Reĝa Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Reĝa Vojo inter Fulda kaj Neuhof en Germanio.

Reĝa Vojo (latine: Via Regia), alie nomita “Alta Vojo”, estis komerca vojo de Hispanio ĝis Rusio. La Reĝa Vojo estis unu el plej gravaj komunikaj kunigoj de frua mezepoko ĝis la nuna tempo.

Reĝa Vojo ne havis unu konstantan vojon. Pli ĝuste ĝi estis “komunika koridoro”, kiu ŝanĝiĝadis pro politikaj kaŭzoj, inundoj, novaj gastejoj ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua, plej malnova, latinlingva mencio devenas el 1252 jaro. En dokumentoj de markgrafo Heinrich el Meissen oni povas trovi mencion pri „Strata Regia” („reĝa vojo”).
Komence la vojo konsistis el vojoj konstruitaj per romaj militistoj inter Galegio kaj Parizo. Poste legioj translokiĝis orienton, direktinte ĝin ĝis la rivero Elbo. El Majenco la legioj ekmarŝis tra Frankfurto ĉe Majno, Fulda, Eisenach, Erfurto, Leipzig por starigi ĉe Elbo limon de la imperio.
En Sankta Romia imperio de Germana Nacieco la vojo estis pligrandigita tra Görlitz ĝis Vroclavo. La germana nomo “Hohe Straße” (Alta Vojo) devenas el turnopunkto de la 15-a/la 16-a jarcento kaj temas pri parto de la vojo inter Frankfurto ĉe Majno kaj Vroclavo.
Reĝa Vojo estis superregiona kaj helpis por evolui de interŝtataj rilatoj en Eŭropo. Komence la vojo funkciis kiel militista, sed laŭtempe estiĝis pli kaj pli grava komerca vojo. Tio kaŭzis, ke urboj troviĝintaj laŭ vojo rapide disvolviĝis. Ĉe la vojo ekstaris ankaŭ novaj urboj. Por ekzemple en Silezio ekestis: Lwówek Śląski, Złotoryja, Środa Śląska, LegnicaLubań
Sian signifon la vojo perdis nur en la 19-a jarcento, kiam rapide komencis disvolviĝi fervojo.

Nuna tempo[redakti | redakti fonton]

En 2002 jaro pro iniciativo de aŭtoritatoj el Saksio estis vivigita projekto “VIA REGIA – Eŭropa Vojo de Kulturo”. Al iniciativo alligis regionoj troviĝantaj laŭ historia Reĝa Vojo. Ĉefa tasko de tiu internacia iniciativo estas suprenigi Reĝan Vojon al simbola rango de eŭropa unueco rilate al kulturo, turismo kaj ekonomio. Simbole konkordate kun aŭtovojo A4 (tra Pollando, Germanio kaj Francio), ĝi kunligas multe da ŝtatoj, kiuj apartenas al Eŭropa Unio kaj daŭre servas al komerca interŝanĝo.

Voja trako[redakti | redakti fonton]

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Santiago de Compostela, Oviedo, Santandero, Leono, Burgoso, Logronjo, Pamplono, Roncesvalles.

Francio[redakti | redakti fonton]

Bordeaux, Poitiers, Tours, Orléans, Parizo, Reims, Metz.

Belgio[redakti | redakti fonton]

Bruĝo, Antverpeno, Gento, Bruselo, Lieĝo.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Aachen, Kolonjo, Majenco, Frankfurto ĉe Majno, Hanau, Gelnhausen , Steinau an der Straße, Neuhof (apud Fulda), Fulda, Eisenach, Erfurto, Eckartsberga, Bad Kösen, Naumburg, Leipzig, Großenhain, Königsbrück, Dresdeno, Kamenz, Bautzen, Görlitz.

Pollando[redakti | redakti fonton]

Zgorzelec, Bolesławiec, Lwówek Śląski, Złotoryja, Legnica, Środa Śląska, Vroclavo, Opole, Bytom, Czeladź, Będzin, Sławków, Olkusz, Krakovo, Tarnów, Rzeszów, Przemyśl, Radom, Lublin

Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Lvovo, Volodimir-Volinskij, Rivno, Lucko, Ĵitomiro, Kievo.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Commons:Category:Via Regia