Pola Esperanto-Junularo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
→Estraro: ĝisdatigo |
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://tejo.org +https://tejo.org) |
||
Linio 49: | Linio 49: | ||
{{Projektoj}} |
{{Projektoj}} |
||
* [http://www.pej.pl Oficiala retpaĝaro de PEJ] |
* [http://www.pej.pl Oficiala retpaĝaro de PEJ] |
||
* [ |
* [https://tejo.org/vikio/Pollando Informpaĝo en la TEJO-vikio] |
||
* [http://groups.yahoo.com/group/pola_esperanto_junularo Diskutlisto de PEJ] |
* [http://groups.yahoo.com/group/pola_esperanto_junularo Diskutlisto de PEJ] |
||
* [https://www.flickr.com/photos/polaesperantojunularo Fotaro de PEJ] ĉe [[Flickr]] |
* [https://www.flickr.com/photos/polaesperantojunularo Fotaro de PEJ] ĉe [[Flickr]] |
Kiel registrite je 01:27, 28 jun. 2019
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas ĉiun duan monaton en iu urbo de Pollando.
Celoj
PEJ okupiĝas ĉefe pri:
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
- subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
- kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
Estraro
Elektita dum la PEJ-kunveno, en Varsovio la 1-an de junio 2019[1]:
- Romualda Jeziorowska: prezidanto;
- Paweł Wójtowicz: vicprezidanto;
- Tobiasz Kubisiowski: sekretario;
- Piotr Hołda: kasisto
Kunlaboraj rilatoj
Kun Varsovia Vento
PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili inter alie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:
- 61-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Ago-Semajno – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ĝis 2008/2009)
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
Kun GEJ
- Junulara E-Semajno (JES) – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ekde 2009/2010)
Kun EK MASI kaj SKEJ
Kune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.
Kun ĈEJ kaj GEJ
- 65-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Liberec, Ĉeĥio (2009)
- Aktivula renkontiĝo en Dresdeno, Germanio (28.10–30.10.2011)[2]
Referencoj
- ↑ Tobiasz. Nova Estraro de PEJ. Alirita 2018-06-02.
- ↑ Aktivula Renkontiĝo de ĉeĥa, germana kaj pola junularoj
Vidu ankaŭ
- Estraro de PEJ
- Pola Studenta Esperanto-Komitato – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando