Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
arkivas septembro
Neniu resumo de redakto
Linio 216: Linio 216:


Still three weeks to go on the challenge while enriching the WP in Esperanto with art-specific articles! We would really love to have all your good wikipedic and artistic know-how poured into this inspirational challenge :p The contest will reach its climax in an [[:en:edit-a-thon|edit-a-thon]] we will be holding on July 9! Hopefully see you, Esperanto contributors, virtually or on site, dankon! [[Uzanto:Iñaki LL|Iñaki LL]] ([[Uzanto-Diskuto:Iñaki LL|diskuto]]) 09:50, 26 jun. 2016 (UTC)
Still three weeks to go on the challenge while enriching the WP in Esperanto with art-specific articles! We would really love to have all your good wikipedic and artistic know-how poured into this inspirational challenge :p The contest will reach its climax in an [[:en:edit-a-thon|edit-a-thon]] we will be holding on July 9! Hopefully see you, Esperanto contributors, virtually or on site, dankon! [[Uzanto:Iñaki LL|Iñaki LL]] ([[Uzanto-Diskuto:Iñaki LL|diskuto]]) 09:50, 26 jun. 2016 (UTC)

=={​{tlinks}}==
Post diskuto, [[Specialaĵo:Daŭra ligilo/5966140#tlinks|interkonsento troviĝas pri ŝanĝo]] al la ŝlosita ŝablono {{ŝ|tlinks}}. Ĉu povus helpadi administranto, petus mi? Dankegon! 😊 —<span style="text-shadow:0 0 .15em #900;color:#900">[[Uzanto:LLarson|LLarson]]</span> <small>([[Uzanto-Diskuto:LLarson|dirita]] &amp; [[Specialaĵo:Kontribuoj/LLarson|farita]])</small> 16:16, 5 jul. 2016 (UTC)

Kiel registrite je 16:16, 5 jul. 2016


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Blazio

Bonvolu disigi artikolon Sankta Blazio de Blazio, ĉar mi volas krei artikolon pri persona nomo Blazio, kiu mankas en Eo.--Crosstor (diskuto) 13:36, 11 Nov. 2015 (UTC)

@Crosstor:✔ Farite Mi ĵus ŝanĝis la alidirektilon en artikoleton Blazio. Sed mi dubas, ke por tio necesis administra ago. La alidirektilo tute ne estis protektita. Bonvolu estonte provi mem fari tian ŝanĝon. Do, nun vi povos daŭrigi la prilaboradon de la artikolo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:43, 11 Nov. 2015 (UTC)

ELTE

Estas artik. pri ELTE, kiun supozeble la nehungaroj ne konas. Ĝi havas plurajn alternativajn nomojn, ili estas tre bonaj. Ĉu estas ebleco la titolon ŝanĝi tiel, ke la nova titolo estu Universitato de Budapeŝto, samtempe estu alternativa nomo ELTE, ĉar ankaŭ tio estas tre grava? Tio estus nur ŝanĝo inter alternativaj nomoj tiel, ke la videbla titolo estu Universitato de Budapeŝto.--Crosstor (diskuto) 14:09, 12 Nov. 2015 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 16:41, 12 Nov. 2015 (UTC)
Kial? Mi ne vidas referecojn en kiuj estas skribita ke " Eötvös Loránd Tudományegyetem" estas en Esperantaj tekstoj "Universitato de Budapeŝto" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:08, 12 Nov. 2015 (UTC)
La aŭtoroj ĉiam elektas la plej kompreneblajn nomojn por eksterlandanoj. Dankon Pino!--Crosstor (diskuto) 05:17, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Crosstor kaj Pino~eowiki: Ĉu Vi memoras pri Vikipedio:Kontrolebleco kaj Vikipedio:Ne faru originalan esploradon? Mi ne diras ke nomo "Universitato de Budapeŝto" estas malkomprenebla sed mi timas ke la nomo ne ekzistas en esperantlingva literaturo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:34, 13 Nov. 2015 (UTC)
Universitato de Budapeŝto estas inventaĵo de Crosstor, mi alinomas al pli ĝusta.Narvalo (diskuto) 13:50, 13 Nov. 2015 (UTC)
Tio ne estas mia inventaĵo, rigardu la historion ekzemple en 2008! La alinomon mi dankas.--Crosstor (diskuto) 05:07, 3 Feb. 2016 (UTC)

La nomo Universitato de Budapeŝto aperas oftege en Esperantaj tekstoj. Vi trovas la nomon facile per simpla retserĉo, kaj estas neniel dubinde, ke ĝi aperas ankaŭ en presaĵoj. Tio estas tute natura pro la grava signifo de la ELTE-universitato por Esperanto. --Surfo 13:52, 13 Nov. 2015 (UTC)

Tiu titolo estas erara, vidu Listo de universitatoj en Hungario, kiom da Universitatoj ekzistas en Hungario, Budapeŝto (https://hu.wikipedia.org/wiki/Magyarorsz%C3%A1gi_egyetemek_list%C3%A1ja tie estas aldonita la sidejo de la Universitatoj). Do, se ni nomas ELTE LA Universitato de Budapeŝto, oni devas aldoni inter krampoj ion (ELTE?). Do, Universitato de Budapeŝto (ELTE) eble estas kompromisa, akceptebla, ĝusta formo.Narvalo (diskuto) 13:59, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Surfo: Vi skribis ke la nomo Universitato de Budapeŝto aperas oftege en Esperantaj tekstoj. Ĉu Vi povas prezenti referencon en kiu estas skribita ke hu: "Eötvös Loránd Tudományegyetem" = eo:"Universitato de Budapeŝto"? @Narvalo: ĉu Vi povas prezenti referencon en kiu estas skribita ke hu: "Scienca Universitato Loránd Eötvös"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:55, 13 Nov. 2015 (UTC)
Laŭ mi "Scienca Universitato Loránd Eötvös" estas klara kaj ni ne bezonas provojn por uzi komunajn nomojn. --pino (diskuto) 18:04, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Vi skribis, ke "la nomo [Universitato de Budapeŝto] ne ekzistas en esperantlingva literaturo", kaj mi nur montris, ke vi malpravas. Post tio vi striktigis vian postulon al eksplicita tradukdifino. Mi komprenas, kion vi celas, sed vi estas malutile tro fervora pri la afero. Ne interesas min serĉi tian difinon, bonvolu esplori mem. Mi estas tute kontenta pri la ĵusa ŝanĝo al Scienca Universitato Loránd Eötvös. Estas tamen unu grava manko en la enkonduka ĉapitro: ĝi tute ne mencias la mallongigitan nomon ELTE, kiun eĉ la universitato mem abunde utiligas kaj kiu ofte estas uzata ankaŭ en Esperanto (plurfoje en la artikolo mem). Mi nur atentigas, ke la Universitato mem uzas la Latinan nomon Universitas Budapestinensis de Rolando Eötvös Nominata, do Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd [aŭ: Rolando Eötvös]. --Surfo 19:55, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Surfo: Vi skirbis "kaj mi nur montris, ke vi malpravas" - pardonu sed mi ne vidas kiel Vi montris tion. Ĉu Vi prezentis libron, revuon aŭ retpaĝon? Kie? Marek Mazurkiewicz (diskuto)
Mi aldonis la mallongigon ELTE, kiu mankis el la enkonduka teksto.--Crosstor (diskuto) 05:04, 14 Nov. 2015 (UTC)

Pardonu, sed mi pensas, ke antaŭ ol lanĝi gravan diskuton oni ja unue informiĝu. Fakte mi mem iam studis en ELTE kaj tial ja bone scias, ke memkompreneble estus kompleta stultaĵo diri, ke ELTE estas la Universitato de Budapeŝto! Neniam iun, kiu studis en ELTE mi aŭdis diri tiel. Tio simple estus eraro, ĉar fakte en Budapeŝto estas pluraj universitatoj, kaj ili tute same povus nomiĝi "Universitato de Budapŝto". Estas krom ELTE en Budapeŝto Semmelweis-Universitato, Corvinus-Universitato kaj Andrássy-Universitato, kaj mi eĉ ne scias, ĉu estas pliaj! Tio cetere same validas pri Londono kaj aliaj grandegaj urbegoj, kie ofte estas multe pli ol nur unu sola universitato! DidiWeidmann (diskuto) 22:54, 29 Jan. 2016 (UTC)

  • Estas granda diferenco inter >Universitato de Budapeŝto< kaj >universitato de budapeŝto<. En Budapeŝto oni povas esti multaj universitato kaj unu el ili povas esti nomita >Universitato de Budapeŝto<. Sed en esperantlingvaj referencoj devas esti skribita >Universitato de Budapeŝto< Mi daŭre opinias: se ne ekzistas esperantlingvaj referencoj pri temo ni, en Vikipedio, devas uzi orginalan nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:26, 31 Jan. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: "tudományegyetem" estas ĝenerala nomo kaj tradukebla al Esperanto eĉ oni ankoraŭ ne povas trovi la fonton de la plena nomo de la universito. "Universitato Yale" estas bona. Ne "Yale University" en E-Vikipedio. Kiel vi diras, "Universitato Jejl(o)" estas originala vikipedia traduko de propra nomo kaj evitinda.--Salatonbv (diskuto) 04:04, 1 Feb. 2016 (UTC)
Salatonbv Laŭ mi en Universitato Yale ankaŭ eble estas malbone nomita ĉar ne estas aldonitaj esperantligngvaj fontoj en kiuj estas skribita ke "Universitato Yale" = "Yale Universitye". Originala vikipedia traduko de propraj nomoj estas tre malbona ideo. Vikipedisto devas esti kolektisto ne kreisto ĉar ni skribas enciklopedio ne scienca revuo aŭ propra gazeto. Tio ke kelkfoje simple oni povas mem traduki ne estas sufiĉa kialo por traduki. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:16, 1 Feb. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Denove, nek tudományegyetem nek university estas "propra nomo". Ankaŭ vikipediisto ne nur estas "kolektisto". "Artikoloj de Vikipedio ne estas: Nura kolekto de eksteraj ligiloj aŭ katalogo de retejoj.", "Nura kolekto de publikhava kaj fonta materialo" ka (Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas; en:WP:IINFO).--Salatonbv (diskuto) 20:22, 1 Feb. 2016 (UTC)
@Salatonbv: pardonu ke mi ne klare skribis. Mi komprenas ke nek tudományegyetem nek university estas "propra nomo". Sed "Scienca Universitato Loránd Eötvös" estas propra nomo. Mi komprenas ke "Artikoloj de Vikipedio ne estas: Nura kolekto de eksteraj ligiloj aŭ katalogo de retejoj.", "Nura kolekto de publikhava kaj fonta materialo" sed tio signifas ke ni ne povas fari artikolon kiel listo de eksteraj ligiloj. Mi diras ke vikipediisto oni devas esti kolektisto de informoj el referencoj ĉar ni havas regulojn: Vikipedio:Kontrolebleco kaj Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:34, 2 Feb. 2016 (UTC)
  • Scienca Universitato Eötvös Loránd[1][2][3]
  • Budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös[4]
  • Universitato Yale[5][6]
Vi fokusas nur en VP:NOE kaj Vikipedio:Kontrolebleco. Sed en Vikipedio estas aliaj reguloj kaj politikoj ekz Vikipedio:Etika konduto kaj Vikipedio:Ignoru regulojn. Se la artikoltitoloj estus "Eötvös Loránd Tudományegyetem" kaj "Yale University" laŭ VP:NOE, ili estus tre malutilaj kaj malfacile trovi por Esperantistoj: ni pensu "Se regulo malhelpas vin plibonigi paĝon, ignoru ĝin kaj eklaboru" (Vikipedio:Ignoru regulojn). VP:Interkonsento ankaŭ estas pripensinda. Ĉu vi pensas ke ripeti mencii la du regulojn en diskutejo estas por VP:ETIKO? Ĉu vi klopodis peti aliajn opiniojn? "Petu aliajn opiniojn: Tria opinio aŭ prijuĝo ofte helpas, do demandu al aliaj homoj, kion ili opinias pri la kazo." --Salatonbv (diskuto) 02:00, 2 Feb. 2016 (UTC)
Tio ke mi skribas signifas ke mi petas pri aliaj opinioj. En Vikipedio:Ignoru regulojn estas skribita "Se regulo malhelpas vin plibonigi paĝon" - oni estas diversaj opinioj kion malhelpas plibonigi paĝon. Mi ne legis sed legos Vikipedio:Etika konduto. Mi konsentas ke ne estas bone ke en Vikipedio estas ne esperantaj nomoj sed plej malbone estas ke en Vikipedio estas nomoj esperantigitaj per vikipedistoj. En historio de pollingva vikipedio ni ankaŭ havis tempo kiam regulo pri kontrolebleco ne estis grava. Longe post la tempo ni trovas eraran originalan esploradon.
Pri referencojn kiuj vi prezentis (koran dankon):
http://esperanto-ondo.ru/Eb/114-eb.htm - bona referenco sed ĉi tie estas "Scienca Universitato Eötvös Lóránd" ne "Scienca Universitato Loránd Eötvös" nek "Scienca Universitato Eötvös Loránd"
http://www.ipernity.com/doc/anjo/7799656 - ĉu Ipernity kie estas bona referenco por Vikipedio? Kaj ĉi tie estas alia versio de nomo: "Scienca Universitato Eötvös Lorant"
https://s3.amazonaws.com/ww-article-cache-1/eo/Gy%25C3%25B6rgy_%25C3%2581d%25C3%25A1m_%28fiziologo%29 - ĉu mi bone pensas ke tio estas privata paĝo - do ĉu ĝi estas bona referenco al Vikipedio?
Ĉu tio estas plej seriozaj referencoj pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:17, 2 Feb. 2016 (UTC)
Kelke da referencoj estas repensindaj, sed vi nun konas ke la traduko de la universitata nomo ekzistas. Se la artikolo estus pri filmoj aŭ libroj, oni diras "Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj: titoloj de Esperantigitaj libroj, aŭ de Esperante subtitolitaj filmoj (Titoloj de ne-Esperantigitaj verkoj povas esti Esperantigitaj aŭ lasitaj en la origina formo laŭ decido de la ĉefa verkinto de artikolo.)" Tamen, ĉi tiu kazo estas universitato. Ĉu vi konas iun alilingvan vikipedion titoligantan "Eötvös Loránd Tudományegyetem" sen traduki la ĝeneralan vorton "Tudományegyetem"? Ekzemple la pola vikipedio estas "Uniwersytet im. Loránda Eötvösa w Budapeszcie"(d:Q390287). Ĉu estas iu ajn vikipedio kun la titolo "Ichigaya-eki" en d:Q173919? "Eki" en la japana signifas stacion kaj tradukitaj titoloj estas Stacio Ichigaya, Bahnhof Ichigaya, Ichigaya Station, Gare d'Ichigaya, Stasiun Ichigaya ktp.--Salatonbv (diskuto) 01:38, 3 Feb. 2016 (UTC)

Rimarko pri la problemo de certa speco de diskutantoj: Mi jam sufiĉe ofte rimarkis en nia vikipedio, ke diskutadas ĉiam denove personoj pri lingvaj aferoj, kies lingva nivelo fakte ankoraŭ estas tiu de komencanto. Krome mi jam rimarkis en aliaj diskutoj, ke tio kaŭzas sufiĉe da ĝenoj. Mi tre dubas, ke ulo kun malsufiĉa lingva rego bone povas juĝi lingvajn aferojn. Kvankam mi foje lernetis la polan lingvon, mi neniam diskutas pri ĝia lingvaĵo, ĉar mi simple ne kapablas bone juĝi tion. Mi tre esperegas, ke komencantoj estonte faru same, laŭeble ankaŭ la tiel nomataj "ĉiamaj komencantoj". --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 1 Feb. 2016 (UTC)

Diskuto ne estas pri lingvaj aferoj sed pri reguloj de Vikipedio. Mi ne diras >"Scienca Universitato Loránd Eötvös" estas malbona traduko< sed mi diras ke ni (vikipedistoj) mem ne povas traduki "Eötvös Loránd Tudományegyetem" sed ni devas uzi referencojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:34, 2 Feb. 2016 (UTC)
Mi ne supozis, ke ELTE generas longan diskuton. Mi ne diskutas, sed mi artikolas, tamen kelkaj aldonoj:
  • Scienca troviĝas ankaŭ en la hungara nomo, sed nature ne ekzistas nescienca aŭ malscienca univers.
  • Dum jarcentoj okazis oftaj nomŝanĝoj, mi uzas en miaj artikoloj 7 variantojn
  • El ELTE estis disigitaj diversaj novaj univ., kiujn Didi menciis, eĉ estas pli (vidu la kompletan kategorion), tamen estis tempo, kiam elte estis la sola hungara univ., ĉar la reĝo ne permesis fondi pli novajn - ankaŭ nun elte estas la plej konata

--Crosstor (diskuto) 12:27, 2 Feb. 2016 (UTC)

Porto de Tel Aviv

Mi trovis Porto de Tel Aviv ne havanta sencon!--Crosstor (diskuto) 11:36, 13 Nov. 2015 (UTC)

@Crosstor: La ulo eble akcidente aŭ eble nekonscie konservis hispanan tekston ĉe ni, kiun mi jam forigis. Bonvolu vidi la sekvan diskuton ĉipaĝe. --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 13 Nov. 2015 (UTC)
Hispana, ĉu? Ĝi aspektis portugale... --Dominik (diskuto) 14:52, 13 Nov. 2015 (UTC)

