Hérault: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ĝisdatigis
e regiono
Linio 4: Linio 4:
| insignogrando = 100
| insignogrando = 100
| mapo = Département 34 in France.svg
| mapo = Département 34 in France.svg
| regiono = [[Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj]]
| regiono = [[Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj|Langvedoko-Rusiljono-<br />Sudo-Pireneoj]]
| numero = 34
| numero = 34
| prefektejo = [[Montpellier]]
| prefektejo = [[Montpellier]]

Kiel registrite je 05:21, 11 mar. 2016

Hérault
Insigno de Hérault
Situo de Hérault
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono-
Sudo-Pireneoj
Numero 34
Prefektejo Montpellier
Subprefektejoj Béziers
Lodève
Prezidanto de la
departementa konsilio
Kléber Mesquida
Prefekto Pierre Pouëssel
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 201 883 (2021)
Areo 6 224 km²
Loĝdenso 193 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 25
Komunumaroj 32
Komunumoj 343
vdr

Hérault [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]) estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj. Ĝia surfaco estas 6 224 km2, kaj ĝi havis 1 092 331 loĝantojn en 2013[1]. Ĝi havas 87 km da marbordo ĉe Mediteraneo kaj plurajn lagunojn laŭlonge de la marbordo. La geografia aspekto de Hérault konsistas el du tipoj da pejzaĝoj : la ebenaĵo de Langvedoko apud la maro, kaj la montoj de Cévennes en la norda kaj okcidenta parto. Ĉe la montaro troviĝas ankaŭ altebenaĵoj aridaj.

La ĉefurbo estas Montpellier, kiu estas ankaŭ ĉefurbo de la tuta regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estas samtempe malnova urbo riĉa je monumentoj, kaj moderna kaj dinamisma urbo (universitatoj, esplorlaboratorioj…). Alia granda urbo estas Béziers. La departemento enhavas 343 komunumojn.

En la larĝa ebenaĵo koncentriĝas la agrikulturo (vinoj, fruktoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la maro. Sète estas ankaŭ granda komerca haveno.

La marbordo allogas milionoj da turistoj danke al siaj longaj kaj fajnsablaj plaĝoj kaj plezurhavenoj (La Grande Motte, Palavas-les-Flots, Agde). En la interna parto de Hérault tamen ne mankas la allogaĵoj: natura parko de Alta Langvedoko, multnombraj mezepokaj vilaĝoj, monaĥejoj, kasteloj, grotoj, ban-urboj, grandiozaj naturaj pejzaĝoj de la montaro Cévennes.


Notoj kaj fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj