Uzanto-Diskuto:Moldur: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 457: Linio 457:
Vi vidos multajn ekzemplojn de kursivaj artikolnomoj - jen tute bonaj alidirektiloj en kategorioj.
Vi vidos multajn ekzemplojn de kursivaj artikolnomoj - jen tute bonaj alidirektiloj en kategorioj.
Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 08:29, 11 jan. 2018 (UTC)
Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 08:29, 11 jan. 2018 (UTC)

:Bone, se vi vere konsideras tion tre grava, ni lasu tiel. Kvankam mi dubas ke iam alidirektilo povus kreski ĝis artikolo, jam pro tio ke neniu eĉ rimarkos ĝin - nuran ilon, kiu automate sendas onin al artikolo.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 09:47, 11 jan. 2018 (UTC)
:Bone, se vi vere konsideras tion tre grava, ni lasu tiel. Kvankam mi dubas ke iam alidirektilo povus kreski ĝis artikolo, jam pro tio ke neniu eĉ rimarkos ĝin - nuran ilon, kiu automate sendas onin al artikolo.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 09:47, 11 jan. 2018 (UTC)
::Vi ja trovos en Vikipedio ke tiu rimedo estas pli ofta ol vi kredas, kaj estas fakte tute utila en tiuj okazoj. - Amike salutas [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 16:03, 11 jan. 2018 (UTC)
::Vi ja trovos en Vikipedio ke tiu rimedo estas pli ofta ol vi kredas, kaj estas fakte tute utila en tiuj okazoj. - Amike salutas [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 16:03, 11 jan. 2018 (UTC)

== Abasidoj ==
Saluton, Moldur.

Mi plene konsentas pri via propono, fakte la samaj duboj alvenis al mi kiam mi kreis tiun kategorion. Do, mi konsentas pri reordigo de la artikoloj pri mitaj roluloj en nova kategorio (Laŭ mi "Abasidoj (mitologio)" tre taŭgas), ĉefe ĉar, kiel vi diras, kaj pro ilia nombro kaj pro ilia "graveco", la historiaj abasidoj pli meritas la senparentezan kategorion. Lastatempe mi preskaŭ ne kontribuas al la vikipedio, pro manko da tempo, sed se mi iam povos helpi en tio, mi volonte faros.

Koran dankon, cetere, pro viaj afablaj vortoj. Amike --[[Uzanto:Fimako|Fimako]] ([[Uzanto-Diskuto:Fimako|diskuto]]) 20:09, 24 jan. 2018 (UTC)

Kiel registrite je 20:09, 24 jan. 2018

   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Moldur!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 14:38, 20. Nov 2006 (UTC)

Rimarkinte eraron ...

... kuraĝe korektu anstataŭ nur rimarkigi en diskutpaĝo (kiel vi faris pri Kategorio:Vikipediisto eo-2). Tia estas la vikia vojo. Arno Lagrange  08:07, 1. Feb 2007 (UTC)

Fakte la paĝoj esti redaktitaj paŭse kopiinte la paĝojn pri la franca : pro tio ili estis malĝustaj. Cetere koncerne la kategoriojn de eo-parolantaj uzantoj, esperanto ne estu menciita kiel lingvo parolata inter la aliaj sed rekte oni menciu ke temas pri informo pri la lingvorego, ĉar ĉi tie estas la esperanta vikipedio. AL @ 10:52, 1. Feb 2007 (UTC)

Saluton, Martin. Mi pardonpetas pri mia anstataŭigo de via ŝablono. Mi refaris miajn ŝanĝojn. Amike kaj vikie salutas Yekrats 17:04, 6. Feb 2007 (UTC).

Re-saluto

Kara Martin,

mia dua, dujara fileto ĵus vekiĝas kaj komencas plori. Mi do hastos trankviligi lin kaj nur rapide resalutas!!

ThomasPusch 21:34, 14. Feb 2007 (UTC)

Informo el futuro

Mi vidis vian redakton ĉe la artikolo Esperanto (apartigilo), kaj la artikolon Esperanto (restoracio) mem. Evidente, vi enmetis informon kiu laŭdate temas pri la estonteco, sed laŭaserte pri jam pasinta okazintaĵo. Kiel eblas, ke oni jam scias, ke tiu restoracio ricevOS la koncernan premion, ĉi-maje? Mi scivolemas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 06:51, 16. Mar 2007 (UTC)

Ups, pardonu! Mi enskribis tion en la sama dato kiam ĝi okazis, sed mistajpis la monaton sen rimarki tion :-( Nun korektite en ambaŭ lokoj! Dankon pro la rimarkigo! Moldur 08:59, 16. Mar 2007 (UTC)
Dankon pro via rapida reago kaj respondo! Nur bonvole venontfoje prefere respondu ĉiam en la diskutpaĝo de la vikipediisto, kiu skribis al vi, ĉar ekzemple nun mi retrovis vian respondon nur intence serĉante ĝin - ĉa vian diskutpaĝon mi ne havas en mia atentaro, do ne ekscias pri ŝanĝoj faritaj en ĝi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:52, 16. Mar 2007 (UTC)

(Land-)Kreis = ĉu distrikto aŭ subdistrikto?

Mi proponas grupigi la diskuton pri la temo "(Land-)Kreis = distrikto aŭ subdistrikto?" en la diskuta paĝo Diskuto:Distrikto (Germanio), kaj petas vin rerigardi tien. Amike, ThomasPusch 21:35, 28. Mar 2007 (UTC)

Kategorio:Operaciumoj

Saluton! Mi devis restarigi la version de Windows Vista al la lasta versio, ĉar mi enmetis la kategorian indikon al la ŝablono (kiu ja tutegale estu uzata nur por operaciumoj). Mi esperas, ke vi trovos tiun solvon pli eleganta. Amike, Alaŭdo ۩ 20:20, 21. Apr 2007 (UTC)

Aĉ!! Via dua redakto aperis ĝuste inter la tempo de mia rigardo kaj revenigo, do, mi ne vidis viajn polurojn kiam revenigis la redaktojn. Nun mi remetas ilin en la artikolon -- pardonu!! Alaŭdo ۩ 20:28, 21. Apr 2007 (UTC)

Heydrich

Saluton Moldur, mi nuligis vian redakton, ĉar: iam malĝuste literumita ne signifas la samon kiel la via origine literumita, kiun vi anstataŭis anstataŭ iam malĝuste literumita. --Petr Tomasovsky 20:27, 13. Jul 2007 (UTC)

Kiel videblas laŭ ĉiuj lingvaj versioj en vikipedio, ĉiuj lingvoj uzas nomon Reinhard Heydrich. Estas do kompreneble, ke lia ĝusta nomo estis Reinhard. Reinhardt estis do malĝusta literumado de lia nomo de iuj. Aŭ ĉu ĉiuj vikipedioj erarus skribante lian nomon malĝuste en la titolo? --Petr Tomasovsky 20:44, 13. Jul 2007 (UTC)