Denove pri fuŝaj aŭtomataj tradukoj

Saluton. Mi jam hieraŭ kaj ĵus denove vidis, ke פארוק (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove amase kreas fuŝe titolitajn kaj grandparte fuŝe tradukitajn artikolojn. Ĉar li jam forbariĝis en kelkaj aliaj vikipedioj pro la sama agado, mi proponas, ke ni faru same. Mi kaj supozeble ankaŭ aliaj uzantoj estas jam sufiĉe ĝenataj, ĉar ili ja daŭre devus korektadi liajn fuŝojn. Krome klare videblas en la fuŝa lingvaĵo, precipe ĉe la titoloj de artikoloj, ke la ulo tute ne regas nian lingvon. Do, kion fari? Ĉar li ne reagas konvene je la komentoj en la resumoj de artikoloj resp. sia uzantopaĝo kaj ne konkludas ion el la jamaj forbaroj, mi ne scias alian eblecon krom forbaro. :-( Ĉu iu eble havas alian proponon? --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 13 Nov. 2015 (UTC)

Jes forbaru lin dum unu semajno. Li devu iomete cerbumi. --pino (diskuto) 13:45, 13 Nov. 2015 (UTC)

Vandalaĵo

Administrantoj, BV atenti pri Ipulo 181.141.39.242: provo de vandalado en artikolo Subkontinento. --Dominik (diskuto) 07:38, 20 Nov. 2015 (UTC)

Vandalaĵo

Administrantoj, BV atenti pri Ipulo 2.27.207.42: provo de vandalado en artikoloj Transilien J, Transilien R, Tramtransporto en Parizo T4. --Dominik (diskuto) 19:50, 24 Nov. 2015 (UTC)

Dankon Dominik pro via atentigo. Ipulo 2.27.207.42 estas forbarita. --Salatonbv (diskuto) 00:01, 25 Nov. 2015 (UTC)
Bone sed estas ne sen konsekvo forbari eterne Ip adreson, kelkaj semajnoj sufiĉas. --pino (diskuto) 10:29, 25 Nov. 2015 (UTC)

Vandalaĵo de Tobias Conradi

ŝovita al Vikipedio:Diskutejo/Administrejo/Tobias Conradi

La roboto daŭras fuŝi artikolojn per inserti "&nbsp;" anstataŭ " " (spaceto).[7] [8] [9] Ankaŭ lia redakta rapideco iom estas tro rapida. Ĉu bonas stopi lin?--Salatonbv (diskuto) 03:47, 25 Dec. 2015 (UTC)

Salatonbv, mi estas en liceo nun kaj roboto funkcias per mia komputilo. Mi forbaris ĝin kaj reparos poste. Ĉu bone? --Ochilov (diskuto) 04:45, 25 Dec. 2015 (UTC)
Salatonbv, la roboto estas reparita nun, li ne fuŝos artikolojn per inserti "&nbsp;" anstataŭ " " (spaceto). Kaj li faras 5 redaktojn per minuto nun ankaŭ. Do, mi pensas, ✔ Farite. --Ochilov (diskuto) 06:52, 25 Dec. 2015 (UTC)
Koran dankon, Ochilov. Mi pensas ke ni ankaŭ bezonas regulojn pri la uzo de AWB. Mi skribos poste kiam mi havos tempon ĉe VP:AWB, citante alilingvajn vikipediojn.--Salatonbv (diskuto) 07:36, 25 Dec. 2015 (UTC)

Saluton! Bi forbaris gantopupon de 依頼人. Li kreis multaj da artikoloj, sed li estas gantopupo kaj estas forbarita en multaj da Vikipedioj. Ĉu bone? --Ochilov (diskuto) 07:29, 29 Dec. 2015 (UTC)

@Ochilov: Ĉu la uzanto vere estas gantopupo aŭ ĉu vi nur legis tion en la forbara kialo de la angla vikipedio? Mi ĵus legis unu el la artikoletoj, kiuj estas sufiĉe mizere senenhavaj.
@Salatonbv: Ĉu vi povus kontroli la artikolojn en Specialaĵo:Kontribuoj/Japan_Football, ĉar vi ja scipovas la japanan kaj povus rigardi, ĉu eble estus ŝanco al plibonigo de la artikoloj aŭ ne? --Tlustulimu (diskuto) 22:29, 29 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Laŭ mi li nur daŭris krei ĝermojn/ĝermetojn tradukante la anglan aŭ alian vikipedion. Ne tre probleme en la artikoloj el la vidpunkto de gramatikoj. Sed mi povas aliĝi al la forbaro pro crosswiki-a gantopupado.--Salatonbv (diskuto) 22:48, 29 Dec. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Do, kio nun okazos kun liaj artikoloj? Ĉar mi ne komprenas la japanan lingvon, mi ne scias, kiuj eble estus plibonigeblaj kaj kiuj ne. --Tlustulimu (diskuto) 20:44, 1 Feb. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: La situacio estas simila al artikoloj pri komunumoj de Italio: Nur unu frazo, kelkaj ŝablonoj kaj kategorioj. Ili ja estas menciindaj kaj alilingvaj vikipedioj havas tiajn artikolojn. Tamen, kvalito en nia vikipedio estas baze ĝermeto laŭ mi. Oni povus ĉiam kunigi ĉiujn sub lista artikolo. Depende sur ni, se ni volus plibonigi ilin kiel sendependaj artikoloj aŭ unue kunigi ĝis la apero de bonaj kontribuantoj.--Salatonbv (diskuto) 03:49, 2 Feb. 2016 (UTC)

Armando Zecchin

Saluton. Mi ĵus legis, ke Armando Zecchin hieraŭ forpasis, nur monaton post sia 91jariĝo. :-( Ĉar li ankaŭ aktivis en la vikipedio sub tri malsamaj nomoj, ni devus pripensi, kiel ni nun traktu liajn uzantokontojn. Temas pri la jenaj:

Ĉe la laste forpasintaj uzantoj de vikipedio, iuj el niaj administrantoj forbaris la uzantojn. Sed ĉu iu el niaj uzantoj eble eĉ persone konis la forpasinton kaj povus aranĝi referencon pri tio en la artikolo? Poste mi povus peti stevardon pri tutvikia forbaro, se tio necesus por eviti misuzojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 6 Jan. 2016 (UTC)

