Lisbono
Lisbono | |||
portugale: Lisboa | |||
Ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Concelho de Lisboa | |||
Deveno de nomo: Lisboa, portugale derivita de la fenicia Allis Ubbo por savu havenon, latine Ulyssippo antaŭ Ulysses kaj/aŭ Romana Olissipona, por la nomo de rivero Taĵo | |||
Lando | Portugalio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Regiono Lisbono | ||
Subregiono | Granda Lisbono | ||
Distrikto | Distrikto Lisbono | ||
Municipo | Lisbono | ||
Civilaj paroĥoj | 25
| ||
Rivero | Taĵo | ||
Situo | Lisbono | ||
- alteco | 2 m s. m. | ||
- koordinatoj | 38° 42′ 25″ N 9° 8′ 8″ U / 38.70694 °N, 9.13556 °U (mapo) | ||
Plej malalta punkto | Marsurfaco | ||
- situo | Atlantiko | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 84,8 km² (8 480 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 84,8 km² (8 480 ha) | ||
- de metropolo | 2 957,4 km² (295 740 ha) | ||
Loĝantaro | 564,657 (2004) | ||
- de aglomeraĵo | 2 385 000–2 435 837 | ||
- de metropolo | 2 830 867 | ||
Denseco | 5 659 loĝ./km² | ||
Setlejo | fl.719 | ||
- Urbo | ĉ.1256 | ||
LAU | Concelho/Câmara Municipal | ||
- situo | Praça do Município, Lisbono | ||
- leviĝo | 33 m | ||
- koordinatoj | 38° 42′ 29″ N 9° 8′ 18″ U / 38.70806 °N, 9.13833 °U (mapo) | ||
Urbestro | António Costa (PS) | ||
Horzono | OET (UTC0) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+1) | ||
Poŝtkodo | 1149-014 Lisboa | ||
Area kodo & Prefikso | (+351) 21 XXX-XXXX | ||
ISO 3166-2 kodo | PT | ||
Laŭloka nomo | Lisboeta | ||
Patrona sanktulo | Santo António | ||
Municipa adreso | Praça do Município, 1º 1149-014 Lisboa | ||
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Lisbon | |||
Retpaĝo: www.cm-lisboa.pt | |||
Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio. Ĝi situas en okcidenta Portugalio ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.
En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001).
La urbo estis fondita de fenicoj aŭ helenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.
Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.
Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.
Kelkiam estis en Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn. Vidu Lisbona tertremo en 1755.
Inter plej konataj kvartaloj estas Alfama, Baixa, Bairro Alto kaj Belemo.
Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello Caetano, la sekvanto de Salazaro.
Vidindaĵoj
Kulturo
- Rock in Rio estas rokmuzika festivalo, kiu ĝis nun okazis kvar fojojn en Rio-de-Ĵanejro, kvin fojojn en Lisbono kaj du fojojn en Arganda del Rey proksime de Madrido.
Lisbono kaj Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Lisbonon:
- Nun al Lisbono flugas la vojaĝantoj Ibere.
- Ĝiaj bulvardoj, placoj kun skulptoj lukse patosaj
- mirigas Uttu Noan. -Jen la Palaco Somera
- de Keluz, ekstermure, kun ruĝeblanka fasado,
- kaj ĉe l'haveno vasta, la Monumento Naviga.[1]
Notoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa redakita Esperante kaj eldonita en Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.
Eksteraj ligiloj
- Mapo Lisbono
- Mapo Lisbono Centro
- Mapo Lisbono Norte
- Mapo Lisbono Ocidental
- Mapo Lisbono Oriental
- Mapo Lisbono: Alfama
- Mapo Lisbono: Bairro Alto
- Mapo Lisbono: Baixa
- Mapo Lisbono: Belém
greke http://www.lisbonphotos.net
|
|