Vikipedio:Titoloj de artikoloj/Alia propono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Ĉi tiu paĝo enhavas oficialajn regulojn pri la titoloj de artikoloj en la Vikipedio. Pri titoloj de kategorioj, legu jene.

Ĝenerale[redakti fonton]

Jen temas pri nomoj de ligiloj, t.e. tiuspeca nomo kiu aperas supre de krozila fenestro, la "ĉefa titolo" de iu artikolo. Apartaj reguloj ekzistas por artikolaj tekstoj.

Alfabeto kaj uskleco[redakti fonton]

  • Krom en tre specialaj kazoj, titoloj estu skribataj per la Latina alfabeto kaj ties diversaj aldonoj kaj per eŭropaj ciferoj.
  • Romiaj ciferoj (I, II, III, IV, V ktp.) laŭeble estas evitindaj, ĝuste do Vilhelmo la 2-a, malĝuste Vilhelmo II-a.
  • Majusklaj estu
  • Minusklaj estu
    • ĉiuj ceteraj literoj
Ekzemplo:
Tongo, insulo, UEA (akronimo) havas laŭregulan usklecon; tONGO, Insulo kaj uea havas kontraŭregulan usklecon.

Kio estas propra nomo?[redakti fonton]

  • Nomoj de tagoj kaj sezonoj ne estas propraj nomoj en Esperanto:
ĵaŭdo, vintro, pluvsezono
  • Nomoj de monatoj plejofte ne estas propraj nomoj en Esperanto:
januaro, ramadano
Sed: Originale en la Fundamenta vortaro kaj hodiaŭ daŭre en kelkaj verkoj oni trovas
Januaro, Ramadano
La Vikipedio ĉi-punkte sekvas la plej oftan lingvouzon.
  • Nomojn de etnoj kelkaj konsideras propraj nomoj, aliaj ne.
Kaj Zuluoj kaj zuluoj estas akceptataj en Vikipedio.
  • Notu ke kelkfoje konservo de majusklo povas malkonfuzi: Ili aŭdis la Kriojn klare indikas ke ili aŭdis Amerikajn tribanojn, kaj ne kriojn.
  • Nesubstantivojn el propraj nomoj oni povas uskligi laŭplaĉe, sed oni devas esti kohera, kaj ne miksi la sistemojn ene de unu artikolo:
Usona, Ĉine usona, ĉine
  • Notu ke kelkfoje konservo de majusklo povas malkonfuzi: Ŝi havas Kuban botelon klare indikas ke temas pri botelo el Kubo, dum ŝi havas kuban botelon povas pensigi pri la formo de la botelo.
  • Ĉe plurvortaj verko-titoloj kelkaj kulturoj kutime majuskligas la komencajn literojn de ĉiuj vortoj krom la plej malgrandaj (artikoloj, konjunkcioj ktp.) En Esperanto pli konvenas nur majuskligi la unuan komencliteron:
Kredu min, sinjorino! (kaj ne Kredu Min, Sinjorino!)

Specife pri personaj nomoj[redakti fonton]

  • La nomordo estas la ordo uzata de la popolo en internacia medio. Ĉinoj, japanoj, koreoj, hungaroj kaj pluraj afrikaj popoloj uzas unue la familian nomon, dum en la landoj de kristana kaj islama kulturoj estas ĝenerale inverse (unue la persona nomo, poste la familia). Kvankam hungaroj enlande kutime uzas unue la familian nomon, ili sekvas la eŭropan kutimon en internacia medio.

Nomoj kaj vortoj de aliaj skribsistemoj[redakti fonton]

  1. Uzu tradician Esperanto-lingvan (ekz. Tokio).
  2. Uzu alilingvan akceptitan transskribon en latina alfabeto (kiel Yoko Ono). Kontrolu ĉu la respektiva retpaĝo kun la sama titolo jam ekzistas en Vikipedio en aliaj lingvoj (krom la origina lingvo, do la angla).
  3. Uzu la latinliterumon jam sufiĉe ofte uzatan (kion oni povas rapide kontroli en la reto) aŭ mem elektitan de persono, grupo, aŭ loko.
  4. Transliterigu la vorton.
Notoj
  • Prioritate laŭ la numeroj.
  • Ĉiuj alternativaj skribmanieroj (ĉu fonetika transskribo, ĉu nomo en la origina skribsistemo, ĉu potencaj Esperantigoj de la nomo, se tiuj ne estas vaste uzataj) povas aperi kiel redirektiloj al la ĉefartikolo: per tio oni plifaciligas la trovon de la artikolo por uzantoj de Vikipedio.
  • La artikoloj por la fenomenoj, homoj kaj lokoj, kiuj origine estas skribitaj en nelatiniga skribsistemo, nepre enhavu klarigojn pri ĝusta prononco de tiuj. Por klarigi prononcon oni povas uzi la Internacian Fonetikan Alfabeton kune kun Esperanta transliterigo, se tiu estas taŭga. La ne-esperantiga vorto estu skribata kursive en la artikolo.
  • La artikolo adoptinta Esperantigitan vorton enhavu nelatinigan skribsistemon kaj ĝian ĝustan prononcon.