Fundraiser 2007 - Translation of Sitenotice

Hi, the Fundraiser 2007 of the Wikimedia Foundation will last from 22 October to 22 December. Right now we are preparing the sitenotice. Could you please help by translating the two sentences in your language? If you cannot do this, could you please help me to contact a person who can help? You can find the text to be translated on meta. Thank you so much for your help! Best, --SabineCretella 18:53, 6. Okt 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 04:15, 21. Nov. 2007 (CET)

Sveda reĝo

Saluton, Moldur. Mi pardonpetas pro mia kategoriiga eraro. Mi dankas vin por esti korektinta ĝin. --Nick 17:02, 3. Dec 2007 (EST)

Biografiaj ĝermoj (ekzemple Carl Schlyter)

Kara Martin,

kutime mi aldonas la ŝablonon "DEFAULTSORT" - se la artikolo enhavas pli ol unu kategorion, alikaze mi foje tentiĝis nur skribi "Kategorio:Kategorionomo|Familia nomo, persona nomo" - kaj same kutime ankaŭ la kategorion "Naskiĝinto en...". La ĝermoj pri eŭropaj parlamentanoj de la verda partio tamen (grandparte) estis vere minimumaj ĝermoj, laŭeble rapide faritaj, kaj tie mi rezignis pri eltrovo de la ekzakta naskiĝdato kaj -loko (rezulte ankaŭ pri la kategrio "Naskiĝinto en...") - kaj aldone ĉe Carl Schlyter kaj iuj aliaj parlamentanoj akcidente mi eĉ forgesis la alfabetan ordigon. Mi faris la ĝermojn sur privata poŝkomputilo en mia laborejo dum trankvila parto de (malbone pagata) semajnfina deĵoro, sed tie mi ne havas aliron al la reto, kaj mi post reveno hejmen ne volis aldoni tro da tempo per elserĉo de la individuaj naskiĝtagoj, nur rapide suprenŝutante la pretajn paĝetojn... Tamen mi komprenas, ke ĉiam kiam mi iomete (tro) tempoŝpare faras ion en vikipedio, tuj iu nestultulo rimarkas.

Mi pentoplene ĵus trarigardis ĉiujn 39 biografiajn ĝermojn respektive paĝojn pri la verdaj EU-parlamentanoj kaj aldonis la ŝablonojn DEFAULTSORT tie kie ili mankis - ĉar fakte malĝusta alfabeta enordigo vere estas iom ĝena...

Sincere, ThomasPusch 22:38, 3. Dec 2007 (UTC)

Gogo

Saluton, samideano mia. Mi ĵus malkovris vian tre beletan bildstrion pri Gogo kaj liaj amikoj. Dankon pro la bonegaj amuzaĵoj! --Nick, 13:51 UTC, 17 dec 2007

imperiestrolando

Saluton Moldur, vidante, ke vi alinomis Nicean imperiestrolandon al Nicea imperio kaj viaj pluaj ŝanĝoj de imperiestrolando, mi devas demandi vin pri via motivo fari tiel. Imperiestrolando estas kreita laŭ vortoj princlando, dukolando... Kial ne povas esti imperiestrolando = lando, kie regas imperiestro. En la ĉeĥa tiu vorto ekzistas, nome císařství. Imperio estas ĉeĥe říše. Petro@diskkont 16:47, 28. Feb 2008 (UTC)

Respondo en Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky‎. Moldur 17:22, 28. Feb 2008 (UTC)
Dankon por via respondo. Petro@diskkont 17:30, 28. Feb 2008 (UTC)

Estas pli oportune uzi la vorton 'Britio'. Tamen 'Unuiĝinta Reĝlando' ne estas tute precize la sama realaĵo (ili diferencas ĉar ekzemple la unua ne entenas la parton de Irlando kiu apartenas al la dua. Vidu Britio (terminaro). Arno Lagrange  10:53, 22. Mar 2008 (UTC)

(la) Itala Respubliko

Saluton, Moldur,

mi vidis, ke vi proponis nuligi la kategorion Kategorio:Prezidentoj de la Itala Respubliko kun la argumento "mistitolita, devas esti sen 'la'". Preskaŭ samtempe vi faris modifon al Kategorio:Prezidento de la Respubliko (Francio) (kun "la"), sen proponi ties modifon.

Ĉu vi povus klarigi, kial "devas esti sen la"? Ĉi-momente estas unu itala respubliko, kaj ĝi iel rajtas nomi sin "la itala respubliko" (itale: la Repubblica Italiana). Sed historie ĝi ne estis la sola, ekzemple ekzistis la Sociala Respubliko Itala. Ĝia estro estis Benito Mussolini. Mi konfesas, ke mi ne scias, ĉu li alprenis la titolon de "prezidento"; oni parolas pri li kiel "capo" (estro) de la respubliko.

Sed kiel ajn, tre interesus min viaj kialoj, ke "devas esti sen la".

Umberto 21:27, 29. Mar 2008 (UTC)

Respondo en Vikipediista diskuto:Umberto. Moldur 21:33, 29. Mar 2008 (UTC)
Dankon pro la rapida respondo; mi pripensos kaj kontrolos aliajn vikipediojn. – Umberto 21:34, 29. Mar 2008 (UTC)

Kategorio:Papo

Saluton, Moldur. Mi ĵus forigis la ne uzitan kategorion Kategorio:Papo, ĉar jam ekzistas uzata Kategorio:Papoj. Ĉu vi povus estonte anstataŭ nur forviŝi la enhavon krome aldoni la ŝablonon {{forigu}}, por informi administrantojn, ke io forigendas? Dankon. Kore --Tlustulimu 12:07, 16. Jul 2008 (UTC)

Bone, mi faros. Moldur 12:45, 16. Jul 2008 (UTC)

Forigo de kategorio Bildliteraturo

Saluton, Moldur. Mi rimarkis ke vi forigis, de paĝoj pri bildroluloj (ekz., tiuj rilatantaj al Rat-Man universo), la kategorian indikon de bildliteraturo. Ĉu vi povus klarigi al mi kial, konsiderante ke temas pri bildliteraturo, kaj ankaŭ kial vi tion faris sen antaŭe pridiskuti la aferon kun la paĝkreintoj?

dankon, --Joliejoker 20:14, 13. Nov 2008 (UTC)

