Ĉonoplja
Ĉonoplja | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 25210 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 49′ N, 19° 15′ O (mapo)45.813319.2519Koordinatoj: 45° 49′ N, 19° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 101 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Čonoplja [+] | |||
Ĉonoplja, serbe Чонопља, slave Čonoplja, germane Tschonopel, hungare Csonoplya estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 4350
- Telefonprefikso: 25
- Aŭtokodo: SO
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĉonoplja situas sur ebenaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el la 14-a jarcento en formo Conoklija. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. La fervojo atingis la vilaĝon en 1906. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1940 loĝis en la vilaĝo 4879 da homoj, (germanoj 2597 (54 %), hungaroj 721 (15 %), kroatoj 38 (1 %) kaj aliaj. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Fine de la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Ĉonoplja 4359 da homoj, (serboj 3093 (71 %), hungaroj 668 (15 %), jugoslavianoj 160 (4 %), kroatoj 129 (3 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1819
- ortodoksa preĝejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Csonoplya naskiĝis hungara aktoro Béla Bodonyi.