Mi foje kunlaboris kun li. La tero estu malpeza al li.--kani (diskuto) 21:24, 6 Jan. 2016 (UTC)
Kiel aktiva en nia vikipedio li estis nur ĝis la lastaj du semajnoj! Ĉu vi povus alidirekti el iuj al unu uzantopaĝo (eble Zecchin Armando})?--Salatonbv (diskuto) 13:36, 7 Jan. 2016 (UTC)
Ĉu forbari forpasintan uzanton? Mi pensas, ke tio ne necesas, sed protekti la uzantopaĝojn kaj diskutopaĝojn nepre jes! Tion mi tuj plenumigas. DidiWeidmann (diskuto) 22:42, 29 Jan. 2016 (UTC)

Roboto; 1-a de januaro

En artikoloj 1-a de januaro, 2-a de januaro, ktp estas listoj: mortoj, naskiĝintoj. Nia kolego havas Roboto. Ĉu iu estas kontraŭ fari listoj per roboto? Ĉu en listo oni povas aldoni nur bluaŭ ĉu ankaŭ ruĝaj ligiloj/personoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:14, 16 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, kiu kolego havas kiun roboton kaj kie eblas vidi specimenon de ĝia agado? Min tio interesas, ĉar mi nun evoluigas tian roboton por la ĉeĥa Vikipedio – kiu verku tiajn listojn aŭtomate helpe de Vikidatumoj. Laŭ kio laboras tiu ĉi roboto? Via demando donis tro malmultajn informojn por ke iu povu surbaze de tio decidi. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:56, 16 Jan. 2016 (UTC)
@Blahma:, pardonu. Ni hodiaŭ parolis pri tio. Li ankoraŭ ne havas pretan roboton. Mi diras pri pl:Wikipedysta:Masti kaj pl:Wikipedysta:MastiBot. Masti ne estas esperantisto ankoraŭ sed ni (mi kaj li) pensas ke tio ne estos problemo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:27, 16 Jan. 2016 (UTC)


Revizantaj rajtoj por ne-esprantistoj

Karaj mi lastatempo multe reviziis artikolojn, sed vidas ke restas giganta laboro (pli ol 60000 ne kontrolitaj artikoloj!!! Tio estas ankoraŭ kvarono!!!). Mi konstatas, ke pluraj ne-esperantistoj, kiuj multe kontribuas precipe en komunuejo kaj aliaj gravaj vikipedioj regule ekzemple aldonas dosierojn al niaj artikoloj, sed ĉar ili ne disponas pri reviziaj rajtoj ofte dum monatoj, se ne jaroj ilia tute bonaj kontribuoj restas sen akcepto. Mi tial permesis al mi en kelkaj tre evidentaj kazoj atribui al tiaj homoj reviziantajn rajtojn, kvankam ili tion ne jam petis. Mi tamen antaŭ fari tion pli grandskale (mi tion ĝis nun faris en vere tre esceptaj kazoj) volas tamen peti vian opinion ĉu vi subtenas, ke la burokratoj post servera kontrolo de la kontribuoj de tiuj personoj en la aliaj projektoj havu tian rajton kaj vian mandaton procedi tion. Tio faciligas al ni la reviiza laboron, ĉar ja temas pri homoj, kiuj ne celas fari malbonon al nia projekto. Dankon por via opinio. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:24, 25 Jan. 2016 (UTC)

Mi ankaŭ pensas ke estus tre bone doni aŭtomatkontrolantrojtoj por ili. --Ochilov (diskuto) 03:32, 26 Jan. 2016 (UTC)
Mi tute aprobas. Ni malkuraĝas novajn uzantojn, kiuj vane atendas reviziigon. 60 0000 ne kontrolitaj artikoloj donas al nia vikipedio mizeran efekton. --pino (diskuto) 12:39, 27 Jan. 2016 (UTC)

Filtrilo de misuzo 2

Saluton. Mi pensas, ke la uzantonomo Filtrilo de misuzo 2 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) estas maltaŭga. Krome strange aspektas la diskutopaĝo de la uzanto, ĉar tie videblas kopioj de jam okazintaj diskutoj kun falsitaj subskriboj. Mi proponas, ke ni estu atentemaj pri la uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 12:47, 7 Feb. 2016 (UTC)

@Tlustulimu:Mi konsentas ke ni atentu lin. Tamen, ĉu vi konas kial Ochilov forigis sian uzantopaĝon?--Salatonbv (diskuto) 15:03, 7 Feb. 2016 (UTC)
@Salatonbv: Mi ne scias, kial Ochilov forigis sian uzantopaĝon. Eble unu el ni ja demandu lin. Sed mi nuntempe cerbumas pri sufiĉe nova Lua-modulo. --Tlustulimu (diskuto) 15:08, 7 Feb. 2016 (UTC)
@Tlustulimu:Post via teĥnika forigo de Ochilov, mi nun trovas la uzantopaĝon bone ligita al la monda paĝo. Se Filtrilo de misuzo 2 daŭras vandalismi, oni devas forbari lin.--Salatonbv (diskuto) 01:52, 8 Feb. 2016 (UTC)
Mi forigis mian uzantopaĝon ĉar mi nun havas mondan paĝon. Mi pensas ke estas pli bone forbari la uzanton Filtrilo de misuzo 2, li ne rajtas havi tiun uzantonomon. --Ochilov (diskuto) 03:28, 9 Feb. 2016 (UTC)
Li estis forbarita. --pino (diskuto) 22:27, 9 Feb. 2016 (UTC)

Kandidatiĝo en Vikinovaĵoj

Mi rekandidatiĝis por esti administranto de Vikinovaĵoj. Bve voĉdoni pore aŭ kontraŭe ĉi tie --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 05:19, 8 Feb. 2016 (UTC)

Uzanto kun spamaĵo sur sia paĝo

Saluton. Mi ĵus vidis, ke HPMatch (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) metis varban rubon, do spamon, sur sian uzantopaĝon. Ĉar li jam estis forbarita sur Meta, mi proponas, ke ni faru same. Ĉu ebone? --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 12 Feb. 2016 (UTC)

Por Por: Kial ne?--Salatonbv (diskuto) 12:16, 12 Feb. 2016 (UTC)
Stevardo jam forbaris lin en ĉiuj Vikioj, laŭ SUL-informo pri la konto. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 12 Feb. 2016 (UTC)

Kirko Sankta Ladislao (Peremarton)

Hi!

I dont speak in in eo, i'm sorry! So. The text the title and the picture was confused in this article (and in it's Hungarian version, too). Arcticle really talks about (filial) Holy Cross Church (Berhida) [10]. But the picture and title's (parish) Saint Ladislaus Church's of Peremarton. Id would be harmonized. I tried to debug, but not succeed. So ask Your help. Thank You! Sorry! --Rakás (diskuto) 03:16, 25 Feb. 2016 (UTC)

Mi agos hodiaŭ!--Crosstor (diskuto) 04:32, 25 Feb. 2016 (UTC)

Fuŝoj de novulo?

Saluton. Jam ekde kelkaj tagoj ChandraHelsinky‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kreas lingve fuŝajn artikolojn kaj ĝis nun ne reagis je diskuto sur sia diskutopaĝo. Kion fari? Mi inklinas al haltigo de la agado, precipe se li ne reagos dum la sekvaj horoj je la diskutopaĝo. Mi supozas, ke li eĉ ne regas nian lingvon. Alie la fuŝoj ja ne estus.

Certe ni bezonas helpon, sed ne tian. --Tlustulimu (diskuto) 18:55, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Bonan tagon, as you will have noticed I don't speak esperanto well, however I do think the articles are interesting enough to be in the esperanto vikipedio, thanks for the help and the translations, I wanna learn this beautiful language.. ChandraHelsinky (diskuto) 00:33, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Krokodili aŭ ne krokodili – kio estas la demando

En mia “Mia atenaro” paĝo, ene la “Opcioj por atenaro” skatolo, la dua linio estas angle: “Period of time to display.” Kial gi ne estas esperante? Kiel oni ŝanĝas gin al “Kiom da la tempo elmontri?” Sollupulo (diskuto) 13:53, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi klopodis vane uzi translatewiki.net eble vi mem estas teknika lerta krom kolegoj kiel Ochilov, Remux, ThomasPuschTlustulimu scias fari. --pino (diskuto) 16:45, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi nun havas malmultan tempon, kaj je unua rigardo ne trovis la lokon en translatewiki.net. Eble alia kolego estas pli lerta trovanto. Alikaze necesus demandi iun alilingvulon en translatewiki.net - ie devas kaŝiĝi la traduka funkcio. Por la momento mi pludonas la pilkon al la aliaj. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus iomete tradukis mesaĝojn por la etentaĵo "Echo". Tamen mi ne trovis la probleman. :-( Verŝajne la teksto apartenas al alia parto de Mediawiki. Sed bedaŭrinde mi ne scias, al kiu. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Paĝoj pri komunumoj de Italio

La plej multaj paĝoj pri komunumoj de Italio aspektas kiel tiu ĉi. Ili estis faritaj kiam en la komunejo estis ĉiuj blazonoj de italaj komunumoj, kiuj mallonge poste ĉiuj forpreniĝis kaj loke stokiĝis en la itala, angla, germana vikipedioj, nealireblaj por artikoloj en aliaj lingvoj, havas datumojn de 2005 (tiam aktualajn), indikis tiun jaron ankaŭ ĉe parametroj kiuj tute ne bezonas jaron (ekzemple la informkesta mencio de la regiono kaj provinco, de kristana patrono kaj alteco super la marnicelo, parametroj kiuj, kredu min, ne ŝanĝiĝas tiom ofte), kaj ofte konsistas nur el unu frazo, eĉ ne havante indikon ke temus pri ĝerma aŭ ĝermeta artikolo. Laŭ mi la minimumo, en ĉiuj miloj da artikoloj, estus levi la nivelon al tiu ĉi. Tio signifas a) iri al la itala vikipedio, tie preni la relative plej aktualan nombron de loĝantoj kun dato, b) iri al vikidatumoj, tie aldoni (se vi ne ŝaltis Esperanton: "add") valoron "loĝantaro" ("popolation"), aldoni ("add qualifier") "dato" ("point in time") kaj meti la daton de la nombro de loĝantoj [Fakte, en la praktiko mi rimarkis, ke necesas ankaŭ en ĉiu kazo detale meti referencon kun parametroj "URL" kaj "eldonejo", ĉar alikaze venis la eks-tre-aktiva vikipediano kaj malfaris ĉiun ŝanĝon, laŭ koncepto "sen referenco: tujforigata"]. Poste en la e-lingva artikolo c) indas forstreki ruĝajn literojn pri neekzistanta blazono en la informkesto, ĉ) meti indikon kvanto_de_loĝantoj = {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}}} ({{WikidataLoĝantaroDato}}) en la informkesto, d) forpreni ĉiujn indikojn pri jaro "2005" kie ili ne nepras, e) meti la komencan frazon "X estas komunumo de Italio." sub la informkeston, f) post la komencan frazon meti tekstoblokon Ĝi situas en la regiono [[...]] kaj la [[provinco ...]]. La komunumo etendiĝas sur areo de ... kvadrataj kilometroj kaj havis {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}|loĝantojn}} laŭ la lasta oficiala nombro de {{WikidataLoĝantaroDato}}. == Eksteraj ligiloj == {{EL}} {{oficiala retejo}} {{projektoj}} {{ĝermo|Italio}} (do nepre agi po provinco, kaj necesas novaj tekstolinioj kiel tie) kaj g) kontroli ĉu en la antaŭa teksto jam estis pliaj frazoj, kiuj iru post la nuna tria frazo, ĉu estas duobla frazo pri nombro de loĝantoj, kiu forstrekiĝu, ĉu estas bildoj, kiuj laŭplaĉe povas esti antaŭ, en aŭ post la teksto (sed nepre antaŭ la indikoj "projektoj" kaj "ĝermo"), kaj laste ĉu nun erare estas du mencioj "ĝermo", el kiuj kompreneble necesas viŝi unu. En la kategorio Komunumoj de Italio estas 7 966 paĝoj. Granda nombro. Preskaŭ ĉiuj bezonus tiun minimuman trakton. Kiurilate roboto povas helpi pri tio? Mi ekzemple ankoraŭ neniam vidis ke roboto transportus ion de iks-lingva vikipedio al vikidatumoj: Ĉu tiaj agoj entute ekzistas? Ĉu aŭtomataj redaktiloj plirapidigus la kampanjon? Aŭ ĉu necesus dividi la provincojn inter diversaj vikipediistoj kaj simple permane poluri unu paĝon post alia? ThomasPusch (diskuto) 06:29, 7 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

