Ĝermolisto de Esperanto-asocioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Internacia Asocio de Instruistoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis organo fondita de E-instruistoj en 1910.

Virina Esperanto-Klubo[redakti | redakti fonton]

Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio[redakti | redakti fonton]

estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.

Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro

Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao

Kotizo: uer 8,00 ĉe UEA-konto iaea-f.

Astronomia Esperanto-Klubo[redakti | redakti fonton]

La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.

Muzika Esperanto-ligo[redakti | redakti fonton]

Muzika Esperanto-Ligo (MEL) estas faka asocio de UEA kiu celas arigi la muzikistojn kaj muzik-amantojn de la Esperanto-komunumo.

Ĝi estis fondita en 1963 de Giovanni Battista Briano. De multaj jaroj, ĝin prezidadis Dimitar Terziev ĝis sia morto en 2002. Li ankaŭ kreis, kadre de MEL, la Internacian Esperanto-Ĥoron, kiu regule ludas en la Internacia Arta Vespero de last-jaraj UK-oj.

MEL:

  • eldonas la bultenon MUZIKO, kiu aperas 1-2 foje jare.
  • kunordigas la Internacian Esperanto-Ĥoron.
  • kunvenas ĉiu-jare, kadre de la koresponda UK.

La nuna estraro estis elektita en la 91a UK kaj konsistas el: