Ústí nad Labem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ústí nad Labem
germane: Aussig an der Elbe
urbo
Centro de Ústí nad Labem, vido de Větruše
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ústí nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Ústí nad Labem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Konataj lokoj Střekov, Větruše, ZOO Ústí nad Labem
Riveroj Elbo, Bílina
Situo Ústí nad Labem
 - alteco 218 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 30″ N 14° 02′ 30″ O / 50.65833 °N, 14.04167 °O / 50.65833; 14.04167 (mapo)
Areo 93,95 km² (9 395 ha)
Loĝantaro 98 530 (05.11.2010)
Denseco 1 048,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1368
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 400 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0427
NUTS 5 CZ0427 554804
Katastraj teritorioj 26
Partoj de urbo 4
Lokaj partoj 22
Bazaj sidejunuoj 89
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ústí nad Labem
Retpaĝo: www.usti-nl.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ústí nad Labem (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio ĉe enbuŝiĝo de la rivero Bílina en la riveron Elbo. La nomo de la urbo fakte signifas Enbuŝiĝo super Elbo. Ĝia germana nomo estas Aussig. En 2007 ĝi havis 94.960 loĝantojn. En la urbo estas universitato Johano Evengelisto Purkinje (UJEP) kaj forta Esperanto-movado (Internacia Kultura Festivalo, Ĉeĥa-Saksa Tago).

En la 11-a jarcento tie staris doganejo kaj princa kortego, 1228 foira vilaĝo, 1249 reĝa urbo. En 1426 elbruligita fare de husanoj, en 1429 renovigita. La urbo subtenis Georgon de Poděbrady. Post 1620 konfiskitaj bienoj kaj dum la tridekjara milito plurfoje damaĝita. Ekde mezo de la 19-a jarcento industria disvolviĝo rilate al karbominado.

Proksime de la urbo troviĝas kastelo Střekov fondita en 1316.

Norde de Ústí nad Labem etendiĝas Elba Grejsmontaro. Tiu ĉi pitoreska pejzaĝo ambaŭflanke de Elbo kaj de la ĉeĥa-germana limo altiras multajn turistojn ne nur el la du najbaraj landoj.

La erotikistino Milena Velba venas el Ústí.

Famaj naskiĝintoj

La plej fama naskiĝinto el Ústí nad Labem - Anton Raphael Mengs

Ĝemelurboj

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Halton en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)

Germanio Chemnitz en Germanio

Rusio Vladimir en Rusio

Vido al Ústí nad Labem kaj Mariana roko

Ŝablono:KapoMunicipoNav Ústí nad Labem-urbo: Božtěšice | Bukov | Habrovice | Hostovice | Klíše | Předlice | Skorotice | Strážky | Ústí nad Labem-centrum | Vaňov | Všebořice • Ústí nad Labem-Neštěmice: Krásné Březno | Mojžíř | Neštěmice • Ústí nad Labem-Severní terasa • Ústí nad Labem-Střekov: Brná | Církvice | Kojetice | Olešnice | Sebuzín | Střekov | Svádov Ŝablono:PiedoMunicipoNav