 . Oni povus simple permane poluri unu paĝon post alia, estus tre interesa, ke kelkaj italiaj kolegoj minimume zorgas pri kelkaj artikoloj. Kun la ilo AWB mi povus aldoni kelkaj korektojn, sed mi ne estas ankaŭ tre lerta kaj la ilo estas limata. Oni povus aldoni blazonojn en nia vikipedio se estas nia politiko sed grava problemo estas loĝantaro. oni forigis la datojn el vikidatumoj. Verŝajne itala vikipedio havas problemon kun kopirajto sed mi ne komprenas kial.--pino (diskuto) 10:04, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

PS: Mi scias ke estas pluraj tiaj "konstrulaborejoj" en Vikipedio. La artikoloj pri komunumoj de la mondo gravas, sed pro sia granda kvanto kostas signifan tempokvanton de prizorgo. Pri Francio daŭre entute mankas multaj artikoloj, kaj ĉiuj restaj bezonas adapton laŭ la nacia regrupigo de regionoj en januaro 2016, pri Nederlando estus farendaĵoj, pri Germanio multegaj artikoloj estas bonigitaj (jam investiĝis laboro de monatoj), sed pluraj regionoj ankoraŭ mankas, pri Belgio pozitive konstateblas ke ĉiujn municipajn artikolojn Tlustuilimu kaj mi povis aktualigi kaj bonigi en januaro-februaro 2016... kaj jen nur kelkaj landoj. Sed pri Italio laŭ mia juĝo aparte malmulto moviĝas: tial indas voki la atenton tien. -- Thomas Pusch
PPS Plia ero estas navigilo paĝofine. Iuj neesperantistoj al neprilaboritaj robote kreitaj artikoloj pri komunumoj de Germanio komencis aldoni la ŝablonon "orfa", por signi ke malmultaj aliaj artikoloj interligiĝas kun la neprilaboritaj tekstoj. La kritiko ne senbazas, sed ĝi tuj iĝas senbaza se oni aldonas navigilon pri ĉiuj tekstoj pri komunumoj de unuopa provinco (en Italio, resp. distrikto en Germanio), kaj sen granda peno tuj estas amaso da interligiĝoj.
Pri Francio ni havas pli ol 36 0000 komunumojn, estas ne facila, jam ni decidis eviti amasigon kreadon per roboto por eviti malgrandan kvaliton kiel en Volapuko Vikipedio aŭ kiel tie por italiaj komunumoj. Eble nun ni estus sufiĉe matura por krei tute la komunumojn robote sed teknike mi ne scias. --pino (diskuto) 10:04, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
PS Regrupigo de regionoj en januaro 2016, ne estas vera problemo, por la komunumoj estas facila korekti per AWB sed ne urĝas ĉar ni ne scias ĉiuokaze la definitivajn nomojn - sed tre malfacilas korekti la kantonojn kiuj ŝanĝiĝis en 2015. --pino (diskuto) 10:39, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi alvokas al komuna kunagado en la prilaboro de la artikoloj pri komunumoj de Italio. Dum la lastaj semajnoj mi sukcesis prilabori ĉiujn artikolojn de la komunumoj de la Metropola urbo Milano, Metropola urbo Florenco, la relative nova provinco Monza kaj Brianza kaj provinco Cremona, sed absolute klaras ke unu homo ne povas unuope trafosi ĉiujn 8000 tekstojn pri komunumoj de Italio (almenaŭ mi certe ne povus fari tion, kiom ajn engaĝita mi estus - aŭ unuopa volontulo devus senlaboriĝi kaj senfamiliiĝi, por havi senliman tempon por tia projekto). Do nepre necesas ke pluraj homoj transprenu aŭ unu aŭ malmultajn provinco(j)n, kaj sisteme traktu tiujn. Miajn spertojn pri la laboroj de la lastaj semajnoj mi hodiaŭ notis en kategorio-diskuto:Komunumoj de Italio, kaj mi petas rigardi tien! Persone mi post ioma paŭzo eble sukcesos ankoraŭ tralabori la tekstojn pri unu aŭ du provincoj, sed plej laste tiam mia persona limo estos atingata. Cetere: Kompreneble tiu sistemo estas granda servo al la ĉiulingva projekto vikidatumoj, do eblus kunlabori eĉ sen esti konvinkata esperantisto, sed engaĝita alilingva esperantisto. Tamen estas signifa laboro. ThomasPusch (diskuto) 18:25, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alinomigo

Saluton! Laŭ tiu diskuto kun kani, mi volus alinomigi tiun artikolon: SeattleSeatlo, sed la ŝanĝo povus bezoni la helpon de administranto; mi vidis averton, ke diras, ke:

Vi ne rajtas movi ĉi tiun paĝon, pro la jena kialo:
Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas, aŭ la nomo kiun vi elektis ne validas. Bonvolu elekti alian nomon.

Eble do vi povus helpi nin? —LLarson (dirita & farita) 01:07, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite oni povas ankaŭ uzi VP:AA por atentigo.--Salatonbv (diskuto) 03:30, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: Dankon do du fojoj! —LLarson (dirita & farita) 12:20, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Proponoj por {​{Informkesto lingvo}}

