Leopold Tyrmand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leopold Tyrmand (naskiĝis la 16-an de majo 1920 en Varsovio, mortis la 19-an de marto 1985 en Fort Myers (Florido)) estis pola verkisto kaj publicisto, populariganto de ĵazo en Pollando, kontraŭkomunisto.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Leopold Tyrmand naskiĝis en asimiligita juda familio. Liajn gepatrojn germanoj dum la okupado forveturigis al koncentrejo Majdanek, kie pereis lia patro. La patrino travivis la militon kaj forveturis al Israelo. Tyrmand en la 70-aj jaroj konstatis, ke la nomon por la familio kreis verŝajne E. T. A. Hoffmann, kiu en la 19-a jarcento elpensis nomojn de varsoviaj judoj. En 1938 li finis varsovian gimnazion kaj vojaĝis al Parizo, kie dum jaro studis ĉe Arkitektura Fakultato en Akademio de Belartoj. Tie la unuan fojon ekkoniĝis kun la okcidenteŭropa kulturo kaj usona ĵaza muziko. Ambaŭ fascinoj firme spuris lian kreadon.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la milito Tyrmand restis en Varsovio, sed post kelkaj semajnoj iris al Vilno, kie rapide gajnis popularecon inter tieaj rifuĝintoj. Tie ekkoniĝis kun ĵazo. Junie 1940 la urbon okupis Ruĝa Armeo. Tyrmand komencis unujaran kunlaboron kun komunista gazeto. Aŭtune 1940 ligis kontakton kun konspira sendependiga grupo. Aprile 1941 kun du kolegoj estis arestita de soveta NKVD. Maje la triopo estis kondamnita al ok jaroj de mallibero pro aparteno al kontraŭsoveta organizaĵo. La 22-an de junio 1941 post atako de Germanio kontraŭ Vilno kun unu kolego sukcesis eskapi de frakasita per bomboj fervoja transporto kaj reveni al la urbo. Por eviti identigon kiel judo Tyrmand ricevis dokumentojn kun nomo de franca civitano kaj propravole anoncis sin por labori en Nazia Germanio, volante atingi Francion. Tie laboris interalie kiel tradukisto, kelnero, fervoja laboristo kaj maristo. En tiu lasta rolo li provis trairi en 1944 al neŭtra Svedio. De germana ŝipo fuĝis en norvega haveno Stavanger, estis tamen kaptita kaj venigita al koncentrejo Grini, proksime al Oslo. Tie ĝisvivis finon de la milito.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

En 1965 Tyrmand vojaĝis tra Eŭropo kaj Israelo (tie renkontiĝis kun la patrino). Komence de 1966 vizitis Usonon. Unue profitis stipendion de la Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj atribuita al li kiel "signifa opinikrea figuro". Post kelkaj monatoj decidis setliĝi. Komence publikigis en pariza Kultura, kaj rapide iĝis konata sur usona publicista scenejo. En la jaroj 1967-71 kunlaboris kun fama semajnrevuo The New Yorker, ankaŭ eldonis kolekton de eseoj: Dziennik amerykański (Usona taglibro) kaj Zapiski dyletanta (Notoj de diletanto). Dum la epoko de kontraŭkulturo kaj junulara ribelo Tyrmand montriĝis adepto de konservativaj valoroj, akre kontraŭstarante al maldekstrulaj tendencoj. Moto de lia verkado de tiu ĉi periodo estis la frazo: "Mi alvenis al Ameriko por defendi min mem kontraŭ ĝi mem". Li lekciis en State University of New York kaj Universitato Kolumbio.

En 1971 The New Yorker, kaj poste aliaj eldonejoj forĵetis lian pamfleton kontraŭ komunismo, poste eldonita kiel Civilizo de komunismo. Li ankaŭ konfliktiĝis kun Jerzy Giedroyc kaj ĉesis verki por lia Kultura. Tyrmand, konsiderante sin persekutata de "liberala kulturo", ligis kunlaboron kun konservativaj medioj. Li trafis al fondita de John A. Howard The Rockford Institute. En 1976 ili komencis eldoni monatrevuon Chronicles of Culture, kiu ĝis nun estas unu el pli gravaj voĉoj de la usona konservatismo, ĝuste ĝia versio nomata paleokonservatismo. Li eldonis ankaŭ neregulan periodaĵon The Rockford Papers. En la 70-aj jaroj denove redaktis Taglibron 1954 eldonante ĝin en 1980. La libro famiĝis inter elmigrantaro kaj en Pollando, kie cirkulis samizdate ĝis la unua oficiala apero en 1989 (ankoraŭ kun intervenoj de cenzuro).

Liaj opinioj en la 70-aj jaroj pliakriĝis. Li kritikis ĉefajn usonajn amaskomunikilojn kaj Holivudon, indikante detruon de la etoso de tradiciaj valoroj, kaj eĉ "pogromon kaj kulturan holokaŭston". En Pollando akuzata pri pornografio, en Usono riproĉis senmoraligon al Playboy.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]