Nauro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Bacus15 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA |
||
Linio 90: | Linio 90: | ||
[[Kategorio:Nauro]] |
[[Kategorio:Nauro]] |
||
[[Kategorio:Insuloj en Oceanio]] |
[[Kategorio:Insuloj en Oceanio]] |
||
{{LigoElstara|bs}} |
|||
{{LigoElstara|de}} |
|||
{{LigoElstara|en}} |
|||
{{LigoElstara|hr}} |
|||
{{LigoElstara|no}} |
|||
{{LigoElstara|ru}} |
|||
{{LigoLeginda|es}} |
|||
{{LigoLeginda|pl}} |
|||
{{LigoLeginda|ro}} |
Kiel registrite je 14:57, 12 apr. 2015
Nauro (naure Naoero, angle Nauru) estas insula lando de Oceanio, situanta en Mikronezio kaj konsistanta en unu insulo, kiu havas 10 210 loĝantojn en julio 2007.[1]
La insulo troviĝas 42-kilometre sude de la Ekvatoro,[2] surfacas je nur 21,3 km² kaj konsistas el malalta ebenaĵo, kies plej alta punkto estas 71 metroj ĉe Command Ridge, ĉirkaŭita de mallarĝa marborda ebenaĵo.[3] [4] En ĉi tiu ebenaĵo koncentriĝas loĝejoj kaj strukturoj industriaj, agrikulturaj, publik-servaj kaj transportaj. La ena parto de la insulo estas plejparte uzata por ekstrakti fosfatajn ercojn, kiuj estas la unusola natura riĉo de Nauro.[4]
Nauro ne havas oficialan ĉefurbon,[1] sed la plej grava urbo estas Yaren, ĉar ĝi estas la sidejo de la registaro. Cetere pro sia areo, la insulo estas konsiderata kiel la plej malgranda respubliko de la mondo.[1]
Biogeografie la insulo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Geologie temas pri malalta insulo.
Historio
Administra divido
Nauru estas dividata en 14 administraj distriktoj, kiuj estas:
La plej loĝata urbo estas Denigomodu kun 2.858 loĝantoj.
Ekstera politiko
Nauro apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tiu paŝo estis farita post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.[5]
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 angle World FactBook - Nauru
- ↑ angle Nauru ĉe Unuiĝintaj Nacioj
- ↑ angle Republic of Nauru National Assessment Report
- ↑ 4,0 4,1 angle Protected Areas and World Heritage Programme
- ↑ Независимость Абхазии признали науруанцы ruse
Vidu ankaŭ
- Nauranoj (Historio / Socio kaj vivo / Kulturo)
- Monda Konserveja Observa Centro
- Naura kanbirdo
|