Saluton Joliejoker. Jes, mi volonte afable respondas al viaj demandoj. Unue, la kategorian indikon mi forigis ĉe la Rat-Man-figuroj ĉar ili jam havas la kategorion "Rat-Man", kiu mem estas subkategorio de "Bildliteraturo". Laŭ vikipediaj kutimoj oni plej ofte indiku nur la plej malvastan kategorion kaj ne la pli vastajn (kiuj ja tamen "transitive" aŭtomate validas). Tio ankaŭ helpas la ordigadon kaj superrigardon: Unuopaj roluloj (se ili ne estas la nomdonanataj ĉefroluloj) ne estas sufiĉe gravaj por aperi en la ĝenerala kategorio "Bildliteraturo"; sufiĉas se ili jam lokas en taŭga subkategorio. Due, Vikipedio estas komuna verkaĵo de ĉiuj vikipedianoj kie ĉiu ajn kontribuas por plialtigi la kvaliton de la ekzistanta materialo. Nek paĝkreintoj nek iuj aliaj "posedas" paĝon aŭ havas iun apartan decidrajon pri la ekzisto, enhavo, enkategoriigo, aranĝo aŭ ajna alia eco de la paĝo. Se paĝo estas maltaŭge enkategoriita, aŭ havas ajnan alian mison, oni simple korektu - ne necesas peti aprobon de iu speciala instanco. Tiel ja funkcias Vikipedio. Do vi vidas ke mi agis tute laŭ vikipediaj moroj. (Fakte mi preferus eĉ pli gravan reordigon de kelkaj bildliteraturaj subkategorioj, sed tio estus tro da laboro por nun.) Amike salutas Moldur 21:13, 13. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Dankon pro via respondo, unue. Pri la kutimo rilate al kategorioj mi ne sciis, kaj la klarigo bonas, do mi rekontrolos miajn paĝojn. Pri la kialo kial vi ne kontaktis la aŭtoron de la paĝoj, mi ne konsentas kun via respondo. Unue, ĉar mi nenie parolis pri aprobo, sed pri diskuto: vikipedio ja estas malfermita al ĉies kontribuoj, sed ĝuste pro tio se ĉiu ajn aldonas ŝanĝojn sen klarigi ilin oni daŭre povos pensi ke tiuj ŝanĝoj ne indas, do oni malfaros kaj faros ilin denove senfine; ege pli utilus, kaj ŝparus tempon, doni simplan klarigon por la ŝanĝo. Vidu nian ekzemplon: mi ne sciis pri la kutimo pri kategorioj, do mi taksis vian ŝanĝon ne tro utilan kaj korektan, do mi rekorektis ĝin. Tio ne estus okazinta se klarigo kiun vi bonvole donis al mi ĉi supre estus aldonita en la diskuta parto de la koncerna paĝo... ĉu agi nur laŭregule, aŭ ankaŭ utile? amike, --Joliejoker 10:43, 17. Nov 2008 (UTC)

Georgo el Poděbrady

Saluton Moldur, vi alinomis Jiří z Poděbrad al Georgo de Poděbrad (tiu estas forigenda), sed ĉu vi povus alinomi ĝin ankoraŭ al nova titolo Georgo el Poděbrady, kiu estas ĝusta. La nuna titolo estas la sama, se ni titolus iun ekz. Karolo la Kvar. Dankon. Kerio 20:29, 16. Feb 2009 (UTC)

Respondo en Vikipediista diskuto:Kerio. Moldur 20:53, 16. Feb 2009 (UTC)
Saluton Moldur, multaj ĉeĥaj nobelaj, historiaj aŭ reĝaj familioj havas en sia nomo prepozicion el (ĉeĥe z), kiu parolas pri tio, el kiu urbo la posedanto de la nomo estis aŭ devenis. Multaj tiaj familiaj nomoj havas sian nomon ankaŭ laŭ urbo, en kiu ili vivis aŭ loĝis, ekz. Kryštof HARANT z Polžic a Bezdružic, kiu laŭvorte signifas, ke Kryštof Harant estis el Polžice kaj Bezdružice. Do Georgo el Poděbrady ne estu escepto en Esperantujo en tio. Amike Kerio 19:35, 17. Feb 2009 (UTC)
Mi plu opinias ke "de" estas tute taŭga prepozicio por tiu uzo, por ĉeĥaj nobeloj kaj por aliaj (komparu ekz-e Gregorio de Nyssa, Isidoro de Sevilo, Francisko de Asizo, ...), sed mi ne insistas pri ĝi. Estu do "el" laŭ via prefero. Amike, Moldur 21:05, 18. Feb 2009 (UTC)


Permesu mallongan eksplikon laŭ mia opinio: Ĉiuj ĉeĥaj nobelaj nomoj enhavis la parton "z", kio fakte indikis, ke temas pri nobelo. Mi komprenas ĝin neevitebla parto de la nomo. Jan Žižka z Trocnova nomiĝis fakte Jan z Trocnova, tiu "Žižka" estas nura kromnomo, nomoj de multaj nobeloj konsistis nur el baptonomo kaj predikato, ekz. "Oldřich z Rožmberka". Se vi volas traduki la ĉeĥajn "z", bonvolu traduki ankaŭ milojn da germanaj "von", temas pri la sama afero. Jiří z Poděbrad estis unusola ĉeĥa reĝo, devenanta el tiu nobela tavolo, kaj eble estus pli sistema aŭ nomi lin per tuta ĉeĥa nomo, aŭ nomi la artikolon Georgo la 1-a (Bohemio). Ĉe la aliaj ĉeĥaj reĝoj mankas indiko pri ties deveno (Přemyslido, Habsburk). --tuurq 21:31, 28. Feb 2009 (UTC)

Virinaj kategorioj

Saluton Moldur, bonvolu vidi la regularon pri Kategorinomoj en Vikipedio:Kategorioj#Profesioj: Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas iun profesion laŭsekse. --PaulP - Disk. 18:30, 3. Apr 2009 (UTC)

Resaluton, jes, mi nun vidis, kion vi skribis super la kategorioj "Reĝinoj" kaj "Monarĥinoj" ... Nu, por mi persone tute ne gravas, ĉu oni havu virinajn kategoriojn aŭ ne, sed laŭ mi estas sensence, ke en la Diskutejo oni longe diskutas kaj voĉdonas por formuli difinitajn regulojn, kaj ke poste oni ignoras ilin. --PaulP - Disk. 17:54, 6. Apr 2009 (UTC)
Resaluton Martin, mi ne komprenas vian eldiron pri Indira Gandhi. Ŝi neniam estis ŝtatgvidanto nek ŝtatgvidantino, ĉu? Kial do meti ŝin en tiun kategorion? --PaulP - Disk. 22:09, 4. Maj 2009 (UTC)
Ho, mi vidas jam, vi mem difinis ŝtatgvidantinon kiel ŝtatestro aŭ registarestro. --PaulP - Disk. 22:25, 4. Maj 2009 (UTC)

Uvádění zdroje u přeložených článků

Ahoj, všiml jsem si, že systematicky a kvalitně překládáš články hlavně o atentátech z české wikipedie. Rád bych Tě ale poprosil, aby jsi uváděl do zdrojů, že se jedná o překlad článku z české wikipedie - vyjádříš tím určitou úctu autorovi/ům toho či onoho článku, kterým to dalo velkou spoustu práce. Pokud tak neučiníš, vypadá to tak, že ty autory prostě přehlížíš a že ti ani nestojí za zmínku. S pozdravem --Gothic2 07:10, 24. Jun 2009 (UTC)

Sorry, I don't speak Czech. -- Mi bedaŭras, mi ne parolas la ĉeĥan. -- Moldur 18:49, 24. Jun 2009 (UTC)

Via opinio

Saluton, kara,

ĉu vi ankoraŭ prenos starpunkton en la iom tediga, sed tamen ne malgrava dua parto de la baloto pri landnomoj en vikipedio? Vi multon faras en vikipedio kaj via esprimo (kiu ajn) estus bonvena.

Cetere mi ferie salutas vin... mi momente ripozas en suda Francio, marborde proksime de Bordozo, kaj nur 1- aŭ 2-foje semajne mallonge vidos komputilon.

