Propedeŭtika valoro de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto
Lingvo Internacia
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
propedeŭtiko
Parolata en almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo
Denaskaj parolantoj laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3]
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio
Reguligita de Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 epo
  SIL ESP
Angla nomo propaedeutic value of Esperanto
Franca nomo valeur propédeutique de l'espéranto
Specimeno

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

L. L. Zamenhof, Mia penso

vdr

La propedeŭtika valoro de Esperanto signifas la valoron de la lernprepara efiko kiun Esperanto havas por stimuli la memkonfidon en lingvolernado kaj interesiĝon pri aliaj lingvoj, plirapidigante ties akiron[4]. Tiu ĉi efiko estis unue priskribita de Antoni Grabowski per konkretaj praktikaj ekzemploj en 1908[5]. Diversaj studoj (Rubagumya 1994[6], Tickoo 1996[7], Dutcher 1998[8]) ankaŭ montras, ke la kono de dua lingvo ĉiam helpas la lernadon de tria lingvo. Inter la plej konataj sciencaj studoj kiuj esploris la avantaĝon de Esperanto kiel preparilo al la lernado de aliaj lingvoj, estis tiuj de Helmar Frank ĉe la Universitato de Paderborn[9][10], Germanio (pliaj detaloj sub Metodo Paderborn) kaj ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj Italio. Ili venis al la konkludo ke unu jaro da studado de Esperanto en lernejo povas doni lingvokonon komparebla al tiu, kiun meza lernanto de eŭropa lingvo povas atingi post ses aŭ sep jaroj da lernado, sekve ĝi ankaŭ plibonigas la lingvokapablon en plia nova lingvo por la lernanto. Alivorte, lerni Esperanton dum unu jaro kaj poste, ekzemple, la francan dum tri, povas doni kompareblan aŭ eĉ pli bonan lingvokapablon en la franca ol se oni lernas sole la francan dum kvar jaroj. Ekzempla estas ankaŭ atesto de aŭstraliano kiu lernis la japanan dum kvar jaroj[11]. Rusa Esperanto-gazeto menciis ke Esperanto vere helpas lerni aliajn lingvojn, formante certan logikan pensmanieron kaj la koncepton de lingvo ĝenerale[12].

Stimulo de prilingva konscio[redakti | redakti fonton]

Esperanto larĝigas la kulturajn horizontojn kaj kreskigas la prilingvan konscion (angle: language awareness) kiu devus esti faciligita pro la reguleco de la lingvo Esperanto (la lernfaciliga trajto) kaj ĝiaj similecoj kun multaj eŭropaj lingvoj. Ĝi devus instigi al komparo kun aliaj lingvoj pere de ekzercoj por rekoni vortojn en lingvoj kiujn ili ankoraŭ ne renkontis[13]. Tiele ĝi ne sole helpas konsciigi ilin pri aliaj lingvoj, sed ankaŭ entuziasmigi kaj prepari infanojn al la posta lernado de lingvoj, precipe en lernejoj kun infanojn el tre malsamaj lingvaj kaj kulturaj fonoj, kiel infanoj el migrantaj komunumoj[13].

En intervjuo por Libera Folio, Tatjana Auderskaja asertis, ke Esperanto malsamas de ceteraj lingvoj, ĉar ĝi havas trajtojn de intelekta ludo kiu postulas komprenemon, inventemon, kreemon kaj liberan pensadon. Ajna uzanto, eĉ komencantoj, povas mem krei multnombrajn novajn sencojn kaj vortojn el pretaj konstruelementoj kaj kompreni la signifon de tiuj vortoj, dismetante ilin je apartaj vorteroj. En tiu senco Esperanto ne estas "simpla lingvo", sed prefere nekutima lingvo kiu postulas ĉiupaŝe kompreni kaj krei[14].

Lingvokonsciaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Lingvokonsciaj lernejoj (valor)taksas la lingvan diversecon de siaj lernantoj, agnoskas iliajn komencajn lingvajn kapablojn kaj uzas ilin kiel lernrimedon. Lingvokonsciaj lernejoj subtenas instruistojn trakti la uzon de specifaj lingvoj en siaj respektivaj fakoj, inkluzive per konsciigo pri malsamaj lingvoregistroj kaj vortprovizo[15].

