Kampanulacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampanulacoj
ilustraĵo de Legousia speculum-veneris (maldekstre) kun radiosimetriaj floroj, kaj Lobelia dortmanna (dekstre) kun dusemetriaj floroj
ilustraĵo de Legousia speculum-veneris (maldekstre) kun radiosimetriaj floroj, kaj Lobelia dortmanna (dekstre) kun dusemetriaj floroj
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

kampanuledoj Campanulidae

Ordo: asteraloj Asterales
Familio: kampanulacoj Campanulaceae
Juss. [1]
kampanulo Campanula
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kampanulacoj[2] (latine Campanulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo asteraloj (Asterales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 2400 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kampanulo[2].

La familio estas preskaŭ tutmonde disvastigita. Kelka specioj kaj kulturvarioj estas uzataj kiel ornamplantoj.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Estas plej ofte multjaraj ka malplej ofte unujaraj herbaj plantoj; malofte estas duonarbustoj, arbustojarboj. Laktosuko ekzistas plej ofte en la tigoj kaj folioj, sed povas esti ankaŭ en aliaj plantpartoj. Ili kreskas kiel ankritaj subakvaj aŭ spuperakvaj hidrofitoj ĝis kserofito. Oftas rizomo.

La bazestarantaj, plej ofte alternestarantaj, malofte kontraŭstarantaj au verticile ordigitaj folioj havas kelktempe foliingon, plej ofte pli aŭ malplilongaj petioloj. La foliplatoj estas plej ofte simplaj, tiam liniformaj au mane dividitaj aŭ plume dividitaj, malofte kunmetitaj, tiam pinataj.La plej multaj specioj havas noĉitan, denmtan aŭ segildenta folirando: Ĉe la folirando ili hasas ofte malgrantaj, blankaj glandoj aŭ ili havas la glandojn sur la surfacoj de la foliplato. Stipuloj manas ĉiam.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras unuope aŭ en flanke aŭ terminale kreskantaj infloreskoj. La infloreskoj povas esti simplaj aŭ kunmetitaj. Ekzistas folisimilaj aŭ reduktitaj brakteoj, malofte ili mankas. Ĉe kelkaj specioj la infloresko formas pseŭdantio.

detala foto de kultivario der persikfolia kampanulo (Campanula persicifolia): la kvin bluaj petaloj estas kunkreskintaj, la kvin flavaj stamenojvelkas kaj la tri stigmoj estas polenigeblaj (proterandrio).
flordiagramo de Campanula medium

La plej ofte mezgrandaj ĝis grandaj, duseksaj floroj estas plej ofte kvinnombraj kun dubla involukro. Ekzistas kaj subfamilioj kun unusimetriaj kaj iuj kun radiosimetriaj floroj; ekzemple troviĝas ĉe Campanuloideae radiosimetriaj kaj ĉe Lobelioideae unusimetriaj, resupinaj floroj. Ĉe malmultaj taksonoj eskzistas kromkalikon. La plej ofte kvin sepaloj estas kunkreskinta inter si kaj kun la ovario (ne ĉe Cyananthus) kaj ekzistas plej ofte kvin (malofte tri, kvar aŭ dek) kalikdentoj. La kvin petaloj estas kunkreskintaj, ĉe radiosemetriaj ofte sonorilformaj kaj ĉe dusemetriaj plej ofte dulipaj kaj plej oftas kvin (malofte kvar ĝis dek) korolloboj. La petioloj estas plej ofte bluaj, sed ankaŭ blankaj, malofte oranĝkoloraj kaj roseaj ruĝaj kaj purpuraj. Ekzistas nur unu cirklo kun kvin fekundaj stamenoj; ili povas esti liberaj aŭ kunkreskintaj. La anteroj povas esti kune kaj havas du tekojn. Du, tri aŭ kvin karpeloj estas kunkreskintaj al du-tri-, kvin-, aŭ malofte de falsa disigvando dekkamera ovario. Ĝi estas epigina aŭ hipogina (vidu subfamilion). Kelkfoje la ovarioj estas kronita de cirklo- au tubforma nektario. La pistilo havas je ĝia pinto polenkolektantaj haroj kaj du, tri aŭ kvin stigmoj. Plej ofte estas proterandrio.

la florformulo estas:

La polenigado okazas de insektoj (entomofilio).

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas plej ofte kapsulfruktoj, kiuj malfermiĝas per klaboj aŭ ĉe la genro Kampanulo (Campanula) per truoj por disigi la multajn semojn. Ekzistas ankaŭ taksonojn kiuj formas beroj. La etaj semoj havas plej ofte olean, malofte amelan endospermon. La semoj estas aŭ flugiöhavaj aŭ ne.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe multaj taksonoj oni trovis inulinon. Poliacetilenoj estas trovitaj. Alkaloidoj kiuj enestas plej ofte en la folioj estas ofte zidtolito.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

subfamilio Campanuloideae: lilifolia adenoforo (Adenophora liliifolia)
subfamilio Campanuloideae: Azorina vidalii
subfamilio Campanuloideae: nana kampanulo (Campanula cochleariifolia)
subfamilio Campanuloideae: Canarina canariensis
subfamilio Campanuloideae: Edraianthus graminifolius
subfamilio Campanuloideae: Legousia speculum-veneris
subfamilio Campanuloideae: Physoplexis comosa
subfamilio Campanuloideae: Phyteuma hemisphaericum
subfamilio Campanuloideae: Roella ciliata
subfamilio Campanuloideae: Wahlenbergia stricta
subfamilio Lobelioideae: Apetahia raiateensis
subfamilio Lobelioideae: Hippobroma longiflora
subfamilio Lobelioideae: Isotoma axillaris
subfamilio Lobelioideae: Lobelia pedunculata
subfamilio Lobelioideae: Lobelia tupa
subfamilio Lobelioideae: Trematolobelia macrostachys

