Granado
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Granado (apartigilo) |
Granado | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 18001–18015 • 18182 • 18190 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 230 595 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 620 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 11′ N, 3° 36′ U (mapo)37.178055555556-3.6008333333333Koordinatoj: 37° 11′ N, 3° 36′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 738 m [+] | ||||
Areo | 88,02 km² (8 802 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Granada [+] | |||||
Granado, hispanlingve Granada, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Andaluzio, Hispanio.
Granado situas ĉe la piedo de la montaro Sierra Nevada, en la renkontiĝo de la rivero Darro kun Genil. Ties loĝantaro estas de 243.341 homoj, el kiuj oni kalkulas ke ĉirkaŭ 70.000 estas studentoj. Ties surfaco estas de 12.500 km². Ties koordinatoj estas jenaj: 37° 13′ N 3° 41′ U / 37.217 °N, 3.683 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 13′ N 3° 41′ U / 37.217 °N, 3.683 °U (mapo)
Historio
La Tajfo Granado estis sendependa islama reĝlando kiu ekestis en al-Andalus en 1013, kiel rezulto de la malintegriĝo kiun la kaliflando de Kordovo suferis ekde 1009, kaj tio malaperis kiam ĝi estis konkerita de la Almoravidoj en 1090, apartenantaj kronologie al la unuaj taifaj regnoj. Granado estis la ĉefurbo de la lasta regno islama en Hispanio, nome ĝis 1492, kiam ĝi estis konkerita de la Regno Kastilio dum regado de Isabel la 1-a.
Turismo kaj kulturo
Granado estas tre grava loko kultura kaj turisma, unue pro sia situo, sed ankaŭ pro sia situo kaj sia monumentaro.
La situo estas superba: ĝi troviĝas ĉe la piedo de la plej altaj montaroj de la iberia duoninsulo, kun tre fama skiejo, kaj samtempe la mediteraneaj plaĝoj troviĝas je kelkaj dekoj da kilometroj de distanco.
La historio gravas ĉar Granado estas la mikso de du civilizacioj: Ĝi posedas gravajn spurojn de la islama civilizacio, derivitajn de la fakto ke la Reĝlando de Granado estis la lasta posedaĵo de la araboj en Hispanio, antau ilia forpelo en 1492. Poste, la Katolikaj Gereĝoj adaptis aŭ anstataŭis parton per kristanaj konstruaĵoj.
Inter la plej vidindaj lokoj de la urbo troviĝas precipe la palaco de Alhambra, loĝejo de la lastaj reĝoj de la araba monarĥio en Hispanio. Vidalvide de ĝi estas la tipa kvartalo de Albayzín, ankoraŭ kun malnovaj konstruaĵoj. La urbo posedas kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Granado estas nun universitata urbo, kun tre vigla nokta vivo.
Vidindaĵoj
- Alhambro
- Palaco de Karlo la 5-a
- Kvartalo Albayzín
- Kvartalo Sacromonte
Provinco
Granado estas ĉefurbo de samnoma provinco. La plej grandaj pliaj urboj estas Baza, Guadix, Motril kaj Salobreña.