusela Flandrio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Brussels International Airport Company
Apuda urbo Bruselo (12 km)
Alteco 56 m
Geografia situo 50° 54′ 5″ N, 4° 29′ 4″ O50.9013888888894.4844444444444Koordinatoj: 50° 54′ 5″ N, 4° 29′ 4″ O
Flughaveno Bruselo-Zaventem (Belgio)
DEC
Flughaveno Bruselo-Zaventem
Situo de Flughaveno Bruselo-Zaventem
Kurej-angulo 02/20 07R/25L 07L/25R
Kurej-longo 2.987 m / 3.211 m / 3.638 m
Retejo www.brusselsairport.be
v  d  r
Information icon.svg

La Flughaveno Bruselo Nacia (ICAO: EBBR, IATA: BRU, oficiale: Brussels Airport), ankaŭ "Flughaveno de Zaventem" estas la nacia flughaveno de Belgio. Ĝi troviĝas en la flandra komunumo Zaventem. La urbo Bruselo troviĝas je distanco de 12 kilometroj. Temas pri la plej granda flughaveno de Belgio kun surfaco de 1245 hektaroj, ĉirkaŭ 264.000 flugoj kaj 18 milionoj da pasageroj jare (en 2007).

La flughaveno estas mastrumata de la kompanio Brussels International Airport Company, pli bone konata sub la mallongigo BIAC. La plej grava akciulo de BIAC estas la aŭstralia grupo Macquarie kun 70 % de la akcioj; la ceteron posedas la belga ŝtato. En la flughaveno de Zaventem la firmaoj SN Brussels Airlines, Virgin Express kaj DHL havas gravajn ŝanĝejojn.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

La aliron al la flughaveno certigas propra stacidomo de la belga fervojoj NMBS/SNCB sub la terminalo, busan stacion, taksioj kaj reton de aŭtovojoj. Kvarfoje hore veturas trajno, la "Airport Express", inter la stacidomo "Bruselo Flughaveno" kaj Bruselo; vojaĝo de proksimume dudek minutoj. Ekde decembro 2005 ankaŭ Loveno havas rektan konekton, kaj Lieĝo kaj Haselto havas multe pli rapidan konekton kun la flughaveno danke al la kurbo de Nossegem. Ekzistas planoj por rekte konekti ankaŭ Antverpenon kaj Mechelen; la planoj estu efektivigitaj por la jaro 2010. La brusela transporta firmao MIVB ekspluatas busan linion de la centro de Bruselo. Per aŭto la flughaveno estas atingebla de la aŭtoŝoseo A201.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭmilita flughaveno en la ĉirkaŭaĵo de Bruselo troviĝis en Haren. Ankaŭ ekzistis alia flughaveno, en Sint-Pieters-Woluwe.

En 1940, komence de la Dua mondmilito, germanaj okupaciantoj konstruis areon de ĉirkaŭ 600 hektaroj por milita flughaveno kun tri flugstrioj. La unua pretiĝis en julio 1940; la aliaj tuj poste. Post la milito la registaro opiniis la lokon tamen konvena por tie konstrui novan flughavenon por Bruselo.

Lq flughaveno kreskis kaj, precipe pro la belga flugkompanio Sabena ekestis en 1956 diversaj konstruejoj ĉe la norda flanko. La Internacia ekspozicio en 1958 donis novan impulson al la flughaveno: la pasaĝeraj aktivecoj transloĝiĝis al la teritorio de Zaventem kun nova flughavena konstruaĵo.

Kiam en la 1970-aj jaroj aviadiloj pligrandiĝis, interalie kun la enkonduko de la Boeing 747, denove necesis pligrandigi la tuton. La du novaj pilieroj estis renovigitaj, kaj oni faris specialan departementon por varoj, Brucargo.

En la 1990-aj jaroj la flughaveno estis tute renovigita, kun nova ĉefa konstruaĵo en 1994. Kiam fine de 2001 Sabena bankrotis, la nombro de pasaĝeroj forte malplialtiĝis.

Noktaj flugoj[redakti | redakti fonton]

En printempo de 2000 plurjaraj protestoj de asocioj de loĝantoj de municipoj ĉirkaŭ la flughaveno estis subtenataj de la tiama ministro pri moviĝeco, Isabelle Durant de la verdula partio Ecolo. Ŝi lanĉis proponon malpermesi ĉiujn noktajn flugojn inter la 1h kaj la 5h. La flughavenaj instancoj ne povis akcepti tiun proponon. Finfine oni faris kompromison: en 2003 la bruo malpliiĝu kun 30%. En la jaro 2003 Supera Korto decidas ke ne sufiĉas tio - la aviadiloj devas flugi pli dise, laŭ diversaj direktoj por ke la ĝeno por ĉiuj estu malpli. En 2003 la nova ministro pri moviĝeco, Bert Anciaux proponas disigi ĉiujn flugojn. Tiu propono estas akceptita fine de 2003.

DHL, firmao transporta kiu grandparte flugas nokte, volas kontraŭe pli da noktaj flugoj. Tial la firmao anoncas sian intencon forlasi Bruselon. Finfine DHL ne tute forlasas la belgan ĉefurbon, sed pro la kvereloj ja nova distribua centro ekestos en la germana urbo Leipzig kaj ne en Bruselo.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

EBBR passagiers chart.png

Jaro Pasaĝeroj Flugoj
2004 15.632.773 254.070
2003 15.194.097 252.249
2002 14.410.555 256.889
2001 19.684.867 305.532
2000 21.637.003 325.972
1999 20.048.532 312.892
Bron: NIS BIAC

Rimarku ke la nombro de pasaĝeroj falis kun ĉirkaŭ 26 elcentoj post la bankroto de Sabena la 7an de novembro 2001.

Fluglinioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]