Hérault: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e + Kategorio |
||
Linio 50: | Linio 50: | ||
{{Navigilo Francio}} |
{{Navigilo Francio}} |
||
[[Kategorio:Héraut| ]] |
|||
[[Kategorio:Departementoj de Francio]] |
[[Kategorio:Departementoj de Francio]] |
||
[[Kategorio:Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj]] |
[[Kategorio:Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj]] |
Kiel registrite je 15:39, 26 jan. 2016
Hérault | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj |
Numero | 34 |
Prefektejo | Montpellier |
Subprefektejoj | Béziers Lodève |
Prezidanto de la departementa konsilio |
André Vézinhet |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 201 883 (2021) |
Areo | 6 224 km² |
Loĝdenso | 193 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 49 |
Komunumaroj | 32 |
Komunumoj | 343 |
Hérault [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]) estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj. Ĝia surfaco estas 6 101 km2, kaj ĝi havis 1 062 036 loĝantojn en 2012[1]. Ĝi havas 87 km da marbordo ĉe Mediteraneo kaj plurajn lagunojn laŭlonge de la marbordo. La geografia aspekto de Hérault konsistas el du tipoj da pejzaĝoj : la ebenaĵo de Langvedoko apud la maro, kaj la montoj de Cévennes en la norda kaj okcidenta parto. Ĉe la montaro troviĝas ankaŭ altebenaĵoj aridaj.
La ĉefurbo estas Montpellier, kiu estas ankaŭ ĉefurbo de la tuta regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estas samtempe malnova urbo riĉa je monumentoj, kaj moderna kaj dinamisma urbo (universitatoj, esplorlaboratorioj…). Alia granda urbo estas Béziers. La departemento enhavas 343 komunumojn.
En la larĝa ebenaĵo koncentriĝas la agrikulturo (vinoj, fruktoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la maro. Sète estas ankaŭ granda komerca haveno.
La marbordo allogas milionoj da turistoj danke al siaj longaj kaj fajnsablaj plaĝoj kaj plezurhavenoj (La Grande Motte, Palavas-les-Flots, Agde). En la interna parto de Hérault tamen ne mankas la allogaĵoj: natura parko de Alta Langvedoko, multnombraj mezepokaj vilaĝoj, monaĥejoj, kasteloj, grotoj, ban-urboj, grandiozaj naturaj pejzaĝoj de la montaro Cévennes.
Notoj kaj fontoj
- ↑ INSEE. Chiffres clés : Département de l'Hérault (34) (france). Alirita 25-an de oktobro 2014.