Silezio
Silezio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
Blazono | |||||
| |||||
Lando | Pollando | ||||
Ĉefurbo | Vroclavo | ||||
- koordinatoj | 51° 6′ 13″ N, 17° 2′ 23″ O (mapo)51.103517.0396Koordinatoj: 51° 6′ 13″ N, 17° 2′ 23″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 40 000 km² (4 000 000 ha) [+] | ||||
Areo | 40 000 km² (4 000 000 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
|
|||||
Silezio | |||||
Vikimedia Komunejo: Silesia [+] | |||||
Silezio | |
---|---|
historia emblemo de Supra Silezio |
historia emblemo de Malsupra Silezio (pli malfrue Granda emblemo de Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio) |
Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pole Śląsk, silezi-germane Schläsing, silezi-pole Ślůnsk, sorabe Šleska) estas regiono en Eŭropo.
Ekde la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenas al:
- Pollando (plimulto de la teritorio) - Pola Silezio - Malsuprasilezia Provinco, Silezia Provinco, Opola Provinco
- Ĉeĥio - Ĉeĥa Silezio
- Germanio - vilaĝo Pechern kaj du eksklavoj nordokcidente de urbo Bad Muskau.
Ĝis la jaro 1742 la tuta Duklando Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. Pri apartenado de Silezio al Prusio vidu en Prusia Silezio.
Historio de Silezio
[redakti | redakti fonton]Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie kaj de Opolanie. Ekde la jaro 990 la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro 1138 la regiono estis apanaĝa piasta duklando Silezio. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Aŭŝvico, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Duko Henriko la 1-a Barbulo, kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro 1202 la regantoj el la dinastio de Piastoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.
Jam post la pereiga malvenko en la batalo ĉe Legnica kontraŭ la mongoloj en la jaro 1241, en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow (Głogów), Zahanio, Javorio (Jawor) kaj pli malfrue Volovio (Wołów). De regiono Vroclavo poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica (Oleśnica), Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.
Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Teŝina princlando, Ratibora princlando, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio.
Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 1327 – 1335 Johano de Luksemburgo. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (1333 – 1370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kontrakto kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto, tie en Trenčín hungara Karolo, ĉeĥa Johano de Luksemburgo kaj pola Kazimiro la 3-a la Granda reĝoj faris pacon (dum kunveno kun Johano de Luksemburgo kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namysłów kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna / Anna de Świdnica (Anna Świdnicka, filino de Bolko la 2-a Mały, nomata "Malalta" aŭ Świdnicki), Karolo la 4-a akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.
Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko (Kłodzko), kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minsterberg (Ziębice) (dum princo Venceslao), Namyslov (Namysłów), Falkenberg (Niemodlin) kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de duklandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj branĉoj de Piastoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno (Świdnica), 1492 de Oleŝnica (Oleśnica), 1504 de Glogow (Głogów), 1532 de Opolo, 1625 de Teŝina princlando kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de Piastoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Aŭŝvico, Zatoro, kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion).
Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj koloniigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.
Sileziaj princlandoj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ: Sileziaj princlandoj
La plej signifaj el la sileziaj princlandoj (de oriento al okcidento)
- Teŝina princlando – historia teritorio en Supra Silezio, 1282 princlando, 1291 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, post la 1742 parto de Aŭstria Silezio, 1919 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- Opava princlando – historia teritorio en Supra Silezio (respektive en Ĉeĥa reĝlando), 1269 princlando (duklando), feŭdo de Ĉeĥa Krono, en la 14-a jarcento plu dividita (Regiono Krnov, Regiono Hlučín), 1742 dividita inter Prusio kaj Aŭstria Silezio, 1920 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- Bitoma princlando – historia teritorio en Supra Silezio, memstara ekde la 1282, 1298 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono renovigita de Johano de Luksemburgio, ekde la 1362 la historio komuna kun Teŝina princlando, ekde la 1742 parto de Prusio, post la 1945 pola teritorio.
- Ratibora princlando – historia teritorio en Supra Silezio, ekde la 1282 memstara, 1327 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, 1336 – 1521 ĝi estis kunigita kun Opava princlando, ekde la 1742 prusia, 1931 surbaze de plebiscito dividita inter Pollando kaj Germanio, 1945 la tuta de Pollando.
- Opola princlando – historia teritorio en Supra Silezio, la estiĝo de la princlando fine de la 12-a jarcento, 1292 unuafoje feŭdo de Ĉeĥa Krono, daŭre ekde la 1327, 1497 kunigita kun Ratibora princlando, ekde la 1742 parto de Prusio kaj ekde la 1922 de Germanio, post la Dua Mondmilito ekde la 1945 la pola.
- Krnova princlando – historia teritorio devene en Supra Silezio kiel parto de Opava regiono, ekde la 1365 memstara princlando, post 1742 dividita inter Prusio (nordo) kaj Aŭstria Silezio, 1918 la suda parto restis al Ĉeĥoslovakio kaj nordo al Germanio, tiu post la 1945 fariĝis la pola.
- Nisa princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara ekde fino de la 12-a jarcento, 1350 feŭda rilato al Ĉeĥa Krono, post 1742 dividita inter Prusio (la ĉefa parto) kaj Aŭstria Silezio, la prusia parto ekde la 1920 parto de Germanio kaj ekde la jaro 1945 de Pollando, la aŭstria parto ekde la jaro 1919 parto de Ĉeĥoslovakio. La Nisa princlando estis princepiskopujo, regata de la princepiskopo de Breslau.