Se oni agnoskas kaj utiligas aliajn lingvojn en lernejaj klasoj[16][17][18], ankaŭ internaciaj kontaktoj inter lernejaj klasoj helpe de Esperanto povas kontribui al sentivigo pri lingvoj kaj al lingva diverseco. Tiel internaciaj kontaktoj inter lernejaj klasoj helpe de Esperanto ankaŭ povas kontribui al lingvokonscio pri aliaj lingvoj se oni agnoskas kaj utiligas ĉi tiujn.

Stimulo de lingva kreopovo[redakti | redakti fonton]

Eksperimenti kun lingvo kaj lingvaj uzoformoj stimulas la krepovon kaj donas formon al iuj pensoj[16]. Kerna demando tiurilate estas ĉiam kiel formo, signifo kaj kunteksto interrilatas[19].

Eksperimentoj en la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Springboard to languages (saltotabulo al lingvoj), Britio[redakti | redakti fonton]

D-ro Angela Tellier el Britio prizorgis vastan eksperimenton kun Springboard to languages[20]: ekis pilotprojekto en du britaj lernejoj: Bar Hill Community Primary School, Cambridgeshire kaj en la lernejo Scorton C of E, Lancashire. Kadre de tiu eksperimento la celo estis, ke la malkovro de Esperanto helpu al infanoj kompreni la funkciadon de lingvoj (angle: language awareness, tio estas "lingvokonscio" aŭ "konscio pri la lingvo" aŭ "prilingva konscio") por poste ebligi ke ili pli facile lernu aliajn lingvojn kaj estu pli sentivaj al lingva diverseco precipe en klasoj kun infanoj ne parolantaj la anglan kiel sian unuan denaskan lingvon kaj por instigi respekton kaj intereson pri iliaj lingvoj kaj kulturoj[21].

Springboard to languages multe taŭgas por la instruistoj en elementaj lernejoj kiuj, ne ricevinte specialan trejnadon por instrui lingvojn, deziras instrui fremdan lingvon[22]. Springboard to languages uzas Esperanton, ne por produkti nacion de Esperanto-parolantoj, sed kiel preparilon por lerni aliajn lingvojn helpe de lernolibro kun frazoj, vorttrezoro, strukturoj.

Uzante regulan fonetikan lingvon kiel saltotabulon al lernado de aliaj lingvoj la projekto celas:

- sentivigi la lernanton pri la strukturo de lingvo pere de taskoj, kiuj instigas gelernantojn koncentriĝi sur la similecoj kaj diferencoj inter lingvoj.

- reliefigi la ligojn inter lingvoj. Esperanto estas ideala 'gustumilo al lingvolernado' aŭ 'komenca' lingvo kuniganta elementojn de aliaj lingvoj kun vortkonstruaj trajtoj kiuj allogas junajn gelernantojn. Multaj vortoj kaj frazoj estas tuj rekoneblaj.[22] La regula gramatika strukturo helpas al lernantoj disvolvi senton por ekzemple substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj.

- stimuli per kreiva manipulado de la lingvo ke la lernantoj ŝatu kaj interesiĝu pri lingvolernado.

- kuraĝigi pozitivan mem-bildon en ĉiu lernanto kiel sukcesa lingvolernanto[23].

Multilingual Accelerator (Internacie)[redakti | redakti fonton]

Multilingual Accelerator (MLA) aŭ multlingva akcelilo estas projekto por akceli plurlingvismon kadre de la EU-interŝanga programo Erasmus+ funkciis en 6 elementaj lernejoj: en Slovenio (Šentilj), Slovakio, Bulgario (Vraca), Germanio, Danlando kaj Kroatio (Zagreb) kaj koncernis la "propedeŭtikan aliron", t.e. lerni limigitan kaj zorge elektitan kvanton de Esperanto por plibonigi, rapidigi kaj akceli postan lernadon de aliaj lingvoj.