ThomasPusch 06:59, 14. Jul 2009 (UTC)

Dankon! Mi ŝanĝigis la bildon. CasteloBrancodiskuto 19:25, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝvaboj

Saluton, ĉu ŝvaboj iel reciproke rilatas al Schwabach kaj ŝvabaĥo? Zuazua 09:29, 8. Nov 2009 (UTC)

Saluton Zuazua - Jes, ekzistas rilato, en la direkto ŝvaboj -> Schwabach -> ŝvabaĥo. La nomo "Schwabach" origine signifas "ŝvaba rivereto", rivereto kie loĝis ŝvaboj (laŭ de:Schwabach#Frühgeschichte). Kaj el tiu urbo Schwabach venas la liter-stilo Schwabacher, ŝvabaĥo. Moldur 21:18, 8. Nov 2009 (UTC)

Pri vivtempo

Dankon, kara! Mi ne sciis tion :) --RG72 19:49, 20. Feb 2010 (UTC)

Diskutejo

Saluton, Moldur! Mi ja forigis diskuteron el la diskutejo, sed nur pro tio, ke ĝi aperis dufoje. Tre verŝajne, Zlatko ne spertas pri teĥnikaĵoj de Vikipedio, ĉar li enmetis la saman tekston responde al mia alitema diskuto kaj ankaŭ pli malsupre en aparta fadeno. Mi do forigis la unuan tekston kaj retenis la duan. Amike, --WinstonSmith 22:57, 27. Maj 2010 (UTC)

Monarĥinoj

Saluton! Mi celas pliordigi la paĝon Listo de monarĥinoj kiun vi kreis. Mi provas plibonigi tabelon (bv vidi Diskuto:Listo de monarĥinoj). Ĉu vi havas komenton pri tio? Dankon :) --Ariadne 21:00, 2. Sep 2010 (UTC)

Resaluton! La post-Kristaj monarĥinoj nun korekte ordiĝas, dankon. Mi kredas ke via metodo ne funkcius kun la antaŭ-Kristaj ĉar la dat-kolumno ordiĝus tekste, ne nombre (eble mi malpravas, mi estas novulo pri tio). Do mi proponas lasi la tabelon kiel ĝi nun estas, kun du metodoj por KE & aKE. Mi ne certas ĉu indas sekcii laŭ landoj, do mi ne faros tion nun. Eble sekcioj necesos ĉiam pli da listeroj estos aldonitaj. Amike, --Ariadne 17:54, 3. Sep 2010 (UTC)

":"

Dankon, Martin, jes mi preteratentis la mankan duoblan punkton. La vikipediaj truoj de mankaj artikoloj pri naciaj valutoj iom senpaciencigas min ... novaj artikoloj kreskas nur malrapide, malgraŭ ke mi limigas min je ĝermoj. Sed tamen paŝon post paŝo fermiĝas unu truo post alia. Mi provu ekzerci mian paciencon. Sincere, ThomasPusch 19:44, 25. Okt 2010 (UTC)

Artikoloj kun ligiloj al si mem

Kara, por mi estas utilaj tiuj ligiloj por tuj vidi se uzebla sinonimo ekzistas (speciale pri la landonomoj ĉar mi tre malŝatas la nefundamentajn io-nomojn). Mi tre bedaŭras ke iuj kolegoj forigus ilin...Korajn salutojn --Forstbirdo 19:55, 29 Mar. 2011 (UTC)

Saluton! Mi ree ŝanĝis la titolon de la libro de Kempelen - kiun vi ŝanĝis antaŭe. La motivoj estas menciitaj en Diskuto:Wolfgang von Kempelen. Ĉion bonan al vi! Talnat 21:40, 12 Sep. 2011 (UTC)

Mi tajpis artikolon pri la nova dana ĉefministrino Helle Thorning-Schmidt ĉi-vespere trajne, sen retkonekto, kaj timetis ke intertempe iu pli rapidus pri ĝermo. Kaj vere vi pli rapidis. Tamen vi ja ĝis nun nur publikigis ĝermon, kaj multo de mia teksto ankoraŭ utilas. Espereble vi nun ne sen retkonekto laboras pri tekstampleksigo, ĉar domaĝus pri la duobla laboro... Tio kion vi tajpis rete kaj mi sen retkonekto (informkesto, unua frazo, kategorioj...) preskaŭ 100-procente identis - do ni simile vortumas. Antaŭ ol fini mian vojaĝon, mi ankoraŭ enretigas mian duan trajnan teksteton, pri la dana parlamento Folketing. Jen du artikolaj truetoj pri la politiko de Danio fermitaj.

Salutojn! ThomasPusch 23:04, 3 Okt. 2011 (UTC)

Vatikano

Saluton Moldur, rilate al Vatikano mi respondis en mia diskutpaĝo. Petr Tomasovsky 09:40, 19 Nov. 2011 (UTC)

Gravaj E-movadaj aktivuloj de la lastaj 2 jardekoj

Mi estas tre ekster la Esperanto-movado, kaj havas malfacilan aliron al informoj krom se ili estas stokitaj en mia aktiva memoro. Sed malgraŭ esti raŭmisto, ĝenas min ke informoj pri multegaj temoj en la e-lingva vikipedio estas pli bone pritraktataj ol aspektoj de la E-movado, aparte de la lastaj 20 jaroj. Pri iuj gravaj E-movadaj aktivuloj de principe konataj nomoj ekzistas abundo da ruĝaj ligiloj, sed daŭre mankas artikoloj, kaj ne eblas facile traduki el alilingvaj vikipedioj :-) por fermi tiun truon. Ekzemple (nur ekzemple) mi ĝojus pri artikoloj pri Ulla Luin kaj Ans Bakker-Ten Hagen (pri iliaj viroj estas artikoloj, sed pri ili mem nenio). Ĉar vi pli proksimas al la sveda E-movado, ĉu vi povus kolekti informojn pri deca ĝerma aŭ iom pli vasteta artikolo pri Ulla Luin?

Sincere, ThomasPusch 19:03, 12 Dec. 2011 (UTC)

Kara Thomas! Mi konsentas ke tio estus ja inda kaj enda laboro, sed bedaŭrinde mi nuntempe ne povas helpi pri tio. Kun kristnaskaj preparoj, du infanoj - baldaŭ tri!, ĵusa translokiĝo al nova loĝejo - unuafoje vera propra domo - mi ne vidas eblecon plenumi iun pli grandan, koheran laboron por Vikipedio. Restas al mi nur kelkaj disaj vesperaj solmomentoj, kiam mi plenigas vikipediajn truetojn (kaj tio eĉ estas mia ununura restanta esperanto-aktiv(et)ado nuntempe). Mi esperas ke tempoj ŝanĝiĝos kaj mi iam re-pliaktiviĝos! :-) Amike, Moldur 21:49, 22 Dec. 2011 (UTC)

Duklando Brunsvigo

Diskuto:Brunsvigo (duklando) Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 20:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Estimata Moldur, mi ne povas skribi bone en Esperanto. Mi lernas. Formo XYZ (duklando) estas malmulte en Kategorio:Duklandoj. Mi ne povas alinomigi "Brunsvigo (duklando)" paĝon. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 21:17, 6 Jul. 2012 (UTC)

Goethe

 Nu, vi restarigis la antaŭan version kaj sekve ĉio estas nun bona.

Kio tamen ĝismedole ŝokas min, tio estas, ke praktike ĉiu lingva korektaĵo, kiun vi antaŭ via restarigo faris, estis plene malĝusta. Mi analizu laŭ la respektivaj historioj:

Miskorektaĵoj
 

literatura -> literara malĝuste
hejmo de Goethe -> hejmo Goethe malĝuste
herezaĵoj -> heredaĵoj malĝuste
en siaj konduto kaj aspekto -> en sia konduto kaj aspekto malĝuste
fremdajn -> fremdajns fuŝe
famigis -> famiĝis malĝuste
tra -> en la malĝuste
En Pasko -> Pasko malĝuste
Malgraŭ -> Kontraŭ malĝuste
leteroj -> literoj malĝuste
leteroj de Goethe -> literoj malĝuste
konvinkiĝis -> konvenkiĝis malĝuste
finiĝis -> finis malĝuste
vajmara klasikismo -> vajmaran klasikismon malĝuste
literatura -> literara malĝuste
— tiam lastan fojon -> - lastan fojon malĝuste, alia signifo
unuan fojon -> unuanfojon malĝuste
Aŭguste -> Auguste fuŝe
formigo de la kolekto -> kolektado malĝuste, alia signifo
kiu -> kiuj malĝuste
fremdan -> eksterlandan malĝuste
scipovas -> konas malĝuste, aŭ almenaŭ tre dube
Verseposoj -> Versepen malĝuste

Tio estas absolute terura bilanco kaj limas jam vandalismon. Fakte vi lingve fuŝis artikolon elektitan jam kaj elstara, kaj Artikolo de la semajno.

Iel via Esperanto ne sufiĉas por fari iujn ajn lingvajn korektaĵojn.

Kaj tute honeste, kiel vi volas korekti artikolon pri Goethe, se vi en Esperanto ne povas distingi eĉ nur inter literoj kaj leteroj? -- PEJNO Simono Diskuto  13:05, 11 Sep. 2012 (UTC)

 Mi ĵus vizitis vian Vikipediistan paĝon kaj legis vian oficialan nomon. Honeste, mi simple ne plu scias kion diri. Mi estas senkonsila kaj senkonsola. -- PEJNO Simono Diskuto  13:13, 11 Sep. 2012 (UTC)
 Mi fakte ege, ege miris pri tiuj miskorektoj kaj tuj kontrolis kelkajn aliajn korektaĵojn viaplumajn. Bedaŭrinde ne estis iu artikolo kun simila nombro kaj kiu estis vere komparebla. Malgraŭ tio, mi iel supozis, ke tie ĉi io ne povas esti plene normala. Mia unua supozo estis, ke vi estis eble ebria okaze de la korektado. {{{1}}} Sed teknika problemo ŝajnas al mi post via klarigo esti pli logika. {{{1}}} Kaj kiel vi vidas, mi fakte postvivis la ekvide suferitan mensan ŝokon kaj sendube post kelkaj tagoj, almenaŭ grandparte, retrovos mian psiĥan ekvilibron. Viaj vortoj alportas al mi ankaŭ iomajn konsilon kaj konsolon kaj certe helpos al mi reatingi mian antaŭan mensan staton, kia ajn ĝi estis. {{{1}}} De uzulsurfaca vidpunkto la tuta Vikipedia sistemo estas tre kritikinda. La fasado estas antikva, preskaŭ ŝtonepoka, la manipulado estas plene malakceptebla, kaj la tiamajn fasonistojn oni devus jam morgaŭ ĉe tagiĝo mortpafi. {{{1}}} Cetere, mi ne poluris la artikolon, aŭ almenaŭ mi ne plu memoras esti polurinta ĝin. Mi enŝovis nur la du poemojn kaj amason da butonoj. -- PEJNO Simono Diskuto  00:01, 12 Sep. 2012 (UTC)

Romanoj de Astrid Lindgren

Gott nytt år, kara Martin. Mi esperas ke intertempe ĝoje naskiĝis via tria infano kaj sukcese pasis la translokiĝo. Mi flanke volus rememorigi pri mia peto de antaŭ jaro, provi eltrovi eble iun plian informon pri Ulla Luin, pri kiu mi fine mem skribis artikolan ĝermon, sed havis tute malmultajn informojn, ekzemple ne konas la naskiĝdaton. Sed parolante pri infanoj, mi precipe havus ankoraŭ plian, pli grandan artikolopeton. Dum la lastaj tagoj mi iom aldonis materialon pri skandinavia porinfana literaturo, ekzemple la artikolon mumintroloj, aŭ paĝon pri la libertempa parko mondo de Astrid Lindgren en Vimmerby (lige necesis ankaŭ krei ĝermon pri Vimmerby kaj pri iuj aliaj urboj de Smolando). Mi sentas mankon de artikoloj pri iuj el la plej mondfamaj libr(ar)oj de Astrid Lindgren, ekzemple la serioj Madita, Karlsson sur la tegmento, Saltkråkan, Bråkmakargatan (germane Krachmacherstraße, angle Troublemaker Street), Bullerbyn, Kajsa Kavat (germane Polly Patent, angle Brenda Brave), aŭ Nils Karlsson fingrulo (Nils Karlsson-Pyssling, angle Simon Small), kaj e-lingve plej interese pri la esperante publikiĝinta romano Ronja, rabista filino (Ronja Rövardotter, germane Ronja Räubertochter)... Kiam vi povus denove trovi iom da tempo por iaspece duontrankvila vespero, aŭ estas en iu enuiga trajnveturo kun tekokomputilo ktp., mi ŝatus alvoki vin okupiĝi pri tio. Ĉar vi bone parolas krom Esperanton kaj la svedan kaj la germanan kaj anglan, kaj estas juna patro tiom proksima al la temo de infana literaturo, vi estus ideala fakulo pri la temo... Sincerajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 13:18, 13 Jan. 2013 (UTC)

Clarification

Please add this template en:Template:Redirect in Parlo incating existence of Parla (Madrido). --Vivaelcelta (diskuto) 21:34, 12 Mar. 2013 (UTC)

Janez Janša‎

Saluton, Moldur. Mi ĵus vidis, ke vi uzis la vorton "mamuskle" en via redakta resumo de Janez Janša‎. Sed kion signifas la vorto "mamuskle"? Mi tute ne konas ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 19:43, 27 Mar. 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Mi simple mistajpis - "mamuskle" kompreneble estu "majuskle". Bedaŭrinde mi faris la eraron en la redakta resumo, kie ne eblas poste korekti :-( Erarojn en artikola teksto ja ĉiam eblas malfari, sed ĝuste tie - ne :-( - Amike, Moldur (diskuto) 19:36, 28 Mar. 2013 (UTC)