- Zabrzega princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ekde la 1348 memstara, ofte kunigata kun Legnica, feŭdo de Ĉeĥa Krono ekde la tempoj de Johano de Luksemburgio, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la Dua Mondmilito pola.
- Svidna princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, 1278 memstara princlando, komune kun Javorio alportis ĝin al Ĉeĥa Krono Anno el Javorio, edzino de Karolo la 4-a, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la Dua Mondmilito pola.
- Vroclava princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ekde la 1138 apanaĝa princlando, ekde la 1335 feŭdo de Ĉeĥa Krono (unuafoje subjugita al Venceslao la 2-a), post 1742 prusia, poste germana kaj nur post 1945 pola.
- Volovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara princlando estiĝas nur fine de la 15-a jarcento, surbaze de feŭdaj rilatoj ĝi fariĝis de la 17-a jarcento de Ĉeĥa Krono, post 1742 prusia, poste germana, nur post 1945 parto de Pola Silezio.
- Javoria princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, komencoj de memstara evoluo datumitaj al la jaro 1278, post plua divido nur 1303, 1353 feŭdo de Ĉeĥa Krono (devena posedaĵo de Anno Svidna-Javoria, edzino de Karolo la 4-a), post 1742 ĝi fariĝis de Prusio, poste de Germanio, ekde la 1945 de Pollando.
- Glogovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ĝi estiĝis 1253 pro apartigo de Legnica princlando, ekde la 1331 feŭdo de Ĉeĥa Krono, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la Dua Mondmilito pola.
- Zahania princlando (Żagań, germane Sagan, ĉeĥe Záhaň) – historia teritorio en Malsupra Silezio, devene parto de Glogovia princlando, ekde la 1307 memstara princlando, ekde la duono de la 14-a jarcento feŭdo de Ĉeĥa krono, post 1742 parto de Prusio, poste de Germanio, post la Dua Mondmilito pola.
Sileziaj urboj
[redakti | redakti fonton]- en Pollando:
- Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau, ĉeĥe Vratislav, 638 401 loĝantoj)
- Katowice (germane Kattowitz, 329 600 loĝantoj)
- Gliwice (germane Gleiwitz, 199 700 loĝantoj)
- Bytom (germane Beuthen, silezi-germane Aeberbeuthn, 198 200 loĝantoj)
- Zabrze (germane ankaŭ tiel, nur ekde 1915 Hindenburg, 195 400 loĝantoj)
- Bielsko-Biała (germane Bielitz-Biala, ĉeĥe Bílsko-Bělá, 176 453 loĝantoj)
- Rybnik (142 600 loĝantoj)
- Ruda Śląska (germane Ruda in Oberschlesien, 131 500 loĝantoj)
- Tychy (germane Tichau, 130 700 loĝantoj)
- Wałbrzych (germane Waldenburg, ĉeĥe Valdenburk aŭ Valbřich, 129 000 loĝantoj)
- Opole (germane Oppeln, silezi-germane Uppeln, ĉeĥe Opolí, 128 000 loĝantoj)
- Legnica (germane Liegnitz, ĉeĥe Lehnice, 106 000 loĝantoj)
- Jelenia Góra (germane Hirschberg, ĉeĥe Hiršberk aŭ Jelení Hora, 90 000 loĝantoj)
- Lubin (germane Lüben, 82 000 loĝantoj)
- Głogów (germane Glogau, ĉeĥe Hlohov, 74 300 loĝantoj)
- Namysłów (latine: Namislavia; germane Namslau)
- en Ĉeĥio
Germanaj reprezalioj en la regiono Katovice/Kattowitz dum la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Ĝis la plebiscito en Supra Silezio en 1921 la urbo je la nomo Kattowitz apartenis al la germanlingva provinco Silezio de Prusio kaj al la Germana Regno, dum la sekvaj 17 jaroj je la nomo Kativice ĝi apartenis al Pollando, dum la Dua Mondmilito (1939-1945) denove je sia germana nomo apartenis al Germanio, post la fino de la milito en majo 1945 apartenis al la Pola Popola Respubliko (oficiale de 1952 ĝis 1989), portante sian polan nomon, krom inter 1953 kaj 1956, kiam ĝi nomiĝis Stalinogród, kaj ekde tiam apartenas al la postkomunisma ŝtato Pollando.
1939
- 18.10. Okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj
- 22.10. En Katowice germanoj senkapigis 14 personojn
- 30.11. Marta Czernigiewicz, reveninta de Silezio al Zuriko raportis interalie pri Kattowitz, kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la malplenaj ekloĝis germanoj, arestoj okazas ĉiutage nokte kaj homoj pereas senspure, ĉiuj polaj kaj judaj vendejoj estas detruataj.
1940
- 27.10. En Koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis delegito al Silezia Sejmo Augustyn Łukosz el Zaolzie
1944
- 20.11. En malliberejoj de Supra Silezio restis 7 407 personoj, en tio 1 745 virinoj
Silezio en literaturo
[redakti | redakti fonton]- Petr Bezruč – Sileziaj kantoj (kolektaro de poemoj precipe pri Supra Silezio). La libro aperis ankaŭ en Esperanto.