La celo de MLA estas instrui al 8-jaraĝaj infanoj la bazojn de Esperanto, kio servu kiel enkonduko al la lernado de aliaj lingvoj, ĉar ĝi helpas al infanoj kompreni (i.a. per ludoj) ĉiujn esencajn elementojn en la strukturo de lingvoj. Ĝi baziĝas sur atingoj de la Zagreba Metodo, kiu havas sian bazon en scienca esploro de la plej oftaj morfemoj en Esperanto[24].

La ĉefa respondeculo de tiu projekto estis Zlatko Tisljar el Slovenio[23][25].

Eŭropunian kvalitan markon por lingvoj[redakti | redakti fonton]

La “Multilingual Accelerator" (akcelilo de plurlingvismo) ricevis la Eŭropunian kvalit-markon por lingvoj en 2021 pro tio ke ĝi permesas akceli je 25-30% la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj[26].

Ĝi estas unu el la civitanaj proponoj en la kadro de la Eŭropa Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo[27].

Italio: Projekto "30 Ore d'oro" (2021-2022)[redakti | redakti fonton]

Projekto 30 ore d'oro ("30 oraj horoj") estas projekto kiu celas trejni instruistojn pri la instruado de Esperanto en la 2-a klaso mezlernejoj de la itala regiono Toskanio por plibonigi la kapablojn de gelernantoj en la gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj[28]. En decembro 2021 ekos la unuaj lecionoj por instruistoj[29].

La projekto estas inspirita de unu el la 17 "Celoj por Daŭripova Evoluigo" (celo 4) fiksitaj de Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 2030. Ĉi tiu kvara celo substrekas la gravecon de "egala aliro al kvalita edukado" kiu estas justa, inkluziva kaj antaŭenigas lernŝancojn por ĉiuj.

La koncepto ankaŭ reflektas la "Rekomendojn de la Konsilio de Eŭropo de la 22-a de majo 2019 por ampleksa aliro al lingvoinstruado kaj lingvolernado", kiuj ankaŭ substrekas la gravecon de plurlingveco preter tradiciaj edukaj studplanoj en socio karakterizita de pliigita moviĝeblo kaj cifereciĝo[26].

Premioj[redakti | redakti fonton]

"30 Ore d'oro" (30 Oraj Horoj) ricevis de Erasmus kaj INDIRE la prestiĝan premion pri kvalito de instruado[30].

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En la printempo 2008 estis ĉirkaŭ 1.400 lernejanoj en la ĉina elementa lernejo Baiyangshujie en kiu oni enkondukis Esperanton kiel devigan kurson por faciligi la lernadon de la angla lingvo[31].

Historio de la pedagogiaj eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1908 la pola esperantisto Antoni Grabowski verkis artikolon pri "Esperanto kiel preparilo por la instruado de lingvoj"[5][32]. Poste multaj studoj pruvis la valoron de Esperanto kiel preparilo por la lernado de aliaj lingvoj, kiel David Kelso, eksa ĉefinspektoro de lernejoj en Britio, notis:

Various studies since the 1920s have confirmed that learning Esperanto improves the motivation of learners (because of their relatively rapid progress in the language) and improves subsequent learning of other languages. The first documented experiment was in Bishop Auckland (Britain) from 1918 to 1921. Later studies, each concentrating on different aspects of the question, but coming to broadly similar conclusions, have been conducted in New Zealand (1924), New York (1931), Manchester (1948-1968), Sheffield (1951), Finland (1963), Hungary (1970), Germany (1980), 5 European countries (1990), Italy (1993) and Australia (2000).

The 1931 work was by a team led by eminent educational psychologist Edward Thorndike of Columbia University. The plain facts are that young people enjoy learning Esperanto; they learn it up to 5 times more quickly than other languages and the skills learned are readily transferable. (David Kelso, cited in “Springboard to languages”)[33]

Traduko. Diversaj studoj ekde la 1920-aj jaroj konfirmis, ke lerni Esperanton plibonigas la motivadon de gelernantoj (pro ilia relative rapida progreso en la lingvo) kaj plibonigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. La unua dokumentita eksperimento estis en Bishop Auckland (Britio) de 1918 ĝis 1921. Postaj studoj, ĉiu el ili koncentriĝinta sur diversaj aspektoj de la temo, sed alveninta al larĝe similaj konkludoj, estis faritaj en Nov-Zelando (1924), Novjorko (1931), en Britio (Manchester, 1948-1968 + Sheffield, 1951), Finnlando (1963), Hungario (1970), Germanio (1980), 5 eŭropaj landoj (1990), Italio (1993) kaj Aŭstralio (2000).

La esploro de 1931 en Novjorko konsistis el teamo gvidita de Edward Thorndike, eminenta eduka psikologo de Columbia University. La simplaj faktoj estas ke junuloj ĝuas lerni Esperanton; ili lernas ĝin ĝis 5 fojojn pli rapide ol aliajn lingvojn kaj la akiritaj kapabloj estas tuj transdoneblaj. (Kelso, citita en "Springboard to languages")[33]

Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn, Germanio[redakti | redakti fonton]

La mezurmetodojn por LOI evoluigis la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn (Germanio) sub la gvido de prof. Helmar Frank[9][10].

Pri la teorio kaj metodologio legu: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj.

Pli detala superrigardo sub Metodo Paderborn

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (germana) Cyrill Brosch & Sabine Fiedler (2017), Der spezifische Beitrag des Esperanto zum propädeutischen Effekt beim Fremdsprachenlernen (mit Schwerpunkt auf der Erwachsenenphase!, Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik, paĝo 11, Academie.edu, PDF (elŝutebla)
  • (angla) Karen Roehr-Brackin, Angela Tellier, Seán Ó Riain, Esperanto as a starter language for child second-language learners in the primary school, 76 paĝoj, ISBN 9780902756359 (resumoj de la malkovroj faritaj kadre de la projekto "Springboard to Languages"), Stoke-on-Trent, 2nd ed., 2013
  • (itala) Pinto, M. A. e Corsetti, R. (2001), Ricadute metalinguistiche dell’insegnamento dell’esperanto sulla lingua materna dell’alunno: Un’esperienza nella scuola media italiana, en: Language Problems & Language Planning, 25/1: 73-90
  • Zlatko Tiŝljar: Lingvo-orientiga instruado (LOI) cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, en: Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj, Inter-kulturo, Maribor, 1996.
  • Helmar Frank: Kibernetike-pedagogia teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, Kybernetische Pädagogik/Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 311-331, Paderborn 1993
  • Helmar Frank: Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo, Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 424-442, Paderborn 1993
  • H.Frank kaj E. Formaggio: La profito el propedeŭtika (speciale lingvo-orientiga) instruado depende de aĝo kaj transfero, Grkg/Humankybernetik, Band 33, Kajero 4 (1992), p. 164-174
  • Elisabetta Formaggio (1989): Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado, Grkg/Humankybernetik, Band 30, Kajero 4 , p. 141-151
  • Helmar Frank (1987) Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo: Kibernetika teorio kaj empiriaj rezultoj de la Lingvo-Orientiga Instruado de la Internacia Lingvo kiel bazo de pli posta lernado de etnaj lingvoj. In Serta Gratvlatoria in Honorem Juan Régulo, II (Esperantismo) (La Laguna: Universidad de La Laguna), p. 213-222.
  • (germana) Yukio Fukuda: Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Berücksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache. Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, p. 1-16, 1980
  • Evelyn Geisler: Mezurado de la lernplifaciligo de la angla pro ILo, Eŭropa Dokumentaro, Nro. 25/1980, paĝo 4
  • István Szerdahelyi: La didaktika loko de la Internacia Lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj, En Internacia Pedagogia revuo, kajero 0/1979
  • Helmut Sonnabend: Esperanto: lerneja eksperimento. Raporto, analizo, konkludo, Edistudio, Pisa 1979
  • Evelyn Geisler: La unuaj mezuradoj pri la lernplifaciligo inter la Internacia kaj la Angla lingvoj, Eŭropa Dokumentaro 21/1979, p. 9-10

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Multilingualism Accelerator - A method to boost foreign language learning and raise language awareness, European Commission.

