Pola Esperanto-Junularo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
→Estraro: la antaŭa estraro troviĝas en aparta artikolo |
LukiZ (diskuto | kontribuoj) e →Estraro: korektita eraro pri funkcio de Tomasz Szymula |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
*Sekretario: [[Łukasz Żebrowski]] |
*Sekretario: [[Łukasz Żebrowski]] |
||
*Kasisto: [[Agata Cichocka]] |
*Kasisto: [[Agata Cichocka]] |
||
*Estrarano pri |
*Estrarano pri interna komunikado: [[Tomasz Szymula]] |
||
== Kunlaboraj rilatoj == |
== Kunlaboraj rilatoj == |
Kiel registrite je 07:56, 17 maj. 2014
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas ĉiun duan monaton en iu urbo de Pollando.
Celoj
PEJ okupiĝas ĉefe pri:
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
- subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
- kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
Estraro
La nuna Estraro de PEJ elektiĝis dum PEJ-kunveno okazinta en Nowy Sącz inter la 1-a kaj la 4-a de majo 2014. Ĝi oficos ĝis printempo 2015. Ĝin formas:
- Prezidanto: Romualda Jeziorowska
- Vicprezidanto: Piotr Hołda
- Sekretario: Łukasz Żebrowski
- Kasisto: Agata Cichocka
- Estrarano pri interna komunikado: Tomasz Szymula
Kunlaboraj rilatoj
Kun Varsovia Vento
PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili inter alie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:
- 61-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Ago-Semajno – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ĝis 2008/2009)
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
Kun GEJ
- Junulara E-Semajno (JES) – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ekde 2009/2010)
Kun EK MASI kaj SKEJ
Kune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.
Kun ĈEJ kaj GEJ
- 65-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Liberec, Ĉeĥio (2009)
- Aktivula renkontiĝo en Dresdeno, Germanio (28.10–30.10.2011)[1]
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Estraroj de PEJ
- Pola Studenta Esperanto-Komitato – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retpaĝaro de PEJ greke Informpaĝo en la TEJO-vikio greke Diskutlisto de PEJ