MärthaAndréasson.jpg

Saluton Martin. Ĉu vi kuraĝus aldoni la licencan ŝablonon {{GFDL}} al la dosiero dosiero:MärthaAndréasson.jpg? Mi interpretas vian frazon tiel, sed bonus se vi kiel alŝutinto pliklarigas la licencon. ThomasPusch (diskuto) 08:34, 30 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi komprenas kial vi de la ŝablono forigis la sekcititolon, kiun mi tie erare forgesis. Mi povas kompreni ankaŭ restarigon de plurlingva sistemo de la ŝablono, kvankam pri teĥnika solvo mi ne estas kontenta. Sed bonvolu klarigi al mi kial vi forigis eblon utiligi Vikidatumojn, pritrakti paĝonomon (forigi de ĝi enkrampan distingilon), restarigis malkongruecon kun la anglavikipedia ŝablono kaj enigis kategorion al la ŝablono dum kategorioj estas metataj al dokumentado (kaj efektive tie jam estas). Aldone, dum ŝanĝado de parametroj de ŝablono oni ĉiam devas ŝanĝi ankaŭ ĝian dokumentadon por ke tiuj du estu kongruaj; do male kiel nun. --KuboF (diskuto) 23:09, 26 Maj. 2013 (UTC)

Respondo en Uzanto-Diskuto:KuboF
Estimata, mi pardonpetas. Mia intenco estis plibonigi la ŝablonon, sed mi nun vidas ke mi ne-intence faris iujn malbonajn ŝanĝojn en komplika ŝablono-kodo. Mi nun restarigis al la lasta bona stato (mi esperas), kaj mi intencas ne plu tuŝi ĝin. Bonvolu disponi ĝin laŭ via bontrovo. - Amike, Moldur (diskuto) 20:42, 27 Maj. 2013 (UTC)
Kara, hieraŭ nokte mi pro laco uzis iom tro atakeman parolon, mi pardonpetas pro tio! Kompreneble vi plene rajtas plu tuŝi ĝin, tamen mi petas minimume atenti pri konservado de parametro-kongrueco. Ankaŭ al mi ne plaĉas ke Esperanta Vikipedio ligas nur al angla versio de plurlingva retejo, sed dume mi ne povas tion plibonigi. Viaj konsiloj kaj proponoj estas bonvenaj. --KuboF (diskuto) 21:12, 27 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Vi ĵus enmetis ĝermon pri tiu temo kiu korespondas kun la germana Kurfürstentum, sed tio kondukas en la germanlingva vikipedio al Kurfürst, kio korespondas kun nia artikolo Princo-elektisto, por kiu vi mem laboris. Mi opinias, ke oni devas konverti tiun ĝermon en alidirektilo de la jam ekzistinta artikolo, same kiel okazas en la germana, kaj ĉiukaze meti la koncernan informon, nun la nuran frazon en tiu artikolo. Ĉu ne? Aŭ ĉu vi konas aliajn artikolojn en aliaj alilingvaj versioj al kiuj oni povu ligi tiun novan?--kani (diskuto) 19:01, 31 Okt. 2013 (UTC)

Dankon, bona propono! Mi faris. - Moldur (diskuto) 19:46, 31 Okt. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:33, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kolegiato Essen

Estimata Moldur, por peti alinomi artikolon al jam ekzistanta nomo, mia problemo estas, ke mi neniam scias, kiu estas la administranto pri ĉiu artikolo, aŭ ĉiu kategorio, kiam la nomigo de la kategorio mem ne taŭgas (Ne estis mi, kiu proponis la nomoŝanĝon de la artikolo al Abatinejo Essen, estis anonimulo, kiu faris tion dum 2007, kaj de tiam neniu kontraŭdiris tiun proponon, estas kial mi provis ŝanĝi la titolon)--DidCORN 08:46, 5 sept. 2014 (UTC)

Estimata Moldur, Dankon pro via rimarko.

Mi kreis la duan kategorion ĉar leginte la artikolon pri Frankfurto ĉe Majno mi konstatis ke ĝi estis kategoriita en kategorio kun alia nomo ol la titolo de la artikolo, do mi pensis ke temis pri alia aĵo (pli granda areo?). Plie mankis multaj kategorioj ligitaj al la urbo en aliaj lingvoj :

kaj tio iom pli konfirmis min ke temis pri du malsamaj nocioj. Do mi kreis ĝin kun tiuj novaj kategorioj. Fine, sed tro malfrue, mi konvinkiĝis ke temis pri la sama urbo kun ne tre logika nomo de kategorio kaj pro tio aldonis tiujn pliajn superajn kategoriojn ankaŭ al kategorio "Frankfurt".

Pli logike estus alinomi kategorion Frankfurt al Frankfurto ĉe Majno kun referenco al ĉefartikolo kun la sama titolo, tiel ne estus dubo.--Xian (diskuto) 07:00, 29 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, mi evidente fuŝis, kreante kategorion Germanujo. Mi kutime kaj senescepte uzas la -uj-formon laŭ la Fundamento, kiu pli bone taŭgas por klarigi la deduktitajn formojn male al la ne-fundamenta -i-formo (ekz. Germanio: ĉu germana aŭ germania lingvo). Nu bone, mi mem poste rimarkis, ke mi estis kreinta kategorian duoblecon. Ekde tiam mi uzas alidirektilojn por ebligi al la legantoj de "mia" legi la ĝustan formon, sen ke mi kreus paralelan kategorion samsencan.--Longharulo (diskuto) 16:11, 29 Sep. 2014 (UTC)

Alidirektiloj funkcias bone por "ordinaraj" artikoloj, ekz-e Germanujo povas alidirekti al Germanio. Sed ili bedaŭrinde ne funkcias por kategorioj! Kategorio kun alidirektilo estas kiel sakaĉo kun truo: Vi ŝtopas ion en ĝin, sed kiam vi enrigardas, la enmetita aĵo estas malaperinta kaj en alia loko! Ekzemple, vi metas Kategorio:Kristanismo en Germanujo ene de Kategorio:Germanujo. Bone, nun vi volas rigardi en Kategorio:Germanujo. Se nun Kategorio:Germanujo havas alidirektilon al Kategorio:Germanio, vi estos plusendata al Kategorio:Germanio, sed tie ne troviĝas tio kion vi enkategoriigis! La sola, kaj ĝusta, maniero estas ke ĉio estu tuj enmetita en la ĝustan kategorion. Mi aprezas la multan kaj valoran laboron kiun vi faras, sed mi timas ke viaj -ujo-kategorioj ne bone funkcias kun la strukturo de Vikipedio. En Vikipedio ĉiuj kategorioj plej bone ĉiam uzu la samajn landnomojn. Mi forte rekomendas ke en kategori-nomoj oni uzu nur unu sistemon de landnomoj, nome tiun kiu estas la plej ofte uzata en Vikipedio kaj en Esperantujo ĝenerale, do la io-formojn, sendepende ĉu oni persone prefereras -ion aŭ -ujon. - Amike salutas Moldur (diskuto) 14:00, 2 Okt. 2014 (UTC)

Respondo

Vi skribis

Saluton. Dankon ke Vi skribis al mi. Mi pensas ke unueco estas pli grava ol aspekto. Sed eble bone estas: "unuafoje" aŭ "1-afoje"? Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:25, 18 Okt. 2014 (UTC)