Mi proponas tri ŝanĝojn por la ŝablono {{Informkesto lingvo}}, por kiuj1, 2, 3, bezonatus administranta helpo. Ĉu iu povus rigardadi ilin, mi petus? Dankon. —LLarson (dirita & farita) 14:44, 10 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ankaŭe, ĉu ekzistas Esperanto‑Vikipedia ŝablono, kiu atentigas, ke redaktpeto atendas, kiun mi povis aldoni al la diskutpaĝo, ekzemple tiu aŭ tiu? —LLarson (dirita & farita) 14:44, 10 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
LLarson, mi ĵus ŝanĝis protektnivelon de la ŝablono, do nun vi povas plibonigi ĝin. Kiam vi finos, bonvole, skribu al mi, do mi denove protektos tiun ŝablonon. --Lingveno (diskuto) 15:44, 10 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno: Dankon! Ĉu devus oni kontroli, ke estas interkonsento pri la proponitaj redaktoj? Fine, ĉu bezonas ni tielan altnivelan sekurecon por tiu ŝablono? Veran dankon. —LLarson (dirita & farita) 03:33, 11 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno: Faris mi nure la nepolemikan redakton: du aliaj restas konfirmo pri interkonsento. Alian Dankon! —LLarson (dirita & farita) 03:51, 11 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@LLarson:, tiu ŝablono estas protektita ĉar ĝi estas uzita de pli ol 1.000 paĝoj. Mi nun renovos protektadon kaj atendos por aŭskulti kion aliaj uzantoj opinias. --Lingveno (diskuto) 04:08, 11 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Pli ol mil? Mi vidas ke la ŝablono havas 527 inkludojn. Gamliel Fiŝkin 12:38, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin:, mi eraris. Sed ankoraŭ tio estas tre multe - ŝablono kreas multe da trafiko. --Lingveno (diskuto) 13:06, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno kaj Gamliel Fiŝkin: kredas mi, ke la ŝablono ja kreas trafikon sed ke ia risko etas, kaj ke Vikipedio devas esti libere redakita kiam ne estas klara risko de danĝero. Plie, aldonis mi tri redaktajn petojn, du el kiuj, ŝajnas forlasite1, 3. Se risko veras, kredus mi, ke responoj estus malpli malabundaj. Devas ni pliliberigi la ŝablonon. —LLarson (dirita & farita) 16:45, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingveno, mi proponas anstataŭi ĉi-kaze protekton per duonprotekto. Aŭ, se vi ne kontraŭas, mi faros tion. Gamliel Fiŝkin 20:54, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes kial ne, se duonprotekto konsistas nur malpermesi al IP-uloj fari ŝanĝojn sed ne malpermesi al ne administratojn. Mi aprobas Llarson, ni povus sen granda risko priliberi la ŝablonon, plue admnisrtantoj ne estas teknike pli lerta aliaj kontrubuantoj.--pino (diskuto) 21:18, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi duonprotektis la ŝablonon. --Lingveno (diskuto) 07:48, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

problemoj pri alinomigo

Farinte kelkajn ŝanĝojn en la paĝo "Ĵersejo" (ĉefe ŝanĝante al la pli kutima nomformo "Ĵerzejo"), mi renkontis problemon en la provo alinomigi la paĝon: ne eblis alinomigi al "Ĵerzejo" ĉar "Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas, aŭ la nomo kiun vi elektis ne validas. Bonvolu elekti alian nomon." Laŭ mia scio tamen ĝis nun ne ekzistas paĝo "Ĵerzejo" (kiu ankaŭx ne estas trovebla per normala retserĉo), kaj miaj mallertaj provoj solvi la problemon rezultigis nur "Vikipedio:Ĵerzejo". Kaj nun samo okazis kiam mi provis (pro samaj motivoj) alinomigi "Gvernzejo" al "Gernezejo". Verŝajne estas tie io, kion nur administranto povas solvi. Moonbri (diskuto) 15:32, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Moonbri:, ✔ Farite. --Lingveno (diskuto) 15:41, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon, sed restas la problemo, ke mi ne sukcesas ŝanĝi "Gvernzejo" al "Gernezejo", pro la sama erara kialo, ke "Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas'. Moonbri (diskuto) 16:30, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Unue:
22:36, 14 jun. 2016 (UTC) Moonbri movis paĝon Ĵersejo al Vikipedio:Ĵerzejo (Formo kun -s- kontraŭas fortan kutimon pri transskribo de eŭropaj propraj nomoj kun intervokala /s/.)
15:40, 15 jun. 2016 (UTC) Lingveno forigis paĝon Ĵerzejo (por alinomigi)
15:40, 15 jun. 2016 (UTC) Lingveno movis paĝon Vikipedio:Ĵerzejo al Ĵerzejo ne lasante alidirektilon
Due, la alidirektilo Gernezejo vere ekzistas (vidu ankaŭ la ekrankopion dekstre). Gamliel Fiŝkin 00:38, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Alinomigo farita. --pino (diskuto) 11:56, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon pro tio. Nun mi pli bone komprenas la aferon. Sed restas problemo ĝenerala: kiel oni povas ekscii, ke ekzistas alidirektila paĝo? Mi vane serĉis manieron listigi la ekzistantajn alidirektilojn al difinita paĝo.Moonbri (diskuto) 08:39, 24 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekscii, ĉu iu paĝo ekzistas, eblas tre facile: veni al la supozata nomo de tiu paĝo. Kaj trovi ĉiujn redirektilojn al iu paĝo ankaŭ facilas: per la ilo «ligiloj ĉi tien». Gamliel Fiŝkin 09:44, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Peace Treaties in Art 30 x 30 Challenge

Saluton! I am Iñaki LL, a Wikipedian in residence at the San Telmo Museoa, Donostia-San Sebastián. We are holding the Peace Treaties in Art 30 x 30 Challenge in collaboration with Donostia-San Sebastián European Capital of Culture 2016 with a view to fostering a culture of peace and based on its Peace Treaty exhibitions at different city locations. In keeping with our inclusive and multicultural approach, we are intent on encouraging production in non-mainstream languages, such as Esperanto.

Still three weeks to go on the challenge while enriching the WP in Esperanto with art-specific articles! We would really love to have all your good wikipedic and artistic know-how poured into this inspirational challenge :p The contest will reach its climax in an edit-a-thon we will be holding on July 9! Hopefully see you, Esperanto contributors, virtually or on site, dankon! Iñaki LL (diskuto) 09:50, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

{​{tlinks}}

Post diskuto, interkonsento troviĝas pri ŝanĝo al la ŝlosita ŝablono {{tlinks}}. Ĉu povus helpadi administranto, petus mi? Dankegon! 😊 —LLarson (dirita & farita) 16:16, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]