Lozère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lozère (stacidomo).
Lozère
Situo de Lozère
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 48
Prefektejo Mende
Subprefektejoj Florac
Prezidanto de la
departementa konsilio
Sophie Pantel
Prefekto Hervé Malherbe
Statistikaĵoj
Loĝantaro 76 519 (2021)
Areo 5 166,9 km²
Loĝdenso 15 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 2
Kantonoj 13
Komunumaroj 17
Komunumoj 176
vdr

Lozère [lɔzɛʁ] (aŭ okcitanlingve Losèra [luzero]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi etendiĝas sur 5 167 km2, sed estas tre maldense loĝata: kun nur 76 607 loĝantoj, ĝi estas la malplej loĝata departemento. Ĝia nomo venas de la monto Lozère.

La departemento havas 176 komunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lozère havas landlimojn kun la departementoj Cantal, Haute-Loire, Ardèche, Gard kaj Aveyron.

Ĝi situas en la suda parto de la Centra Montaro, kaj konsistas plejparte el altebenaĵoj kaj profundaj interkrutejoj kaj valoj.

La ĉefurbo de Lozère estas la malgranda urbo Mende (10 000 loĝantoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomia vivo estas maldiversa: agrikulturo ludas la ĉefan rolon (bredado sur la dezertaj ebenaĵoj, ekspluatado de la arbarojn), kaj industrio preskaŭ malĉeestas.

Turismo[redakti | redakti fonton]

“Verda turismo” disvolviĝas en tiu departemento: skiado en vintro kaj ekskursado meze de la naturo estas la plej gravaj turismaj aktivecoj en Lozère. Ni menciu la grandajn naturajn parkojn de Cévennes aŭ de Grands Causses, la pitoreskajn vojojn tra la gorĝoj de Tarn, kaj la grotojn kiuj troviĝas ĉie en la departemento.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al du arondismentoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]