Pedagogio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
roboto aldono de: li:Pedagogie; cosmetic changes
e (Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=))
e (roboto aldono de: li:Pedagogie; cosmetic changes)
'''Pedagogio''' (greke ''gvidado de infanoj'') estis origine [[eduko|edukado]] de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontaj edukistoj.
 
Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas sur natursciencoj ([[antropologio]], [[biologio]], [[fiziologio]]), la spirita edukado apogas sin je [[psikologio]] kaj [[sociologio]], ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj, [[intelekto]]j kaj [[talento]]j, kio necesigas elaste ŝanĝadi la [[metodo (uzo)|metodometodojn]]jn de la eduko.
 
La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kiel [[gimnastiko]] kaj [[Higieno|higieno]] koncerne la korpon, dum la spiriton trejnas [[logiko]] (arto pensi), [[estetiko]] (kultivas guston kaj fantazion) kaj [[etiko]] (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni en [[scienco]], [[filozofio]], [[arto]], [[religio]], [[sporto]], [[metio]] kaj en aliaj sferoj de la homa [[kulturo]] kaj praktika vivo.
[[FileDosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F079064-0006, Bonn, Gymnasium.jpg|thumb|250px|]]
Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ la [[gramatiko]] kaj [[matematiko]].
 
== Historio de pedagogio ==
 
Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kiel [[Sokrato]], [[Platono]] kaj [[Aristotelo]]. La verkisto [[Ksenofono]] postlasis romanon ''Pri la edukiĝo de Kiro'', en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.
 
En la [[baroko]] aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon. [[Komenio]] dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:
* patrina lernejo - beboj (0-6 jaroj) estu instruataj hejme de sia patrino (tial ankaŭ virinoj estu kleraj, ĉar stulta patrino ne povas eduki saĝajn infanojn) pri la bazoj de fiziko (kio estas granda, mola, varma k.s.), astronomio (suno, luno, steloj), gramatiko (kapablo paroli), matematiko (unu, du, multaj) ktp., simple bazon de ĉiuj fakoj, ĉar ĉiuj interrilatas reciproke kaj devas esti instruataj samtempe
* elementa lernejo - geknaboj (7-12 jaroj) lernu ĉiujn fakojn je pli alta nivelo, pli detale
* mezlernejo - geadoleskantoj (13-18 jaroj) lernu ĉion je ankoraŭ pli alta nivelo
* altlernejo - gejunuloj (19-24 jaroj) studu la fakojn je plej alta nivelo por fariĝi majstroj
 
:[[Infanaĝo]] - [[Pubereco]] - [[Adoleskanteco]] - [[Junaĝo]] - [[Maturaĝo]] - [[Maljunaĝo]]
 
== Difektoj de lernado kaj konduto ==
 
:[[Diskalkulio]] - [[Disleksio]] - [[Disgrafio]] - [[Disortografio]] - [[Dismuzio]] - [[Dispraksio]] - [[Dispiksio]] - [[Agresemo]] - [[Golem-efekto]] - [[Pigmalion-efekto]] - [[Lernej-evitado]] - [[Bando]] - [[Ĉikanado]] - [[Logopedio]] - [[Surdopedio]] - [[Problema infano]] - [[Etopedio]] - [[Suflorslipeto]]
 
== Famaj pedagogoj ==
[[Dosiero:Pestalozzi.jpeg|thumb|right|180px| [[Johann Heinrich Pestalozzi]] en [[Zuriko]]]]
:[[John Dewey]]
:[[Rudolf Steiner]]
 
== Nuntempaj famaj pedagogoj ==
:[[Ŝalva Amonaŝvili]]
 
----
{{projektoj|commonscat=Pedagogy}}
<br clear=all />
 
[[Kategorio:Edukado]]
<br clear=all>
 
[[af:Opvoedkunde]]
[[ko:교육학]]
[[ky:Педагогика]]
[[li:Pedagogie]]
[[lo:ສຶກສາສາດ]]
[[lt:Edukologija]]
149 368

redaktoj

Navigada menuo