Radmožanci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radmožanci (radmoĵanci), hungare Radamos estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Lendava.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Radmožanci troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Radmožanci situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo Lendava-Mariboro preteriras. La hungara landlimo troviĝas 2 km-ojn.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito Radamos apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala.

Radmožanci estas romkatolika pilgrimloko.