(Esperanto) Akcelilo por multlingveco (MLA): http://www.lernu.net/eo/instruado Se vi deziras traduki la materialojn en la retejo al via lingvo, vi povas fari tion registriĝinte kiel tradukanto de la tradukejo de lernu.net - https://traduko.net/

(itala) Projetto 30 ore d'oro[rompita ligilo], ILEI kaj Istituto italiana di Esperanto, 2023

(eo) Brunetto Casini, 30 Oraj Horoj: Projekto de instruado de Esperanto, YouTube

(itala) Alessandra Madella, L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue (PDF), auĝ. 2021

(angla) Jennifer Bishop, Esperanto as a propaedeutic language in the primary school, AFMLTA llth Nat Languages Conf - Hobart, Hobart Tas Australia, la 27-an de sept. 1997 → 30-an de sept. 1997.

(angla) Esperanto and Education: Toward a Research Agenda, Esperantic Studies Foundation, 1992

(angla) Esperanto: a joke, or a serious option? (Esperanto, blago aŭ serioza opcio?), John C. Wells, University College London.

(germana) Cyril Brosch, Der spezifische Beitrag des Esperanto zum propädeutischen Effekt beim Fremdsprachenlernen (mit Schwerpunkt auf der Erwachsenenphase, Jahrbuch GIL 2017, Academie.edu

(Esperanto) Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, Kibernetik-pedagogia teorio de la lingvo-orientiga instruado (LOI), magistriĝa tezo ĉe Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, 1996.

(germana) Günter Lobin: Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (kun detala scienca analizo de sep – laŭ la aŭtoro tre malbone dokumentitaj – lernejaj eksperimentoj inter 1924 kaj 1988; komplete legebla en la reto)

(Esperanto) Edward Symoens: Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeŭtika valoro de Esperanto, Esperanto-dokumentoj 28-29 (1992), Universala Esperanto-Asocio.

(Esperanto) Katalin Smidéliusz: Projektoj, eksperimentoj, propedeŭtika valoro (PDF) - el la legejo de www.edukado.net

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kio estas UEA?. Universala Esperanto-Asocio. “UEA . . . havas membrojn en 120 landoj”.
  2. Harald Haarmann (2011). Eta leksikono pri lingvoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-09-21. “Esperanto . . . estas lernata ankaŭ de pluraj miloj da homoj en la mondo kiel gepatra lingvo”.
  3. Lindstedt, Jouko. Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant‑lingvanoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-09-21.
  4. (eo) Edmund Grimey Evans,Eŭropa Esperantisto, n-ro 11, la 15-an de junio 1994, p. 6, AFEL, Cambridge,
  5. 5,0 5,1 (Esperanto) Antoni Grabowski, Esperanto kiel preparo al la lernado de lingvoj, en "Pola Esperantisto" 1908, n-ro 1, p. 48.
  6. (en) Rubagumya, C.M., 1994: Language in Education in Africa. Clevedon: Multilingual Matters.
  7. (en) Tickoo, M.L., 1996: ‘English in Asian bilingual education: >From hatred to harmony’, in Journal of Multilingual and Multicultural Development, 17, 225–240.
  8. (en) Dutcher, N., 1998: ‘Eritrea: Developing a programme of multilingual education’, in J. Cenoz & F. Genesee (eds), Beyond Bilingualism: Multilingualism and Multilingual Education. Clevedon: Multilingual Matters, 259–265.
  9. 9,0 9,1 (it) Alessio Giordano, Il metodo Paderborn per l’apprendimento linguistico (La paderborna metodo de lingva lernado), Treccani, la 25-an de junio 2019
  10. 10,0 10,1 Pri la teorio kaj metodologio legu: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele Al Rapidigo De La Lernado De Fremdlingvoj.
  11. Komparu kun la japana : "Post duonhoro mi povis paroli pli da Esperanto ol da japana, kiun mi studis en la gimnazio dum kvar jaroj" - Richard Delamore. En : 'Kiel la esperantistoj povas denove avangardi?', Kontakto 277 (2017:1), p. 20, TEJO.
  12. (eo) V. Melnikov, Denaske, REGO, p. 9, n-ro 1 (!à, januaro 2002.
  13. 13,0 13,1 (en) Geoffrey Greatrex, University of Ottawa, recenzo de la studo de Angela Tellier (eld): Esperanto as a Starter Language for child Second-Languages Learners in the Primary School, Stoke-on-Trent, 2012. En: Language Problems and Language Planning, p.97-99, Vol. 37, n-ro 1, 2013, ISBN 0272-2690, John Benjamins Publishing Company.
  14. "Esperanto ne estas por ĉiuj", Libera Folio, 2021-05-24. Kontrolita 2023-06-05. (esperante)
  15. (en) Key data on teaching languages at school in Europe : 2023 edition, Glosaro, p. 150, European Education and Culture Executive Agency, Eurydice, Publications Office of the European Union, 2023.
  16. 16,0 16,1 (nl) Marc van Oostendorp, Een sterke taalbasis draagt bij aan de taal- en denkontwikkeling (Forta lingvofundamento kontribuas al lingva kaj pensa disvolviĝo), Neerlandistiek, la 18-an de oktobro 2018.
  17. (en) Farid Bouzit, Comparons nos langues (Ni komparu niajn lingvojn), YouTube.
  18. (fr) Philippe Blanchet, De la didactique des langues à la didactique du plurilinguisme (De la didaktiko de lingvoj al didaktiko de plurlingveco), YouTube
  19. (nl) Peter-Arno Coppen, Wat zijn de grote inzichten uit de neerlandistiek?, Neerlandistiek, la 26-an de marto 2019.
  20. (en) Prof. Renato Corsetti, Universitato de Romo, ‘La Sapienza’, novembro 2005: Field studies, in: The Rationale of the Springboard Project, arkivita de la originalo pere de Waybak Maŝino, Internet Archive, la 22-an de februaro 2021.
  21. (en) Welcome to Springboard to languages, Internet Archive, arkivita de la originalo pere de Wayback Machine, la 14-an de februaro 2021.
  22. 22,0 22,1 (en) Springboard and the National Languages Strategy, arkivita de la originalo pere de Wayback Machine, Internet Achive, la 26-an de februaro 2021.
  23. 23,0 23,1 (eo) Dr Karen Roehr-Brackin, Dr Angela Tellier, Akcelilo por multlingveco, Research project, University of Essex,
  24. Akcelilo por multlingveco (PDF), Eŭropa Bulteno, februaro, n-ro 200 (2020), paĝoj 2-4
  25. Mireille Grosjean, Problemo kun la Multlingva Akcelilo, en Internacia Pedagogia Revuo (IPR), n-ro 4, 2020.
  26. 26,0 26,1 (eo) Massimo Acciai, "30 horaj horoj: Nova projekto de ILEI[rompita ligilo]" (PDF, rompita ligilo se vi ne abonas la revuon), p. 67, La Ondo de Esperanto, n-ro 4 (2021).
  27. (en) Sean O RIAIN, Multilingual Accelerator, Conference on the Future of Europe.
  28. (it) Alessandra Madella, L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue, (PDF), Projetto 30 ore d'oro, 2021
  29. (eo) Prelego de Bruĉjo Kasini pri la projekto "30 Oraj Horoj" dum evento de la Esperanto-Grupo de Parmo (Italio), IFEF kaj aliaj Esperanto-asocioj por Erasmus +, Parmo 21-11-2021, YouTube
  30. EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj, EKO 2023 / 39. Julio 4, 2023
  31. (eo) Jatina,Vigla Esperanto-semajno en ĉina elementa lernejo, La Ondo de Esperanto, paĝo 27, n-ro 4 (318) 2023.
  32. (eo) Tomasz Chmielik, Grabowski, modelo por Esperantio, Literatura Foiro, p. 134, n-ro 311, Junio 2021.
  33. 33,0 33,1 (angla) Giridhar Rao (2009). Esperanto as a Foundation Course for Foreign Language Teaching, en: Giridhar Rao J.. (ed.). Foreign Language Teaching in India: Challenges and Strategies, Hyderabad, Barato, Allied Publishers, paĝoj 10-12, ISBN 978-81-8424-672-8
  34. Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj, Pisa, Edistudio, 2023, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.