Vi Nuligis

Mi ankoraŭ pensas ke "1-a-foje" estas pli bone ol "1a-foje". Ĉu Vi konsultis tion kun aliaj Vikipediostoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:16, 8 Nov. 2014 (UTC)

Kara amiko kaj sindona kunlaboranto, mi forte emocias pro viaj ĝentilaj paroloj rilate al miaj humilaj kunlaboraĵoj. Mil elkorajn dankojn al vi. Kaj pardonu miajn eblajn eraraĵojn. Rilate al viaj alinomigoj cititaj, estu senĝena kaj ni plibonigu tion kio estas plibonigebla. Mi ree dankas vin pro viaj bonegaj kaj necesaj ŝanĝoj de vi faritaj. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 21:55, 6 Jan. 2015 (UTC)

"Kategorio:Aŭstra nobelaro"

Dankon pro via rimarko, kara amiko. Claudio Pistilli (diskuto) 21:15, 5 Feb. 2015 (UTC)

Saluton. Vi ŝanĝis tiun paĝon kvankam mi antaŭe enmetis ŝablonon redaktata. Vi ne vidis ĝin ĉar ne estis en la komenco de longa paĝo, kaj ĉar mi faris multajn korektojn kaj aldonetojn (vi povas konsulti la historian paĝon) mi remetis mian korektitan version kaj aldonis viajn korektojn ĉe Kategorioj. Se vi faris aliajn pliajn, diru por aldoni ilin.--kani (diskuto) 17:55, 28 Maj. 2015 (UTC)

Estimata! Prave, mi ne vidis la ŝablonon. Prefere ĉiam enmetu ĝin plej supre en la paĝo! Mi pardonpetas se mi iun vian laboron fuŝigis (mi esperas tamen ke tio ne okazis). Sentu vin libera ŝanĝi ĉion ajn kion mi faris tie, laŭ via bontrovo. :-) - Sincere, Moldur (diskuto) 18:06, 28 Maj. 2015 (UTC)

Erich Kästner

Saluton, Moldur. Mi ĵus korektis fuŝon en Erich Kästner, ĉar ĉe mortinto la ŝablono {{naskiĝdato kaj aĝo}} estas sufiĉe sensenca. La aĝo tiam estu indikata per la ŝablono {{mortodato kaj aĝo}}, sed eĉ en alia parametro de la uzata informkesto. Krome anstataŭ {{naskiĝdato kaj aĝo}} estu uzata {{naskiĝdato}}. Laŭ kiu paĝo vi faris tiun strangaĵon, kiun mi ĵus korektis? --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 17 Okt. 2015 (UTC)

Respondo en Uzanto-Diskuto:Tlustulimu

"Administraj entoj"

Bonvolu atenti la noton Diskuto:Administra teritoria unuo#Atenton. ThomasPusch (diskuto) 12:01, 22 Dec. 2015 (UTC)

Saluton. Mi preferas lasi Karlota, ĉar tion mi trovis en rilataj artikoloj. Fakte mi vidis poste ambaŭ formojn, sed unue Karlota, pli proksime al similaj Karlo kaj Karolo. ege konataj. Tio solveblas per alidirektiloj, sed plej bone ne uzi alinomigojn, ĉar aliaj povas preferi la kaŝitan formon.--kani (diskuto) 21:21, 29 Dec. 2015 (UTC)

Reganto, regantino

Kara Martin! Ambaŭ ŝablonoj en:Template:Infobox royalty kaj es:Plantilla:Ficha de noble estas intervikie ligitaj al {{Informkesto reganto}}. Aliflanke {{Informkesto regantino}} ne ekzistas en alilingvaj vikipedioj. Mia problemo ne estas Izabela la 1-a sed Elisenda de Montcada. Post kiam mi malkovris, ke ekzistas specifa ŝablono por inoj en la esperantlingva vikipedio, mi provis uzi ĝin ankaŭ por Elisenda. Tamen, ne eblas aldonis blazonon, kiel por viroj. Mi antaŭe estis iomete ŝanĝinta la ŝablonon {{Informkesto reganto}} por adapti ĝin al virinoj. --Dominik (diskuto) 08:05, 26 Feb. 2016 (UTC)

Amininistranto

Estimata Moldur, ĉu vi vidas Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin ? Kore. --pino (diskuto) 08:49, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Bavara lingvo

Saluton! Ĉu vi parolas la bavaran? Mi kelkfoje bezonas esperantiigi bavarajn vortojn, do via helpo estus utila. --Lingveno (diskuto) 10:20, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi naskiĝis kaj multajn jarojn vivis en Bavario, do mi estas (almenaŭ en iu senco) bavaro kaj mi komprenas la bavaran lingvon, eĉ se mi ĝin kutime ne parolas. Mi volonte helpos kelkokaze elbavarigi nekompreneblaĵojn. Amike, Moldur (diskuto) 11:46, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Episkopujo, episkopejo, episkoplando

Mi vidis diskuton pri ĉu uzi episkopujon aŭ episkopejon. Kial ne uzi "episkoplando"? kiel estas por reĝlando, duklando, graflando, princlando. Tiel ne estus dubo pri la signifo.--Xian-eo (diskuto) 09:46, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi respondas en Diskuto:Episkopujo. - Moldur (diskuto) 16:00, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas kaj dankas viajn klarigojn. Mi nur volis helpi, sed ... Claudio Pistilli (diskuto) 20:53, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Germanaj ornitologoj

Saluton. Bone. Mi supozas, ke temas ne pri artikoloj pri Germanaj ornitologoj sed pri specioj kiuj rilatas al la nomoj de Germanaj ornitologoj, ĉu ne? Kaj ke la iamaj titoloj restis kiel alidirektiloj, ĉu ne?--kani (diskuto) 14:50, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Temas pri:

La ornitologoj Hermann Schlegel, Otto Finsch mem plu havas siajn originalajn nomojn. Kaj alidirektiloj el la iamaj titoloj restas. (Eble ne necesas, ĉar mi aktualigis ĉiujn ligilojn al la artikoloj.) Amike, Moldur (diskuto) 15:50, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Liv and Maddie in Swedish

Could you translate the text from Liv and Maddie#Enhava resumo to Swedish? I tried posting it here but it wouldn't let me. Can you post it on my talk page? Thanks. Kkjj (diskuto) 19:26, 9 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Hello Kkjj, I have added a short summary on Swedish Wikipedia. Moldur (diskuto) 07:52, 10 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
What about could you add "In Scandinavia the series was first shown on December 20, 2013 as a sneak peak and later officially premiered on January 24, 2014."? Also more plot text exists in this edit to the English article. I'd appreciate more plot info if possible. Kkjj (diskuto) 00:02, 11 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Hello Kkjj, sorry to disappoint you, but I will not do any further work on "Liv and Maddie". - Moldur (diskuto) 09:35, 11 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
What about the one sentence about it airing in Scandinavia? You could message me it at my talk. Kkjj (diskuto) 09:40, 11 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey

(Sorry to write in English)

Preĝejo Elizabeto de Hungario (Palkonya)