(Vidu ekzemplojn.)

Kazo, vorteco, nombro[redakti fonton]

hundo, Ĝemelturoj (hundon kaj Ĝemelturojn estas kontraŭregulaj)
  • Fremdlingvaj nomoj laŭeble aperu en baza formo (nominativo en plej multaj kazolingvoj):
Carolus magnus kaj ne Carolum magnum aŭ simile.
  • Evitu laŭeble nesubstantivojn.
  • Kelkfoje oni estas tamen devigita krei nesubstantivan artikol-titolon:
krokodili, beja, dek
  • Ofte eblas aldoni klarigan substantivon al adjektivo:
Iba lingvo

Variantoj de vortoj[redakti fonton]

  • Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.
  • La Vikipediistoj konsideras ĉefaj
    • plejmultajn vortojn kun K kie ekzistas variantoj kun Ĥ:
artikolo je kemio, redirektado je ĥemio
  • sensufiksajn titolojn antaŭ sufiksohavaj:
artikolo je besto, redirektado je bestaĉo
  • Tamen notu ke:
    • Se vi skribas pri procezo, povas esti aŭ ne esti sufikso -ad- - Naĝo kaj Naĝado ;
    • Se vi skribas pri eco, povas esti aŭ ne esti sufikso -ec- - Rapido kaj Rapideco
  • Pri la kialoj por la ĉi-supraj elektoj, vidu diskutpaĝe.

Esperantigado de nomoj[redakti fonton]

Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj:

En duba kazo, konsultu la Tekstaron de EsperantoGuglon por ekscii ĉu esperantigita aŭ ne-esperantigita formo estas pli ofta.
  • titoloj de Esperantigitaj libroj, aŭ de Esperante subtitolitaj filmoj
(Titoloj de ne-Esperantigitaj verkoj povas esti Esperantigitaj aŭ lasitaj en la origina formo laŭ decido de la ĉefa verkinto de artikolo.)

Estas forte rekomendite uzi Esperantigojn kiuj aperas en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), krom se iu prezentas bonajn kialojn por ne sekvi ilin. Tiu ĉi rekomendo validas kaj por lok-nomoj kaj por person-nomoj. Tiel ekzemple Cerbero, ne Kerbero.

Por lok-nomoj, kiuj ne plenumas la ĉi-suprajn kriteriojn, la ĉefa verkinto de artikolo povas elekti, ĉu Esperantigo estu uzata aŭ ne. Sed oni ankaŭ konsideru la preferojn de lokaj Esperantistoj.

En la kazo de nomoj de Esperantistoj, oni uzu la formon, kiun tiu Esperantisto preferas uzi en Esperanto.

Nomojn de ne-Esperantistoj, kiujn oni kutime ne Esperantigas ekster la Vikipedio, oni ankaŭ ne Esperantigu en la Vikipedio. Sed Esperantigoj de nomoj el kategorioj, ĉe kiuj oni kutime uzas Esperantigojn ankaŭ estas permesataj (eĉ se temas pri nova Esperantigo). Tiaj kategorioj estas ekzemple nomoj de

Ĉiam, kiam oni uzas Esperantigon, oni menciu la originan nomon komence de la artikolo, kaj kreu alidirektilon el ĝi.

Kiam titoloj "kolizias"[redakti fonton]

Kiam pli ol unu afero havas la saman nomon, faru la jenon:

  • Kio nature elstaras kiel bazaĵo, havu la titolon. Ceteraj artikoloj havu interkrampan klarig-aldonon, laŭeble simplan.
Ekzemple: Aŭdante la numeron 1984 la plejmulto da homoj unuavice pensas pri jaro. Tia do estu la artikolo sub 1984. La artikolo pri la libro 1984 (romano de George Orwell) kuŝu sub 1984 (romano). Tiel simple. Nepre ne 1984, romano, 1984 (romano de Orwell) aŭ simile.
  • Se iu temo ne nature elstaras kiel pli baza ol la aliaj, ĉiuj artikoloj troviĝu sub titolo kun parentez-aldono. Sub la baza titolo estu apartigilo.
Ekzemploj: Roko - Michael Jackson
  • Se la temo sufiĉe mallonge estas priskribebla, aŭ se ĝi esence samas kun alia temo, oni povas enmeti du artikolojn sub la sama titolo. Ekzemple: Aŭstralio
tago la 28-a de aprilo kun streketo (28-a ne 28a); minuskla monata nomo (aprilo)
monato aprilo de 2024
jaro 2024
jaro antaŭ la komuna erao -480
jarcento 21-a jarcento kun streketo (21-a ne 21a)
jarcento antaŭ la komuna erao 5-a jarcento a.K. kun streketo (5-a ne 5a)

Ĝenerale la titolo de artikolo pri persono ne enhavu titolojn (nom-aldonaĵojn) de la persono (kiel Papo, Reĝino, Caro, Pastro, Sir, DamoDon):

Tiaj titoloj tamen ja estu menciataj en la artikolo mem.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]