La familio Campanulaceae estis starigita en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 163. Tipogenro estas Campanula. Sinonimoj por Kampanulacoj JUSS.: Cyananthaceae J.AGARDH, Cyphiaceae A.DC., Cyphocarpaceae REVEAL & HOOGLAND, Jasionaceae DUMORT., Lobeliaceae JUSS.}} NOM. CONS., Nemacladaceae NUTT.}}[4].

La kampanulacoj (Campanulaceae) konsistas el kvin subfamilio kaj 85[4] ĝis 86 [5]genroj kun 2000 ĝis 2300 specioj:[6][7]

  • subfamilio Lobelioideae SCHÖNLAND: Ili havas dusemetriaj floroj kaj epiginaj ovarioj. Tutmonda disvastigo, sed la plej multaj specioj kreskas en la tropikoj, centro de la speciomulteco estas la Neotropiso. Ĝi havas 29 ĝis 32 genroj kun ĉirkaŭ 1200 specioj:[8]
  • subfamilio Nemocladoideae M.H.G.GUSTAFSSON: Ili havas unusemetriaj floroj. La subfamilio konsistas el tri genroj kun ĉirkaŭ 15 specioj, de la sudokcidenta Usono ĝis Meksikio:
  • subfamilio Cyphioideae SCHÖNLAND: Ili havas dusemetriaj floroj. La subfamilio konsistas el nur unu genro kun ĉirkaŭ 65 multjaraj, herbaj specioj. Ili nur hejmiĝas en Afriko, precipe en ties suda parto kaj sur la Kapverdaj insuloj:
  • subfamilio Cyphocarpoideae GUSTAFSSON: dusemetriaj floroj. La subfamilio konsistas nur el unu gernro:

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Campanulaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 kampanulo en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Campanulaceae ĉe The Plant List
  4. 4,0 4,1 Campanulaceae en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  5. Deyuan Hong, Ge Song, Thomas G. Lammers & Laura L. Klein. (2011) [online Campanulaceae], Flora of Ĉinio (angle). Beijing/St. Louis,: Science Press kaj Missouri Botanical Garden Press, p. 505–564. ISBN 978-1-935641-04-9.
  6. 6,0 6,1 David John Mabberley. (2008) Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses.. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-82071-4.
  7. 7,0 7,1 S. Castroviejo, J. J. Aldasoro, M. Alarcón mit Beträgen von R. Hand: Campanulaceae. In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2010.
  8. Thomas G. Lammers: Revision of the Infrageneric Classification of Lobelia L. (Campanulaceae: Lobelioideae). In: Annals of the Missouri Botanical Garden. Band 98, Nr. 1, 2011, S. 37-62, COI:10.3417/2007150.
  9. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  10. jaziono en PIV ĉe vortaro.net
  11. leguzio en PIV ĉe vortaro.net
  12. lobelio en PIV ĉe vortaro.net
  13. fiteŭmo en PIV ĉe vortaro.net
  14. spekulario en PIV ĉe vortaro.net

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Familie der Campanulaceae ĉ APWebsite.
  • Die Familie der Campanulaceae Arkivigite je 2006-11-01 per la retarkivo Wayback Machine bei DELTA von L. Watson & M. J. Dallwitz. Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • Deyuan Hong, Ge Song, Thomas G. Lammers & Laura L. Klein:Flora of Ĉinio Editorial Committee: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong. Campanulaceae. Flora of Ĉinio Cucurbitaceae through Valerianaceae, with Annonaceae and Berberidaceae. volumo 19. Science Press kaj Missouri Botanical Garden Press. Beijing/St. Louis. . p. 505-564. ISBN 978-1-935641-04-9 online}}
  • Leslie Watson: Campanulaceae. In: Western Australian Herbarium (eldon.): FloraBase. The Western Australian Flora. Department of Environment and Conservation 2008 (online) Arkivigite je 2011-03-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  • M. E. Cosner, L. A. Raubeson, R. K. Jansen: Chloroplast DNA rearrangements in Campanulaceae: phylogenetic utility of highly rearranged genomes. In: BMC Evolutionary Biology. Band 4, Nr. 27, 2007, S. 1-17 (PDF-Dosiero).
  • W. M. M. Eddie, T. Shulkina, J. Gaskin, R. C. Haberle, R. K. Jansen: Phylogeny of Campanulaceae s. str. inferred from ITS sequences of nuclear ribosomal DNA. In: Annals of the Missouri Botanical Garden. Band 90, Nr. 4, 2003, S. 554–575 (Ŝablono:Digitaliksat).
  • Carmen Ulloa Ulloa, Peter Møller Jørgensen: Arboles y arbustos de los Andes del Ecuador (= Reports from the Botanical Institute University of Aarhus. Band 30). Aarhus University Press, Aarhus 1993, ISBN 87-87600-39-0, 17. Campanulaceae (online).