La ekzistanta kategorio jam estas forlasita. Mi konsekvence uzis ĉiam la vorton preĝejo, sed post jaroj administranto petis min ŝanĝi al kirko. Paŝo post paŝo mi faris la ŝanĝojn (ne ĉiujn, sed la pli grandan parton). Post jaroj administrantoj denove atakis min por ne uzi la vorton kirko. Eĉ Narvalo ordonis min realinomadi ĉiujn. Li ne scias, ke realinomadon povas fari nur administranto. Tial mi diris, sufiĉas kaj mi denove uzas la preĝejon, sed alinomadon nature mi ne faris. La kategorio estas farebla, sed mi ne faris, mi lasis ilin al la kritikantaj administrantoj. Pri la diskuto estas ie teksto, sed mi ne serĉis ilin. Restis ĉ. 800 kirkoj, tial estas ne unueca tiu kategorio. --Crosstor (diskuto) 12:56, 26 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Tanum

Mi ankaŭ dankas Vin, kara Martin! Sed mi ne trovis la artikolon kiu Vi faris... Ĉu ne estus Tanum? Frate, Conrado (diskuto) 22:02, 15 maj. 2017 (UTC) Prave, mia amiko, mi trovas ĉe la Ŝablono; gratulon! Conrado (diskuto) 22:08, 15 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Informoj el Vikidatumoj

Dankon pro via informo, mi ne sciis tion.--Verdulo (diskuto) 07:17, 20 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi pardonpetas ke mi ne antaŭe respondis, sed mi kongresumis dum unu monato kaj ne retumis. Nun mi tute ne memoras pri kio temis ĉe filo; mi ofte korektetas detalojn kaj ja mi opinias ke filo povas esti kaj ino kaj malino, ekzemple ŝi estas profesoro. Tamen mi plej verŝajne ne celis tion sed ŝanĝo de infano al filo, kvankam infano de patro ne estus erara, sed filo de patro estas pli ĝusta. Vi povas malfari se vi deziras.--kani (diskuto) 11:52, 11 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 10:51, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi intervenis en tiu artikolo kiam estis ankoraŭ averto redaktata. Nun la artikolon mi finis, se vi volas fari ion tie, faru nun, ĉar mi malfaris vian redakton por savi mian laboron.--kani (diskuto) 21:00, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Kara kani – Pardonu min, mi tro hastis. Mi neniel volis malhelpi vian laboron. Jes, mi volonte aldonos kelkajn erojn al la artikolo, ekz-e {{informkesto reganto}}, kiu nuntempe eĉ sen ajnaj parametroj donas tre kontentigan rezulton. - Sincere, Moldur (diskuto) 06:24, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankegon.--kani (diskuto) 08:52, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi forigis kategoriojn en tiu ĉi paĝo ĉar ĝi estas nura alidirektilo, kiu ne bezonas ilin. Se lasi la kategoriojn en ĝi, tiu ĉi paĝo montreblos kvazaŭ artikolo en la respektivaj kategorioj. Do tie fakte aperos du paĝoj — la fina paĝo kaj tiu alidirektilo. Se vi rigardos aliajn alidirektilojn, nenie vi vidos la kategoriojn, ĉar temas ne pri artikoloj, sed pri nuraj teknikaj iloj.--RG72 (diskuto) 15:43, 10 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi lasis mesaĝon en la diskutpaĝo.--RG72 (diskuto) 04:22, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kara RG72! Tio ne estas eraro, aŭ redundeco, sed fakte bone pripensita, lerta vikia konstruero, kiu bone funkcias en kelkaj, jen kaj jen okazantaj situacioj. Mi klarigos. Artikolo Hildburghausen temas pri germana urbo. Proksime ligita al tiu, tamen ne sinonima!, estas Saksio-Hildburghausen, historia germana ŝtateto kun tiu regurbo. La ŝtateto certe meritas propran artikolon, kaj espereble ĝi iam havos, sed ĝis nun la sola informo pri ĝi en Vikipedio estas eta mencio en la urba artikolo. Kion fari? 1. Lasi ruĝan ligilon al Saksio-Hildburghausen? Malbone. 2. Kopii la informeton al propra artikoleto? Tio kreus mizere magran artikolon, kiu eĉ ne estas ĝermo, nur ĝermeto, kaj krome nenecese duobligas informon, kion ni ankaŭ volas eviti. Malbone. 3. Ĉiam ligi al Hildburghausen kie oni vere volas ligi al Saksio-Hildburghausen? Malbone. 4. Krei alidirektilon (Notu: Ne al la tuta artikolo sed al la subsekcio en tio). Tiel: Ne estas ruĝa ligilo. Ne estas aĉa ĝermeto. La ligilo Saksio-Hildburghausen tuj direktas al la ekzistanta informo. La alidirektilon oni povas enmeti en la taŭgajn kategoriojn (kiuj estas malsamaj ol tiuj de la artikolo!), tiel ke oni trovos la informon ankaŭ tiuvoje. Aliaj artikoloj povas ligi al ĝi kiel al vera artikolo. Kaj se la alidirektilo iam (espereble) kreskos al vera artikolo, ne necesos ŝanĝi ligilojn al ĝi, nek ĝiajn kategoriojn.

Alia, iom simila uz-okazo: La latina esprimo Cuius regio eius religio sinonimas kun Kies reganto, ties religio, do prave ĝi estas alidirektilo. Tamen nur la unua, ne la dua, estas latina kaj do estu en Kategorio:Latinaj esprimoj. Ĉu klare?

Rigardu en Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio, Kategorio:Latinaj esprimoj, Kategorio:Listoj de monarĥoj laŭ lando, kaj aliaj. Vi vidos multajn ekzemplojn de kursivaj artikolnomoj - jen tute bonaj alidirektiloj en kategorioj. Sincere, Moldur (diskuto) 08:29, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Bone, se vi vere konsideras tion tre grava, ni lasu tiel. Kvankam mi dubas ke iam alidirektilo povus kreski ĝis artikolo, jam pro tio ke neniu eĉ rimarkos ĝin - nuran ilon, kiu automate sendas onin al artikolo.--RG72 (diskuto) 09:47, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Vi ja trovos en Vikipedio ke tiu rimedo estas pli ofta ol vi kredas, kaj estas fakte tute utila en tiuj okazoj. - Amike salutas Moldur (diskuto) 16:03, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Abasidoj

Saluton, Moldur.

Mi plene konsentas pri via propono, fakte la samaj duboj alvenis al mi kiam mi kreis tiun kategorion. Do, mi konsentas pri reordigo de la artikoloj pri mitaj roluloj en nova kategorio (Laŭ mi "Abasidoj (mitologio)" tre taŭgas), ĉefe ĉar, kiel vi diras, kaj pro ilia nombro kaj pro ilia "graveco", la historiaj abasidoj pli meritas la senparentezan kategorion. Lastatempe mi preskaŭ ne kontribuas al la vikipedio, pro manko da tempo, sed se mi iam povos helpi en tio, mi volonte faros.

Koran dankon, cetere, pro viaj afablaj vortoj. Amike --Fimako (diskuto) 20:09, 24 jan. 2018 (UTC)[Respondi]